-
Enhaveroj
29 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
6
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Ĉio afiŝita de JabieroKubo
-
Tre interesa artikolo, dankon pro viaj opinioj kaj esploroj! Ĉiam estas plezuro legi pri astronomio en Esperanto Mi aparte pensas pri la fakto ke se ni ricevus eksterteran viziton/mesaĝon... kio okazus en la Tero? Kiel ni reagus?
-
Eble tial aperis libera malfermkoda alternativo https://librelingo.app/ kelkaj esperantistoj laboras en ĝi por esperantigi kurson!
-
Belega kanzono, fakte ĝi estas parto de mia landa (kuba) kulturo. Ĉe niaj esperanto-aranĝoj ĝi estas populara.
-
La proverboj estis aldonitaj al la artikolo "Ĉinaj proverboj" ĉe vikicitaro en Esperanto kompreneble kun referenco al uea.facila! https://eo.WIKIQUOTE.org/wiki/Ĉinaj proverboj
-
Mi ja aŭdis tion en la hispana kvankam ne tiom ofte.
-
UEA daŭre estu neŭtrala sed ni esperantistoj ne tion devas! Ni devas lukti por pli paca mondo sed pere de pacismaj Esperanto-organizaĵoj, ni revivigu ilin... (mis)uzi UEA kaj TEJO tiucele ja estas kontraŭa al ties statuto. Kial esperantistoj ne komprenas ke la rekta/ĉefa celo de UEA ne estas lukti kontraŭ milito!? UEA/TEJO estas edukaj kaj lingvaj organizaĵoj!
-
Estas la sola libro el la ĉu serio kiun mi ankoraŭ ne legis ĉiuj aliaj estis bonegaj! Mi speciale multe lernis pri vortfarado per Ĉu ŝi mortis trafike!
-
Ĉe vikipedio ni organizis vikikonkurson "Tago de Afriko"! En ĝi partoprenis pluraj esperantistoj kaj fine estis verkita plurdeko(centoj) da novaj artikoloj.
-
Interesa artikolo eĉ historieca Espereble la pandemio ne malsanigos la financan staton de UEA!!! Ni kontribuu
-
Ĝi estas treege populara kaj ŝatata mialande
-
+1 (mi aliĝas al la opinio!) pli facilas kompreni geografiisto!!!!
-
Bonega prezento de TEJO, organizo tre aktiva pri junulara e-agado! Mankas laŭ mi nur referenco al la vikipedia artikolo kiu estas bonega kaj ekzistas en multaj lingvoj https://eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_Esperantista_Junulara_Organizo
-
Interesega temo sed pri ĝi eĉ geografoj ne interkonsentas Mi kiel instruisto de Geografio studis plurajn konceptojn pri "kontinento" sed ili dependas de la loĝlando kaj eduksistemo. Mialande oficiale oni instruas en Regiona geografio la jenaj kontinentoj: Aŭstralio kaj Oceanio, Eŭrazio, Ameriko, Afriko kaj Antarkto. Sed en aliaj landoj oni povas trovi: Nordameriko, Centrameriko kaj Karibio, Sudameriko, Eŭropo, Azio, Afriko (eĉ Afrik-eŭrazio), Aŭstralio kaj Oceanio (foje dividita: Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio), Antarkto... Mia lande eĉ estas konata neoficiala dividzono "Nia Ameriko", kiu konsistas en ĉiuj landoj sub la "Rivero Bravo" en Meksiko (ĉefe pro lingva aŭ kulturaj trajtoj). La afero simple dependas de la eduka sistemo. Krome ankaŭ aldonendas en geologio prakontinentoj la plej konata estas Pangeo, sed ja estas multaj laŭ la evoluo de la tera planedo (Laŭrazio, Gondvano,...) (vidu Historiajn kontinentojn). Pri la koncepto mem foje krom ĉirkaŭita de maro oni ankaŭ atentas ĉu estas loĝantoj (homoj) aŭ ĉu influas artefaritaj dividkanaloj (Panama kanalo, Sueza Kanalo,...), divido laŭ lingvoj, kulturoj ks. (Homa geografio)... Malofte oni ankaŭ parolas pri subkontinentoj: Madagaskaro, Hinda subkontinento, Araba duoninsulo, Groenlando... Eĉ oni parolas pri eblaj estontaj kontinentoj ĉar Tero evoluas! En la delegita reto de UEA estas giganta kvanto da geografoj sed nekredeble neniu UEA organizo!!!
-
Dankon pro la artikolo mi multe sxatas la revuon kaj tuj legas ĝin post alveno!
-
Laŭ mia memoro ĝi (Asteriks) estis belege desegnita kovrilpaĝe, dum mia unua Havana Librofoiro KEA muntis standon kaj infanoj ĉiam volis aĉeti ĝin (eĉ se ĝi estis en "stranga" nekonata lingvo ) je la fino la libro perdiĝis!!!! Tio estis en 2012 ekde tiam ni estas multege pli zorgema pri la libroj dum la ekspozicioj!
-
Mi ne 100% certas ĉu Angoro estas "ĝis nun unu-solan, origine Esperantlingvan long-daŭran fikcian filmon" Mi ekzemple spektis Gerda malaperis sed ja ankaŭ estas pluraj dokumentfilmoj. Ĉu iu povus komenti pri tio.
-
Mi ne 100% certas ĉu Angoro estas "ĝis nun unu-solan, origine Esperantlingvan long-daŭran fikcian filmon" Mi ekzemple spektis Gerda malaperis sed ja ankaŭ estas pluraj dokumentfilmoj. Ĉu iu povus komenti pri tio.
-
Mi ne 100% certas ĉu Angoro estas "ĝis nun unu-solan, origine Esperantlingvan long-daŭran fikcian filmon" Mi ekzemple spektis Gerda malaperis sed ja ankaŭ estas pluraj dokumentfilmoj. Ĉu iu povus komenti pri tio.
-
Mi treege ŝatas la temon. Mi mem kontribuas kun Juna Amiko kun kubaj bildstrioj tradukitaj de Josefo el Maranzas, mi respondecas pri la grafika aranĝo
-
Dankon, multe pli bona analizo pri la temo! Certe li estis talenta lingvisto, lingvokreanto sed iom malpli pri tiaj strategioj. Tre probable pli ol 10 milionoj lern(et)is Esperanton dum ĝia pli ol 100-jara ekzisto sed bedaŭrinde ne samtempe Iel aliel lia revo realiĝis
-
Bonega novaĵo kaj plezuro por tiuj, kiuj legas kaj ĝuas vian laboron ĉi tie Ĉion bonan kaj ontajn sukcesojn!!!
-
ie mi legis pri neeblo kompili adresaron kun 10 milionoj da kontaktoj!!! Ĉu vi imagas kiom da volumoj kaj paĝoj estus?!!!! Tiu nombro preskaŭ egalas la kvanton da lonĝantoj en mia lando.
-
Bonege, Afrika komiziono de UEA bezonas pliajn aktivulojn kaj helpantojn... kiu ajn kontribuo estus bonvena :) estus bonege se ni sciigu al ĉiuj niaj e-afrika amikoj!!! Tion mi tuj faras...
-
Bonege, mi ŝatus legi pliajn informojn ankaŭ en la bulteno Esperanto en Afriko ĉe https://www.esperanto-afriko.org/bultenoj.htm
-
Dankon Zhangwei Mi ankaŭ treege ŝatas mian landon kaj feliĉe loĝas en ĝi. Se iam vi vizitas ĝin mi plezure gastigos kaj ĉiĉeronos vin tra mia urbo Elkorajn salutojn el Havano!