Salti al enhavo

Interŝanĝi hejmojn


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

Ĉu vi scias, ke iuj homoj estas pretaj prunti al vi tutan loĝejon, kaj ke vi povas fari la samon por ili aŭ por aliaj homoj? La interŝanĝo povas okazi samtempe, aŭ en malsamaj periodoj.

La retejo Homeexchange.com  (interŝanĝo de hejmoj) havas pli ol 400.000 membrojn. En la retejo, membroj prezentas sian loĝejon, sian familion, kaj siajn interesojn. La retejo estas uzebla en dek unu lingvoj: en la angla, dana, franca, germana, hispana, itala, kroata, nederlanda, norvega, portugala kaj sveda lingvoj.

Se membro preferas kontakti aliajn, kiuj havas la samajn interesojn, eblas elekti inter pluraj grupoj, ekzemple: vegetaranoj, biciklistoj, instruistoj, familioj kun junaj infanoj, muzikistoj, kaj.... esperantistoj. Tiu grupo estis kreita en la jaro 2020 kaj atendas novajn membrojn kiel vi.

Interŝanĝo de hejmoj ne nepre devas esti reciproka. Ĉiu loĝejo havas valoron en GP (gasto-poentoj). Kiam iu gastas en via hejmo, se tio ne estas reciproka interŝanĝo, anstataŭe oni ricevas gastopoentojn, kiujn oni povas elspezi kiam oni gastas ĉe iu alia.

En la retejo de la asocio, ĉe la informoj de ĉiu loĝejo aperas ĝia valoro en GP, kaj kalendaron por montri, kiam ĝi estos libera.

Vi rajtas enskribi vin kaj vian loĝejon senpage en la retejon, sed kiam vi volas iĝi gasto de alia membro, vi devas pagi kotizon (130 € por unu jaro).

Mi opinias, ke se multaj esperantistoj membriĝus en tiu grupo, nia lingvo estus pli konata, precipe de homoj kiuj ŝatas vojaĝi kaj sperti la lokan vivon de alia lando.

Guido Ricci
 

  • Ŝati 5

Guido Ricci estas itala esperantisto loĝanta en Bruselo. Li jam vojaĝis tra kvar kontinentoj per Esperanto kaj Pasporta Servo, kiun li rekomendas. Nun li havas grandan familion, kiu okupas tutan loĝejon.


  • reciproka: de la unua homo al la dua, kaj tute same, de la dua homo al la unua.
  • vegetarano: homo kiu manĝas nek viandon nek fiŝaĵojn.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Citaĵo

Kiam iu gastas en via hejmo, se tio ne estas reciproka interŝanĝo, anstataŭe oni ricevas gastopoentojn, kiujn oni povas elspezi kiam oni gastas ĉe iu alia.

Ĉu "oni" egalas "vi"-n ("via hejmo") ?  Antaŭdankon !

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.