VK 2020: Virinaj voĉoj (gvidos Stela Besenyei-Merger)
Mi proponas aŭskulti la retan diskutadon inter kvin famaj esperantistinoj. Tiuj virinoj estas el diversaj aĝ-kategorioj kaj mondo-partoj, sed ili ĉiuj estas tre aktivaj en la Esperanto-movado. Ili interŝanĝas siajn opiniojn kaj spertojn pri temoj „virinaj”: kial estas malmultaj virinoj en la estraroj de nia movado, kiel kaj kial la patrineco kaj la financoj influas ilian agadon, ktp. La preskaŭ unu-hora filmeto ne estas facila, sed la temo estas interesa, kaj la elparolo estas bela kaj bone komprenebla.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.