-
Enhaveroj
30 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
2
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Mariana
-
-
antaŭ 3 minutoj, Anna diris:
Tio estas unu el la unuaj libroj, kiujn mi legis en Esperanto antaŭ preskaŭ 50 jaroj. Verŝajne ĝi faris al mi grandan impreson, ĉar male kiel @Mariana, mi ankoraŭ memoras, kiel la rakonto finiĝis! Mi ankaŭ spektis la filmon, kaj sendube ankaŭ tio helpas la memorkapablon.
Mia memoro(mal)kapablo estas ege demokratia - ĝi ne diskriminacias laŭ ŝato/malŝato. Ankaŭ mi ŝatis la libron. (Filmojn mi ĝenerale malpli ŝatas ol iliajn literaturajn fontojn). Kaj mi tamen ne memoras la intrigon.
- 2
-
Mi jam legis en la bulgara kaj spektis la filmon. Bonŝance, mi estas dotita per malforta memorkapablo. Do nun mi denove ĝuos kaj surpriziĝos.
- 4
-
Bonege! Apartan dankon pro la son-dosiero.
- 3
-
antaŭ 4 horoj, Tim diris:
Kutime en retejoj adresoj ja funkcias tiel. En ĉi tiu tamen estas la lasta parto, kiu estas grava. La sistemo trovos la ĝustan artikolon, eĉ se mi ŝanĝos la nomon de la kategorio aŭ movos la artikolon al nova
Bonege!
- 1
-
Mi ja ne celi ŝat(ig)i miajn proprajn komentojn - mi deziris esprimi mian ŝaton pri la artikolo de Renato.
Nun mi efektive vidas tiun grizan maneton, el kiuj elsaltas la kvar butonoj pri ŝato, amo, danko aŭ malŝato. Verŝajne ĉe mi io misfunkciis. Aŭ eble hieraŭ vespere miaj okuloj estis tro lacaj kaj ne vidis la palan butonon. Ĉiukaze jam ĉio estas en ordo.
Dankon, Tim! Ne nur pro la respondo al mia komento - dankon pro la bonega retejo!
- 1
- 1
-
Jes, dankon. Bedaŭrinde, ĝi aperas pro tre trista kialo.
-
antaŭ 6 horoj, Anna diris:
Rilate al la skajpa prezento, bonvolu skribi al ni per "Kontakti nin", por ke ni interkonsentu.
Anticipan dankon, mi skribos tuj.
-
antaŭ 6 horoj, Anna diris:
Dankon pro via komento - kaj ankaŭ pro la konsilo. Eble, kiam ni havos pli da artikoloj, ni povus krei du malsamajn kategoriojn. Sed ankoraŭ ne!
Kara Anna, la retadresoj de la artikoloj enhavas la nomojn de la kategorio, vidu ekzemple tiun ĉi:
https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/du-poemoj-de-liven-dek/
Do ne estas bona ideo poste krei novan kategorion, ĉar tiam la retadresoj ŝanĝiĝos, kaj la malnovaj ligiloj ĉesos funkcii. (Mi ja esperas, ke oni volonte rekomendos artikolojn kaj citos iliaj retadresojn. Tion mi mem intencas regule fari.)
Se vi planas estonte publikigi plurajn literaturaĵojn, preferindas krei apartan kategorion jam nun. Se vi tion ne planas, unusola komuna kategorio por literaturaj kaj neliteraturaj tekstoj estas en ordo.
Mi mem tutcerte preferas apartan kategorion kun multe da literaturaĵoj.
- 1
-
Gratulojn pro la bonega retejo! Mi intencis ĉi-jare restarigi en reta formato mian revuon "AmUzE", kiu naskiĝis antaŭ 20 jaroj, sed tre mallonge vivis pro financaj kialoj. Ĝia slogano estis: "Bunta, facil-stila, distra kaj utila"- mi vidas, ke tiu ĉi retejo faras preskaŭ ĉion, kion mi mem deziris fari. Do verŝajne mi repripensos miajn planojn kaj kreos ion alian.
Kaj dume mi uzos kaj vaste rekomendos la facilan retejon! Dum nia sekva monata kunveno en Sofio mi prezentos ĝin. Aŭ, estus pli bones se iu el la kunlaborantoj pretus mem prezenti ĝin per skajpo. Temas pri la 19a de februaro, je la 12a horo laŭ UTC. Kiu ŝatus gasti al ni virtuale?
Sugesto al la manstrumantoj: Laŭ mi ege utilus, se estus unu paĝo, en kiu oni kolektu komentojn kaj sugestojn pri la retejo mem, ne pri apartaj artikoloj.
- 1
-
Mi ne sciis kiel pruvi per ciferoj la kvaliton de la E-Vikipedio. Dankon pro la argumentoj!
- 1
-
Belegaj poemoj! Dankon, Liven Dek! Mi atendas pliajn!
Kaj unu propono al la mastrumantoj: Bonvolu krei apartan kategorion por literaturo. "Legaĵoj" estas tro ĝenerala por artaj kaj ne-artaj tekstoj - mi preferus facile trovi ilin aparte.
- 1
-
Mi ĝojus, se eblus deklari ŝaton sen verki apartan komenton. Mi ne deziras ion ajn komenti aŭ aldoni al la teksto de Renato - nur esprimi mian ŝaton.
-
Tre bone, ke la tekston akompanas son-doriero! Mi ĝojus, se estus prli da tiaj artikoloj.
Murdo en la Orienta Ekspreso
en Libroservo
Afiŝita
Nu, logike - se ni ion/iun respektas, tion/tiun ni emas ankaŭ re-spekti!