Salti al enhavo

Sakuntala

Membroj
  • Enhaveroj

    26
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Sakuntala

  1. Fin-fine en la historio de Esperanto aperis ne-eŭropa fonto kaj vidpunkto! Tio brile konfirmas, ke Eo estas vere internacia lingvo kaj havas radikojn en profundo de homa, ne nur eŭropa menso. 

    Tamen, eta rimarko: kutime kiam oni diras "Eŭropa", oni konsideras nur Okcidentan Eŭropon, sed tute ne Centran, kaj des pli ne Orientan. Iom strange por esperantistoj, ĉu?

    • Ŝati 1
  2. Sed certe ĉiuj tiuj metodoj postulas aldonajn instalaĵojn, por kies produktado necesas aldona akvo kaj kemiaĵoj aŭ aliaj industriaj produktoj, ĉu ne? 

    Bv rememori produktadon de "unufoja" manĝilaro, kiun oni reklamis kiel bonegan rimedon por ŝpari akvon ne lavante telerojn ktp. Sed nun oni jam malpermesas produktadon de unufoja manĝilaro, ĉar tiu produktado konsumas tro da akvo kaj kemiaĵoj, kaj aldone ege pliigas la nefermenteblan rubon:-(  Ĉu oni neniam povas antaŭkalkuli je pli ol unu paŝo?

    • Ŝati 2
  3. Kara Renato,

    antaŭnelonge mi legis ie en la reto inviton sendi okaze de Zamenhof-Tago gratulan videon kun prezento de iu literaturaĵo. Tio estis en iu retejo, kiu intencis kolekti tiajn gratulojn; sed, bedaŭrinde, mi ne tuj notis kaj do perdis ties adreson. Mi registris duminutan gratulon kun du poemetojn; sed kien ĝin sendi? Eble, vi povas helpi?

     Estime,

            Tatjana

    • Ŝati 1
  4.          Absolute gxuste! Esperanto estas logika lingvo, kaj vortojn en gxi oni povas kostrui tute logike, uzante sian cerbon. Sed, multaj euxropanoj tute ne volas uzi sian cerbon, ili simple pigras kaj anstataux strecxi sian intelekton kaj konstrui novan vorton, ili arogante prenas gxin el sia propra lingvo kaj altrudas al aliuj. Kaj sxajne, tiu intelekta pigreco pli kaj pli dominas en la lingvo. 

          Sed de alia flanko, la aserto, ke en Cxinio trovigxas ne pli ol 100 bone PAROLANTOJ en Esperanto personoj estas vera; sed ne pro euxropeeco de Eo. La kialo estas en antikva cxina kulturo, kiam oni konsideris "sagxulo", "alfabeta homo" tiun, kiu scipovis legi kaj skribi; kaj instruante fremdajn lingvojn oni instruis LEGI kaj SKRIBI, sed tute ne paroli: ja parolu oni en bazaro, sed sagxulo legas, skribas kaj korespondas. Mi scias, ke en Cxinio estas multaj miloj da e-istoj, kiuj bonege posedas la lingvon skriban, sed paroli...  Vere, flue parolas eble cx. 100. Sed tio ne estas honte. Estas simple specifa trajto de kelkmiljara cxina kulturo.

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.