Salti al enhavo

Federiko Tomasetig

Membroj
  • Enhaveroj

    1
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

Federiko Tomasetig's Achievements

1

Komunuma reputacio

  1. La 10-an de aŭgusto 2023, dum la komuna kongreso de ILEI kaj TEJO en Lignano Sabbiadoro (Linjano Orsabla), okazis ekskurso al San Vito al Tagliamento (Sankta Vito ĉe Taljamento), urbeto en la regiono Friuli proksime al Pordenono. En Sankta Vito ĉe Taljamento loĝis Antonio Paulet, kiu eldonis multajn Esperantajn librojn dum la pasinta jarcento ĝis la fino de la kvindekaj jaroj. Multaj italaj esperantistoj lernis Esperanton per libroj eldonitaj de Paulet. Ekzemple ankaŭ la fama verko Manuale di Esperanto (Manlibro pri Esperanto) de Bruno Migliorini estis eldonita de Paulet en 1922. Pro lia famo la urbo dediĉis vojon al Antonio Paulet. La urbestro de Sankta Vito ĉe Taljamento, Alberto Bernava, renkontis la esperantistajn ekskursintojn en la konsilia domo de la komunumo. Por ni esperantistoj tio estis tre grava kaj interesa momento. Jen foto de la renkontiĝo kun la urbestro de Sankta Vito ĉe Taljamento.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.