Salti al enhavo

egeto

Membroj
  • Enhaveroj

    1
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Ĉio afiŝita de egeto

  1. egeto

    7 Literoj

    Saluton. Mi estas egeto, la programisto kiu kreis tiun aplikaĵon. Mi plezure volas informi vin pri la spuriloj kaj aliaj aferoj kadre de privateco. Unue, la celata funkcio rigarde al la kolektado de uzanto-datumo jam estas klare priskribita ĉe la publika paĝo "Privateco". Tiu paĝo listigas, kune kun la kialoj, ĉiujn programerojn kiuj kolektas aŭ iel uzas datumojn de uzantoj. Kiel postulata de Google por uzi ilian platformon "Play Store", la ligilo al la paĝo Privateco troviĝas ĉe la paĝo de la aplikaĵo. Tio signifas ke la potencialaj uzantoj ja povas legi tiun dokumenton antaŭ ol ili elŝutos la aplikaĵon. Aldone, la aplikaĵo devigas la uzanton enŝalti butonon kiu diras "Mi akceptas la deklaron pri privateco", kun la ligilo al tiu paĝo. Sen enŝalto de tiu butono, la aplikaĵo ne permesas al la uzanto registriĝi aŭ ensaluti. Do, la aplikaĵo ne nur plene informas pri la manieroj rigarde al datum-kolektado, sed ankaŭ petas konsenton pri tia kolektado antaŭ ol la uzanto havos ŝancon uzi la aplikaĵon. Due, mi volas diskonigi pliajn detalojn kiuj ne troviĝas sur la paĝo Privateco. Lasu min klarigi kial tiuj spuriloj estas ene de la aplikaĵo kaj kiel ili estas uzataj: - Google Firebase Analytics: Tio informas min pri ĝeneralaj, nepersonaj karakterizaĵoj de uzantoj. El kiuj landoj la uzantoj elŝutas, kiom da uzantoj elŝutis ĝin, kiom da ili uzas la lastan version, kiom da ili forigis la aplikaĵon, ĉu uzantoj klakas sur sciigojn ktp. Tiu informo estas tute bezonata por ke mi komprenu kio okazas rilate al la aplikaĵo. Sen tiu informo, mi blindiĝus je kelkaj gravaj aferoj pri uzado de la aplikaĵo kaj sekve povus nek plibonigi nek ripari ĝin. - Facebook Analytics, Facebook Login, Facebook Share: Nur "Facebook login" estas uzata. Tion mi bezonas por ensalutigi uzantojn al la aplikaĵo uzante iliajn facebookajn kontojn. "Analytics" kaj "Share" funkcioj tute ne estas bezonataj. Bedaŭrinde ili estas partoj de Facebook Platformo por Android, do ne eblas al mi aparte forigi ilin sen forigo de "Login". Tamen, post via mesaĝo mi kontrolis la fonton de la aplikaĵo kaj vidis ke "Analytics" estas defaŭlte enŝaltita, kontraŭ mia intenco. Mi nun malŝaltis ĝin. La venonta versio havos la Facebookan platformon kun malŝaltita "Analytics". Trie, bonvole rimarku ke ĉiuj spuriloj (uzate aŭ neuzate) temas pri kialoj kiuj rekte rilatas al la funkcio de la ludo aŭ la aplikaĵo, kaj neniel al reklamado, aŭ aliaj nerilataj kialoj. 7 literoj ne enhavas reklamojn, do ne estas eksteraj reklamfirmaoj kun kiu mi devas disdividi datumon. Fine, efektiviĝonte en la venonta versio, mi ankaŭ streĉigis programerojn Facebook kaj Firebase por ke la datum-kolektado de ili komencas nur kiam ilia funkcio estas nepre bezonata (ekzemple ĝuste kiam uzanto depremas butonon kiu ensalutigas lin pere de la Facebooka konto), kaj ne pli frue. Antaŭe, ili komencis funkcii kaj sendi datumon al siaj serviloj uzanto-datumon en la sama tempo kiam la aplikaĵo komencis (eĉ antaŭ ensaluto). Tio estas ŝanĝo mi jam devis fari por GDPR-konformiĝo. Se vi havas pliajn demandojn pri ĉi tiu temo, aŭ aliaj temoj pri la ludo bonvole ne hezitu demandi. Mi ĝoje respondos.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.