Kiel instruisto pri geografio mi devas aldoni mian vidpunkton. En la mondo estas kvar, ses aŭ sep kontinentoj kaj neniam kvin. Kvar kontinentoj? Esence kontinento estas sufiĉe granda insulo. Tiel ni havas en la mondo kvar kontinentojn: Amerikon, Aŭstralion, Antarkton kaj Eŭrop-Azio-Afrikon (Grenlando ne estas sufiĉe granda. Ses kontinentoj? Ĉar Eŭrop-Azio-Afriko estas tre malsimila kontinento oni decidis dividi ĝin je tri partoj: Eŭropo, Azio kaj Afriko. Tiel ni nun havas ses kontinentoj. Kaj ĉi tiun dividon ankaŭ mi instruas en lernejo. Sep kontinentoj? Precipe en Ameriko ili ŝatas dividi Amerikon je Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko kaj tiel estas nun sep kontinentoj. Tiu divido estas ofta en Ameriko kaj iom post iom estas ĉiam pli ofta ankaŭ en Eŭropo. Mi ne konsentas je tiu divido ĉar mi opinias ke la malsimilecoj ne estas tiom grandaj por dividi Amerikon je du partoj. Rilato al Oceanio. En Eŭropo aŭ almenaŭ en Slovenujo kie mi instruas ĉiuj parolas nur pri Aŭstralio kiel kontinento. Ni aldonas ke la kontinento estas Aŭstralio kaj Oceanio (mallongite nur Aŭstralio). Oceanio laŭtiu divido konsistas el Mikronezio, Melanezio kaj Polinezio. Mi opinias ke nomi la kontinenton Oceanio anstataŭ Aŭstralio estas pli taŭga ol tiel kiel ni faras nun sed kiel mi diris nomi la kontinenton Oceanio estas almenaŭ en Slovenujo ege malofta.