Salti al enhavo

La 22-a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Felszeghy Judit.

Ĵus finiĝis la 22-a kongreso de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) en la urboj Hódmezővásárhely kaj Szeged en Hungarujo. La unua kongreso de UMEA okazis en Krakovo, Pollando, en 1977, kaj de tiam ĝi estas aranĝata en ĉiu dua jaro.

Dum la kongreso – de la 13-a ĝis la 17-a de julio 2022 – okazis prelegoj kaj prezentadoj en kvar lingvoj: en la angla, Esperanto, la hungara kaj la pola. 

Dum la malfermo de la kongreso en la urbodomo de Hódmezővásárhely, la prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio Gyöngyi Mézes (Perlo Miela) salutis la ĉeestantojn dulingve (Esperante kaj hungare). Ŝi esprimis sian esperon, ke la ne-esperantlingvaj prelegontoj mem spertos la utilon de Esperanto en medicino kaj la sciencoj. La loka televido ĉeestis la okazon kaj intervjuis plurajn el la ĉeestantoj.

La partoprenantoj ankaŭ vizitis la urbon Szeged por festi la 60-an datrevenon de la Hungarlanda Esperanto-Muzeo kaj la Esperanta fako de la regiona biblioteko. Tie dum la venonta monato eblos viziti ekspozicion pri la Internacia Medicina Esperanto-Kongreso kaj pri la historio de Esperanto; krome estos ekspozicio de pentraĵoj de esperantistaj artistoj.

La kongreso okazis ne nur surloke sed ankaŭ rete. Pluraj prelegantoj ne povis ĉeesti, sed prezentis sian prelegon rete. Ankaŭ studentoj kaj profesoroj de la Jagelona Universitato en Krakovo partoprenis la aranĝon. La Jagelona universitato estas partnero de la universitato de Szeged kadre de la projekto Erasmus+.

Gyöngyi MÉZES / Perlo Miela
 

  • Ŝati 1
  • Dankon 1

Perlo Miela estas la nova prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio. Ŝi estas muzikisto preskaŭ de la naskiĝo, instruisto pri perkutinstrumentoj ekde 1978, kaj esperantisto de 1980 ĝis la morto😉. Ŝi estas diplomita pri Esperanto-instruado en la Budapeŝta Universitato, gvidas Esperantlingvajn kursojn en- kaj ekster-lande. Ŝi verkas pri muzikaj temoj, tradukas, kaj partoprenas en multaj diversaj Esperantaj aranĝoj.


  • medicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado.
  • partnero: kunulo, kun-aganto en ludo, komerca afero aŭ alia projekto.
  • parto-prenanto: ĉe-estanto en iu aranĝo.
  • profesoro: alt-nivela instruisto en supera lernejo; estro de universitata fako.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.