Salti al enhavo

Plibonigu vian prononcon per Telegramo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Françoise NOIREAU.

Ĉu vi povas diri klaran "kvin", ne kiel "kfin", nek kiel "gvin"? Ĉu vi bone prononcas la vorton "trankvile"?

Kaj ekzemple la vorto "ekzemple": ĉu ĝi vere sonas kiel "kz", aŭ ĉu kiel "gz" aŭ "ks"?

"Observi": ĉu vi diras "opservi" aŭ "obzervi"?

Ĉu vi voĉe diferencigas la konsonantojn b/p, d/t, g/k, v/f, z/s, ĵ/ŝ?

Kaj ĉu vi ekzercas vin pri la vokaloj a/o aŭ u/o aŭ e/i?

Ĉu vi facile elparolas "ŝranko" kaj ne "ŝlanko"? Mi mem bezonas spiri por eligi tiun vorton! Kaj "scienco"? Ho ve! Kiel malfacilaj sonoj: "stsientso"!

Amuze: Ĉu vi loĝas en brua loko aŭ en blua roko?

Ĉu via cifero "9" sonas "naŭ" aŭ "nao"?
Ĉu via "iu" similas al "ju"?
Ĉu kiam vi diras "Pollando", "tuttaga", "ekkanti", vi aŭdigas duoblajn literojn? 

Ĉu vi sufiĉe forte esprimas la regulan ĉefan akcenton en ĉiu vorto: mu~zi~ki, fa~mi~li~o?

Ĉu via prononco estas internacia, aŭ ĉu oni rekonas vian deven-landon per via parolmaniero?

La ŝlosilo de bona parolado estas bona aŭdado kaj regula ekzercado de viaj buŝo, lango kaj dentoj.

Tion vi povas ĉiutage kaj amuze fari en nia “Fonetika grupo” en Telegramo. Telegramo estas programeto por telefono kaj komputilo (portanta la anglan nomon “Telegram”). Telegramo estas vaste uzata inter Esperantistoj por tre diversaj konversacioj kaj diskutoj, kiel ekzemple nia “Fonetika grupo”. Trovu informon en Esperanto kaj ligilon al la programeto ĉe telegramo.org.

En “Fonetika grupo”, ĉiutage venas novaj frazoj supre de la ekrano. Ne necesas ĉeesti samtempe kun la aliaj homoj, nek regule partopreni.

La ĉiutagaj frazoj estas kelkfoje tre malfacilaj; ili estas lango-rompiloj. Ekzemple: "Ĉar ŝi ne scias, ĉu ŝia ĉapelo estas tie ĉi aŭ ĉe ŝia ĉambro, ŝi serĉu ĝin ĉie." Legu pli da langorompiloj en nia artikolo pri tiu temo.

Iam ajn dum la tago, partoprenantoj de la “Fonetika grupo" pervoĉe legas la malfacilan frazon kaj registras sian voĉon por sendi ĝin al la grupo. Ili ankaŭ aŭskultas kaj komparas kun la alilandaj voĉoj. Ili ripetas, ĝentile komentas kaj plezure helpas unu la alian.

Tiuj ĉiutagaj voĉaj ekzercoj helpas ĉiujn lertiĝi en parolado. Oni celas idealan prononcon.

Ĉar paroloj fluas en la aero, kaj ankaŭ ĉar mankas tempo, en grupaj kursoj oni apenaŭ serioze paroligas ĉiun lernanton.

Sed tiu grupo estas la ĝusta ekzercejo por voĉa ekzercado! Ĝia ligilo, adreso en Telegramo, estas:
https://t.me/fonetiko

Françoise NOIREAU (Fransoazo)

  • Ŝati 1

Françoise Noireau estas franca esperantistino. Esperanto estas ŝia ĉefa lingvo kaj familia lingvo de 30 jaroj.
Kiam ŝi eklernis Esperanton, ŝi mem ne kapablis bone prononci la sonon "r". 


  • akcento: parto de vorto, kiun oni elparolas pli forte ol la ceteron, por ke ĝi estu pli rimarkebla.
  • fonetika: rilata al la sonoj de lingvo.
  • konsonanto: parolsono, kiun oni formas per interrompo de la aer-fluo en la buŝo; ekzemple B, K, N, S, T estas konsonantoj.
  • konversacio: interparolado.

704784412_Konversaciopx..jpg.7c245f3456430e132404bc955f45574b.jpg

  • lango-rompilo: amuza, malfacile elparolebla frazo kun multaj ripetitaj sonoj.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • prononci: elparoli; diri sonojn por formi vortojn.
  • registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) aŭ filmi okazaĵon por posta reaŭskultado aŭ rigardado
  • roko: ŝtonego; tre malmola, ŝtona parto de la tera supraĵo.

1624617288_Rokopx..jpg.7311be7f276bc39e52129abe6cccf400.jpg

  • ve!: kia malfeliĉo!
  • vokalo: la vokaloj de Esperanto estas A, E, I, O, U.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.