Mi ne scias. Ĉu neŭtraleco signifas moralan blindecon?
La reĝimoj, pri kiuj Renato parolas, fariĝas pli kaj pli kontraŭhomaj kaj kontraŭpopolaj. La rusia, kiun mi, kiel rusia civitano, konas la plej bone, jam fariĝis malkaŝe totalisma kaj malkomforte faŝismeca. La artikolo parolas pri la intermilita periodo kaj pri la malvarma milito, tute transsaltante la duan mondmiliton. Sed estas precize la dua mondmilito, kiam la neŭtraleco de Esperanto montriĝis plena fiasko. Oni ne povis "teni en ekvilibro" Hitlero'n. Kaj nu, mi estas ruso, kaj mi diras al vi ke ĝi same ne eblas kun Putin.
Ĉu ni vere konstruu pontojn inter tiuj potencoj, kiuj iĝas pli aĉaj kun ĉiu pasanta tago, aŭ ĉu inter homoj kaj popoloj, kiuj suferas de ilia regado kaj oponas ilin? Ne estas la sama afero.
Ja estas facile paroli pri neŭtraleco kaj rezervi por si la rolon de senantaŭjuĝa pereanto. Kvazaŭ iu, krom UEA mem, vidas UEA-n en tiu rolo.