Salti al enhavo

PetroKajKjoko

Membroj
  • Enhaveroj

    16
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis PetroKajKjoko

  1. Bona frazo por kontroli prononcon (ĉar ĝi enhavas ĉiujn problemojn) estas trovebla ĉe la nederlanda iama laborista movado. 

    La frazo: 

    La miopa profesoro ne scias, ke la knaboj, kiuj, ĥore hurlante, ĉasas la ĵetitan pilkon, fuŝas ankaŭ tre stulte siajn  lecionojn kaj senĝue vizitas la lernejon de tago al tago. 

     

    Tamen ĝi ne kontrolas la diferencon inter mondlingvo kaj montlingvo! 

    Preskaŭ ĉiuj esperantistoj nomas sian lingvon montlingvo eĉ se ili ne loĝas en montara regiono! 

    • Ŝati 1
  2. Parenteze, esprimoj, kiuj konsistas el kvar ĉinaj signoj kiel "unu + io + unu + io" estas ofte troveblaj en Japanujo. Eble japanoj ŝatas tiun formon. Kolekti diversajn esprimojn en tiu formo eble estas interese.

     

    Mi bone scias! Ankaŭ en la ĉina! 

    Eĉ ekzistas vortaroj pri la kvarvortaĵoj, ĉu.

    Ili estas koŝmaroj por japanologoj!!! Pro sia koncizeco.  

  3. antaŭ 11 horoj, MAMIJA Midori diris:

     

    Dankon pro viaj komentoj. Mi estas unu el la verkintoj de la teksto.

    Mi ne sciis la ekziston de la libroj, kiujn vi menciis, do mi lernis ĝin en tiu 

    Pasintjare FEL eldonis la Proverbaron kiun patro kaj filo deziris! Apud la esperantaj versioj de Ludoviko aperas la kvar lingvoj el la originalo de patro Marko. Sed ni aldonis ankoraŭ tri pliajn lingvojn. La libro estas do vere baza libro de nia lingvo kaj movado. Neeviteble...iom kosta sed ne terure kosta ĉar iu entuziasmulo subvenciis por malaltigi la prezon.  

    Kontaktu min por ke mi sendu paĝon al vi. 

    • Ŝati 1
  4. 一期一会
    (ichigo ichie)
    Unu renkontiĝo en unu vivo.
    Interpreto: Povus okazi, ke oni renkontas alian homon nur unu fojon en la vivo. Tial oni traktu ĉiun renkontiĝon, ĉiun gaston tutkore.

    Por interesatoj: nur kvar vortoj, inter kiuj dufoje "unu", en la japana  sed la traduko en la jap-angla vortaro estas: Ĉiu ŝanco zorgi alian homon estas tute aparta ebleco kiu neniam en via vivo denove sin prezentos (kaj vi do devas zorgi ke vi traktu ĝin kiom eble plej perfekte)! 

    La interpreto de niaj gesamideanoj do tute ne estas fantazia aŭ imaga!!! 

    Mi ankoraŭ serĉas ĉu vere neniu esperanta proverbo estas pli samsenca! 

    • Ŝati 1
  5. Anna: jes se vi uzas Rogister-eldonon!!

    La Rogistera alfabetigo (absoluta: ĉiu proverbo komenciĝanta per "la" troviĝas ĉe L!!!).  Logike oni alfabetigas pli sence! Laŭ unua ĉefvorto aŭ laŭ unua substantivo  

     

    Sed ne se vi uzas iun malnovan Hachette aŭ se vi uzas la oklingvan!!! 

    Tiuj numeroj estas treege gravaj ĉar ili resendas al paragrafoj kiuj enhavas pluraj proverboj kun parenca signifo!!! 

    • Ŝati 1
  6. Por 3 estas iu proverbo kiu rilatas!
    625: Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. 

    Por 6 ekzistas la Varingjena Lumingo sian bazon ne prilumas. (Rogistereldono de Proverbaro) kaj ankaŭ: 410: Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas. 

    Laŭ Varingjeno ĝi estas araba proverbo.  

    Mia klarigo de ĝi estas: ĉio havas (siajn) limigojn.  

     

    Baldaŭ aperos plena Frazeologio kun klarigoj koncizaj por pli malpli ĉiuj esperantaj proverboj.  

    • Dankon 1
  7. Gekaraj,.

    Gratulojn, sed ĉu vi ne scias ke en la Oklingva Proverbaro (eldono FEL) enestas dekkvar japanajn? 

    Ili estas en paĝo 524. 

    La Oklingva estas la proverbaro de Zamenhof (patro kaj filo) kun klopodo de restaŭra vastiĝo.  Apud la zamenhofaj proverboj aperas ekvivalentoj en: Rusa, pola, germana, franca, nederlanda, hungara, kaj latina.  

    Pluse: 14 japanaj! 

    Mi studos vian tekston post matenmanĝo, sed volis jam tuj gratuli! 

     

    Ĉu iu el la triopo povas kontakti min? desmedtpetro@yahoo.com 

    • Ŝati 1
  8. Gekaraj,

    Gratulojn! 

    Mi esperas ke vi konas kaj posedas la oklingvan version de nia Proverbaro?

    En ĝi estas dekkvino da japanaj proverboj aldonitaj!

    Mi nun ĵus ellitiĝis... manĝos kaj poste studos vian tekston!

    Petro Desmet' 

     

     

     

     

     

    • Ŝati 1
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.