Artikoloj: Artikoloj

Provu vin antaŭ la ekzamenoj!
Ne-esperantistoj ofte demandas nin, kiom da personoj parolas Esperanton. Ni ne povas doni precizan respondon, ĉar ne ekzistas tiaj statistikaj informoj. Sed ni ja povas tute precize informi kiom da personoj, el kiom da landoj, sukcese trapasis seriozan lingvoekzamenon, organizitan laŭ la internaciaj normoj. Eble vi eĉ ne imagas, ke ĝis la fino de 2025 entute 2888 personoj el 84 landoj trapasis sukcese la KER-ekzamenojn en Esperanto.

KER signifas Komuna Eŭropa Referenc-kadro. Tio estas unuecigita ekzamena sistemo laŭ internaciaj normoj. La Esperantaj KER-ekzamenoj jam okazis en multaj landoj de la mondo, kaj en ĉiuj kontinentoj. Se vi estas unu el la jamaj 2888 sukcesintoj, gratulojn. Se vi ankoraŭ ne trapasis KER-ekzamenon, nun venis la tempo por fari tion!

Kompreneble vi volas scii, el kio konsistas la ekzamenoj.

Do, jen la respondo: La kompleta ekzameno havas du partojn: skriban teston kaj parolan parton, kiu havas du sub-partojn. Tiuj estas: testo pri aŭskulta kompreno, kaj intervjuo. Dum la intervjuo vi dum 20-25 minutoj konversacias kun du ekzamenantoj pri ĝeneralaj temoj. Necesas ankaŭ priskribi bildon kaj ludi rolon en realisma situacio.

Kiam vi sukcese ekzameniĝis pri ambaŭ partoj, vi trapasis la kompletan ekzamenon. Tamen vi rajtas trapasi nur la skriban aŭ nur la parolan parton.

La teamo de edukado.net en tri manieroj helpas vin rilate la ekzamenojn.

Unu estas la programo Ekparolu! Per tio vi povas havi senpagajn konversaciojn kun spertaj esperantistoj, kiujn oni nomas "geonkloj".

La retejo organizas ankaŭ komunajn preparlecionojn por la ekzamen-kandidatoj.

La tria helpo estas la prov-testoj. La retejo donas eblon solvi ekzamen-testojn kaj tiel vi povas decidi, kiu nivelo taŭgas por vi. Vi povas vidi la taskojn kaj ricevi spertojn pri la uzo de la reta ekzamenejo. Tio gravas kiam vi planas ekzameniĝi rete, komputile el via hejmo, sed utilas ankaŭ se vi volas trapasi paperan ekzamenon dum iu Esperanto-aranĝo. Ĉiujare ekzistas pluraj ebloj ekzameniĝi rete aŭ ĉeeste. Kontrolu la kalendaron de la ekzamenoj.

La provtestoj en du apudaj niveloj (ekz. B1 kaj B2, aŭ B2 kaj C1) estas senpagaj. Necesas peti ilin per formularo. Vi povas solvi ilin kiam ajn tio konvenas al vi, sed necesas certiĝi, ke vi havas sufiĉan tempon por solvi la taskojn: B1 skriba daŭras du horojn, B2 tri horojn, C1 kvar horojn. La aŭdkomprenaj testoj estas ĉ. 30-35 minutojn longaj. Ĉiun teston eblas provi nur unufoje. Post la fino de la testo la kunlaborantoj de edukado.net kontrolas la testojn, donas poentojn, kaj skribas ankaŭ konsilojn. Post tio estas vere facile elekti la ĝustan nivelon kaj pretiĝi al la ekzameniĝo. La plimulto de la homoj, kiuj antaŭ la ekzameno solvis provtestojn, poste sukcese trapasis sian ekzamenon.

Se ankaŭ vi volus provi, ne atendu tro longe, ĉar la unuaj ekzamenoj okazos jam komence de junio.

Se vi bezonas pliajn klarigojn, skribu mesaĝon al ĉi tiu adreso.

Katalin Kováts

Kial Burno?
La UK (Universala Kongreso) okazos ĉi-jare en la urbo Brno, Ĉeĥio. Brno estas la nomo de tiu urbo en la ĉeĥa lingvo, sed ĝis lastatempe ĝi ne havis ĝenerale akceptitan Esperantan nomon. Ĉu la ĉeĥa nomo povus funkcii en Esperanto sen ŝanĝi la literumon? Tio estis la demando, kiun renkontis la organizantoj de la UK pasintjare. Membroj de la LKK (Loka Kongresa Komitato) en Ĉeĥio kontaktis UEA, kiu diskutis tiun demandon kun la Akademio de Esperanto. Ni esploru la demandon, kaj kiel niaj kleruloj respondis al ĝi.

Kial Brno prezentas problemojn? Estas pluraj kialoj. Unue, en Esperanto ĉiu silabo devas enhavi vokalon, sed en la unua silabo de Brno mankas vokalo. Tial Brno neniel povas esti plene Esperantigita nomo.  (En la ĉeĥa lingvo la litero r povas funkcii kiel vokalo, do Brno tamen estas facile elparolebla por ĉeĥoj.)

Due, kvankam estas akcepteble uzi fremdlingvajn loknomojn en Esperanto kiam Esperanta formo ne ekzistas, necesas zorge atenti la uzon. La urbo Brno estas akceptebla en Esperanto kiel fremdlingva formo, sed kiel oni nomu la loĝantojn? La formo Brno-anoj estas akceptebla, ĉar oni rekonas, ke Brno estas fremdlingva nomo. Sed oni ne rajtas diri *brnanoj, aldonante Esperantan finaĵon al fremdlingva radiko. Kaj kiel oni formu la adjektivon en Esperanto? *Brna ne estas akceptebla vorto en Esperanto. Do estas plej konvene, ke ekzistu Esperanta nomo.

Trie, la UK-urbo tradicie havas Esperantan nomon; kiam mankas tia nomo, UEA decidas pri ĝi. Ekzemple en 2015 la UK okazis en Lillo (Lille, Francio) kaj en 2019 en Lahtio (Lahti, Finnlando).

Kiun Esperantan nomon elekti por Brno? Ĝia nomo en diversaj naciaj lingvoj estas sama kiel la originala Brno, sed ekzistas aliaj formoj en pluraj lingvoj. Tial ne estis evidente al la kleruloj en UEA kaj en la Akademio, kion fari. Ekzemple, en la germana ĝi estas Brünn, en la latina Bruna, en la jida Brin, en la albana Bërno. La akademianoj konsideris formojn kun aliaj vokaloj, ekz. Barno, Berno, Birno, Borno kaj Burno. Berno jam estas Esperanta nomo de la svisa urbo Bern, do ne taŭgas por Brno. Oni konsideris Bruno, sed ĝi estas ofta vira nomo, kaj bruno estas koloro. Burno ne havas tiajn malavantaĝojn, kaj ĝia elparolo sufiĉe similas al la nacilingva elparolo de Brno. Tial finfine la rekomendo de la Akademio estis Burno.

La ĉefa problemo pri la nova Esperanta nomo de Brno estas, ke Burno ne estas tuj rekonebla. Tial en kongresaj informiloj foje aperas la du nomoj kune: “Burno (Brno)”. Kompreneble kiam oni aĉetas bus-, trajn- aŭ flug-bileton al la kongresurbo ĉi-jare, oni uzu la nacilingvan formon Brno!

Bonan vojaĝon al Burno (Brno)!

Ruth Kevess-Cohen

La tri ruĝaj knabinoj
Unu el la plej oftaj vortoj en Esperanto estas la eta vorto la. La gramatika nomo de tiu vorto estas la artikolo: pli precize la difina artikolo, ĉar ĝi difinas la aferon, al kiu ĝi rilatas. Ekzemple, kiam vi aŭdas la esprimon “la libro”, vi scias, ke ne temas pri iu ajn libro, sed pri difinita libro.

En multaj eŭropaj lingvoj ekzistas ankaŭ la nedifina artikolo: a aŭ an en la angla, ein aŭ eine en la germana, un aŭ una en la hispana, ktp. La nedifina artikolo ne ekzistas en Esperanto, kvankam en la praktiko ni ofte uzas iu, ekzemple iu libro, iu persono, kaj simile.

La uzo de la artikolo ofte kaŭzas problemojn por esperantistoj, kiuj ne havas ĝin en la propra lingvo. Kaj, cetere, eĉ inter la eŭropaj lingvoj ekzistas iom malsamaj reguloj kaj kutimoj pri la uzo de la artikolo, tiel ke eŭroplingvanoj ne ĉiam konsentas pri la ĝusta uzo de la artikolo, kiam ili parolas Esperanton.

La du lingvoj, kiujn Zamenhof plej bone konis, la rusa kaj la pola, normale ne uzas la difinan kaj nedifinan artikolojn. Kiam li kreis Esperanton, do, kial li decidis, ke ĝi tamen enhavu la vorton la? La germana esperantistino Marie Hankel (1844-1929) persone konis Zamenhof. La suban anekdoton ŝi rakontis en artikolo aperinta en la revuo Universo en 1910:

La hejmveturado

D-ro Zamenhof rakontis, en kia maniero li decidiĝis, ke la internacia lingvo havu artikolon. Li tiam ankoraŭ vizitis la gimnazion. Ĉar multaj lingvoj ne posedas artikolon, li dubis pri la bezono de tiu ĉi vorteto. Eble ĝi estis nenecesa. Pri tio unu sonĝo donis al li decidon.

En sonĝo li iafoje staris sur kampo kun kelkaj homoj. La homoj parolis pri ia grava afero, ia malfeliĉo, kiu okazos, se el arbaro, kiun oni vidis en la malproksimeco, elvenos tri ruĝaj knabinoj. La homoj timeme rigardis kaj observadis la arbaron. Subite unu el la homoj vokis: “Jen la tri ruĝaj knabinoj!”

La dormanto vekiĝis kaj nun sciis, ke la artikolo estas necesa kaj utila. La elvoko: “jen la tri ruĝaj knabinoj” estas alia afero ol: “jen tri ruĝaj knabinoj”.

Kaj kia terura katastrofo okazis post la apero de la tri ruĝaj knabinoj? Pri tio la anekdoto de Marie Hankel bedaŭrinde ne informas nin.

Anna Lowenstein

Foto: Zamenhof kaj lia edzino Klara sidas en la unua vico. Marie Hankel staris malantaŭ ili, kun aliaj membroj de la loka organiza komitato por la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno (1908).

Tago de la svahila lingvo
En Tanzanio, ekzistas pli ol cent lokaj lingvoj. Inter tiuj la plej parolata lingvo estas la svahila, kiu rolas kiel komuna lingvo inter la mult-lingvaj loĝantoj de la lando.

La svahila estas la plej parolata lingvo en Aruŝo, la urbo de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, kaj ankaŭ pli ĝenerale en Tanzanio kaj en granda parto de orienta Afriko. Ĝi estas oficiala lingvo ne nur en Tanzanio, sed ankaŭ en Kenjo, Ugando kaj Ruando. Krome, ĝi estas vaste parolata en D.R. Kongo – kaj ekde 2004 ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Afrika Unio.

La svahila estas oficiala lingvo ankaŭ de Orient-Afrika Komunumo kaj de la Komunumo por Evoluigo de la Sudo de Afriko. Kun pli ol 230 milionoj da parolantoj, ĝi estas unu el la dek plej parolataj lingvoj en la mondo.

Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko preskaŭ ĉiutage festas la Mondan Tagon de io, ekzemple la Mondan Tagon de arboj, la Mondan Tagon de virinoj kaj knabinoj en la sciencoj, la Mondan Tagon por sekureco kaj sano ĉe la laborejo, kaj tiel plu. Interalie estas mondaj tagoj de diversaj lingvoj. Kompreneble oni festas la ses oficialajn lingvojn de UN (Unuiĝintaj Nacioj) kaj Unesko, sed ankaŭ kelkajn pliajn. En 2021, Unesko proklamis la 7-an de julio Monda Tago de la lingvo “Kiswahili”. (La prefikso ki- estas gramatika prefikso uzata en la svahila lingvo por ĉiuj nomoj de lingvoj.) La 7-a de julio estis elektita memore al la dato, kiam en 1954 la partio de Julius Nyerere, la unua prezidanto de Tanzanio, akceptis la svahilan kiel unuigan lingvon de la bataloj por sendependeco en pluraj afrikaj landoj.

Dum la 109-a Universala Kongreso (UK), kiu unuafoje okazos en Afriko, Universala Esperanto-Asocio digne festos la svahilan. La lingva situacio de Orient-Afriko estas parto de la kongresa temo: “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”. Dum la kongreso okazos plur-taga kurso pri la svahila, kaj jam komenciĝis lingva defio pri lernado de la svahila prepare al la kongreso.

Speciala programero de ĉiu UK estas la Esperantologia Konferenco. Ĉi-jare la konferenco gastigos prelegon de Profesoro Elisée Byelongo pri la temo "Kiel uzi Esperanton kaj la svahilan por la paco en Afriko?” Byelongo estas rektoro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Resumoj de ĉiuj sciencaj prelegoj, kiuj okazos en Aruŝo, aperos en la svahila.

Al la 109-a UK en Aruŝo jam aliĝis pli ol 800 homoj el 66 landoj. La kongreso komenciĝos la 3-an de aŭgusto 2024.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1174. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita.

Afrihili: afrika Esperanto
En 1970 multaj afrikaj landoj estis jam sendependaj kaj aliaj esperis baldaŭ fariĝi sendependaj. Ĝuste en tiu periodo, juna ganaa inĝeniero pensis, ke por rilati inter si la novaj afrikaj landoj bezonas tut-afrikan lingvon. Tiu juna ganaano, K.A. Kumi Attobrah, poste skribis, ke li ekhavis la ideon en 1967, dum li vojaĝis per ŝipo de Britujo al Francujo. Temis, do, pri homo, kiu konis la mondon, parolis la anglan kaj la tvian, kaj konis aliajn afrikajn lingvojn. Povas esti, ke li ankaŭ konis Esperanton, sed ni ne povas esti certaj pri tio.

Li konstruis tutafrikan interlingvon, kiun li bazis sur multaj afrikaj lingvoj. La alfabeto estis la latina alfabeto kun krome du literoj uzataj en kelkaj afrikaj lingvoj: ɔ kaj ɛ. Tiuj sonoj ekzistas ankaŭ en Esperanto: ɛ estas kiel "e" en la vorto "bela ", kaj ɔ estas kiel  "o" en "bona”.

Kumi Attobrah donis al la lingvo la nomon Afrihili, kiu kunmetas la vorton Afriko kun la nomo de tre konata afrika lingvo, la svahila (Swahili).

La vorto-provizo estas tute afrika. Li prenis vortojn el multegaj afrikaj lingvoj, ekzemple sana = multe, kaj zuri = bela/bona, el la svahila; papa = bona, yɛ = esti, fa = preni, el la tvia; ko = ne, kaj kana = unu, el la joruba. Sed li prenis vortojn ankaŭ el multaj aliaj lingvoj, ekzemple el la haŭsa, la kikonga, la zulua, la malagasa. La nombro-vortoj de 1 ĝis 10 venas ĉiuj el malsamaj afrikaj lingvoj.

Strukture la lingvo estas plene afrika kaj tre malsimila al Esperanto, kiu ja havas originalan gramatikon sed multe similas al eŭropaj lingvoj.

Pronomoj kaj verboj. En kelkaj okcident-afrikaj lingvoj oni ŝanĝas la finaĵojn ne de la verboj, sed de la pronomoj. La pronomoj estas tre gravaj kaj indikas la personon, la tempon kaj la aspekton de la verbo. La verboj, cetere, konsistas el nur unu silabo, tial estus tre malfacile modifi ilin. Do, la bazaj pronomoj estas tiuj uzataj kun la verboj:  mi-, wu-, lɛ-, ta-, yo-, nu-, ku-, fu-. Se la verbo komenciĝas per vokalo, oni faligas la lastan vokalon de la pronomo, tiel: m’-, w’-, l’-, t’-, y’-, n’-, k’-, f’-.

Se ni uzus Esperantajn radikojn anstataŭ la veraj afrihilaj vortoj, la sistemo funkcius ĉi tiel: mi ekiras = m’ekas ir; ŝi vidadis = ŝ’adis vid; se li scius, li ne venus = se l’us sci, l’usne ven.

En la afrihila lingvo ekzistas ankaŭ la liberaj formoj emi = mi kaj ewu = vi, ktp. Tamen tiuj utilas ĉefe por respondi la rektajn demandojn, ekzemple: “Kiu prenis la libron? Mi.”

Por la substantivoj Kumi Attobrah sekvis la bantuajn lingvojn. En bantuaj lingvoj ne gravas la finaĵoj kiel en eŭropaj lingvoj, sed la komencaĵoj: Mtoto mkubwa ni mfaransa = (la) granda infano estas franco kaj Watoto wakubwa ni wafaransa = (la) grandaj infanoj estas francoj.

Li pensis, ke substantivo kaj ĝia apuda adjektivo komenciĝu per la sama vokalo, ekzemple: akalini = skribilo, sabo = nova, akalini asabon = nova skribilo; ikalini = skribiloj, ikalini isabon = novaj skribiloj. Se la saman aferon ni farus en Esperanto, la rezulto estus: okulo obela kaj amiko abela.

Afrikaj politikaj aktivuloj kritikis la projekton, kiam ĝi aperis. Ili opiniis, ke krei komunan afrikan lingvon ne estas inter la plej urĝaj problemoj. Ili kredis, ke komuna afrika lingvo ekestos, kiam la afrikaj popoloj estos liberaj komuniki inter si. Ekzemplero de la lernolibro estis prezentita al la prezidanto de la Organizaĵo por Afrika Unueco en Adisabebo en majo 1988. Tio estas la lasta publika informo trovebla pri tiu lingvoprojekto.

Renato Corsetti

Balaibalano: la 444-jaraĝa pra-Esperanto
Kiu estis la unua homo, kiu diris, ke eblas krei artefaritan lingvon? Laŭ esperantistaj fontoj, tiu homo estis René Descartes [Rene’ Dekart], fama franca filozofo, kiu skribis tion en 1629. Sed 49 jarojn pli frue, en 1580, islama klerulo, Mehmed Muhiddin, jam kreis tian lingvon.

Laŭ la turkoj, Mehmed estis turko, sed la persoj konsideras lin perso, ĉar lia familio devenis el la fama urbo Ŝirazo en Persujo (la nuna Irano). En la persa li nomiĝas Moḥyi Moḥammad Golšani [Mohji Mohamad Golŝani]. Ĉiuokaze, kiam li estis 24-jara li iris al Egiptujo por loĝi ĉe sia frato, kiu estis grava oficisto de la sultana administra sistemo.

Tiutempe, la turka imperio estis tre grava kaj vigla, kaj kulture tre evoluinta. En tiu jarcento, ĝi estis regata de la sultano Sulejmano, kiun la eŭropanoj nomis Sulejmano la Mirinda, kaj la islamanoj nomis la Leĝo-faranto. Sulejmano kreis brilan, islaman socion, en kiu kleruloj konis tri lingvojn: la turkan pro la leĝoj, la persan pro la literaturo, kaj la araban pro la religio. Ĝuste sur tiuj lingvoj Mehmed bazis sian pra-Esperanton, kiun laŭ li ankaŭ la nekleruloj povos facile lerni.

Kvankam la vortoj estis prenitaj el la tri menciitaj lingvoj, la sistemo havas interesajn similecojn kun Esperanto.

Ĉio baziĝas sur neŝanĝeblaj radikoj, ekzemple bar- = "sci-". Per tiu radiko oni faras la verbon baram = "scii". La prefikso ki- = "ejo", tial kibar = "lernejo". La sufikso -nak = -eg-, tial barnak = "saĝulo" [iu, kiu scias multon], kaj ekzistis ankaŭ la mala sufikso -ka por -et-: barka = “iometo da scio”. Same kiel en Esperanto, ekzistis sufikso por ilo, tio estis -ak, ekzemple kav- = "fermi" kaj kavak = "ŝlosilo".

La similecoj iĝas ankoraŭ pli rimarkindaj, se ni rigardas la verbojn:

bar [simpla radiko] = "sciu", baram = "scii", barar = "scias", baras = "sciis".

Kaj (ne falu el via seĝo!) Mehmed metis en sian lingvon ankaŭ la ekvivalenton de nia -iĝ-, terura por komencantoj, en la formo z. Ekzemple, hadram = “bati,” had = “batu!”, hadrar = “li batas,” hadzar “li estas batata/batiĝas”. La radiko bal- rilatas al la morto, do balam = “mortigi,” balzam = “morti.” Kaj eĉ (Dio helpu nin!), estas la akuzativo, kiun oni markis per la sono -r.

Kaj nun vi scias preskaŭ ĉion necesan por paroli la balaibalanan. Vi devas nur atenti pri kelkaj aferoj tipaj de la ŝemidaj lingvoj. Ekzemple por esprimi la negativon, Zamenhof nature uzis la literon N, same kiel en la eŭropaj lingvoj, ekzemple en la vortoj “ne”, “neniu”, “nenio”. Sed Mehmed Muhiddin nature esprimis la negativon per la litero L. La vorto “ne” estas la en la araba kaj lo en la hebrea. Sekve labar = “ne sciu!”, labaras = li ne sciis,” labarar = “li ne scias.”

Laŭ la kreinto de la balaibalana, la araba estas la plej bona lingvo. Tial li elektis la samajn vokalojn kiel en la araba, t.e. a, i, u, sed same kiel en la araba, ili povis esti kaj longaj kaj mallongaj. Kiel ni jam montris, bar signifas “sciu!” Sed kun longa vokalo ĝi iĝas bār = “scio, informo.” Do la longa ā havas interalie la funkcion de nia substantiva finaĵo -o.

Zamenhof ne konis la balaibalanan kaj Mehmed Muhiddin, alinome Moḥji Moḥamad Golŝani, ne konis nian internacian lingvon. Sed multfoje ili pensis laŭ la sama maniero.

Renato Corsetti kaj Ahmad Mamduhi

Lernu lingvon por pli bone pensi
Ni esperantistoj estas ĉiuj inteligentaj, ĉu ne? La decido lerni la internacian lingvon montras ja pripenseman sintenon.

Sed ĉu vi scias, ke la lernado kaj uzado de fremda lingvo povas plialtigi la mensajn povojn? Kiam oni uzadas fremdan lingvon, la pensomaniero ŝanĝiĝas, kaj oni povas iĝi pli racia kaj pli saĝa!

La fremdlingva efiko

Esploristoj observis kaj studis la diferencon en percepto kaj reago pro uzado de fremda lingvo. Laŭ ilia esploro, la uzado de fremda lingvo kondukas al pli raciaj kaj malpli emociaj reagoj. Ĝi kaŭzas iom da “emocia distanciĝo”, kiu ebligas pli pripenseman konsideradon pri la aktuala situacio. Tion la esploristoj nomas la “fremdlingva efiko”.

La lernado de fremda lingvo plibonigas la kapablon distingi emociajn nuancojn. Ĝi ebligas pli bone reguligi siajn proprajn emociojn kaj sekve plibonigi sian kapablon fari decidojn.

Pensu kaj koncentriĝu

Lernante, parolante aŭ skribante fremdan lingvon, ofte necesas multe cerbumi. Ni batalas mense, ni parkerigas novajn vortojn kaj serĉas la lernitajn vortojn en la memoro. Ni devas elpensi frazojn, traduki ideojn en vortojn, serĉi multajn anstataŭajn esprimojn. Ofte oni devas simpligi siajn pensojn kaj ideojn, kaj ĝustigi sian parolon laŭ sia pli malgranda vortlisto. Oni penas pensi per la nova lingvo anstataŭ per la denaska lingvo. Entute, oni laboregas mense.

Per tiu klopodo, oni plivastigas la mensajn kapablojn. Lernante fremdan lingvon oni lernas akrigi sian koncentriĝon, oni lernas intence moviĝi inter du taskoj, samtempe tenante informojn en la menso. Krome oni ekzercas sian memoron.

Sciencaj esploroj konfirmas tion. En esploro farita en 2014, sciencistoj komparis grupojn de gejunuloj. Tiuj, kiuj scipovis du lingvojn, havis pli bonajn rezultojn en testoj pri koncentriĝado kompare kun tiuj, kiuj scipovis nur unu lingvon. Tio same validis, ĉu ili lernis la duan lingvon denaske aŭ kiel infanoj aŭ kiel junuloj.

Mondrigardo

Uzado de fremda lingvo evoluigas tutmondan sintenon.  Oni ekpensas alie kaj vidas per “novaj okuloj”, ĉar oni kvazaŭ naĝas en alia kulturo. Tiel oni perdas siajn antaŭjuĝojn.

Akceptu necertecon

Fremdaj lingvoj ofte enhavas vortojn, kiujn ne eblas traduki precize. Tio helpas nin pli bone rekoni la nuancojn en nia propra lingvo, sed ankaŭ esti pli akceptemaj pri neprecizeco. Kiam oni parolas fremdan lingvon, oni ofte trovas sin en situacioj, en kiuj oni ne perfekte komprenas ĉiun vorton. Tiel oni alkutimiĝas al tiaj situacioj, kaj lernas trakti ilin trankvile, eĉ kiam iuj aferoj ne estas absolute klaraj. Tio estas dezirinda kapablo en sociaj rilatoj, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj okupiĝas pri ia krea laboro.

Ni lernu Esperanton

Se la lernado de dua lingvo estas bona por la menso, estas eĉ pli bone se la dua lingvo ankaŭ kunigas la homaron. Ni lernu Esperanton por progresigi mondajn unuecon, pacon kaj fratecon, kaj samtempe por fariĝi pli raciaj, saĝaj kaj inteligentaj!

Craig Williams

Fontoj:

1. Keysar, B., Hayakawa, S.L. and An, S.G. (2012), ‘The Foreign-language Effect: Thinking in a Foreign Tongue Reduces Decision Biases’, Psychological Science

2. Costa, A., Foucart, A., Arnon, I., Aparici, M. and Apesteguia, J. (2014), ‘“Piensa” Twice: On the Foreign Language Effect in Decision Making’, Cognition, 130(2), 236–54

3. Caldwell-Harris, C.L. (2015), ‘Emotionality Differences between a Native and Foreign Language: Implications for Everyday Life’, Current Directions in Psychological Science, 24(3), 214–19.

4. Wanjek, C. (2014), 'Learning a New Language at Any Age Helps the Brain', https://www.livescience.com/46048-learning-new-language-brain.html

5. Robson, D. (2019). 'The Intelligence Trap: Revolutionise your Thinking and Make Wiser Decisions', Hodder & Stoughton

6. Thompson, A. (12 December 2016), ‘How Learning a New Language Improves Tolerance’, The Conversation: https://theconversation.com/how-learning-a-new-language-improves-tolerance-68472

7. Pavlenko, A. (2014), 'The Bilingual Mind', Cambridge University Press

Monda Koalicio por Lingvaj Rajtoj
En 2021 grupo de internaciaj organizaĵoj fondis asocion kun la nomo Tutmonda koalicio por lingvaj rajtoj. Pli precize, ĝi fakte havas anglan nomon: Global Coalition for Language Rights.

La fondintoj tamen estas konsciaj, ke ne estas ideale uzi la anglan lingvon tiucele. En ilia retejo aperas jena mesaĝo, skribita en dek lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto:

La Koalicio agnoskas, ke la uzo de la angla kiel komunika lingvo estas limigo, kaj aktive laboras por ellabori efikan multlingvan komunikan strategion. [...] Dume, ni dankas pro via pacienco.

En alia paĝo aperas la priskribo de iliaj celoj. Jen la Esperanta traduko.

NIA CELO: LINGVAJ RAJTOJ POR ĈIUJ POPOLOJ

Eĉ se vi parolas superregan lingvon, vi tamen ricevas limigitan parton de la haveblaj informoj. Ni prenu Vikipedion kiel ekzemplon. Vi eble pensas, ke ekzistas en Vikipedio multaj universalaj temoj tra la malsamaj lingvoversioj. Fakte, ne ekzistas tiom da komuna enhavo inter la diversaj lingvoj: 74% de la konceptoj havas artikolojn nur en unu lingvo, kaj 95% de la konceptoj ekzistas en malpli ol ses lingvoj.

Malegalecoj pri la informoj haveblaj rete en malsamaj lingvoj rilatas al kiu kaj kio estas prezentata – kaj fare de kiu. Se vi esploras, kiel la mondo aspektas al homo, kiu parolas la hebrean aŭ la araban, tre malsama bildo aperas kompare kun tio, kio estas priskribita en la angla.

Ekzistas grandaj informaj mankoj en neregantaj lingvoj, kie homoj, lokoj kaj kulturoj malaperas en nigran truon. Kaj kiam vi rigardas al lokoj priskribitaj en Vikipedio en malgrandaj lingvoj, iĝas evidente ke la monda sudo malaperas.

La artikolo plu klarigas:

Laŭ iuj, Interreto kontribuas al la malaperado de multaj el la malpli parolataj lingvoj de la mondo. Kaj tamen la temo pri reta lingva reprezentado iĝas problemo, nur se oni entute kapablas aliri la reton. Kvankam en 2016 Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke aliro al Interreto estas baza homa rajto, miliardoj da homoj en la mondo, kiuj parolas malĉefajn lingvojn, restas senrajtaj pro siaj registaroj, kiuj malhelpas retan aliron, aŭ pro la manko de baza reta kunliga strukturo, aŭ pro la manko de baza komputila kapablo.

Dum aliro al Interreto daŭre etendiĝas al antaŭe ne konektitaj komunumoj kaj multaj foraj lokoj, ni vidas, ke aperas ankaŭ novaj ŝancoj por lingva kapabliĝo.

Ni kredas, ke ĉe tiu ĉi interplektiĝo de retaj, homaj kaj lingvaj rajtoj ni kune povas defii la lingvan hegemonion de malmultaj regantaj lingvoj, kaj pledi por la progresigo de lingvaj rajtoj pere de la reto.

Ĉiuj asocioj rajtas aliĝi al Tutmonda koalicio por lingvaj rajtoj, kaj ankaŭ unuopaj homoj. La aliĝilo estas en la angla. Tamen vi rajtas peti, ke oni pretigu ĝin ankaŭ en aliaj lingvoj.

Studoj pri interlingvistiko
Ĉu vi volas:

•    Lerni Esperanton kaj la anglan ĝis la nivelo C2 (plena regado de la lingvo)?

•    Akiri sperton en tradukado inter la du lingvoj?

•    Pritrakti la problemojn en interkultura komunikado?

•    Studi internacian lingvopolitikon?

•    Analizi la Esperantan gramatikon kun ĝiaj apartaĵoj en komparo kun aliaj lingvoj?

•    Studi la Esperantajn literaturon, kulturon kaj movadon en monda kunteksto?

•    Ekkoni konstruitajn lingvojn el la pasinteco kaj nuntempo?

•    Spertiĝi en la uzo de komputiloj por lingvaj taskoj (informfontoj, vortaroj, retejoj, tradukprogramoj ktp.)?

•    Studi en internacia grupo?

•    Ekkoni la ĉiutagan vivon en Pollando?

SE JES, elektu:

la magistrajn studojn pri interlingvistiko kadre de la studfako Lingvistiko kaj Informmastrumado en la Universitato Adam Mickiewicz, en la alloga universitata urbo Poznano (duonvoje inter Berlino kaj Varsovio).

La surlokaj du-jaraj studoj valoras 120 kreditpoentojn kaj donas magistran titolon. La lingvistikaj kaj interlingvistikaj studobjektoj estos en Esperanto, tiuj pri informmastrumado en la angla. Anglalingvanoj povos studi alian lingvon anstataŭ la angla.

Rapidu! Limdato: la 30-a de septembro.

Informoj: https://kml.amu.edu.pl/en/interlinguistics/ kaj http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/magistraj_apr22.html

Aliĝo: https://rekrutacja.amu.edu.pl/en/studies-cataloge/jezykoznawstwo-i-zarzadzanie-informacja-specjalnosc-interlingwistyka,554

Ekzameniĝu rete
Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon en junio-julio 2022? Nun eblas ekzameniĝi rete en Esperanto kaj ricevi internacie agnoskitan lingvan atestilon pri via lingvo-kono.

UEA anoncas tri ekzamen-periodojn por la jaro 2022:

• en junio-julio eblos rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi;

• en aŭgusto dum la Universala Kongreso en Montrealo estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj;

• fine de novembro, kadre de la Tutmonda Ekzamentago oni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.

En la unua sesio dum junio kaj julio ĉiuj, kiuj deziras ekzameniĝi, povos fari tion rete, komforte kaj hejme, do sen la devo vojaĝi al iu ajn fora ekzamen-centro aŭ kongreso. Por ekzameniĝi tiel oni devas havi la necesajn teknikajn ilojn kaj spertojn.

Necesas:

• kapabli uzi komputilon;

• posedi komputilon kun kamerao kaj mikrofono;

• havi bonan retkonekton;

• uzi unu el tiuj retumiloj: Chrome, Safari, Firefox aŭ Edge;

• kapabli uzi la programon Zoom.

Por testi ĉu via komputilo taŭgos por la ekzamenoj, la retejo edukado.net organizis senpagajn teknikajn provojn kaj trejnadon pri teknikaĵoj. Se vi jam maltrafis la sesiojn kaj tamen ankoraŭ volas ekzameniĝi, la necesaj informoj restos haveblaj en la retejo.

Antaŭ la ekzameno estos ankaŭ laŭnivela seminario pri la enhavo de la ekzameno kaj ekzercado de la retaj testoj. Krome, pluraj ‘onkloj’ en la programo Ekparolu! de edukado.net pretas helpi la ekzamen-kandidatojn trejniĝi por la ekzamenoj.

Do, se vi volas montri al vi mem kaj al aliaj kiel bone vi progresas en la lingvo, legu pli da informoj ĉe la retejo de edukado.net kaj aliĝu nun!

Jen la datoj de la ekzamenoj:

18-a de junio 2022, reta sesio, nivelo C1

25-a de junio 2022, reta sesio, nivelo B2

2-a de julio 2022, reta sesio, nivelo B1

12-a de aŭgusto 2022, ĉeesta sesio dum la Universala Kongreso, niveloj B1, B2, C1 kaj C2

ATENTU! La aliĝ-periodo fermiĝos unu monaton antaŭ la tago de la ekzameno (do la 18-an de majo por C1, 25-an de majo por B2 kaj tiel plu).

Maurizio Giacometto (‘Rico’)

surbaze de artikoloj aperintaj en edukado.net

Feliĉe kaj kontente
Fabeloj en la okcidenta tradicio ofte finiĝas per geedziĝo inter princo kaj princino, aŭ foje inter princo kaj filino de muelisto, aŭ princino kaj aventurema junulo. Ĉiam tiuj fabeloj finiĝas per tradicia frazo de la speco “Ili pluvivis feliĉe por ĉiam” aŭ simile.

Lastatempe mi serĉis manieron por diri tiun esprimon en Esperanto. Zamenhof tradukis la fabelojn de Hans Christian Andersen, sed tiuj ne finiĝas per simila frazo kaj fakte ili ne nepre finiĝas feliĉe. La fabeloj de Grimm estis tradukitaj de la fama esperantisto Kabe, kaj en tiuj tradukoj troviĝas jenaj frazoj:

"... nenio mankis en ilia feliĉo ĝis la morto." [La ora birdo]

"... kaj vivis feliĉe ĝis la morto." [Sesope oni trairas la tutan mondon]

"... kaj ili ĝoje vivis kune." [Haĉjo kaj Grenjo]

"... ili ĉiuj vivis feliĉaj ĝis la fino." [Fidela Johano].

Tiuj esprimoj ne estis elpensitaj de Kabe mem, sed estas tradukitaj el la germana. (Mi dankas al Lenio Marobin el Brazilo pro tiuj ekzemploj.)

Mi petis informojn ankaŭ ĉe la Lingva Konsultejo en Fejsbuko, kie pluraj esperantistoj donis al mi la subajn frazojn el diversaj lingvoj. Ni ne voĉlegos la tutan liston, ĉar vi povos mem legi ĝin.

En la angla: Kaj ili vivis feliĉe por ĉiam poste.

En la finna: Kaj ili vivis feliĉe por ĉiam.

En la franca: Ili vivis feliĉe kaj havis multajn gefilojn.

En la germana: Kaj se ili ne mortis, ili ankoraŭ vivas hodiaŭ.

En la greka: Kaj ili vivis bone, kaj ni pli bone.

En la hispana: Kaj ili vivis feliĉe kaj manĝis perdrikojn.

En la hungara: Ili vivis en feliĉo, ĝis ili mortis.

En la itala: Ili vivis feliĉaj kaj kontentaj.

En la japana: Kaj onidire ili vivis senfine (t.e. longe) kaj feliĉe.

En la litova, pola kaj serba: Kaj ili vivis longe kaj feliĉe.

En la portugala: Kaj ili vivis feliĉaj por ĉiam.

En la rusa: Ili vivis feliĉe por ĉiam kaj mortis en la sama tago.

En la sveda: Kaj poste ili vivis feliĉaj en ĉiuj siaj tagoj.

En la turka: Ili atingis sian esperon, nun ni enlitiĝu.

Cetere, kelkaj legantoj de ĉi tiu artikolo verŝajne demandis sin, kial oni uzas foje la adverban formon “feliĉe”, foje la adjektivan formon “feliĉaj”. La adverbo kun -e rilatas al la verbo “vivis”, kaj priskribas kiel la paro vivis. La adjektivo kun -aj rilatas al la paro mem, kaj priskribas ilin.

Do, kiun esprimon uzi en Esperanto? Ne ekzistas unu fiksita frazo, kiel oni trovas en aliaj lingvoj. Tial, kiam mi mem bezonis tiun frazon, mi decidis uzi la esprimon: “Ili pluvivis feliĉe kaj kontente”.

Anna Lowenstein

(kun danko al ĉiuj kontribuintoj)

Kiu estas via preferata sufikso?
Tiu ĉumalofta sufikso -UM Anatolo Gonĉarov. 114 paĝoj, PDF-formo. Libere elŝutebla de UEA.

Tre ofte oni vidas en Interreto, aŭ oni aŭdas dum renkontiĝoj, tiun ĉi demandon: ‘Kiu estas via plej ŝatata Esperanto-vorto?’ Ŝajnas, ke plaĉas al esperantistoj paroli pri vortoj. Kutime la plej ŝatataj vortoj estas substantivoj, sed ne ĉiam.

Por kelkaj esperantistoj, kolekti belajn substantivojn ne sufiĉas: ili preferas elekti plej ŝatatajn verbojn, adjektivojn, adverbojn kaj tiel plu. Mi devas konfesi: mi mem estas tia esperantisto. Sed, ĉu eblas elekti plej ŝatatan sufikson? Laŭ mi, jes. Kaj surbaze de la libro kaj de la laboro de Anatolo Gonĉarov*, ne nur laŭ mi.

Mi ne havas sciencan bazon por mia opinio, sed mi kredas, ke se oni demandus esperantistojn pri ilia plej ŝatata sufikso, multaj el ili respondus ‘um’. Um: tiu enigma, ĉiosolva sufikso, multoble riĉigas la esprimkapablon de nia lingvo je niveloj, kiujn multaj naciaj lingvoj ne povas atingi unuvorte.

Anatolo Gonĉarov estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri tiu ĉefŝlosila vorteto -um. Li pasigas sian vivon kolektante ‘lingvajn okazintaĵojn’, kie aperas tiu sufikso. Nun ĉiuj povas ĝui la rezulton de tiu gratulinda vivlaboro per elŝutado de la libro de Gonĉarov, Tiu ĉumalofta sufikso -UM.

La aŭtoro prenas la du vortojn ‘ĉu’ kaj ‘malofta’ kaj kunmetas ilin en la titolo, tiel kreante la vorton ‘ĉumalofta’. Ne timu, ne temas pri nova vorto. Temas nur pri artaĵo farita, mi supozas,  por demandi, ĉu tiu sufikso -um vere estas tiel malofta en nia lingvouzo. Fakte, ĝi estas ege ofta, kiel montras la 817 citaĵoj pri -um listigitaj en la libro.

Jen kelkaj ekzemploj: okulumo, ondumo, blankumo, kafumi, plenumi, cerbumi, muzikumi, seksumi, literumi aŭ simple ‘umi’. Sendube tiu sufikso estas speciala ano de la afiksa familio de nia lingvo. Tiu ĉumalofta sufikso -UM listigas kaj montras uzad-ekzemplojn, kiujn Gonĉarov kolektis dum pli ol 50 jaroj. Lia tuta kolekto nun estas facile trovebla en senpaga libro eldonita de UEA kiel elektronika dokumento. La libro estas trovebla en la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj: uea.org/teko/libroj.

Vizitu, do, la retejon, elŝutu kaj legu la libron. Vi certe lernos multajn belajn, utilajn kaj esprim-riĉajn frazojn. Ĝuu la umadon.

Maurizio Giacometto ('Rico')

*Anatolo Gonĉarov forpasis la 11-an de februaro 2022, post la verkado de tiu ĉi artikolo, kiu okazis en novembro 2021.

Lango-rompiloj
Lango-rompilo estas frazo, kiun oni malfacile sukcesas elparoli rapide kaj klare. Por elparoli lango-rompilon sen eraroj, necesas paroli tre zorge kaj atente, laŭeble rapide, sed ne tiel rapide, ke oni miksas la konsonantojn.

Se vi konas bonan langorompilon, bonvolu sendi ĝin al la “Fonetika grupo” en la programeto Telegramo. Legu pri tio en nia aparta artikolo.

Jen kelkaj langorompiloj, bazitaj sur la literoj Ĉ kaj Ŝ; F kaj V; kaj R.

Literoj Ĉ/Ŝ

Ĉar ŝi ne scias, ĉu ŝia ĉapelo estas tie ĉi aŭ ĉe ŝia ĉambro, ŝi serĉu ĝin ĉie.

Literoj F/V:

Fakte ofte, verdire kvinfoje, mi vokis: "Forgesu, ke vi volis vesti vin por festi! Vintre frue ekfrostas - bonvolu vesti vin varme! Je la fino la vino ne varmigos vin."

Frue vespere vespertoj foje vigle flugas tra la malnovaj fenestroj de la vasta forlasita fabriko.

Litero R:

Sur ripoziga rando de rond-ira rivero, redaktoro responde rapide redaktas rakontan raporton por ripeta rubriko de pri-romana ret-revuo.

Literoj C/K/S/Z:

La kuracista asocio ekskursas al scienca ekspozicio pri specialaj specoj de ekzameno. Supozeble aŭ eĉ certe ekzercado estas pli necesa por sukceso ol recenzi sensencajn instrukciojn.

Ĉu vi konas langorompilon en Esperanto, aŭ ĉu vi povas mem verki ĝin? Se jes, bonvolu aldoni ĝin sub ĉi tiu artikolo en la komentoj.

De 16 reguloj al la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 2020 Bertilo Wennergren. Partizánske: E@I, 2020. Prezo 28.00 €.

La papera eldono de la plej nova versio de La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estos baldaŭ preta.

Tuj antaŭ aperigo de la nova PMEG, oni anoncis, ke la aŭtoro, Bertilo Wennergren, gajnis la Premion 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski pro siaj elstaraj kontribuoj al Esperantaj studoj, inter ili la kreado de PMEG. Per tiu ampleksa verko, kiu en Interreto troviĝas jam je la 15-a versio, Bertilo kreis novan gvidosignon por priskriba Esperanta gramatiko.

Kaj jen la ĉefa kvalito de PMEG. Ĝi povas esti tre utila kaj al novaj lernantoj de la lingvo kaj al spertuloj, precipe pro la uzo de simplaj, ne-fakaj vortoj kaj de abundaj ekzemploj kaj klarigoj pri ĉiuj aspektoj de la Esperanta gramatiko.

Tamen, kelkaj homoj demandas en la sociaj retoj, ĉu Esperanto bezonas tiel grandan, dikan gramatikon, se ĝi havas nur dek ses regulojn? Zamenhof mem diris pri tiuj reguloj, ke oni bezonas nur tridek minutojn por parkerigi ilin. Per 16 reguloj eblas lerni, kompreni kaj mastrumi la tutan gramatikon de la lingvo, ĉu ne?

Jes kaj ne. Jes, per la 16 reguloj oni certe povas kompreni, kiel la lingvo funkcias. Same, se ni lernus kiel funkcias skeleto, ni povus kompreni kiel moviĝas homo. Sed ni ne scius kian hararon tiu homo havus, kiajn okulojn, kian karakteron, kian pezon, kiajn ŝatojn kaj malŝatojn.

Same, oni ne povus antaŭpensi ĉiujn eblajn lingvajn bezonojn kaj esprim-manierojn nur per la 16 reguloj. Oni ne povus antaŭvidi ĉiujn malfacilaĵojn de la lingvo, ĉiujn estontajn evoluojn, ĉiujn bonajn kaj sekvindajn ekzemplojn de parolado kaj skribado.

En La Unua Libro de Esperanto en 1887, Zamenhof prezentis la dek ses regulojn kaj naŭcent-radikan vortaron. Esperanto ja estas tiel esprim-kapabla, ke per tiuj naŭcent radikoj oni povas fari multe pli ol per naŭcent vortoj en alia lingvo. Per tiuj bazaj materialoj efektive eblis legi la mallongajn tekstojn, kiujn li aperigis en la libro, kaj homoj tuj komencis lerni la lingvon kaj skribi leterojn al li. La 16 reguloj donas ĉiujn bazajn gramatikajn regulojn de la lingvo, sed ili ne respondas pli malsimplajn demandojn, ekzemple pri la diferenco inter ‘de’ kaj ‘da’, aŭ problemajn kazojn de la uzo de ‘sia’. Bertilo diskutas tiajn demandojn en PMEG, kaj donas multajn utilajn ekzemplojn kaj citaĵojn el la verkoj de Zamenhof kaj aliaj postaj verkintoj.

La Esperanto de la Unua Libro estis kiel bela nova aŭto. Ĝi povis sekure kaj efike veturi. Zamenhof klare montris, kial ni bezonas internacian lingvon. Li eĉ donis al ni la ŝlosilon kaj montris, kiel lerta ŝoforo li mem estas. Tamen, li ne povis antaŭvidi ĉiun malsaman vojaĝon ĉien en la mondo kaj por ĉiam en la estonteco. Por tio, ni havas PMEG-on.

Maŭrico Giacometto (Rico)

Kiel lerni lingvon? Kiel bebo!
Estas malfacile scii la dezirojn de beboj. Ili ne povas paroli, promeni aŭ klarigi pri kio ili pensas. Tamen, novnaskitoj komencas akiri lingvajn spertojn longe antaŭ ol ili komencas paroli. Ili akiras tiujn spertojn tre rapide. Kompare kun plenkreskuloj, beboj kapablas lerni iun ajn lingvon facile.

Per novaj teknologioj kaj esplor-metodoj, sciencistoj nun konstatas, ke beboj kapablas lerni iun ajn lingvon de la mondo. Ili rilatas kun aliaj homoj, aŭskultas kaj observas iliajn movojn tre atente. Tiel ili sukcesas rapide lerni la lingvojn, kiujn ili plej ofte aŭdas.

Ekzistas ĉirkaŭ 6 000 sonoj en ĉiuj lingvoj de la mondo, sed ne ĉiu lingvo uzas ĉiun sonon. Ekzemple, Esperanto kaj la japana havas nur kvin vokalojn. Aliaj lingvoj havas multe pli, ekzemple la sveda havas dek sep vokalojn. Plenkreskuloj povas aŭdi nur la sonojn de la lingvoj, kiujn ili parolas flue. Al japano, ekzemple, la sonoj de la literoj R kaj L sonas simile. Do japano malfacile aŭdas la diferencon inter "rando" kaj "lando".

Esploroj montras, ke ĝis ses monatoj beboj kapablas distingi ĉiujn sonojn de ĉiuj lingvoj de la mondo. Sed post proksimume ses monatoj, la cerbo koncentriĝas pri la plej oftaj sonoj, kiujn ĝi aŭdas. Post tio, infanoj komencas reagi nur al la sonoj de la lingvo, kiun ili aŭdas plej ofte. Simile, pli aĝaj beboj komencas internigi la regulojn de siaj denaskaj lingvoj, ekzemple ili lernas, ke la vorto "manĝo" havas malsaman funkcion ol "manĝi".

Sciencistoj aparte interesiĝas pri la cerboj de homoj, kiuj flue parolas pli ol unu lingvon. Estas malfacile atingi tion post la aĝo de proksimume sep jaroj. Je tiu aĝo, la kapablo rekoni malsamajn sonojn malfortiĝas. Estas pli malfacile enmemorigi novajn sonojn. La cerbo devas multe pli labori por konstrui novajn vortrilatojn.

Por gejunuloj kaj plenkreskuloj, kiuj deziras lerni novajn lingvojn, la esploroj pri beba lingvo-akirado povas doni utilajn konsiletojn. Ekzemple estas preferinde, ke lernantoj parolu la novan lingvon kun realaj homoj, anstataŭ aŭskulti registritajn interparoladojn aŭ lecionojn. Kiam bebo aŭskultas realajn parolantojn, multaj partoj de ĝia cerbo vigle reagas al la sonoj kaj al aliaj agoj de la parolantoj. Laŭ esploroj, kiam beboj televidas, ili rigardas kun granda intereso, sed la cerbo estas aktiva en malpli da lokoj, kaj la aktiveco en tiuj lokoj estas malpli forta. Povas esti, ke la lernado estas malpli efika. Televidado malpli stimulas la cerbon ol interhoma rilatado!

Craig Williams

Kiel nomi tiun viruson?
Tiu viruso estas la sola afero pri kiu ni ĉiuj parolas kaj pensas de semajnoj.

Sed kiel ni nomu ĝin en Esperanto? La medicinistoj preferas la terminon koronaviruso, ĉar tio estas ĝia internacia teknika nomo, uzata en multaj lingvoj kun la sama formo (tamen laŭ la aparta skribsistemo de la koncerna lingvo). Fakte ekzistas multaj specoj de viruso, ekzemple enteroviruso, rinoviruso, rotaviruso kaj aliaj. La viruso, kiu nun kaŭzas la tutmondan epidemion, apartenas al la familio de la koronavirusoj, sed ekzistas multaj aliaj specoj de koronaviruso, kiuj povas kaŭzi ankaŭ nur simplan malvarmumon.

Se vi volas uzi tiun teknikan terminon, notu, ke koronaviruso estas unu vorto. La unua parto korona- aspektas kiel adjektivo, sed fakte ĝi estas parto de la radiko. La vorto estas nedividebla.

Intertempe, tamen, la esperantistoj, kiuj plejparte ne estas medicinistoj, diskutas kiel nomi tiun viruson en Esperanto. Corona estas la latina vorto por “krono” (la kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino), do multaj esperantistoj nomas ĝin kron-viruso.

En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto korono. Ĝi rilatas al la ekstera parto de la atmosfero, kiu ĉirkaŭas la sunon, kvankam normale eblas vidi ĝin nur dum eklipso. Fakte ankaŭ tiu vorto korono venas de la sama latina vorto corona, ĉar ĝi ĉirkaŭas la sunon kiel krono. En pluraj eŭropaj lingvoj “krono” kaj “korono” estas la sama vorto, ekzemple en la itala, hispana, franca, pola kaj aliaj.

Foto: Wikipedia/Luc Viatour CC BY-SA 3.0

La membroj de la Akademio de Esperanto diskutis, kiel nomi tiun viruson en Esperanto. La plejmulto estis egale dividita inter kron-viruso kaj koron-viruso. (La malgranda grupo de medicinistoj, aliflanke, preferis la teknikan terminon koronaviruso.) Finfine, do, la Akademio ne rekomendis unu el la du formoj, sed anoncis, ke ambaŭ estas uzeblaj. Nur post iom da tempo ni ekscios, kiu el la du formoj estas preferata de la plejmulto de la esperantistoj.

Ofte okazas, precipe rilate al sciencaj aferoj, ke por la sama afero ekzistas popola nomo kaj scienca nomo, ekzemple salo nomiĝas ankaŭ natria klorido (NaCl), kaj la floreto miozoto nomiĝas ankaŭ neforgesumino (ne-forgesu-min-o).

Ankaŭ tiu viruso, pri kiu oni nuntempe paroladas en ĉiu gazeto, ricevas sian popol-nomon en Esperanto, eĉ se ni ankoraŭ ne decidiĝis inter la du formoj. Kiam la krizo finiĝos, kaj ni ĉiuj rajtos reiri al nia normala vivo, ni ne plu bezonos tiun vorton, kiu rilatas al nuntempa aktualaĵo. Tiam la sciencistoj denove povos paroli inter si pri la koronaviruso, uzante sian preferatan sciencan terminon.

Anna Löwenstein

Promes-slipoj
La Unua Libro de Esperanto ne enhavis kurson, sed ĉefe diskuton pri la bezono je internacia lingvo. Estis ankaŭ prezento de la baza gramatiko, kelkaj mallongaj legotekstoj, kaj aldonita folio kun vortaro. Pri tio vi povas legi en la artikolo La Unua Libro.

Tamen, kiu volus lerni lingvon, se neniu alia parolas ĝin? Zamenhof komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj kaj gramatiko; ĝi bezonas ankaŭ komunumon. Tial li ne petis la homojn tuj lerni la novan lingvon, sed nur promesi lerni ĝin, kiam sufiĉe granda nombro da homoj promesos same.

Tial tre grava kaj signifa aldono al la Unua Libro estis la ok “promes-slipoj”. Jen la teksto:

Promeso.

Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.

Subskribo:

Ĉe la alia flanko oni devis skribi siajn nomon kaj adreson, kaj sendi la slipon al D-ro Esperanto, ĉe la adreso de D-ro L. Zamenhof en Varsovio.

Oni rimarkas, ke la vortoj en la promeso, same kiel la aliaj tekstoj prezentitaj en la Unua Libro, estis interne dividitaj per komoj ( , ). Zamenhof faris tion por montri, kiel oni kunmetas la vortojn el la elementoj en la vortaro. Krome, laŭ nia nuna ideo la teksto enhavas du gramatikajn erarojn. En la moderna Esperanto oni skribus “se estos montrite”, ne “se estos montrita”, ĉar tiu verbo ne havas subjekton. Krome, oni diras “dek milionoj da personoj”, ĉar la vorto “miliono” estas substantivo, kaj oni ne povas tuj sekvi ĝin per alia substantivo. Tiutempe la reguloj de Esperanto ne estis plene ellaboritaj, kaj tiuj detaloj estis deciditaj nur poste.

Zamenhof proponis, ke oni povus ankaŭ skribi sur la slipon la vorton “Senkondiĉe”. Tio signifas, ke oni ne atendos ĝis dek milionoj da homoj promesos lerni la lingvon, sed lernos ĝin tuj. Kaj fakte tiel okazis. Baldaŭ Zamenhof komencis rericevi la promesslipojn, el kiuj multaj estis subskribitaj “senkondiĉe”. Li ricevis ankaŭ multajn demandojn, proponojn, kaj leterojn verkitajn en la nova lingvo.

Zamenhof neniam ricevis dek milionojn da promesoj, aŭ eĉ milionon. Sed tio ne gravis. Jam la lingvo havis sufiĉe grandan parolantaron por formi la bazon de movado. En januaro 1888, nur ses monatojn post apero de la Unua Libro, Zamenhof povis aperigi la Duan Libron. Ĝi estis verkita tute en Esperanto. Ĝi enhavis informojn pri la situacio de la lingvo, respondojn al demandoj, kaj facilajn lecionojn por prezenti la gramatikon kaj vort-provizon. Estis ankaŭ poeziaĵoj kaj tradukita rakonto.

La lingvo jam ekvivis.

Aldona noto: Zamenhof eldonis la nomojn de la promesintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li aperigis en 1909. Ĝis tiam li jam ricevis 21 915 promesojn.

La Unua Libro
Malmultaj lingvoj havas naskiĝtagon, sed ni scias, precize kiam Esperanto naskiĝis. La unua lernolibro de Esperanto aperis la 26-an de julio 1887, kaj tiun daton oni konsideras la naskiĝdato de la lingvo.

Ni nun nomas tiun libron la Unua Libro. Ĝi aperis en la rusa, sed poste en tiu sama jaro en la pola, germana kaj franca lingvoj. En 1888 ĝi aperis en la angla, tamen la traduko estis tiel fuŝa, ke la postan jaron necesis ĉesigi ĝian vendadon kaj retraduki ĝin.

En la komenco la lingvo ne nomiĝis Esperanto. La titolo de la libro en la diversaj lingvoj estis Lingvo Internacia, kaj ĝia verkinto, L.L. Zamenhof, prezentis sin per la kaŝnomo Doktoro Esperanto. Tre baldaŭ okazis, ke la homoj komencis doni la nomon Esperanto al la lingvo mem.

La malgranda libro enhavis nur 40 paĝojn. Pli ol duono de la teksto konsistis el antaŭparolo, en kiu Zamenhof prezentis la ideon kaj idealojn de internacia lingvo, kaj mallonge klarigis pri ĝia tre simpla gramatiko kaj pri la uzo de la afiksoj. Estis ankaŭ pluraj ekzemploj de tekstoj verkitaj en la nova lingvo: la preĝo Patro nia, mallonga eltiraĵo el la Biblio, kaj letero verkita en Esperanto kiel modelo de korespondaĵo. Sed estis ankaŭ tri poemoj, unu de la germana poeto Heine, kaj du originalaj poeziaĵoj de Zamenhof mem: Mia penso kaj Ho, mia kor’. Estas rimarkinde, ke Zamenhof tuj elektis prezenti Esperanton kiel literaturan lingvon, kaj ne nur kiel praktikan ilon por vojaĝado kaj komerco.

Sekvis la tiel nomata “Plena lernolibro”, nur 6-paĝa, konsistanta el prezento de la alfabeto kaj 16 gramatikaj reguloj.

Estis ankaŭ granda aldonita folio kun vortaro en la rusa. En tiu folio estis prezentitaj 917 radikoj. Kompreneble per 917 radikoj en Esperanto eblas fari multe pli ol per la sama nombro de vortoj en alia lingvo.

Laste, estis ok slipetoj, kiujn la leganto povos elŝiri, subskribi kaj resendi al “D-ro Esperanto”. Sed pri tiuj eblas legi en aparta artikolo.

Mankas en la Unua Libro ekzercoj de la speco, kiun oni normale trovas en lernolibro. Oni vidas, ke la celo de Zamenhof per tiu unua libro estis nur prezenti la ideon de internacia lingvo, ne vere instrui ĝin. Sed per la klarigoj, la vortaro kaj la tekstoj, interesatoj jam trovis sufiĉe da materialo por mem kompreni, kiel la lingvo funkcias.

La Fundamento de Esperanto
La sekvanta artikolo, verkita de la grava verkisto kaj poeto William Auld, unue aperis en Kontakto n-ro 80 (1983:4), p. 4. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita.

La kreado de tute nova lingvo, kia estis Esperanto en la malfrua 19-a jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis historion pli aŭ malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis ĉio simila, kaj la fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui la internacia lingvo.

Multaj homoj deziris reformi la lingvon, ĝin plibonigi aŭ perfektigi laŭ sia propra persona vidpunkto. Al ili apenaŭ venus en la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej grava celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikiĝo, kaj ke ilia agado nur malhelpos la realigon de tiu celo. Lernantoj devas esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton.

Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la ŝanĝiĝoj okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en Esperanto nepre ne devos ŝanĝi la strukturon kaj gramatikon de tiu lingvo.

Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto tiam ankoraŭ ne havis?

En 1905 Zamenhof eldonis la libron Fundamento de Esperanto, kaj per Deklaracio akceptita de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer sam-jare tiu libro estis proklamita “netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon”. Tio estis la saĝa solvo, kiu certigis al la lingvo ĝian estontecon. La Fundamento konsistas el kvar partoj. Unue, Antaŭparolo, en kiu Zamenhof klarigas, kial la verko estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. Due, la Gramatiko de la lingvo, en kiu la 16 reguloj estas koncize prezentitaj. Trie, Ekzercaro, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon. Kvare, Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 unuajn Esperantajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.

Sur la netuŝebleco de la Fundamento konstruiĝis tiu tutmonda lingvo, kiu baldaŭ festos sian 100-jaran dat-revenon*. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tia fundamento, forlasis la movadon. Ili preferis Idon – reformitan Esperanton, kiu mortis pro manko de Fundamento. Fondiĝis UEA dediĉita al praktika uzado de la internacia lingvo.

La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficialigis novajn vortojn, eĉ afiksojn, aŭ ali-maniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankaŭ la Akademio rekonas kiel sian ĉefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi – sen detruo de la lingva fundamento.

William Auld

* Ĉi tiu artikolo aperis en 1983, kiam Esperanto proksimiĝis al sia 100-a dat-reveno. Nuntempe kompreneble la lingvo aĝas pli ol 130 jarojn.

Ĉu ujo aŭ io?
Ĉu Ĉinujo aŭ Ĉinio? Francio aŭ Francujo? En Esperanto ambaŭ formoj estas uzataj kaj akcepteblaj, kaj ambaŭ aperos en ĉi tiu retejo.

La redaktoro preferas -ujo, kaj do en artikoloj, kiujn ŝi mem verkis, vi trovos landonomojn kun -ujo. Sed se homoj sendos al ŝi kontribuaĵojn kun -io, en subskribitajsub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo. artikoloj ŝi respektos la preferojn de la verkinto.