-
Enhaveroj
29 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
6
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Artikolo-komentoj kiujn afiŝis JabieroKubo
-
-
Eble tial aperis libera malfermkoda alternativo
kelkaj esperantistoj laboras en ĝi por esperantigi kurson!
-
La proverboj estis aldonitaj al la artikolo "Ĉinaj proverboj" ĉe vikicitaro en Esperanto kompreneble kun referenco al uea.facila!
https://eo.WIKIQUOTE.org/wiki/Ĉinaj proverboj- 1
-
Je 2022-1-10 at 02:13, Erik diris:
Interese, mi estas denaska hispanalingvano kaj mi neniam aŭskultis "Kaj ili vivis feliĉe kaj manĝis perdrikojn.". Mi ĉiam legis "Kaj ili vivis feliĉaj por ĉiam." kiam mi legis rakontojn hispane. Ĝi havas sencon ĉar perdrikojn hispane "perdices" rimas kun feliĉaj hispane "felices".
Mi ja aŭdis tion en la hispana kvankam ne tiom ofte.
CitaĵoVivieron felices y comieron perdices!
- 1
-
UEA daŭre estu neŭtrala sed ni esperantistoj ne tion devas!
Ni devas lukti por pli paca mondo sed pere de pacismaj Esperanto-organizaĵoj, ni revivigu ilin... (mis)uzi UEA kaj TEJO tiucele ja estas kontraŭa al ties statuto. Kial esperantistoj ne komprenas ke la rekta/ĉefa celo de UEA ne estas lukti kontraŭ milito!?
UEA/TEJO estas edukaj kaj lingvaj organizaĵoj!
- 1
-
Estas la sola libro el la ĉu serio kiun mi ankoraŭ ne legis
ĉiuj aliaj estis bonegaj! Mi speciale multe lernis pri vortfarado per Ĉu ŝi mortis trafike!
- 3
-
Ĉe vikipedio ni organizis vikikonkurson "Tago de Afriko"!
En ĝi partoprenis pluraj esperantistoj kaj fine estis verkita plurdeko(centoj) da novaj artikoloj.
- 1
-
Interesa artikolo eĉ historieca
Espereble la pandemio ne malsanigos la financan staton de UEA!!!
Ni kontribuu
-
Ĝi estas treege populara kaj ŝatata mialande
- 1
-
Je 2020-1-20 at 17:18, Anna diris:
Kara Zam-ideano,
Mi konsentas kun vi, kaj mem preferus uzi la vorton "geografiisto". Aliflanke la vorto "geografo" estis oficialigita de la Akademio (per la 7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro). Tial mi decidis tamen rezigni pri mia persona prefero, almenaŭ por uzo en uea.facila.
+1 (mi aliĝas al la opinio!) pli facilas kompreni geografiisto!!!!
-
Bonega prezento de TEJO, organizo tre aktiva pri junulara e-agado!
Mankas laŭ mi nur referenco al la vikipedia artikolo kiu estas bonega kaj ekzistas en multaj lingvoj https://eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_Esperantista_Junulara_Organizo
- 1
-
Interesega temo sed pri ĝi eĉ geografoj ne interkonsentas
Mi kiel instruisto de Geografio studis plurajn konceptojn pri "kontinento" sed ili dependas de la loĝlando kaj eduksistemo. Mialande oficiale oni instruas en Regiona geografio la jenaj kontinentoj: Aŭstralio kaj Oceanio, Eŭrazio, Ameriko, Afriko kaj Antarkto. Sed en aliaj landoj oni povas trovi: Nordameriko, Centrameriko kaj Karibio, Sudameriko, Eŭropo, Azio, Afriko (eĉ Afrik-eŭrazio), Aŭstralio kaj Oceanio (foje dividita: Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio), Antarkto... Mia lande eĉ estas konata neoficiala dividzono "Nia Ameriko", kiu konsistas en ĉiuj landoj sub la "Rivero Bravo" en Meksiko (ĉefe pro lingva aŭ kulturaj trajtoj). La afero simple dependas de la eduka sistemo.
Krome ankaŭ aldonendas en geologio prakontinentoj la plej konata estas Pangeo, sed ja estas multaj laŭ la evoluo de la tera planedo (Laŭrazio, Gondvano,...) (vidu Historiajn kontinentojn).
Pri la koncepto mem foje krom ĉirkaŭita de maro oni ankaŭ atentas ĉu estas loĝantoj (homoj) aŭ ĉu influas artefaritaj dividkanaloj (Panama kanalo, Sueza Kanalo,...), divido laŭ lingvoj, kulturoj ks. (Homa geografio)...
Malofte oni ankaŭ parolas pri subkontinentoj: Madagaskaro, Hinda subkontinento, Araba duoninsulo, Groenlando...
Eĉ oni parolas pri eblaj estontaj kontinentoj ĉar Tero evoluas!
En la delegita reto de UEA estas giganta kvanto da geografoj sed nekredeble neniu UEA organizo!!!
- 2
-
Dankon pro la artikolo mi multe sxatas la revuon kaj tuj legas ĝin post alveno!
- 1
-
Je 12/01/2020 at 00:04, Rico diris:
Same, Tim! Inter miaj Asteriksaj posedaĵoj estas libroj en la Itala, latina, franca, angla, okcitana, hispana kaj Esperanto. Tamen, mi ne posedas ĉiujn kvin Esperantajn..
Laŭ mia memoro ĝi (Asteriks) estis belege desegnita kovrilpaĝe, dum mia unua Havana Librofoiro KEA muntis standon kaj infanoj ĉiam volis aĉeti ĝin (eĉ se ĝi estis en "stranga" nekonata lingvo ) je la fino la libro perdiĝis!!!! Tio estis en 2012 ekde tiam ni estas multege pli zorgema pri la libroj dum la ekspozicioj!
- 2
-
Mi treege ŝatas la temon. Mi mem kontribuas kun Juna Amiko kun kubaj bildstrioj tradukitaj de Josefo el Maranzas, mi respondecas pri la grafika aranĝo
- 3
-
Je 18/12/2019 at 10:14, Anna diris:
Efektive, tio estis tute nerealisma celo. Cetere, se estis ok slipetoj en ĉiu libro kaj ĉiuj ok estus plenskribitaj, tio signifus, ke necesus eldoni pli ol milionon da ekzempleroj de la Unua Libro. Eĉ la plej furoraj libroj malofte atingas tiajn nombrojn! Se Zamenhof estus petinta milionon da subskriboj anstataŭ dek milionoj, tio jam estus kvanto, kiu montrus, ke la lingvo estas lerninda kaj havas parolantaron.
Dankon, multe pli bona analizo pri la temo!
Certe li estis talenta lingvisto, lingvokreanto sed iom malpli pri tiaj strategioj. Tre probable pli ol 10 milionoj lern(et)is Esperanton dum ĝia pli ol 100-jara ekzisto sed bedaŭrinde ne samtempe Iel aliel lia revo realiĝis
-
Bonega novaĵo kaj plezuro por tiuj, kiuj legas kaj ĝuas vian laboron ĉi tie
Ĉion bonan kaj ontajn sukcesojn!!!
- 3
-
ie mi legis pri neeblo kompili adresaron kun 10 milionoj da kontaktoj!!! Ĉu vi imagas kiom da volumoj kaj paĝoj estus?!!!!
Tiu nombro preskaŭ egalas la kvanton da lonĝantoj en mia lando.
-
Bonege, Afrika komiziono de UEA bezonas pliajn aktivulojn kaj helpantojn... kiu ajn kontribuo estus bonvena :) estus bonege se ni sciigu al ĉiuj niaj e-afrika amikoj!!! Tion mi tuj faras...
- 1
-
Bonege, mi ŝatus legi pliajn informojn ankaŭ en la bulteno Esperanto en Afriko ĉe https://www.esperanto-afriko.org/bultenoj.htm
-
Dankon, estas interese ankaŭ legi pri scienco en Esperanto
-
Mi lute aŭdas pri la kastelo eĉ amikoj miaj vizitis ĝin kaj diris ke ĝi estas belega, kun bonaj instruistoj kaj taŭgaj programoj.
Eĉ laŭ mia scio estas radioamatora stacio kun la voksigno F5KSP.
- 1
Kie estas la ekster-teranoj?
en Legaĵoj
Afiŝita
Tre interesa artikolo, dankon pro viaj opinioj kaj esploroj! Ĉiam estas plezuro legi pri astronomio en Esperanto
Mi aparte pensas pri la fakto ke se ni ricevus eksterteran viziton/mesaĝon... kio okazus en la Tero? Kiel ni reagus?