Salti al enhavo

Iráĝ Mirza


 Diskonigi

Foto: Ali Ansarian, irana pied-pilkisto, kiu mortis lastatempe pro kronviruso, kun sia patrino.

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Said Baluĉi.

(1874–1924)
ایرج میرزا

Iráĝ Mirza, filo de Qolamhosejn Mirza, estis unu el la pranepoj de la reĝo Fátháli Ŝah’ Gaĝarida, kiu estis la dua reĝo en la irana Gaĝarida dinastio. Krom la persa lingvo, Iráĝ bone parolis la araban kaj francan. Li kapablis ankaŭ paroli ruse kaj turke. 

La patro de Iráĝ estis oficiala poeto de la kortego de la princo Mozaffar-od-din Mirza, sed li mortis kiam Iraĝ estis deknaŭ-jara. Tiam ankaŭ Iráĝ ricevis la titolon “reĝo de la poetoj”. Tamen post kelkaj jaroj li ĉesis ofici en kortegoj.

La poemoj de Iráĝ estas pli-malpli modernaj, simplaj kaj proksimaj al la lingvaĵo de la publiko. Ĝis lia tempo la poetoj evitis uzi la simplan popolan lingvon en poezio. Ĉar Iráĝ konatiĝis kun la eksterlandaj literaturoj, la klasika stilo – ankaŭ en tiu stilo li lerte verkis – ne plu kontentigis lin por verki pri sociaj temoj. Li kreis sian propran stilon, sed ne tute ĉesis verki en la klasika stilo. Jen poemo de li: 

 

                  Patrino 
Oni diras: kiam naskis min panjo
Al mi mam-suĉadon ŝi lernigis
Noktojn maldorme ĉe mia lulilo
Al mi bondormadon ŝi lernigis 
Ŝi prenis miajn manojn, min irigis
Al mi voj-iradon ŝi lernigis
Literon kaj literon enbuŝigis
Al mi paroladon ŝi lernigis
Metante sur miajn lipojn rideton
Al floro floradon ŝi lernigis
Mia esto estas pro ŝia esto
Al mi panj-amadon ŝi lernigis...

Tradukis Said Baluĉi

Tiu poemo aperis en la libro Antologia skizo de la persa literaturo, pri kiu vi povas legi en aparta artikolo en uea.facila.
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Said Baluĉi estas irandevena esperantisto. Li studis la persan literaturon en Tehrano. Li opinias, ke ĉiu esperantisto povas ion fari por Esperanto per sia profesio. Tiele riĉiĝas kaj Esperanto kaj la aŭtoro mem. Li kapablas verki en Esperanto aŭ traduki al Esperanto, kaj li faras. Li multe verkis por la revuo Kontakto dum la pasintaj jaroj, kiam li ankoraŭ estis juna, haha!


  • dinastio: sinsekvo de regantoj el la sama familio.
  • eviti: peni ne fari, ne uzi, ne renkonti.
  • Gaĝarida: la nomo de reganta familio en Persujo (nuntempe Irano) de 1794 ĝis 1925.
  • klasika: laŭ tradicia maniero.
  • kortego: konstanta loĝejo de reĝo aŭ reĝino, kun ĉiuj gravaj homoj, kiuj loĝas tie.
  • lipoj: la ekstera parto de la buŝo.

29406771_Lipojpx..jpg.9467eec169cc7884ed02c8cc87f3326f.jpg

  • lulilo: lito de malgranda infano, kiun eblas movi tien-reen por endormigi la infanon.

34703030_Lulilopx..jpg.f1074ce70829cf0e2bce3bf40604c692.jpg

  • mam-suĉi: trinki lakton, tirante ĝin el la korpo de sia patrino.

77327266_Mamnutradopx..jpg.f9e32c559621157f92255a93dd24fa43.jpg

  • panjo: amema maniero alparoli sian patrinon.
  • princo: filo de reĝo aŭ reĝino.
  • stilo: la aparta maniero laŭ kiu artisma afero aspektas aŭ okazas. 
  • titolo:  aparta nomo donita al homo pro ties granda merito.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.