Sakuntala
Membroj-
Enhaveroj
26 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
2
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Ĉio afiŝita de Sakuntala
-
Fin-fine en la historio de Esperanto aperis ne-eŭropa fonto kaj vidpunkto! Tio brile konfirmas, ke Eo estas vere internacia lingvo kaj havas radikojn en profundo de homa, ne nur eŭropa menso. Tamen, eta rimarko: kutime kiam oni diras "Eŭropa", oni konsideras nur Okcidentan Eŭropon, sed tute ne Centran, kaj des pli ne Orientan. Iom strange por esperantistoj, ĉu?
-
Cxu nepre persono atinginta la pensiigan agxon devas fini sian laboradon? Cxu estas tiu legxo en certaj landoj?
-
Cxu "1984" temas ne pri Anglujo?
-
Sed mi demandis gxuste pri la kapablo, pri kiu vi temis. Cxu temis pri kapablo vidi? Kaj vi okazigos elzamenojn en Brajlo?
-
Mi ne vidas la daton de mia demando. Cxu eble gxi ne videblas? Do, mi ripetas:-)
-
Kion signifas "alikapabla"? Pri kiu gxuste kapablo temas?
-
Trte interese, dankon!
-
Kial montri sian harozan interkrurajxon signifas respekton al aliuj personoj?
-
Bona ideo -- publikigi fantaston!
-
Ĉu eble tiu "malsano" ne estas speciala malsano, sed simple ĝenerala malplifortiĝo de organismo post vera malsano?
-
Ĉu hazarde aŭ ne ĝi estas tiom proksima kalendare al kristnasko? La demando ne estas provoka; mi simple interesiĝas.
-
La ekzemploj estas strangaj... Kaj iom manipulaj. Ĉu la aŭtoro mem ne opinias sin tia, kiu akceptas nek diskutadon, nek malsamajn aŭ kontraŭajn opiniojn?
-
Saluton, Aleks! La filmo dauxras 8 minutojn, estas longe prilaborita kaj planita, havas ne unu, sed multajn frazojn, sed ne havas rolulon. Gxenron gxi havas: estas dokumenta prinatura filmo pri birdoj, fisxoj ktp. Do, gxi certe ne tauxgas por via festivalo, kaj mi ne sendos gxin. Dankon.
-
Unue: la adreso, kien sendi filmon? Due: se la filmo dauxras 8 minutojn, enhavas multajn Esperantajn vortojn, sed, ho ve, ne montras libron, cxar havas tute alian temon --- cxu gxi estas akceptebla? Dankon pro la respondo:-)
-
Strange vi diras: "Ŝatokupo", "Savado de mondo"... Sed mi, ekzemple, rekudras, flikas, riparas malnovajn vestojn simple ĉar ne havas monon por aĉeti novajn. Tre simpla afero, ne tuŝanta ajnajn altajn principojn...
-
Sed certe ĉiuj tiuj metodoj postulas aldonajn instalaĵojn, por kies produktado necesas aldona akvo kaj kemiaĵoj aŭ aliaj industriaj produktoj, ĉu ne? Bv rememori produktadon de "unufoja" manĝilaro, kiun oni reklamis kiel bonegan rimedon por ŝpari akvon ne lavante telerojn ktp. Sed nun oni jam malpermesas produktadon de unufoja manĝilaro, ĉar tiu produktado konsumas tro da akvo kaj kemiaĵoj, kaj aldone ege pliigas la nefermenteblan rubon:-( Ĉu oni neniam povas antaŭkalkuli je pli ol unu paŝo?
-
Cxu senakvaj urinejoj ne fetoras?
-
Kara Renato, antaŭnelonge mi legis ie en la reto inviton sendi okaze de Zamenhof-Tago gratulan videon kun prezento de iu literaturaĵo. Tio estis en iu retejo, kiu intencis kolekti tiajn gratulojn; sed, bedaŭrinde, mi ne tuj notis kaj do perdis ties adreson. Mi registris duminutan gratulon kun du poemetojn; sed kien ĝin sendi? Eble, vi povas helpi? Estime, Tatjana
-
Kial oni nomas Eroŝenko rus-ukraina poeto? Ĉu en Eŭropo oni konsideras naciecon laŭ la "sango"? Lia patro estis "ukraino", patrino "rusa", se paroli pri etnoj; sed liaj lingvo kaj kulturo estis rusaj plensence.
-
Sed plej lakona, kurta kaj ekzakta estas tamen "pigra":-)
-
Nu, por mi "pigra" ne plene koincidas kun "maldiligenta": ja eble oni ne emas labori diligente, sed iel-tiel laboras; sed pigra tute ne volas labori!
-
Mi sendis hieraux komenton! Oni longe turmentis min per kaptcxoj kaj anglalingvaj instrukcioj, -- sed la komento mankas! Kial?