Salti al enhavo

Jean-Claude Roy

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    42
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    11

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Jean-Claude Roy

  1. Sukceson al tiu bona projekto 30 Oraj Horoj! Se okazos kursoj en mezlernejoj, ne forgesu indiki la kursojn en la oficiala datumbazo pri kursoj de Esperanto. Tiu datumbazo situas en la retejo Edukado.net en la parto "Kursejo". Estas facile registri la kursojn. Nuntempe la nombro de kursoj en lernejoj estas NUL (fakte estas 4: du en Koreio , kaj du en Germanio, sed la kursoj en Koreio finiĝis kaj la kursoj en Germanio estas por triaaĝaj homoj, do ne en lernejoj).

    • Ŝati 1
  2. Pardonon, mi ne skribas pri la bona projekto de niaj amikoj en Italio sed pri tiu uzo de "alikapabla".

    Mi preteratentis tiun adjektivon. En Francio, kaj mi supozas ankaŭ en aliaj landoj, ne eblas kompreni tiun eŭfemismon.

    En Esperanto ekzistas "handikapito" aŭ "handikapulo". Ekzistas la faka Asocio de Esperantistaj Handikapuloj. Ĉu ekzistas eŭfemismo(j) en Esperanto por paroli pri handikapuloj?

    En la franca ekzistas multaj. Ekzemple anstataŭ paroli pri "aveugle" (blindulo) oni parolas pri "mal voyant" (homo, kiu malbone vidas)

    Tiuj eŭfemismoj en la franca ne rilatas nur al handikapoj. Ili estas uzataj por multaj aferoj.

    • Ŝati 1
  3. Koran dankon Alessandra pro viaj interesaj sciigoj kaj sukcesoj de la bona projekto. Kiel vi, mi opinias, ke la oficiala agnosko de Itala Instituto de Esperanto kiel organizo, kiu rajtas proponi ĝisdatigajn kursojn al lernejaj instruistoj estus vere GRANDA sukceso! Ni esperu post la afabla mesaĝo de la ministro pri klerigado.

    Kiel nia amiko Jungkee, mi havas intereson pri instruado en lernejoj far la instruistoj mem, kaj same mi opinias, ke sen instruo de Esperanto en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, Esperanto tre malfacile disvastiĝos... krom eble pro miraklo neantaŭvidebla. Kiel Jungkee en Koreio kaj mi en Francio, multaj aliaj movadanoj kredas, ke la efektiva kaj reala instruo en lernejoj estas ĝusta kaj efika vojo... kaj evidente la movado devos akompani tiun procezon.

    Plej amike

    • Ŝati 2
  4. Mi gratulas niajn italajn geamikojn, kiuj lanĉis tiun gravan kaj bonan projekton.

    Kiel ni ĉiuj scias, en nia movado, tute ne estas sufiĉe da instruistoj por instrui Esperanton en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj.

    Do instrui al instruistoj por ke ili mem instruu al siaj lernantoj estas la ununura ebla solvo por la disvastigo de nia komuna lingvo en lernejoj.

    Miaj demandoj:

    Kion opinias la iniciantintoj kaj la teamo, kiuj laboras por efektivigi tiun projekton pri la rezultoj jam atingitaj?

    Kiom da instruistoj lernis? Kiom da instruistoj jam komencis instrui al siaj lernantoj? Ĉu la rezultoj jam atingitaj montriĝas promesplenaj?

    Sukceson mi deziras.

    Amike

    Jean-Claude Roy

     

    • Ŝati 1
  5. Efektive tiu agadkampo estas fruktodona. Montri per ĝemeliĝo al publikaj instancoj certe helpas. Ĉiam labori kun la eksteraj organizaĵoj!

    Tamen estas hoko en la ezoko. Ni estas malmultnombraj do niaj ebloj estas raraj. Ekzemple en mia urbo Chantepie (en Bretonio - Francio) ekzistas ĝemela urbo nomata Obrigheim en Germanio, sed kiel scii, ĉu estas esperantisto tie? Ni ne scias kie situas esperantistoj! Ne plu ekzistas libro, en kiu troviĝas ĉiuj la esperantistoj (ĝisdatigata), kiel ekzistis en la epoko de Zamenhof.

    En la esperantista mondmapo, ekzistas nur 2684 esperantistoj kaj mi dubas, ĉu tiu mapo estas ĝusta.

    Vidu la retejon de la mondmapo : https://esperantujo.directory/

    • Ŝati 2
  6. Karaj amikoj, dankon pro la ege bona revuo kun tre interesaj novaĵoj. Mi deziras aparte skribi pri la bitalbumo "Marta kaj Jomo kantas Mayoma-n" vidu p. 3 de la revuo. Mi aĉetis la albumon kaj mi trovas ĝin ege bona. Mayoma estis tre inspirita kiam li verkis tiujn kanzonojn kaj Marta (la filino de Jomo) tre bele kantas kun sia patro. Gratulojn 🙂 Mi tutkore esperas ke multaj homoj aĉetos ĝin kaj ĝuos la aŭskultadon. Multe da amo en la albumo 😉 Tamen mia preferata kanzono estas "la usonaj nigruloj" pro la teksto, pro la muziko kaj pro la belaj voĉoj de Marta. Ne hezitu ! aĉetu kaj ĝuu! Plej amike

    • Ami 2
  7. Ĉu tiu teksto estas alegorio de Esperanto? La esperantistoj defendas la idealon de Zamenhof kaj iu perfidis (kiu?). Kaj do fine alia multe pli potenca lingvo (multe pli da homoj!) frakasas la kompatindan lingvon?

  8. Estas amuze! Ĵus antaŭ legado de la mesaĝo de scivolemo mi pensis en mi mem purigante la manĝilaron: jes, kompreneble ne ĉiuj esperantistoj estas pacamaj, bonvolemaj, amikemaj, fratemaj ktp sed en la komunumo de la esperantistoj estas multe pli da tiaj personoj ol en la ordinara mondo. Eble en aliaj bravaj societoj same ekzistas plimulto tre afabla, bonkorema ktp sed mi vere scias ke tiel estas en Esperantujo. Certe la "interna ideo" de Esperanto influas kaj efikas por pli bona mondo. Ni plu montru nian trezoron, kaj ni uzu ĝin kaj ni arigu multe pli da amikoj. Danke al Esperanto "En la mondon venis nova sento...."

    • Ŝati 2
    • Ami 1
  9. Mi komprenas Derek. Nu, ĉu eblas indiki por la vorto "raso" tiun parton de la difino en PIV, t.e.: " oni iam distingis tri ĉefajn rasojn (blanka, flava, nigra), kiuj dividiĝis en dudekkelkajn rasojn, sed la modernaj genetikaj donitaĵoj evidentigas, ke rasa klasifiko de la homoj estas scienca sensencaĵo. " Tiel, la legantoj komprenos, ke paroli pri "rasoj" por homoj ne validas, nek valoras. Dankon

  10. Tiu nocio kaj difino de tiu vorto "raso" ege ŝokas min! Kaj pli ŝokas min hodiaŭ la 27an de januaro 2019. Mi pasigis la tutan tagon kun belega familio el Niĝero. Efektive ilia haŭto estas nigra, kaj mia estas blanka. Kaj? Ni simple estas "homoj kun homoj".

    Kaj en la PIV de vortaro.net estas indikite : oni iam distingis tri ĉefajn rasojn (blanka, flava, nigra), kiuj dividiĝis en dudekkelkajn rasojn, sed la modernaj genetikaj donitaĵoj evidentigas, ke rasa klasifiko de la homoj estas scienca sensencaĵo!

    Sekve, mi proponas, ke oni formetu tiun vorton "raso" de tiu artikolo. Tre amike Jean-Claude

  11. Demando pri gramatiko

    en tiu artikolo : jen la frazero, kiu estas la origino de mia demando :

    Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitatitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj

    ĉu ne estas : ... libron titolitan (kaj ne titolita)?

    Dankon pro via respondo

    Amike - Gratulojn pro tiu nova interesa retejo!

    • Ŝati 2
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.