Salti al enhavo

Faru filmeton por TEJO
- Zamenhof-tago 2020


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La jaro 2020 estis malfacila por multaj homoj tra la mondo. Ĉi-jare la junulara asocio TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) anoncas, ke ĝi volas festi la Zamenhofan Tagon kun speciala ĝojo kaj optimismo.

Sed eble ne ĉiuj legantoj de uea.facila scias, kio estas la Zamenhofa tago. Zamenhof, la kreinto de Esperanto, naskiĝis la 15-an de decembro 1859,  kaj esperantistoj tra la mondo organizas apartajn kunvenojn ĉirkaŭ tiu dato por festi lian naskiĝtagon. Kutime dum tiuj kunvenoj oni prezentas la vivon de Zamenhof, la idearon de Esperanto, aŭ aliajn temojn aparte ligitajn kun la ideoj de Zamenhof kaj la lingvo, kiun li kreis.

Temo de la filmeto: “Mi esperas…” 

TEJO invitas la esperantistojn krei filmetojn por la Zamenhofa tago, kun la temo: “Mi esperas...” Per tiu filmeto, ĝi volas doni al la mondo mesaĝon de espero, en Esperanto!

Kion vi esperas, por vi, por aliaj homoj, kaj por la mondo? Faru filmeton kaj rakontu al ĉiuj! Krom tio, se vi volas, vi povas ankaŭ rakonti pri vi mem: kie vi troviĝas, kiel vi pasigas la tempon kaj kiel vi festos la Zamenhofan tagon.

La filmetoj, kiujn vi sendos, estos kunmetitaj en unu grandan filmon, kiun TEJO publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. TEJO disvastigos ĝin en ĉiuj siaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo. 

Kiel kontribui?

1- Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo “Mi esperas…”. La filmeto estu horizontala kaj daŭru ne pli longe ol 30 sekundojn.

2- Skribu vian mesaĝon kaj traduku ĝin al via nacia lingvo aŭ al via denaska lingvo. (Oni uzos tion por fari subtekstojn.)

3- Sendu al TEJO la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se pro iu kialo vi ne sukcesos sendi vian filmeton tiumaniere, skribu al Ariel Palmer aŭ per Telegramo al @arielpalmer

Kiam TEJO ricevos vian filmeton, ĝi sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevos konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, skribu denove!

Limdato por sendi viajn filmetojn estas la 5-a de decembro 2020.

 

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de via poŝtelefono / filmilo antaŭ ol komenci la filmadon, kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La filmeto estu horizontala. Se via poŝtelefono / filmilo registras ne tre bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze! TEJO volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2

  • formularo: dokumento, en kiun oni skribas la necesajn detalojn por fari peton aŭ sendi informojn. 

Formularo.jpg.12301ee107728126c9d1950e23720215.jpg

  • horizontala: iranta de unu flanko al la alia, ne supren aŭ malsupren.

Horizontala.jpg.6f3ecca817b1a999a0105f7ebf1b00a1.jpg

  • konfirmo: certigo, ke dokumento aŭ peto estas ricevita.
  • lenso: vitra disko, uzata ekzemple en fotilo, filmilo aŭ simile, tra kiu oni rigardas la objekton, kiun oni fotos aŭ filmos.

1565833248_Lensopx..jpg.3674d7517d579360c7ff473fae11a455.jpg

  • lim-dato: lasta dato por iu agado, post kiu ĝi ne plu eblos.
  • optimismo: emo trovi ĉion bona en la vivo kaj ĉiam esperi sukceson kaj feliĉon. 
  • projekcii: sendi filmon aŭ alian luman bildon sur ekranon. 

956360409_Projekciilopx..jpg.9a0bddc1e9aba6fc0b8fb29f038a4d9e.jpg

  • registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) aŭ filmi okazaĵon por posta reaŭskultado aŭ rigardado. 
  • sekundo: estas 60 sekundoj en unu minuto.
  • Telegramo: tuj-mesaĝilo per kiu eblas senpage sendi voĉmesaĝojn, bildojn, filmetojn kaj ĉiajn dosierojn.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.