-
Enhaveroj
4 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
3
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Stefano Keller
-
-
IREK-7 / peto:
Je dimanĉo, la 19a de aprilo 2020 - 14:00- 15:00 (09:30 – 10:30 UTC) - mi prelegis pri:
“Lingvaj Rajtoj, Homaj Rajtoj, difino kaj realeco: Agado de UEA por lingvaj rajtoj”
https://www.espero.ir/eo/kongresa-programo/
Bedaŭrinde, baldaŭ post tiu evento, mia komputilo fuŝiĝis (estis atakita, ricevis viruson, ktp…) kaj mi devis ĵeti ĝin… Tiel, ĉiu mia materialo (konservita en ĝi) perdiĝis.
- Ĉu hazarde iu registris mian prelegon?*
Mi volonte ricevus tiun registraĵon, ĉu sonan, ĉu filman, ĉu fotan/bildan.
Grandan antaŭdankon! Stefano Keller.
(* en tiu kazo bv. kontakti min ĉi tie, en FB, ĉar mi devas krei novajn retadresojn, prefere ne uzu miajn ĝisnunajn)- 1
-
Tute konsentite, Renato! Jen artikolo (opinio, sperto), invitanta al la sekvaj UK-j - kaj motivanta al la lernado, ellernado de Esperanto.
- 2
- 1
-
Pardonu 'scivolemo', ke mi uzis esprim-manieron, kiun uzas iom progresintaj esperantoparolantoj... - Sed kiel mi vidas, tio almenaŭ donis la okazon al Renato, por doni al vi kelkajn klarigojn.
- 1
- 1
-
Gratulon Renato pro via artikolo, bona, simplalingvaĵa, priskribanta, kion ni volas, kio ekzistas, kion ni povas (devus) fari. Kiel, kial oni alvenu ĉe UEA, lokaj asocioj.
Speciale via 5a alineo pri landaj asocioj kaptis mian atenton:
«La posta nivelo estas la naciaj organizaĵoj.... »Jen por novaj esperantistoj, kion ili teorie devus renkonti. Sed mi volonte legintus tie ankaŭ pri tio (parolante al landaj asociestroj), kion la landaj asocioj organizas (devus organizi): lokajn esperanto-kursojn, por «produkti» esperantistojn, kaj helpi ilin progresi.
Multo nuntempe okazas en nepalpebla virtuala reto-spaco. Speciale bezonatus vivaj ĉeestaj kursoj, kun vera homa kontakto. Despli kaze de lingvo, esperanto, ĉar realvivaj rilatoj pluekzistas, stimulas. Komputile aperantaj uloj/aĵoj tuj malaperas je diskonektiĝo. Esperanto ja ekzistas en la vera vivo, praktikatas, utiligatas.
Ĉefe gravas, ke landaj asocioj agu! Okazigu regule diverstipajn, diverslokajn, diverseventajn informadojn pri esperanto al la loka ne-esperantista publiko, kunlabore kun aliaj lokaj organizaĵoj, aŭtoritatoj, eventoj.- 2
Irana kongreso okazis virtuale
en Kongresoj kaj kunvenoj
Afiŝita
En FB:
https://www.facebook.com/internacia.lingvo/