Koran dankon, kara Jean-Claude.
Mi vere ne konas precize la lastajn datumojn pri la nombro da instruistoj, kiuj finis la kurson. Mi persone konas 3 el ili. kaj intervjuis du por mia libro. Unu el ili, la plej rapida, finlernis la kurson kaj jam instruis dum la tuta lernojaro al siaj lernantinoj dum siaj normalaj horoj de leciono, sed en speciala projekto nomata "CILS", por instrui fakan enhavon pere de fremda lingvo. Li fakte instruas al ili Esperanton, por ke ili plibonigxu pri matematiko. Li ne tute sukcesis pruvi, ke tio vere okazis, cxar pli da tempo estus bezonata. Sed intertempe liaj kolegoj de la angla kaj de la cxina rimarkis plibonigon pri la kapabloj en tiuj lingvoj. La lernantinoj ankau korespondas en Esperanto kaj en la cxina kun miaj gestudentoj en Zaozhaung-Universitato. Sed nun ili diplomigxis.
Alia juna instruistino volas instrui, sed mi ne pensas, ke sxi jam komencis. Pasintan jaron sxi devis helpi alikapablajn lernantojn, kio signifas, ke sxi povus nur instrui libervolajn posttagmezajn kursojn ekster la normala instrua horaro. Do, estas iom malfacile, ankau cxar sxi estas juna, kun propra familio kaj devas mem studi por konkurso. Sed sxi vere sxatas la lingvon kaj la kurson kaj esperas povi instrui estonte.
Fine, plia tre juna instruistino estas mem alikapabla, sed sxi ne havis problemojn fini la kurson kaj trapasi la ekzamenon de Itala Instituto de Esperanto.
Nun la lernejaj autoritatoj de du pliaj italaj regionoj, krom Toskanio, subtenas la projekton de la "30 Oraj Horoj". Pluraj instruistoj kaj lernejestrino partoprenis en la peto por Erasmus-projekto ligita al gxi.
Mi pensas, ke granda helpo estus la oficiala agnosko de Itala Instituto de Esperanto kiel organizo, kiu rajtas proponi gxisdatigajn kursojn al lernejaj instruistoj. En Italio, cxiuj instruistoj devas nepre sekvi kelkajn el tiuj kursoj por sia laboro, sed ili povas libere elekti inter la rajtigitaj. Akiri tiun statuson estus bonega rezulto. Tiel bone farita video-kurseto povus vere havi siajn sxancojn. Mi ne scias, cxu cxi jaron la afero sukcesos, sed la Ministro pri Instruado sendis siajn gratulojn al la kongreso de Linjano. Do, ni povas iel esperi. Almenau li scias, pri kio temas.
Mi esperas, ke mi iom sukcesis respondi. Se vi volas pli gxisdatigitajn informojn pri la kursoj kaj la instruistoj, bonvolu demandi al Laura Brazzabeni kaj al Brucxjo Kasini, kiuj cxiam zorgas pri tio.
Fartu tre bone,
Alessandra