Salti al enhavo

La granda instruisto Andreo Cseh


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Andreo Cseh naskiĝis la 12-an de septembro de 1895 en Luduş (Transilvanio), tiam parto de la Aŭstra-Hungara Imperio

Li loĝis en plurlingva urbeto, kie oni parolis la germanan, la hungaran kaj la rumanan lingvojn. Tial li baldaŭ komprenis la neceson de komuna lingvo. En 1911, kiel mezlernejano, li eklernis Esperanton memstare helpe de lernolibro, kaj ekkorespondis kun multaj esperantistoj. 

En 1919 li fariĝis katolika pastro kaj eklaboris en preĝejo en la urbo Sibiu. Ekde 1920 Andreo komencis gvidi senpagajn Esperanto-kursojn por amikoj kaj kolegoj, poste ankaŭ por laboristoj. Inter liaj lernantoj estis parolantoj de la germana, hungara kaj rumana lingvoj, sed ofte okazis, ke ne ĉiuj parolis la saman lingvon. Tial Andreo alkutimiĝis uzi nur Esperanton dum siaj lecionoj, kaj ne uzi aliajn lingvojn.

Tiun saman jaron, loka organizaĵo petis Andreon gvidi kurson por ĝiaj laboristoj. Pro la postsekvoj de la Unua Mondmilito, la poŝto ankoraŭ malbone funkciis. La lernolibroj ne alvenis ĝustatempe, sed li kuraĝis instrui sen ili kaj improvizis propran metodon bazitan sur konversacio. Tiu nova metodo havis neatenditan sukceson, do li perfektigis ĝin kaj baldaŭ fariĝis fama instruisto inter la esperantistoj, kiuj ofte invitis lin instrui eksterlande.

En 1924 lia episkopo rajtigis lin okupi sian tempon nur per instruado. Li eklaboris kiel sekretario de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, helpante en la organizado de la Universalaj Kongresoj. 

Li gvidis kursojn en Estonio, Francio, Germanio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Pollando kaj Svislando. Aparte longa kaj sukcesa estis lia restado en Svedio, kien li iris pro invito de la urbestraro de Stokholmo por gvidi kursojn en la Nacia Parlamento.

Lia kreskanta famo igis lin okazigi la unuan internacian kurson por instruistoj, kiu okazis dum la 21-a Universala Kongreso en Budapeŝto en 1929. Tra la jaroj li trejnis plurajn centojn da instruistoj en la uzado de lia metodo, interalie Lidja Zamenhof kaj Julio Baghy.

En 1930 li ekloĝis en Nederlando kaj kune kun gesinjoroj Isbrucker li fondis la Internacian Esperanto-Instituton en la urbo Arnhem. En 1932 li kreis gazeton por komencantoj La Praktiko, kiu aperis ĝis 1970. 

En siaj kursoj li kunvenigis homojn el diversaj religioj. Tial la episkopo de Harlemo admonis lin plurfoje, kaj finfine li malpermesis al Andreo servi kiel pastro. 

Okaze de la 25-a datreveno de la morto de Zamenhof, en 1942, Esperantistoj kunvenis kaŝe pro la tiama milito kaj la germana okupado. Andreo Cseh kaj Julia Isbrucker fondis la Universalan Ligon, kiu celis “konstrui novan mondon, en kiu la diversaj homoj kaj nacioj kune vivos kaj por siaj komunaj interesoj kunlaboros.”

Ene de la Universala Ligo, Andreo Cseh komencis eldoni Esperantan mon-unuon nomatan Stelo. Ĝi estis uzata por fiksadi la prezojn de Esperantaj servoj.

Komence de 1978 Andreo rericevis la rajton al pastra servado, kiam li loĝis en maljunulejo. Unu jaron poste li mortis en Hago.

Atilio Orellana Rojas

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1
  • Dankon 2

Atilio Orellana Rojas estas argentina/nederlanda esperantisto, kiu eklernis Esperanton en 1982. Li gvidis kursojn por komencantoj kaj trejnis rektmetodajn instruistojn en pli ol 80 landoj en 5 kontinentoj.


  • admoni: kuraĝigi homon per firma parolo al ago aŭ plenumo de devo; aŭ diri, ke tiu homo faris malbonan agon, aŭ ne plenumis sian devon.
  • episkopo: estro de la kristana komunumo en difinita regiono.

298168353_EpiskopoWKm.jpg.6c2358ea954d5d07015572c504d1430a.jpg                          Foto: P.Joubert/Wikimedia  CC 4.0

  • imperio: granda ŝtato, kiu konsistas el pluraj landoj kutime regataj de unu tre forta lando.
  • improvizi: sen antaŭa preparado tuj produkti aŭ organizi ion.
  • instituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio.
  • katolika: rilata al granda grupo interne de la kristana religio, kun gvidanto en Romo (Italujo).
  • kolego: homo kun la sama profesio aŭ membro de la sama asocio.
  • konversacio: interparolado.

482131086_Konversaciopx..jpg.e2d2d1f5082a4639fd046a93ed84d320.jpg

  • parlamento: grupo de homoj, elektitaj de la popolo, kiuj kreas la leĝojn de ŝtato.
  • pastro: religia funkciulo, kiu prizorgas religiajn aferojn kaj faras aŭ gvidas di-servojn.

876024228_Katolikapastrowkp..jpg.6a7e393711e99d3dcac3284960994c93.jpgFoto: Julianhayda/Wikipedia CC SA 3.0

  • trejni: instrui kaj ekzerci por konduki al dezirata nivelo de kapablo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.