Salti al enhavo

Frandaĵoj Kunligas Nin: Kaŭlo

Facila

La ĉarman filmon publikigis El Popola Ĉinio en sia serio “Zono kaj Vojo”.  Ni povas ekscii, kiel prepari la kimran nacian manĝaĵon “Kaŭlo”.  La filmeto estas esperantlingva, kun ĉina kaj Esperanta subtekstoj, kaj la komprenon helpas ankaŭ desegnaĵoj. Mi proponas al ĉiuj spekti la filmon, ĉu oni ŝatas aŭ ne ŝatas kuiri.

  • frandi: kun plezuro manĝi aŭ trinki bongustaĵon.
  • zono: longa, maldika ligilo el ŝtofo aŭ alia materialo, kiu ĉirkaŭas la mezan parton de la korpo por teni la pantalonon aŭ alian veston; vojo aŭ regiono, kiu ĉirkaŭas kiel zono.

1024px-Belt-clothing.jpg

  • Ŝati 3
  • Ami 1

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Vi pravas. Sed ankaŭ nuntempe multaj ŝatas kuiri ekster la loĝejo, en kaldrono,  dum ekskurso, aŭ ankaŭ hejme. Kiam estas bona vetero, ni kuiras subĉiele almenaŭ 1 – 2 fojojn ĉiumonate. Tiam la gusto de la manĝaĵo pliriĉiĝas.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Tia formo de kuirado estas uzata en landoj, kie en la pasinteco estis fajro en la kameno la tutan tagon. Do, oni simple lasis la kuirpoton super malgranda fajro dum horoj, senprobleme.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

antaŭ 5 minutoj, Anna diris:

Tia formo de kuirado estas uzata en landoj, kie en la pasinteco estis fajro en la kameno la tutan tagon. Do, oni simple lasis la kuirpoton super malgranda fajro dum horoj, senprobleme.

Jes, sed nuntempe ne ekzistas multaj (da) tia formo de kamenoj. Precipe ne ekzitas tiaj kiuj oni povas havi fajron la tutan tagon.

Redaktite de scivolemo

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

 

antaŭ 27 minutoj, Judit diris:

Vi pravas. Sed ankaŭ nuntempe multaj ŝatas kuiri ekster la loĝejo, en kaldrono,  dum ekskurso, aŭ ankaŭ hejme. Kiam estas bona vetero, ni kuiras subĉiele almenaŭ 1 – 2 fojojn ĉiumonate. Tiam la gusto de la manĝaĵo pliriĉiĝas.

 

Jes, sed ĉu oni kuiras manĝaĵojn ofte dum 7 horoj ? ĉu tia longdaŭra kuirado estas komuna en viaj landoj ?

Redaktite de scivolemo

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Hungaran „gulaŝsupon” oni kuiras sufiĉe longe, se tio estas el bovaĵo. Povas okazi, ke eĉ dum 7 horoj, super malforta fajro.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Mi jam povis foje partopreni  subĉielan kuiradon en hungario. Al mi ege plaĉis la etoso kiam ni kune preparis la manĝajon, trinkante glason da bongusta vino. La apetito daure kreskis, finfine ni povis kune manĝi. Ĉiuj poste diris ke la manĝaĵo estis ege bongusta. Ĉu ne estas ankoraŭ iom da vino?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.