Artikoloj: Artikoloj

Nova estraro de UEA
La komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) gvidas la agadon de la asocio. Ĝi faras ĉiujn decidojn pri la ĝenerala direkto de la asocio, pri administrado, financaj planoj kaj simile.

La komitatanoj estas nomitaj de la naciaj asocioj, la plej grandaj fakaj asocioj, kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Krome la individuaj membroj de UEA elektas kelkajn komitatanojn, kaj la komitatanoj mem povas elekti iujn pliajn homojn kun aparte bezonataj spertoj. Estas nuntempe 55 komitatanoj.

La komitatanoj kunsidas ĉiujare dum la Universala Kongreso, kaj ankaŭ inter la kongresoj per poŝto kaj nuntempe per interretaj kunsidoj. En ĉiu tria jaro ili elektas la Estraron de UEA, la pli malgrandan grupon, kiu regas la agadon de la asocio.

Dum la ĵusa UK en Montrealo komenciĝis nova tri-jara periodo, kaj oni elektis novan estraron. Fakte ne okazis grandaj ŝanĝoj: la prezidanto, unu el la du vic-prezidantoj kaj la sekretario restis samaj, kaj eniris nur du novaj estraranoj. (Estas rimarkinde ĉi-foje, ke unu el la novaj estraranoj estas virino; la lasta estraro tute ne enhavis virinojn.)

Dum sia unua reta kunsido, la 20-an de aŭgusto 2022, la Estraro dividis inter si la taskojn de la diversaj fakoj:

Prezidanto: Duncan CHARTERS (Usono) - Kunordigo, Strategio, Biblioteko, Esploro kaj Dokumentado.

Vicprezidanto: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr. (Brazilo) - Centra Oficejo, Financoj, Kulturo, Kongresoj, Reta Agado, Ameriko.

Vicprezidanto: Amri WANDEL (Israelo) - Scienca kaj Faka Agado, Revuo Esperanto, Terminologio, Meza Oriento kaj Norda Afriko.

Ĝenerala Sekretario: Aleks KADAR (Francujo) - Administrado, Delegita Reto, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado), Rilatoj kun TEJO, Statuta Reformo.

Aurora BUTE (Rumanujo) - Instruado, Rilatoj kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), Eŭropo.

François LO JACOMO (Francujo) - Informado, Eksteraj Rilatoj, Amikoj de Esperanto, Esperanto-Centroj, Ĝemelaj Urboj.

Jérémie SABIYUMVA (Burundo) - Aktivula Maturigo, Afriko. (Aktivula Maturigo estas agado por trejnado de esperantistoj, kiuj deziras aktivi en la movado.)

SO Jinsu (Koreujo) - Eldonado, Azio kaj Oceanio.

Eblas trovi la kontaktadresojn de la unuopaj estraranoj en ĉi tiu paĝo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1060 (2022-08-21)

Komerco kaj ekonomio en Esperanto - IKEF agas!
IKEF, la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio estis fondita en la jaro 1985 dum la 70-a Universala Kongreso de UEA en Aŭgsburgo, Germanio. Ĝiaj celoj estas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo, Esperanto, kaj plifaciligi ĉiuspecajn rilatojn inter la homoj en la kampoj de komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco.

En 1994 ĝi fariĝis aliĝinta faka asocio de UEA; tio signifas, ke ĝi havas specialan rilaton kun UEA, kvazaŭ membro kun diversaj avantaĝoj.

IKEF havis antaŭulon, kiu aktivis inter 1960 kaj 1980: tio estis Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio. IKEF transprenis ĝian agadon.

IKEF eldonis diversajn verkojn, interalie: Komerca Terminaro (esperantigo de terminaro de la Internacia Komerca Ĉambro), Ekofomo (esperantigo de terminaro eldonita de Eŭropa Unio pri ekonomio, financo kaj mono), kaj frazlibron por turistoj.

IKEF okupiĝas pri jenaj fakoj: komerco kaj investado, ekonomio kaj ekonomia scienco, merkatoj, esplorado pri borsoj, ekonomia terminaro, verkado kaj libroservo pri ekonomiaj aferoj, komercaj markoj en Esperanto, komerca kaj ekonomia juro, ĵurnalismo pri komerco kaj ekonomio, turismo, kunlaborado inter komercaj organizaĵoj, kaj multaj aliaj.

Antaŭ la pandemio okazis jarkunvenoj de IKEF en Koreio (2017), en Ĉinio (2018) kaj en Mongolio (2019). Poste, pro la pandemio IKEF komencis okazigi retajn kunvenojn. Dum la jaroj 2020 ĝis 2022 estis pli ol 70 retaj kunvenoj. Inter tiuj estis dimanĉaj kunvenoj, sezonaj kunvenoj, jarkunvenoj kaj seminarioj aranĝitaj kunlabore kun UEA.

Pro tiuj regulaj kunvenoj, niaj membroj kaj kunlaborantoj bone konis la dezirojn kaj laborojn unu de la alia. Dum la kunvenoj oni prezentis pli ol 100 diversajn kaj interesajn temojn rilate al praktika utiligo de Esperanto.

Nun IKEF aktivas pri jenaj projektoj: komerco, turismo, kunlaborado inter fakaj asocioj kaj aliaj.

Nia organizaĵo havas 20 landajn filiojn en la regionoj: Afriko (Angolo, Kongo DR, Madagaskaro, Niĝerio, Senegalo, Sudafriko kaj Tanzanio); Ameriko (Argentino, Brazilo kaj Nordameriko); Azio-Oceanio (Aŭstralio, Ĉinio, Irano, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Uzbekio kaj Vjetnamio) kaj Eŭropo (Pollando).

Ni kore invitas vin partopreni en nia agado! Se vi deziras prelegi pri iu ajn interesa temo komerca kaj/aŭ ekonomia; aŭ se vi deziras prezenti viajn landon, urbon kaj vizitindajn lokojn; aŭ se vi volas fari iun ajn komercan proponon… ne atendu, sed tuj skribu al ni!

Vizitu nian retejon!

Chimedtseren ENKHEE

26a de julio - Esperanto-Tago
Kial la Esperanto-Tago? - Kial ĝi estas grava por la tuta mondo?

La 26-an de julio 1887 aperis la unua libro pri la internacia lingvo Esperanto. Tial ni, la Esperanto-parolantoj, proponas al la mondo festi la 26-an de julio kiel la tagon de Lingva Justeco, de justaj interrilatoj inter kulturoj kaj popoloj.

Justa komunikado estas la situacio, en kiu ĉiuj interparolantoj havas la samajn lingvajn eblecojn por sin esprimi. Se iuj rajtas paroli en sia denaska lingvo, dum aliaj devas uzi la denaskan lingvon de la ali-lingvanoj, estas klare ke tiam ne ekzistas situacio de egaleco.

Se oni elektas nur kelkajn el la naciaj lingvoj por internacia komunikado, oni montras, ke oni konsideras la parolantojn de tiuj lingvoj pli gravaj ol la denaskaj uzantoj de aliaj lingvoj. Tiu elekto fariĝas rimedo, kiu malhelpas la homojn partopreni en politiko, edukado, komercado kaj multaj aliaj aspektoj de la socia vivo. Tio fortigas sociajn-ekonomiajn malegalecojn inter homgrupoj.

Spertoj ĉirkaŭ la mondo montras, ke plurlingvaj politikoj povas egaligi la ŝancojn por homoj en multaj manieroj. Ĉiuj deziras uzi sian gepatran lingvon en kiel eble plej multaj situacioj. Precipe infanoj en elementaj lernejoj devus ricevi instruon en sia hejma lingvo.

Landaj kaj regionaj lingvoj faciligas komunikadon inter malsamaj lingvogrupoj – kiel ekzemple la svahila en orient-afrikaj landoj.

En tiu ĉi epoko de facila internacia komunikado, ĉiuj homoj devus havi ankaŭ la rajton uzi neŭtralan internacian lingvon. Tiel ĉiuj popoloj troviĝus je la sama nivelo, kiam temas pri internacia komunikado kaj kultura interŝanĝado.

Finfine oni ĉesu pensi laŭ la nuntempa maniero. Necesas starigi situacion de egaleco inter ĉiuj popoloj de la mondo. Registaroj devus agnoski ĉiujn uzatajn lingvojn kaj laŭeble faciligi ties instruadon kaj uzadon.

La internacia lingvo Esperanto estas ilo neŭtrala por certigi la lingvajn homajn rajtojn je internacia, interpopola nivelo.

Esperanto-tago estas okazo, kiam ni esperantistoj povas konigi nian lingvon al tiuj, kiuj ne jam konas ĝin kaj ĝiajn avantaĝojn. Esperantista laborgrupo ĉiujare aktivas por krei afiŝojn. Ĉi-jare ĝi proponas du afiŝojn, por ke en la unuopaj landoj oni havu elekton, kaj invitis la esperantistojn traduki la tekstojn en siajn naciajn lingvojn.

Eblas vidi la du versiojn de la afiŝo kaj elpresi ilin aŭ uzi ilin rete. Baldaŭ aperos versioj en pluraj lingvoj. Se vi ne jam vidas vian propran lingvon, bonvolu sendi tradukon!

ESPERANTO estas ilo por atingi kaj realigi justan komunikadon.

Stefano Keller

"Kontakto" – jen revuo por vi!
Ĉiu leganto de uea.facila scias, ke por altigi la lingvan nivelon necesas ekzerci sin en legado. Se vi legas ĉi tiun artikolon, vi jam faras unu paŝon antaŭen, gratulon! Ĉiu mem decidas, kiel progresi rapide. Se vi volas ekkuri, vi povus aboni Esperanto-revuon. Ĉar la Esperanto-movado estas vasta kaj vigla, eble estas por vi malfacile decidi kiun revuon elekti. Tial mi volas prezenti al vi la revuon, kiun mi redaktas.

Temas pri Kontakto, tre malnova revuo, ĉar ĝi aperas jam dum preskaŭ 60 jaroj! Ĝi havas longan tradicion, sed spirite ĝi daŭre estas juna. Kontakto estas revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĝi havas legantojn en pli ol 90 landoj de la mondo! La ĉefa celgrupo estas la junularo, sed ĉiu aĝ-grupo povas trovi en ĝi ion interesan.

Kiel Kontakto malsamas de la aliaj revuoj? La plejmulto el la Esperanto-revuoj enhavas artikolojn pri Esperanto. Sed ne Kontakto! En Kontakto aperas precipe artikoloj pri sociaj kaj kulturaj temoj, lokaj tradicioj, mediaj problemoj, transporto, naturo, historio kaj ŝatokupoj. Kontakto temas pri aferoj, kiuj interesas la modernan homon. Ĝi estas revuo, kiun vi povus facile imagi vendata en via loka gazet-vendejo, se ĝi aperus en via nacia lingvo. Ankaŭ movadaj temoj aperas en aparta angulo de Kontakto, ĉar la Movada Rubriko estas la oficiala informilo de TEJO.

En ĉiu numero de Kontakto aperas almenaŭ unu teksto verkita en facila lingvaĵo – en la sama nivelo kiel la tekstoj de uea.facila. Tio certigas, ke eĉ komencanto povas ĝui la legadon de Kontakto kaj – kiu scias? – eble iom post iom eklegi ankaŭ la malpli facilajn tekstojn. Tio estas bona ideo por progresigi viajn lingvajn kapablojn!

Kontakto estas rekomendinda ankaŭ por instruantoj de Esperanto, kiuj povas en siaj lecionoj uzi interesajn tekstojn pri nuntempaj temoj. Tio helpas instrui novajn vortojn kaj montri kiel ili estas vere uzataj en kunteksto. Ne uzu la seninteresajn dialogojn el via malnova lernolibro, prefere montru al viaj lernantoj modernan lingvaĵon kaj veku ilian intereson per belaj paĝoj de la revuo!

Resume, ĉiu povas trovi ion interesan en Kontakto – ĉu vi estas komencanto aŭ instruanto, ĉu vi volas lerni novajn vortojn aŭ simple legi por propra plezuro, simile kiel oni legas la nacilingvajn gazetojn.

La abonkotizo de Kontakto dependas de via loĝlando. La jara kotizo komenciĝas de 6 eŭroj por la reta versio kaj 12 eŭroj por la plena abono (reta kaj papera). En la plej riĉaj landoj la prezoj estas 12 eŭroj (reta) kaj 25 eŭroj (reta kaj papera). Grave, membroj-abonantoj de TEJO ĝis 35 jaroj ricevas la revuon sen aldona pago!

Ni restu en Kontakto tra la tuta jaro! Kontrolu vian abonkotizon kaj abonu la revuon ĉe la retejo de UEA.

Paweł Fischer-Kotowski

Esperanto-radio 100-jara
En la jaro 1920, usonanoj komencis entuziasme aŭskultadi la unuajn regulajn radioprogramojn. Du jarojn poste, samideanoj en Usono kaj Britio povis aŭdi la unuajn Esperantlingvajn elsendojn.

Ni ĉiuj scias pri la Unua Libro de d-ro Zamenhof, aperinta en Varsovio en 1887. Ĝi prezentis la lingvon Esperanto en la skriba formo. Multaj sci-volis kiel sonas la nova lingvo. Komenciĝis personaj kontaktoj.

La unua parola uzo de la lingvo okazis en 1888 inter pola esperantisto Antoni Grabowski kaj Zamenhof. Rapide sekvis pliaj provoj kaj renkontiĝoj de diverslandaj esperantistoj. Kunveno inter britoj kaj francoj kondukis al la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Ĝis 1921 okazis dek tri kongresoj, kiuj logis centojn da Esperanto-parolantoj.

Tamen tre multaj esperantistoj – ankaŭ pro ekonomiaj konsideroj kaj izoliteco – ne povis sperti Esperanton kiel parolan lingvon. Tiun situacion ŝanĝis la Esperanto-radio aperinta en 1922. Tial ni nunjare festas la 100-jariĝon de la Esperantlingva Radio.

Rapide kreskis la nombro de radiostacioj, kiuj en siaj programoj havis Esperantajn elsendojn. En 1923 ili estis en Moskvo, Montrealo, Rio-de-Ĵanejro, Aberdeen, Birmingham, Glasgow, Newcastle kaj Bostono. Tiujare aŭdiĝis la unua publika deklaro favore al la uzo de Esperanto en radio. Tio okazis dum la Komerca Konferenco en Venecio. Laŭ deklaro farita dum tiu konferenco: “la tutmonda disvastigo de senfadena telefonio nepre postulas rimedon por superi la lingvajn barilojn kaj rekomendas la uzadon de Esperanto por komunikaĵoj destinitaj al eksterlanda aŭdantaro”.

En 1927 jam 177 stacioj en 33 landoj uzis Esperanton en siaj elsendoj. En iliaj programoj estis prelegoj, raportoj, Esperanto-kursoj, eĉ teatraĵoj kaj operoj. La elsendojn ĉesigis en 1939 la Dua Mondmilito. Tuj post ĝia fino en 1945, ok diverslandaj radiostacioj rekomencis Esperantajn elsendojn. La Esperantaj elsendoj aperadis en iuj stacioj, dum aliaj pri ili rezignis. Ofte tio havis politikajn kialojn.

Sed Esperanto-elsendoj multis. Tion montras informoj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado de UEA. Laŭ ĝia unua raporto en 1952, dek kvin radiostacioj aŭdigis 1820 regulajn Esperanto-programojn.

Por plia disfloro de la Esperanto-radio apartan signifon havis la ĉiutagaj - ekde 1959 - elsendoj de la unua profesia Esperanto-redakcio de Pola Radio. Dum kvindek du jaroj Pola Radio por multaj homoj estis la voĉo de Esperantujo. Ĝi dissendis de unu ĝis ses duonhorajn elsendojn ĉiutage. Samtempe ekzistis multaj alilandaj Esperanto-elsendoj, interalie de Radio Romo, Svisa Radio, Radio Zagrebo, Radio Aŭstria Internacia, Ĉina Radio Internacia, Radio Havano Kubo, Radio Vatikana kaj 3ZZZ Melburno.

En la fino de la 90-aj jaroj kaj komence de la nova jarcento multaj radiostacioj pro diversaj kialoj ĉesis dissendi en Esperanto. Aperis la Interreto kaj retaj radioprogramoj. La Esperanto-radio pluekzistas, ĉiam pli ofte utiligante la podkastan teknologion. Tion faras Pola RetRadio en Esperanto, Esperanta Retradio, parte Muzaiko. Iuj, kiel Radio Vatikana, daŭre uzas la mallongajn ondojn. La rolo kaj signifo de Esperanto-elsendoj dum la jaroj ŝanĝiĝis. Ili tamen estis kaj restas neforigebla parto de nia Esperanto-komunumo kaj -kulturo.

Barbara Pietrzak

Pri la Akademio de Esperanto
La unua Universala Kongreso de Esperanto elektis grandan Lingvan Komitaton por sekurigi la unuecon de Esperanto. Jam frue oni decidis, ke parteto (18 membroj) de tiu granda komitato formu akademion. Per reorganizo post la Dua Mondmilito oni malfondis la Lingvan Komitaton kaj starigis la nunan Akademion de Esperanto (AdE), konsistantan el 45 membroj.

La Akademianoj estas elektataj por 9-jara oficperiodo. Ĉiun trian jaron oni elektas trionon de la membroj, 15 personojn. Kiel similaj fermitaj rondoj, AdE renovigas sin mem. La statuto diras: "Por fariĝi kandidato por la Akademio, esperantisto devas esti proponita de almenaŭ kvin akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn."

Tasko de AdE estas observi la evoluon de Esperanto kaj zorgi, ke ĝi okazu laŭ la principoj de la Fundamento de Esperanto. Rimarku, ke AdE observas la evoluon, ĝi ne direktas ĝin! Ofta trajto ne nur de AdE, sed de ajna lingva akademio, estas, ke ĝi "rapidas malrapide". Se vorto fariĝas ofta, oni ne atendu, ke AdE tuj oficialigu ĝin. La uzo de la vorto povas esti modaĵo kaj malaperi post mallonga tempo. Tial AdE atendas por observi, ĉu montriĝos, ke la vorto havas ekzistorajton en Esperanto. Sed ekzistorajton eblas montri nur per uzado. Tial, en nia ĉiutaga lingvaĵo ĉiuj, inkluzive de la akademianoj mem, sentime uzadas vortojn, kiujn AdE ankoraŭ ne oficialigis. Sed en oficialaj skribaj dokumentoj de AdE prefere aperu nur oficialigitaj vortoj.

AdE konsistas el diversaj sekcioj: pri gramatiko, pri vortaro, pri literaturo k.s. Akademiano povas esti membro de pluraj sekcioj.

Ĉi-supre mi skribis, ke AdE estas "fermita rondo". Tamen ĝi plurmaniere estas malfermita al la ĝenerala publiko: ĝi havas Lingvan Konsultejon, al kiu la publiko povas direkti lingvajn demandojn; dum la Universalaj Kongresoj okazas kunveno, en kiu la publiko estas informata pri la Akademio kaj povas fari demandojn al la ĉeestantaj akademianoj; ĝi havas retpaĝon, en kiu la publiko povas legi oficialajn dokumentojn de AdE kaj novaĵojn pri ĝia agado.

Granda diferenco inter la Akademio de Esperanto kaj alilingvaj akademioj estas, ke la anoj de AdE havas tre malsamajn denaskajn lingvojn. Oni atendus, ke tiel bunta aro malfacile konsentus pri la klarigado kaj interpretado de kelkaj aspektoj de la lingvo, kaj efektive okazis tiurilataj konfliktoj. Tamen plej ofte okazas, ke la akademianoj harmonie kunlaboras.

Otto Prytz

Zamenhof-Tago
La parolantoj de Esperanto havas propran grup-kulturon kun siaj simboloj (la verda stelo, la flago, la himno), kaj eĉ komunaj festoj. Unu el la eroj de tiu kulturo estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917), la kreinto de Esperanto. Lia naskiĝtago, la 15-a de decembro, estas la plej vaste festata dato en Esperantujo.

La tradicio komenciĝis jam en la 1920-aj jaroj, kiam laŭ propono de diversaj aktivuloj (interalie Julio Baghy kaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro estis elektita kiel Esperanta festotago.

En tiu tago, aŭ en alia konvena tago de la sama semajno, esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhof-tago al Kristnasko en multaj landoj instigas la kunvenintojn interŝanĝi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri Zamenhof.

Dum la longa historio de la movado ĝi ricevis ankaŭ aliajn nomojn kaj emfazojn: Tago de la Esperanto-libro kaj Tago de la Esperanto-kulturo. Tial Esperanto-organizaĵoj, kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago, ofte aldonas al la programo libro-recenzojn aŭ deklamadon de poemoj, aŭ anoncas publikigon de nova libro. Unuopuloj povas decidi aĉeti aŭ eklegi novan libron aŭ laŭ simila maniero festi la Esperanto-literaturon en tiu tago.

Almenaŭ en Eŭropo la festo havas karakteron de intima interesperantista festo en loka klubo. Provoj ŝanĝi ĝian karakteron al evento direktita eksteren, kun la celo trafi la intereson de la neesperantista publiko, kutime ne estas tre sukcesaj. Tamen en kelkaj okazoj, ekzemple la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof en 2009, estis aranĝitaj pluraj publikaj eventoj. Tiutage la urbestraro de Bjalistoko inaŭguris novan Zamenhof-centron, kaj en Novjorko okazis simpozio honore al Zamenhof kun prelegoj de Arika Okrent, Humphrey Tonkin kaj aliaj universitatanoj. La serĉilo Google ornamis tiutage sian emblemon per la Esperanto-flago honore al la okazo, kio instigis proksimume 2 milionojn da personoj alklaki ĝin kaj legi artikolojn en Vikipedio pri Zamenhof aŭ pri Esperanto.

Ĉi-jare UEA instigas la esperantistojn festi Zamenhof-tagon kaj kolektas ĉiujn informojn pri la okazontaj festoj en Eventa Servo, la reta informejo pri Esperantaj aranĝoj.

Renato Corsetti

Radio Havano Kubo festas
Parolas Havano. De ses jardekoj ĝi elsendas el Kubo: Voĉo amika, kiu trairas la mondon!

Esperantistoj radio-amantaj jam delonge aŭskultas tiajn mesaĝojn per la mallongaj ondoj de Radio Havano Kubo, ankaŭ en Esperanto.

Kvankam en aprilo 1961 okazis la unuaj elsendoj, Radio Havano Kubo oficiale naskiĝis la 1-an de majo 1961.

La ideo krei internacian radiostacion naskiĝis en 1958 inter la sekvantoj de Fidel Castro. Ili celis diskonigi la okazaĵojn politikajn kaj sociajn, tial ke Kubo ne havis internacian radiostacion, nur komercajn kaj distrajn staciojn kun loka elsendo-kapablo.

Tio signifas, ke la internacia radiostacio naskiĝis pro informbezonoj pri la nova situacio en la lando, kaj por kontraŭstari la misinformojn diskonigitajn de pluraj grandaj informservoj en aliaj landoj.

La defioj teknikaj estis sufiĉe grandaj kaj tial oni devis krei teknikan konsilantaron, kiu de 1959 ĝis 1961 sukcesis dungi spertulojn enlande kaj ankaŭ fakulon de BBC, kiu kontribuis al la postaj paŝoj. Tiamaniere oni akiris la bezonatajn ekipaĵojn por konstrui la mallong-ondan elsendo-stacion en Havano.

En februaro 1960 ekvalidis kontrakto kun la svisa kompanio Brown Boveri por akiri la alt-potencajn mallongondajn dissendilojn, plus antenojn kaj aliajn bezonatajn ilojn; la 27-an de majo alvenis la ekipaĵoj per ŝipo el Hamburgo. Pliaj teknikaj problemoj aperis dum la muntado de la dissendiloj, sed finfine, ĉio estis preta en aprilo 1961.

Tiel naskiĝis Radio Havano Kubo, la unua kaj sola kuba radiostacio je mallongaj ondoj por internacia disaŭdigo.

Ĝia mesaĝo disvastiĝis tra la tuta Suda kaj Norda Ameriko, poste kreskis laŭ la tempopaso ĝis finfine okazas dissendoj en naŭ lingvoj: hispana, franca, angla, portugala, araba, keĉua, gvarania, kreola kaj Esperanto.

La oficejo de Radio Havano Kubo troviĝas en ĉefa strato de Havano. Tie ĝi dividas ses-etaĝan konstruaĵon kun alia tutlanda radiostacio, Radio Progreso.

La esperantlingva elsendado komenciĝis la 11-an de septembro 1988. De tiam la radiostacio elsendas tre variajn programojn en naŭ lingvoj al la tuta mondo. La sumo de la programoj en ĉiuj naŭ lingvoj estas pli ol 30 horoj tage. Krom novaĵoj, Radio Havano Kubo prezentas la kulturajn kaj muzikajn riĉaĵojn de la insulo.

Nuntempe, pro alveno kaj akiro de novaj teknologioj, Radio Havano Kubo iĝas plur-rimeda komunikilo, kiu posedas retpaĝojn en ses lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto.

Ĝi restas la sola mallongonda radiostacio de Kubo, certe la sola elsendanta en Esperanto. Ĝi havas fidelan aŭskultantaron kaj profesian personaron. Ĝi daŭre estas amika voĉo trairanta la mondon.

Vizitu nin ĉe nia retejo.

Maritza Gutiérrez

Esperanto-tago
Ne ĉiu leganto de uea.facila parolas ruse, sed por ĉiu el ili estas grave koni ĉi tiun libro-titolon, ĉar ĉio komenciĝis per ĝi: Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ. Ne timu. En la alfabeto de Esperanto ĝi tekstas: Meĵdunarodnij jazik. Predislovie i polnij uĉebnik. Jen la traduko: Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.

Per tiu libreto Esperanto aperis en la mondo la 26-an de julio 1887. Ĝi enhavis malgrandan deklaron.

Multaj homoj resendis la promes-slipon, kelkaj eĉ komencis lerni la lingvon. Tiel komenciĝis nia 130-jara historio. Jen kial ĉiujare ni festas nian datrevenon en la 26-a de julio.

Dum longa tempo tiu tago estas konata kiel Tago de la Unua Libro, sed dum la lastaj jardekoj ĝi akiris novan nomon: Esperanto-tago. La celo estas, ke tiu tago estu konata de neesperantistoj. Multaj neesperantistoj konas la nomon de la lingvo, kvankam kelkaj el ili verŝajne kredas, ke tio estas la nomo de nova sapo por lavmaŝinoj. Tial ni provas dum nia datreveno utiligi la feston por klarigi al ili pri kio vere temas, kaj kial ĝi estas por la mondo pli grava ol sapo por lavmaŝinoj.

Multaj aktivuloj kunlaboris por organizi la feston dum la lastaj jardekoj. Estus maljuste ne mencii almenaŭ tri el ili: Brian Barker iam okupiĝis pri informado en Britujo; Stefano Keller estas eksa aktiva reprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo; kaj nia grafikisto Peter Oliver ankoraŭ deĵoras pri Esperanto-tago. Kial ni bezonas grafikiston? Ĉar dum la lastaj jaroj ni provas adaptiĝi al la interretaj postuloj de la socio kaj ĉiam produktas afiŝon kun bildoj kaj frap-frazoj ĝenerale kunordigitaj kun la internaciaj jaroj de UN kaj Unesko. La bildoj por ĉi tiu jaro estas videblaj kaj elŝuteblaj en pluraj grandecoj kaj en pluraj lingvoj.

Bonvolu elŝuti ilin kaj festi la tagon montrante tiujn afiŝojn al neesperantistoj kaj parolante al ili pri la valoroj ligitaj kun tiu lingvo. Tion certe dezirus Zamenhof.

Renato Corsetti

La Usona Bona Film-Festivalo
Ĉi-printempe okazis la unua Usona Bona Film-Festivalo sub aŭspicioj de Esperanto-USA!

La festivalo estis por ĉiuj en Esperantujo. La reguloj estis simplaj: la filmoj devis esti tute en Esperanto kun almenaŭ dek Esperantaj vortoj, kaj enhavi ankaŭ tason da kafo.

La konkurso ricevis 27 filmetojn kun tre varia enhavo: pri spacvojaĝado, meditado, eĉ parolanta lacerto. Ili estis amuzaj kaj montris, kiel eblas uzi Esperanton laŭ krea maniero.

Preskaŭ ĉiuj partoprenantoj en la filmfestivalo estis novuloj. Por iuj homoj tiu estis la unua fojo fari filmon. Por aliaj ĝi estis la unua fojo fari prezenton en Esperanto. Iuj estis eĉ novaj al Esperanto. Ĉiuj kuraĝis provi ion novan.

La unua premio estis 300 usonaj dolaroj. Estis entute 10 mon-premioj, kaj krome estis aparta premio por la filmo preferita de la spektantoj. Organizis la eventon Alex Miller, la vicprezidanto de Esperanto-USA. Li komentis: "Mi ne povas kredi, ke ni ricevis tiel multe da filmoj. Venis duoble pli ol mi atendis. Iuj el ili estis elstaraj."

La gajninto de la unua premio, Simone Davis el Britio, diris: "Mi neniam faris filmon antaŭe... Sed nun mi havas novan ŝatokupon. Tio montras, ke se io estas malfacila sed tamen ŝajnas amuza, provu ĝin. Eble vi ĝuos ĝin!"

Spektu unu el la filmetoj ĉe uea.facila.

Ĉiuj filmoj estas spekteblaj en la JuTuba kanalo de Esperanto-USA.

Myrtis Smith

Sukcesa kursaro en Londono
Antaŭ la pandemio ni en norda Londono konsideris nin tre bonŝancaj trovi lokon, kie ni povis okazigi niajn Esperanto-lecionojn kontraŭ tre malgranda pago. Ni estis kontentaj pri niaj lecionoj en tri malsamaj niveloj, al kiuj venis regule dudeko da homoj.

Kiam venis la pandemio ni kompreneble ne plu rajtis renkontiĝi en tiu loko. Tio unue ŝajnis katastrofo, sed fakte ĝi montriĝis esti neatendita bonŝanco almenaŭ por la Esperanto-instruado (kvankam kompreneble ne laŭ aliaj vidpunktoj).  La pandemio devigis la Esperanto-movadon trovi novajn manierojn organizi siajn kursojn, kaj ni baldaŭ konstatis, ke eblas plu instrui virtuale uzante programojn kiel Skype, Zoom kaj Jitsi.

Kiam ni komencis okazigi niajn kursojn virtuale ni malkovris, ke multaj homoj deziras partopreni, kiuj normale ne povas ĉeesti. Londono estas granda urbo, kaj homoj el suda aŭ orienta Londono ne povas facile atingi kursejon en la norda flanko de tiu sama urbo. Sed kompreneble ĉiuj povas partopreni virtuale.

Niaj lecionoj rapide kreskis: volis partopreni homoj ankaŭ ekster Londono – kaj ne nur ekster Londono, sed ekster Britujo, eĉ ekster Eŭropo. Ni anoncis niajn kursojn en la reto, kaj homoj daŭre respondis, ke ili deziras aliĝi. Fakte eĉ venis tro da petoj, tiel ke ni devis serĉi pliajn instruistojn.

Ĉar multaj petoj venis el Norda Ameriko, ni havis la ideon serĉi instruiston en Usono, kies lecionoj povus okazi en pli oportuna horo por amerikanoj. Pro la multaj petoj, ni iom post iom devis aldoni plian instruiston en Usono, poste aliajn en Britujo. Por la pli progresintaj kursanoj la instruisto ne nepre devas esti anglalingvano, kaj ni nun havas ankaŭ unu instruiston en Pollando kaj alian en Francujo.

Nia nuna situacio estas jena: ni nun organizas naŭ kursojn kaj tri grupojn de konversacio, kun entute proksimume 130 lernantoj. La lernantoj venas multenombre el tri kontinentoj: el multaj eŭropaj landoj, el 5-6 aziaj landoj, kaj el Suda kaj Norda Ameriko. Estas proksimume 10 homoj en ĉiu kurso, sed al la sabataj lecionoj por lernantoj de Duolingo venas almenaŭ 30. Por pli da informoj pri niaj retaj kursoj, vidu nian retejon.

Mi rakontas en ĉi tiu artikolo pri la situacio en Londono, sed kompreneble ekzistas virtualaj kursoj ankaŭ en multaj aliaj landoj. Mi invitas instruistojn ankaŭ en aliaj landoj raporti pri siaj kursoj por uea.facila.

Anna Löwenstein

Unu mondo – unu lingvo – unu mono
Dum la plej mallumaj tagoj de la dua mondmilito, okaze de la 25-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof, grupo de nederlandaj esperantistoj sekrete kunvenis en Hago por honori la kreinton de la Internacia Lingvo. La dato estis la 14-a de aprilo 1942. Ili volis kune fari ian utilan agadon por defendi la homaron kontraŭ estontaj teruraĵoj.

Ili decidis fondi tutmondan organizaĵon kun la nomo Universala Ligo (UL). Ĝia celo estis labori por efektivigi la ideon de d-ro Zamenhof: unuigi la homaron per komuna lingvo. Inter ĝiaj projektoj estis la plano krei tutmondan monsistemon. La ĉeestantoj opiniis, ke la nova socia ordo devos esti bazita sur mon-unuo kun konstanta valoro, ĉar nur tiel eblus montri al la cetera mondo la eviton de tiuj ekonomiaj premoj, kiuj kaŭzas konfliktojn inter popoloj.

La unua ĝenerala kunveno de Universala Ligo okazis la 16-an de marto 1946 en Hago. Ĝia unua prezidanto estis la fama esperantisto Edmond Privat. Tie oni reguligis la uzon de internacia monunuo kun la nomo Stelo. Oni fiksis la valoron de la Stelo kiel la prezo de ordinara pano en Nederlando, kiu tiutempe egalis al kvarono de guldeno (la tiama nederlanda monunuo). La devizo de UL estis Unu mondo – unu lingvo – unu mono.

En tiuj fruaj tagoj, oni esperis starigi internacian bankon, sed tio neniam realiĝis. UL mem eldonis kuponojn kun valoro de unu Stelo, ĉiuj kun kvin-jara valideco. Ili estis uzataj por pagi kotizojn, anoncojn kaj abonojn interne de la Esperanto-movado.

La membroj en la Ligo plimultiĝis, atingante preskaŭ 15 000 en la malfruaj kvindekaj jaroj.  En 1960 UL produktis metalajn monerojn, faritajn ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo. Ili estis moneroj de 1 Stelo, 5 Steloj kaj 10 Steloj. En 1965 aldoniĝis la 25-Stela monero el arĝento (kelkaj estis faritaj ankaŭ el oro kaj aliaj metaloj). La moneroj bone vendiĝis inter esperantistoj kaj kolektantoj, tiel ke UL pli ol regajnis la sumon, kiun ĝi elspezis por ilia produktado.

Moneroj (1, 5, 10 steloj)   Foto: Arno Lagrange

Dum proksimume dudek jaroj oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj en Steloj, sed ne eblis realigi la celon teni la valoron konstanta. Tra la jaroj oni malrapide ĉesis uzi la Stelon, eĉ interne de la Esperanto-movado.

Universala Ligo ĉesis ekzisti en 1993. La restintaj Stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Eblas ankoraŭ aĉeti ilin ĉe la libroservo.

La Stelo ne mortis, sed pluvivas en la formo de plastaj moneroj por junularaj kongresoj (eldonitaj estis 1, 3 kaj 10 Steloj).

Modernaj, plastaj steloj en la trinkejo de Esperanto-kongreso, 2013  Foto: Przemyslaw Wierzbowski

En 2018 estis eldonita ankaŭ arĝenta 100-Stela monero, kaj en 2020 arĝenta 50-Stela monero. Pli ĝuste oni nomus ilin ne moneroj, sed medaloj.

Reaperas malnovaj Eventoj
De 1992 ĝis 2002 mi estis ĉefredaktoro de la fama gazeto Eventoj. Ĝi aperis du-semajne, kaj tiutempe ĝi estis la plej ofta Esperanto-gazeto. La redakta teamo konsistis el pluraj personoj  krom mi – ne sufiĉas unu homo por aperigi gazeton tiel ofte.

Antaŭ 20 jaroj, post la decido ĉesigi la eldonadon de la "plej ofta Esperanto-gazeto" ni decidis publike kaj senpage aperigi en interreto ĉiujn numerojn de la 10-jara ekzistado. Tiutempe - en la jaro 2002 - tio tute ne estis kutimo, ĝi estis novaĵo - laŭ mia scio en Esperantujo estis ni la unuaj, kiuj faris tion. Ni konsideris grava ĉefe la enhavon, do bedaŭrinde ni decidis pri aperigo en la formo de simpla teksto, pli precize en la formo de HTML-paĝo. En tiu tempo PDF estis ankoraŭ sufiĉe malofta novaĵo.

Tute hazarde en malnova malmola disko estis nun retrovita parto de la iamaj redakciaj komputilaj dosieroj. Ilin ni kredis perditaj. Trovinte ilin, ni nun povas reprodukti la presejan version de la malnovaj numeroj de la gazeto, kaj ankaŭ konverti ilin al PDF.

Por fari tion necesis serĉi malnovan komputilon (en la hodiaŭaj komputiloj ne funkcias la malnovaj programoj), instali la malnovajn programojn, kaj rememori, relerni ilian uzadon. Post kelktaga preparado, mi sukcesis ree produkti pretan numeron de la gazeto! Tio estis ĝuinda sperto, hodiaŭ mi denove estis ĉefredaktoro de Eventoj!

Fine do, nun ŝajnas eble rekrei kvaronon aŭ trionon de la malnovaj gazetnumeroj. Tiel ni evitos tre multajn horojn da skanado – kaj ne necesas paroli pri la pli bona kvalito de la preta PDF-dosiero!

Problemo estas, ke dum la laboro oni eklegas kelkajn titolojn, liniojn, kaj plu legadas dum horoj, ĉar multaj artikoloj estas interesaj kaj aktualaj ankaŭ hodiaŭ!

Nun, post 20 jaroj mi opinias, ke la teamo rajtas esti fiera pri tiu malnova agado. Krom mi, kunlaboris ankaŭ Mészáros Pista, Ország-Krysz Axel, Deák-Jahn Gábor, Bajnógel István, Virág Zsuzsa, Tötös Zsuzsa, Vári Csilla, Nikolaj Gudskov, Abdurahman Junusov, kaj pluraj aliaj!

Mi esperas baldaŭ rehavi multajn numerojn, legeblajn en PDF-formato.

Szilvási László

Ĝemelaj urboj
Ĝemeloj estas du homoj, kiuj naskiĝis samtempe de la sama patrino. Ofte (sed ne ĉiam) ili aspektas simile, aŭ eĉ idente.

Kaj kio estas ĝemeligo de urboj? Tio estas la starigo de specialaj interrilatoj inter du urboj en malsamaj landoj, kun la celo stimuli kulturajn kaj komercajn interŝanĝojn inter ili. Same kiel ĉe homaj ĝemeloj, ofte estas simileco inter la du ĝemelaj urboj, ekzemple ili estas proksimume same grandaj, havas similan karakteron, havas historiajn kunligojn, produktas similajn produktaĵojn, kaj tiel plu.

Aliaj urboj ne estas ĝemeloj sed partneroj. Tio signifas, ke ili havas rilatojn sen formala kontrakto. Ekzemple Romo estas la ĝemela urbo de Parizo, sed partnera urbo de Berlino, Seulo kaj Montrealo.

Universala Esperanto-Asocio havas komisionon kun la nomo “Komisiono pri ĝemelaj urboj”. Mi respondecas pri tiu komisiono, kaj ankaŭ pri la sam-noma komisiono de la franca landa asocio, Espéranto-France.

Jen kelkaj informoj pri nia agado :

•    Okazis kunsido pri la temo kun la ĝenerala sekretario de UEA.

•    Ni aranĝas kontaktojn inter ĝemelaj kaj partneraj urboj pere de Esperanto, ekzemple inter Romo kaj ĝia ĝemela urbo Parizo, kaj kun ĝiaj partneraj urboj Berlino, Seulo kaj Montrealo.

•    Ni havas paĝon en Fejsbuko kun la nomo Ĝemelaj Urboj. Tiu paĝo estis kreita de Mireille Grosjean el Svislando (prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Mi ricevis de ŝi la taskon vigligi tiun paĝon. Tial mi ofte aperigas tie artikolon kaj fotojn.

•    Ni havas rubrikon pri Ĝemelaj Urboj en UEA-Forumo.

Niaj venontaj planoj estas aperigi novajn artikolojn pri la temo en la retejo de Espéranto-France, kaj pli vigle funkciigi la komisionon de UEA pri ĝemelaj urboj.

Se legantoj de uea.facila havas demandojn pri tiu temo, bonvolu kontakti min, kaj mi respondos al viaj demandoj.

Raymonde Coquisart

Nova sumoo!
En marto 2019 aperis artikolo en uea.facila pri la Esperanto-sumoo. Tio estas okazo por legi libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, dum periodo de 15 tagoj.

La nova Sumoo komenciĝos la 13-an de septembro kaj daŭros ĝis la 27-a. Se vi deziras partopreni, bonvolu kontakti la gvidanton de la Sumoo, Hori Jasuo. Necesas sendi al li la jenajn informojn:

vian nomon por la Sumoo (kaŝnomon);

vian veran nomon;

landon kaj urbon;

vian ret-adreson;

titolon kaj aŭtoron de via elektita libro;

la kvanton de paĝoj, kiun vi legos ĉiutage (notu, ke ne necesas finlegi la libron).

Jen du retejoj, kie vi povos trovi Esperantajn librojn por senpaga elŝutado:

http://esperanto.davidgsimpson.com/inko/inko.html

https://www.gutenberg.org/browse/languages/eo

Naskiĝis nova asocio de Te-Amantoj
Te-amanta Esperantista Organizo bonvenigas vin!

De jarmiloj teo estas grava parto de tradiciaj kulturoj en multaj landoj. Multaj socioj tenas profundajn kulturajn rilatojn kun teo. Teo estas unu el la komunaj iloj, kiuj kunligas tiujn kulturojn.

La 18-an de junio 2020 UEA akceptis novan fakan asocion: tio estis Te-amanta Esperantista Organizo (TEO). Fakte TEO jam ekzistas sen formala asocio de kelkaj jaroj. Naskiĝis urboj de teo – Hangzhou (Ĉinio), Visaginas (Litovio), Nový Jičín (Ĉeĥio), Svitavy (Ĉeĥio), Bjalistoko (Pollando), Bielsko-Biała (Pollando). Funkciis karavanoj de teo, kaj daŭras ekspozicioj de teo tra la mondo.

Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por neriĉaj familioj en multaj landoj. La te-industrio donas laboron al multaj homoj, inter kiuj estas multaj virinoj, en urboj kaj vilaĝoj. Tio estas aparte grava en foraj malriĉaj regionoj.

Krom tio, teo estas utila por la sano. Sciencistoj montris, ke teo havas gravajn kontraŭinflamajn kaj kontraŭoksidajn ecojn. Bonkvalita teo ankaŭ helpas por bona funkciado de la digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.

La 74a Ĝenerala Asembleo de UN ĉi-jare anoncis, ke la 21-a de majo estas Internacia Tago de Teo. Laŭ la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, Tijjani Muhammad Bande,  la te-industrio estas grava fonto de enspezoj por kelkaj el la malplej evoluintaj landoj. Li diris, ke necesas realigi agadojn por ebligi la daŭripovan produktadon de teo.

Nun en pli ol 60 landoj de la mondo oni produktas teon, kaj pli ol du trionoj de la tutmondaj loĝantoj trinkas teon. Sendube, teo estos bona ponto ankaŭ por nia Movado. Fakte tion TEO jam spertis dum la lastaj jaroj.

TEO invitas vin esti parto de nia tea komunumo. Pri iu ajn demando skribu al la aganta prezidanto de TEO Olga Shiliaeva. Vi trovos TEOn ankaŭ en Fejsbuko, sub la nomo Teamanta Esperantista Organizo (TEO).

TEO deziras al ĉiuj trankviligi vin per bon-odora teo!

Olga Shiliaeva

Instruado sen lernolibro
Ĉu vi pensas, ke eblas instrui Esperanton sen lernolibroj?

Certe eblas! Ni havas komputilojn kaj interreton!

Ĉu vi opinias, ke la lernado povus esti nur en Esperanto kaj sen nacia lingvo?

Povus esti malfacile!

Ĉu la lernantoj povas esti de diversaj nacioj? Kaj estus tre bone, ĉu ne, se la instruisto estus eksterlandano, kiu ne parolas la lingvojn de la kursanoj?

Tio pli similas al fantazio ol al la realo…

Ĉu plaĉas al vi la ideo, ke gramatikajn regulojn vi devus mem eltrovi pere de ekzemploj?

Tio povus esti interesa sperto.

Ĉu estus interese, se vi devus respondi al demandoj ĥore, en grupo?

Mi ŝatus, ĉar mi ne timus erari.

Ĉu vi ŝatus, ke lernado estu gaja, amuza kaj kun multaj ŝercoj?

Tio estus agrabla maniero!

Do, tia metodo ekzistas jam 100 jarojn! La nomo de la metodo estas Cseh-metodo, ĉar ĝi estis kreita de Andreo Cseh, pastro el Rumanujo!

Lia metodo por instrui rekte, sen lernolibroj, aperis pro neceso. Pastro Andreo Cseh en la jaro 1920 havis centojn da kursanoj, kiuj estis de kelkaj nacioj. Li komencis instrui prezentante la objektojn de la klasĉambro. Poste li aldonis novajn vortojn kaj esprimojn. Li ne multe prezentis gramatikon sed donis ekzemplojn, por ke la kursanoj mem serĉu la regulojn.

Liaj lernantoj ofte respondis al la demandoj kaj ripetis novajn frazojn ĥore. Kursoj estis tre sukcesaj kaj Cseh ekinstruis ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo. Diverslandaj instruistoj vidis, ke rekta komunikado bone funkcias, kaj ankaŭ ili entuziasme komencis uzi la Cseh-metodon. Centoj da homoj lernis Esperanton per tiu metodo.

La celo de la metodo estas doni al komencantoj belan senton de interesa kaj gaja lernado, entuziasmon kaj memfidon. Bona etoso kaj ĥora ripetado montras, ke lerni Esperanton estas interesa kaj valora maniero uzi sian tempon. Por instruisto tiu metodo estas postula, ĉar necesas esti kuraĝa, kapabla improvizi kaj veki la entuziasmon de kursanoj, ankaŭ kunhavi multajn ludilojn, kaj diversajn lernilojn. Feliĉe nun ofte sufiĉas instrui per bildoprezento anstataŭ kunporti verajn objektojn.

La 24-an de majo 1930, en Hago (Nederlando) estis fondita la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. Dum jardekoj tiu instituto (kiu en 1952 ŝanĝis sian nomon al Internacia Esperanto-Instituto) zorgis pri la edukado de Cseh-instruistoj, helpo pri instrumetodoj, organizado de kursoj kaj seminarioj. Ĝi ankaŭ eldonis librojn kaj produktis la Esperantan tradukon de la filmo Mazi en Gondolando.

Nun la instituto daŭre funkcias kaj okupiĝas pri kursoj, organizas kunvenojn pri Esperanto-kulturo kaj helpas la evoluigon de komputilaj programoj por la esploro kaj uzo de Esperanto.

Gražina Opulskienė

Ĉu vi volas partopreni en konkurso?
Ĉu vi estas lerta artisto? Vi estas invitata partopreni en konkurso por krei du emblemojn por UEA. Jen la klarigo:

Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĵus anoncis, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.

Tiucele UEA anoncas konkurson por krei emblemojn. Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la eventoj, sendu proponojn de emblemoj ĝis plej malfrue la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar.

Kio estas emblemo? Ĉiu Universala Kongreso de Esperanto havas sian emblemon, kiu kutime montras konatan vidindaĵon de la urbo, kie la kongreso okazas, ofte kun aldono de verda stelo aŭ alia simbolo, kiu reprezentas Esperanton. Jen ekzemple la emblemo de la kongreso en Montrealo (kiu nun okazos en 2022 anstataŭ 2020).

La emblemo estas uzata por vide prezenti la kongreson, ekzemple en artikoloj, afiŝoj, anoncoj kaj simile. Sed kiaj emblemoj povus reprezenti mondan festivalon kaj virtualan kongreson? Vi estas invitata krei ilin!

La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. Premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jaran membrecon en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro rajtas aljuĝi pliajn premiojn al aliaj aparte bonaj proponoj.

La programoj de MondaFest’ 2020 kaj de la VK estos diskonigitaj en venontaj komunikoj. La programo estos legebla en Eventa Servo, kaj oni konstante ĝisdatigos ĝin. Se vi havas ideojn aŭ proponojn pri eventoj, kiuj povus okazi, aŭ se vi deziras, ke via evento okazu kadre de la festivalo aŭ de la kongreso, bonvolu kontakti la organizantojn laŭ la informoj ĉe Eventa Servo.

Esperanto kaj budhismo
Kiam oni rigardas lingvon nur kiel komunikilon, pli gravas la mesaĝo (la enhavo) ol ĝia ekstera formo. Mesaĝo estas sendependa de sia lingva formo.

Budhanoj, kiuj deziras disvastigi budhismon en la mondo, uzas la anglan lingvon, ĉar ĝi estas la plej disvastiĝinta lingvo kaj la plej efika rimedo. Kiam kunvenas budhanoj el pluraj landoj, ili parolas plejparte en la angla.

Kial anoj de Budhana Ligo Esperantista tamen uzas Esperanton por disvastigi budhismon? Kial budhana Esperanto-movado necesas? En la mondo ne ekzistas lando, kie oni parolas ĉefe Esperanton, ĉu ne? Ĉu budhana Esperanto-movado ne estas senefika kaj senutila klopodo? Se oni pensas, ke lingvo estas nur komunikilo, tiu ĉi demando estas tute prava.

Sed lingvo estas ne nur rimedo aŭ ilo, per kiu oni transdonas informojn kaj interŝanĝas ideojn. Ĝi estas uzata kun interrilato al socio kaj kulturo. Ĝi havas kulturon kaj estas mem kulturo. Ankaŭ Esperanto havas kulturon: tio estas la kulturo komune posedata de la esperantistaro. Tiu ĉi kulturo inkluzivas la pensmanieron aŭ valor-orientiĝon de esperantistoj. Iliaj valoroj estas jenaj:

1.    Respekti la diferencon inter naciaj kulturoj.

2.    Amikiĝi kun homoj trans ŝtatoj, nacioj, religioj, klasoj, k.t.p.

3.    Esti neŭtrala rilate politikajn kaj religiajn opiniojn.

La valor-orientiĝo de esperantistaro estas simila al tiu de budhanaro. Budhismo estas antaŭ ĉio monda religio; ĝi celas, ke ĉiuj homoj, ne nur tiuj de malmultaj nacioj, liberiĝu de suferoj,. Por budhanoj gravas amo kaj saĝo. Amo direktata al ĉiuj vivaĵoj kaj saĝo libera de ĉiaj antaŭjuĝoj.

Budhana Esperanto-movado celas ne nur uzi la lingvon Esperanto por komunikiĝi inter malsamnaciaj budhanoj, kaj por multigi la nombron de budhanoj en Esperantujo aŭ de esperantistoj en budhana mondo. Ĝi deziras ankaŭ starigi la socion, en kiu ĉiuj vivaĵoj egale ĝuas sian vivon donacitan de ĉiuj naturaj aĵoj - ne de dio, nek de Budho.

La ĉefa instruo de budhismo estas nomata "la leĝo de interdependa ekesto". Tio signifas, ke ĉiuj estaĵoj dependas de la ekzisto de ĉiuj aliaj estaĵoj, kaj ke nenio ekzistas per si mem sendepende de aliaj ekzistaĵoj. Tial budhanoj pensas, ke gravas amika kaj paca kunekzistado de ĉiuj vivaĵoj apartenantaj al malsamaj ŝtatoj, nacioj, landoj, lingvoj, k.t.p. Tiu ĉi ideo naskiĝinta antaŭ 2500 jaroj havas universalan valoron komunan kun tiu de multaj esperantistoj.

Budhana Ligo Esperantista, fondita en 1925, havas la retejon http://budhana.org.

YAMAGUTI Sin’iti

Unesko-kuriero en Esperanto: subskriba ceremonio en Pekino
Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

Okazis en Pekino ceremonio de subskribado

pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero

La 7-an de januaro 2020 okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), El Popola Ĉinio kaj Unesko-kuriero.

Fang Zhenghui, vicprezidanto de ĈIEG, diskonigis la historion de El Popola Ĉinio (EPĈ) en eldonado de Esperantaj libroj kaj gazetoj, kaj la esperon, ke Unesko-kuriero kontribuos por la paco kaj progreso de la mondo.

Ian Denison, ĉefo pri eldonado kaj diskonigo de Unesko, diris, ke eldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero ligiĝas al la tasko de Unesko subteni la diversecon de kulturoj kaj lingvoj, kaj al la celo rapidigi disvastigon de Esperanto en la mondo.

Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), sendis gratulan mesaĝon al la ceremonio. Nome de UEA li esprimis sian dankon al EPĈ pro ĝia subteno al Unesko-kuriero, kaj la emon plimultigi kunlaborojn inter UEA kaj ĉinaj esperantistoj.

Chen Ji, direktoro de Esperanto-sekcio de EPĈ, diris ke EPĈ kunlaboros kun UEA por plenumi la tradukadon de Unesko-kuriero, kune kun esperantistoj el dek-kelkaj landoj. Tiel la gazeto kun koncepto “krei pacon per kulturo” estos plue diskonigita, kaj la kulturo kaj idealo de Esperanto estos pli vaste konataj.

Chen Shi, estro de EPĈ, kaj Denison subskribis la interkonsenton pri kuneldonado. Du Zhanyuan kaj Denison kune prezentis la nom-tabulon de Esperanto-redaktejo de Unesko-kuriero.

Tiu estis la elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.

Kio estas TEJO?
Ĉu vi aĝas malpli ol 35 jarojn? Se jes, ni invitas vin fariĝi membro de TEJO! Sed kio estas TEJO?

Verŝajne vi jam aŭdis tiun nomon, se vi partoprenis en Esperantaj aranĝoj, kie oni organizis apartajn eventojn por junuloj. Ĝia plena nomo estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj ĝi agas precipe por junaj parolantoj de Esperanto.

TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson (IJK) ĉiu-jare en malsama loko en la mondo. IJK okazis en Slovakujo en 2019, kaj en 2020 ĝi okazos en Nederlando. Krome TEJO organizas aliajn eventojn por siaj membroj, kiel seminariojn kaj trejnadojn pri diversaj temoj.

Ĉiuj membroj de TEJO ricevas la soci-kulturan revuon Kontakto. TEJO ankaŭ eldonas la retan informilon TEJO Aktuale, kiun ĉiuj rajtas legi senpage. Tiuj du publikaĵoj celas kunigi la junajn parolantojn de la lingvo kaj riĉigi iliajn konojn pri la mondo kaj la socio ĝenerale.

TEJO havas individuajn membrojn kaj landajn sekciojn en ĉirkaŭ 40 landoj. Krom tio, ĝi estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estis fondita en 1938, kaj ĝia sidejo troviĝas en Roterdamo, Nederlando. Por pli da informoj, vizitu ĝian retejon.

Se vi deziras membriĝi en TEJO, vi povas aliĝi pere de la junulara Esperanto-organizo de via lando aŭ rekte per TEJO mem. Se vi aĝas pli ol 35 jarojn, vi povas subteni ĝian agadon kaj ricevi ĝiajn eldonaĵojn kiel patrono de TEJO (https://uea.org/alighoj/alighilo)

Karina Oliveira

Monato 40-jariĝas!
LASTA NOVAĴO (en marto 2020): Ĉar multaj homoj devas resti hejme pro la viruso, la eldonejo de Monato decidis igi libere preneblaj el la reto la lastajn tri numerojn.

En 1977 germana ĵurnalisto kaj esperantisto havis belan ideon: li deziris fondi ĉiusemajnan Esperanto-revuon. Ekzistas kompreneble multaj nacilingvaj semajnaj gazetoj, sed Esperanto-revuo havus apartan avantaĝon. En nacilingvaj gazetoj kutime laboras loĝantoj de la lando, kie la revuo estas eldonata. Per Esperanto, tamen, la ĵurnalistoj povus esti loĝantoj de la landoj, pri kiuj ili verkas. Tio signifus, ke en internaciaj raportoj la legantoj ricevos la vidpunkton de lokulo.

En 1978 tiu ĵurnalisto, Stefan Maul, realigis sian ideon. Li aperigis prov-numeron de revuo Semajno, lukse presita en 40 paĝoj kun multaj ilustraĵoj. La eldonon Maul pagis el la propra poŝo. Li kalkulis, ke 50 numeroj de Semajno povos aperi ĉiujare, se 10 000 homoj pretos pagi la abonon.

Bedaŭrinde la projekto ne sukcesis. La abonprezo por bele ilustrita semajna revuo estas sufiĉe granda sumo, kaj necesus pagi la tutan jaron en unu fojo (nacilingvajn revuojn oni kutime pagas ĉiusemajne, kiam oni aĉetas ilin, do la sumo ne ŝajnas tiom granda). Krome, por Esperanto-revuo ĉiam necesas kalkuli ankaŭ la sendokostojn, kio signife altigas la prezon de la revuo. Estis neeble trovi 10 000 esperantistojn, aŭ eĉ mil, kiuj pretus pagi tiel altan kotizon.

Maul jam forlasis sian ideon, kiam li ricevis proponon de dana eldonisto, Torben Kehlet. Kehlet estis estro de la Esperanto-eldonejo TK/Stafeto. Li opiniis, ke la semajna gazeto havas nerealisme altan kotizon. Anstataŭe li proponis eldoni ĝin unu fojon monate, kaj mem akcepti la financan riskon. Maul akceptis tiun proponon, kaj la unua numero de revuo Monato aperis en januaro 1980.

Kvardek jarojn post sia ekapero, Monato ankoraŭ vivas kaj bone fartas, kun legantoj en pli ol 65 landoj. Ĝi enhavas artikolojn pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Laŭ la unua ideo de Maul, la raportistoj de Monato kontribuas nur artikolojn pri sia propra lando.

Stefan Maul redaktis la revuon ĝis 1992, sed la laboro estas tro granda por unu homo. Poste, la taskojn transprenis tuta teamo da redaktoroj. Maul revenis kiel ĉefredaktoro de 1999 ĝis 2010. La gvida redaktoro nuntempe estas Paul Peeraerts el Belgujo.

Monato estas legebla en papera versio, sed ankaŭ rete en la formoj PDF, Mobipocket, kaj ePUB. Malnovaj artikoloj estas legeblaj senpage.

La nazioj kaj Esperanto
En la somero de la jaro 1932 estis decidite, ke la venonta Universala Kongreso (UK), la 25-a, okazu en la germana urbo Kolonjo. Invitis la urb-estro mem, Konrad Adenauer. Tuj eklaboris Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu same kiel Germana Esperanto-Asocio (GEA) antaŭĝojis pri la evento kaj esperis, ke ĝi altiros proksimume du mil partoprenantojn.

Sed baldaŭ regis necerteco kaj timo. Fine de januaro 1933 Adolf Hitler iĝis kanceliero; la nazioj gajnis potencon. Ĉiuj amikoj de Esperanto en Germanio sciis, ke en sia libro Mein Kampf Hitler atakis Esperanton, nomante ĝin lingvo de judoj. La nazia gazetaro per multaj malbelaj artikoloj kontraŭstaris la planon organizi mondan Esperanto-kongreson en Kolonjo. La maltrankviliĝo kreskis, kiam Adenauer en marto estis eksigita de la nazioj. Esperantistoj en eksterlando rimarkis la ŝanĝiĝintan situacion, kaj multaj ne plu volis vojaĝi al Germanio. En junio 1933 la Komitato de UEA eĉ diskutis la demandon, ĉu nuligi la kongreson.

La novaj regantoj anoncis, ke gastoj el eksterlando ne timu ĝenon. La semajna gazeto Heroldo de Esperanto aperanta en Kolonjo klopodis trankviligi la esperantistojn, dum la eksterlanda gazetaro multe raportis pri la unuaj agoj de subpremo kontraŭ judoj kaj komunistoj; Heroldo esprimis la esper-plenan opinion, ke la kongreso utilos al la germana Esperanto-movado.

Konrad Adenauer invitas la kongreson al Kolonjo. La postan jaron li estos eksigita de la nazioj. (Germana Esperanto-Biblioteko, Aalen)

Fine de julio komenciĝis la UK, kun nur 900 kongresanoj. En la kongres-malfermo parolis la nova, nazia urb-estro. Li aperis en bruna ĉemizo, kun svastikaj flagoj ĉirkaŭe. La vorton “Esperanto” li ne diris, sed nur esprimis sian kontenton, ke la multaj eksterlandanoj ĉeestantaj en la salono de nun povos raporti, ke en Germanio regas ordo.

Poste okazis la jar-kunveno de GEA. Ĝi akceptis novan statuton, en kiu ne plu estis skribite, ke la asocio estas politike neŭtrala. Judoj kaj komunistoj ne plu rajtos proponi sin por gvidaj oficoj en la asocio. Multaj germanaj esperantistoj ne estis kontentaj, tamen ili konsentis, kontraŭvole, akcepti tiajn limigojn por daŭrigi la laboron por Esperanto. Kelkaj opiniis, ke necesas plene akcepti la nazian politikon. Aperis Esperanta traduko de parolado de Hitler, kaj eĉ stariĝis “Nova Germana Esperanto-Movado”, kiu celis uzi Esperanton por popularigi la nazian ideologion eksterlande.

Ĉio ĉi ne helpis. Kiel ni nun scias, la germana polico tre atente observis la Esperanto-movadon (ĝi havis spionon kun scio de la lingvo) kaj en 1936 ĝi konsilis, ke GEA “liber-vole” malfondu sin. Rezulte, ekde la 20-a de junio 1936 ne plu eblis labori por Esperanto en Germanio. Eĉ pli frue, en aŭgusto 1935, la nazia Esperanto-movado jam devis ĉesigi sian agadon. La nazia registaro opiniis, ke ĉia ligo de Esperanto kun la nazia ideologio estas ne nur malakceptebla, sed punenda.

Ulrich Lins

UEA havas novan prezidanton
Dum la Universala Kongreso en Lahtio, estis elektita la nova prezidanto de UEA. Li estas Duncan Charters, brito loĝanta en Usono kaj universitata profesoro pri lingvoj.

Kiel oni elektas la prezidanton de UEA? Tiu homo estas elektita dum la UK ĉiun trian jaron de la membroj de la komitato. La elekto ĉi-jare estis neordinare drameca. Kutime estas nur unu kandidato por la posteno de prezidanto, sed ĉi-jare estis du: Duncan Charters kaj Fernando Maia el Brazilo, kiu jam estis estrarano de UEA. La du kandidatoj kunlaboris ekde la komenco, kaj ambaŭ konsentis servi kiel vic-prezidanto, se la alia estos elektita kiel prezidanto.

Kiam la 43 ĉeestantaj komitatanoj voĉdonis, Duncan ricevis 20 voĉojn kaj Fernando 21, kun unu sindeteno. (Ŝajne unu el la komitatanoj ne voĉdonis.) Laŭ la regulo tamen, la gajninta kandidato devas ricevi pli ol duonon el ĉiuj donitaj voĉoj; do necesus 22 por gajni.

Tial la komitatanoj voĉdonis duan fojon, kaj ĉi-foje Fernando ricevis 21 voĉojn kaj Duncan 22. Tiel okazis, ke Duncan gajnis. Fernando estos vicprezidanto, kaj la nova prezidanto anoncis sian intencon aktive kunlabori kun li.

La tasko de la prezidanto estas prezidi la komitat-kunsidojn, sed li (ĉar efektive ĝis nun ĉiam estas viro) ankaŭ reprezentas la asocion en gravaj okazoj, ekzemple en interparoloj kun Unesko, naciaj registaroj kaj similaj instancoj. Kompreneble li ankaŭ direktas la ĝeneralan politikon de UEA, sed li faras tion nur interkonsente kun la estraro kaj la komitato. La prezidanto ne estas reĝo!

Kiuj estas la komitatanoj? La nombro ne estas ĉiam precize la sama, sed kutime estas inter 60 kaj 70, kvankam ne ĉiuj venas al la kongreso. Estas tri specoj de komitatanoj:

Komitatanoj A reprezentas la Landajn kaj Fakajn Asociojn.

Komitatanoj B estas elektitaj de la membroj.

Komitatanoj C estas elektitaj de la komitatanoj mem; ili estas aktivuloj, kiuj havas utilan sperton por kontribui al la komitata laboro.

Ne supozu, ke la prezidanto kaj aliaj komitatanoj estas pagataj por sia laboro! Bedaŭrinde ne. Ili ĉiuj laboras volontule kaj senpage, do ĉiuj devas havi alian profesion, se ili ne jam emeritiĝis. La sola avantaĝo, kiun la komitatanoj ricevas, estas ke ili rajtas aliĝi al la kongreso senpage. Tamen la plejmulto devas mem pagi siajn vojaĝkostojn kaj restadon en la kongresa urbo.

La nova estraro: So Jinsu, Orlando Raola, Fernando Maia, Duncan Charters, Huang Yinbao, Jérémie Sabiyumva, Aleks Kadar, Amri Wandel

La nova estraro restos ĝis 2022. Ĝi havas ok membrojn, el Usono, Brazilo, Ĉinujo, Francujo, Burundo, Koreujo kaj Israelo.