Ni vjetnamaj esperantistoj ĉefe celas helpi volontulajn agadojn en nia lando. En la foto, ni donas rizon kaj manĝaĵojn al malriĉuloj kaj al homoj, kiuj perdis laboron pro la viruso. La foto montras nian agadon en Hanojo, sed tiaj volontulaj agadoj okazas en ĉiuj urboj de Vjetnamio.
En mia lando ni diras, ke: Tiu, kiu havas malpli da problemoj helpu homojn, kiuj alfrontas pli multajn problemojn.
En Vjetnamio, ni nuntempe uzas Zoom por Esperantaj renkontiĝoj kaj kontaktoj. Jen fotoj de niaj Esperanto-lecionoj per Zoom.
Nguyễn Thị Phương Mai
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.