Kiam amo fariĝas "krimo"?
Kiu socio meritas formorton?
Kiun problemon solvas milito?
Ĉu la mondo estas preta por nuklea milito?
Scienco diras, ke post nuklea milito, la mondo eniros novan glaciepokon.
https://www.lsu.edu/mediacenter/news/2022/07/07docs_harrison_aguadvances.php
Kiam vi aûskultas prezidantojn de landoj, kiuj posedas nukleajn bombojn,
ĉu vi povas senti vin sekura?
Ĉi tiu filmo igas vin senti la malsaĝecon de ĉiuj militoj en dolora maniero.
Lasu tiujn, kiuj ne povas pensi, senti la doloron per spektado.
Ĉar, alie, estos nenio kaj neniu protektinda...
Kaj ĉi tiu estos la plej malbona respondo al la demando de Anna Löwenstein:
"Kiel trakti homajn restaĵojn?"
Ni bezonas Esperanton kiel lingvon kaj filozofion pli ol iam ajn.