Salti al enhavo

Promes-slipoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Libuše Hýblová.

La Unua Libro de Esperanto ne enhavis kurson, sed ĉefe diskuton pri la bezono je internacia lingvo. Estis ankaŭ prezento de la baza gramatiko, kelkaj mallongaj legotekstoj, kaj aldonita folio kun vortaro. Pri tio vi povas legi en la artikolo La Unua Libro.

Tamen, kiu volus lerni lingvon, se neniu alia parolas ĝin? Zamenhof komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj kaj gramatiko; ĝi bezonas ankaŭ komunumon. Tial li ne petis la homojn tuj lerni la novan lingvon, sed nur promesi lerni ĝin, kiam sufiĉe granda nombro da homoj promesos same.

Tial tre grava kaj signifa aldono al la Unua Libro estis la ok “promes-slipoj”. Jen la teksto:

Promeso_lerni_esperanton.png.a4d28ccadb87e8b5f50061feb20d5e6c.png

Promeso.
Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.
Subskribo:

Ĉe la alia flanko oni devis skribi siajn nomon kaj adreson, kaj sendi la slipon al D-ro Esperanto, ĉe la adreso de D-ro L. Zamenhof en Varsovio. 

Oni rimarkas, ke la vortoj en la promeso, same kiel la aliaj tekstoj prezentitaj en la Unua Libro, estis interne dividitaj per komoj ( , ). Zamenhof faris tion por montri, kiel oni kunmetas la vortojn el la elementoj en la vortaro. Krome, laŭ nia nuna ideo la teksto enhavas du gramatikajn erarojn. En la moderna Esperanto oni skribus “se estos montrite”, ne “se estos montrita”, ĉar tiu verbo ne havas subjekton. Krome, oni diras “dek milionoj da personoj”, ĉar la vorto “miliono” estas substantivo, kaj oni ne povas tuj sekvi ĝin per alia substantivo. Tiutempe la reguloj de Esperanto ne estis plene ellaboritaj, kaj tiuj detaloj estis deciditaj nur poste.

Zamenhof proponis, ke oni povus ankaŭ skribi sur la slipon la vorton “Senkondiĉe”. Tio signifas, ke oni ne atendos ĝis dek milionoj da homoj promesos lerni la lingvon, sed lernos ĝin tuj. Kaj fakte tiel okazis. Baldaŭ Zamenhof komencis rericevi la promesslipojn, el kiuj multaj estis subskribitaj “senkondiĉe”. Li ricevis ankaŭ multajn demandojn, proponojn, kaj leterojn verkitajn en la nova lingvo.

Zamenhof neniam ricevis dek milionojn da promesoj, aŭ eĉ milionon. Sed tio ne gravis. Jam la lingvo havis sufiĉe grandan parolantaron por formi la bazon de movado. En januaro 1888, nur ses monatojn post apero de la Unua Libro, Zamenhof povis aperigi la Duan Libron. Ĝi estis verkita tute en Esperanto. Ĝi enhavis informojn pri la situacio de la lingvo, respondojn al demandoj, kaj facilajn lecionojn por prezenti la gramatikon kaj vort-provizon. Estis ankaŭ poeziaĵoj kaj tradukita rakonto.

La lingvo jam ekvivis.

 

Aldona noto: Zamenhof eldonis la nomojn de la promesintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li aperigis en 1909. Ĝis tiam li jam ricevis 21 915 promesojn.

Redaktite de Anna

  • Ŝati 7
  • Ami 3
  • Dankon 1

  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
  • d-ro: doktoro.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • elemento: ĉiu el la bazaj eroj, kiuj kune konsistigas tutaĵon.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • provizo: kolekto de aferoj por estonta uzo.
  • slipo: papera folieto, sur kiu oni skribas noton aŭ alian mallongan informon.

1158173239_Slipoflipped.thumb.jpg.c3c74600b582cf3a01ea1493752a6783.jpg

  • subjekto: (en gramatiko) la aganto kiu plenumas la agon de frazo.
  • sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo.

1967210625_Subskribo2px..jpg.d0c36acbc5b1624f06140c64fcdb50a8.jpg

  • substantivo: vorto prezentanta personon, estulon, objekton, aferon aŭ ideon; en Esperanto substantivoj finiĝas per -o.
  • verbo: ago-vorto, ekzemple: iri, vidi, havi, esti.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

En la libro Homarano de Aleksander Korĵenkov, mi trovas jenan informon: "Nur en la jaro 1889a la nombro da promesintoj atingis milon, t.e. 0,01% de la magia nombro dek milionoj". Sed intertempe jam formiĝis la unua Esperanto-klubo, oni pretigis Esperanto-vortarojn en la germana kaj la rusa, kaj estis planoj aperigi la unuan Esperanto-gazeton, kiu ekaperis en Germanujo en septembro 1889. Mi ne scias, ĉu post la unua milo oni plu aktive kolektis promesojn aŭ simple rezignis pri tio.

Cetere, Scivolemo, post "da" oni neniam aldonas akuzativon. Vi demandis, "Kiom da promesslipojn D-ro Zamenhof ricevis?", sed tio devus esti "Kiom da promesslipoj..."

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Anna,                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                             Mi ĝoje afiŝis ambaŭ partojn en Duolingo Esperanto Learners ( !!! )

–––Keneĉjo

 

 

Redaktite de Keneĉjo
  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Je 12/2/2019 at 04:02, scivolemo diris:

Kiom da promesslipojn D-ro Zamenhof ricevis ? Ĉu almenaŭ milojn ?

Jes, milojn. Li publikigis la nomojn de la sendintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li eldonis en 1909. La plej alta numero estis esperantisto 21915, iu B. Weber el Breslaŭ, Germanujo (nun Wrocław, Pollando).

@Anna: Ĉu vi intencas fari artikolon pri la Adresaro? Se mankas al vi sufiĉaj informoj, ĉu estus helpe al vi, se mi farus?

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Ĉu tio signifas, ke finfine li ricevis preskaŭ 22 000 promesojn? Tio estas bona nombro!

Fakte, mi jam pensis, ke estus interese aperigi artikolon pri la Adresaro. Kompreneble mi tre volonte ricevos de vi artikolon pri tio!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 37 minutoj, Anna diris:

Ĉu tio signifas, ke finfine li ricevis preskaŭ 22 000 promesojn? Tio estas bona nombro!

Ĝuste! Kaj estas utile pensi, ke la plimulto da lernantoj ne sendis al li slipojn, ĉar multaj ne lernis Esperanton per la Unua Libro, sed per aliaj lernolibroj kaj en studgrupoj. Mi iam tralegis la tutajn preskaŭ 22.000 nomojn por vidi kiom da konataj nomoj troviĝas en ĝi. Mi apenaŭ rekonis la nomon de iu ajn! 

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Ligo al komento
share_externally

Bonan tagon, mi scivolas, ĉu mi povas skribi en tiu retejo artikolon kiu nek parolas pri loka evento, nek pri mi mem? Aux ĉu mi bezonas tiu-retej-aniĝi (kaj eĉ se mi povus, mi ja ne havas tempon sufiĉan)?

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 14 horoj, Zam-ideano diris:

Bonan tagon, mi scivolas, ĉu mi povas skribi en tiu retejo artikolon kiu nek parolas pri loka evento, nek pri mi mem? Aux ĉu mi bezonas tiu-retej-aniĝi (kaj eĉ se mi povus, mi ja ne havas tempon sufiĉan)?

Jes, mi tre volonte ricevas artikolojn de aliaj kontribuantoj! Sed ne eblas aperigi ilin rekte en la retejo. Se vi deziras kontribui artikolon, bonvolu kontakti min rekte per la kontakto-formularo ĉe https://uea.facila.org/kontakti/ 

  • Ŝati 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

ie mi legis pri neeblo kompili adresaron kun 10 milionoj da kontaktoj!!! Ĉu vi imagas kiom da volumoj kaj paĝoj estus?!!!!

Tiu nombro preskaŭ egalas la kvanton da lonĝantoj en mia lando.

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 3 horoj, JabieroKubo diris:

ie mi legis pri neeblo kompili adresaron kun 10 milionoj da kontaktoj!!! Ĉu vi imagas kiom da volumoj kaj paĝoj estus?!!!!

Tiu nombro preskaŭ egalas la kvanton da lonĝantoj en mia lando.

Efektive, tio estis tute nerealisma celo. Cetere, se estis ok slipetoj en ĉiu libro kaj ĉiuj ok estus plenskribitaj, tio signifus, ke necesus eldoni pli ol milionon da ekzempleroj de la Unua Libro. Eĉ la plej furoraj libroj malofte atingas tiajn nombrojn! Se Zamenhof estus petinta milionon da subskriboj anstataŭ dek milionoj, tio jam estus kvanto, kiu montrus, ke la lingvo estas lerninda kaj havas parolantaron.

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Je 18/12/2019 at 10:14, Anna diris:

Efektive, tio estis tute nerealisma celo. Cetere, se estis ok slipetoj en ĉiu libro kaj ĉiuj ok estus plenskribitaj, tio signifus, ke necesus eldoni pli ol milionon da ekzempleroj de la Unua Libro. Eĉ la plej furoraj libroj malofte atingas tiajn nombrojn! Se Zamenhof estus petinta milionon da subskriboj anstataŭ dek milionoj, tio jam estus kvanto, kiu montrus, ke la lingvo estas lerninda kaj havas parolantaron.

Dankon, multe pli bona analizo pri la temo!

Certe li estis talenta lingvisto, lingvokreanto sed iom malpli pri tiaj strategioj. Tre probable pli ol 10 milionoj lern(et)is Esperanton dum ĝia pli ol 100-jara ekzisto sed bedaŭrinde ne samtempe 😞 Iel aliel lia revo realiĝis 🙂

Ligo al komento
share_externally

@Laurent Ramette Vi pravas. Efektive li estus devinta skribi "subskribinta". Sed kiel mi diris en la artikolo, la gramatiko de la lingvo tiam ne estis plene ellaborita, kaj evidente Zamenhof bazis tiun formon sur nacilingvaj modeloj.

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.