Salti al enhavo

Ni ne ĉesu labori por paco
inter homoj kaj nacioj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO

Pro la milito kaj homa suferado en la oriento de Eŭropo, Universala Esperanto-Asocio (UEA) faris deklaron. Ĝi memorigas, ke la kreinto de Esperanto, L.L. Zamenhof, mem spertis la kondiĉojn, kiuj kaŭzas militadon. Li kunligis siajn pacajn idealojn kun lingvo, kiu ebligas respekteman egalecon en la komunikado cele al reciproka interkompreniĝo inter la homoj. En 1906, okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, Zamenhof deklaris: “Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam”.

La deklaro de UEA daŭrigas tiel: Nia tasko estas klara. Ni komencu en niaj propraj mensoj: ni elradikigu antaŭjuĝojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj. Poste ni kunlaboru kun ĉiuj bonkoraj homoj, kiuj laboras por interhoma kompreniĝo. Ni jam akceptis tiun taskon, kiam ni lernis Esperanton. Sekve ni daŭre postulu, ke niaj registaroj reprezentu la pacemajn dezirojn de siaj popoloj vivi trankvile kaj sen konfliktoj. Ni postulu, ke la membroj de Unuiĝintaj Nacioj respektu sian propran deklaracion, la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kaj respektu ankaŭ ĝiajn fondajn principojn, kiuj naskiĝis de la deziro, ke neniam ripetiĝu la teruraĵoj de amasmilitado.

Ni ĉiuj levu niajn voĉojn kiel anoj de internacia movado, kiu ĉiutage laboras por paca interkompreniĝo. Ni atentigu niajn registarojn, ke necesas plenumi la promesojn faritajn al la popoloj de la mondo: solvi konfliktojn antaŭ ol ili eksplodas katastrofe por ĉiuj mondloĝantoj.

UEA ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo, kiu faciligos la atingojn de pacaj idealoj kaj amon inter la popoloj. Ni tamen nature kaj senlace esprimas nian solidarecon kun ĉiuj samideanoj, kiuj suferas pro atakoj kontraŭ ilia rajto al paca, sekura vivo.

La fondinto de UEA, Hector Hodler, celis krei kunlaboran reton de samideanoj tra la tuta mondo. Dum la 1-a Mondmilito la Centra Oficejo de UEA, kiu tiam troviĝis en Ĝenevo, laboris por teni en kontakto familianojn en ambaŭ flankoj. Ni montru, ke denove ni kapablas tuj agi por doni la praktikan helpon, kiun bezonas membroj de nia tutmonda familio. La konto Espero ĉe UEA estis fondita okaze de alia kruela milito en Eŭropo por interalie iom helpi al familioj de suferantaj esperantistoj. Denove ni uzos tiun konton kaj aliajn rimedojn por montri nian solidarecon kun niaj kuraĝaj familianoj. La konto Espero invitas viajn kontribuojn kun tiu celo.

Ni iom mallongigis kaj simpligis la tekston de la deklaro laŭ la vortlisto de uea.facila. La plena teksto estas legebla en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1023 de 2022-02-27.
 

  • Ŝati 5
  • Ami 1

  • antaŭ-juĝo: tro rapida malbona juĝo pri homo, antaŭ ol oni plene konas lin/ŝin.
  • deklaracio: grava publika sciigo pri iu temo.
  • deklari: publike sciigi.
  • deklaro: publika sciigo.
  • eksplodi: subite kaj tre forte rompiĝi pro interna premo de gasoj; subite kaj brue ellasi fortan emocion, kiun oni ne povas plu reteni; subite kaj brue komenciĝi.

1186353818_Eksplodopx..png.4d204fcc865bd561bd2aadad6a29c14f.png

  • el-radikigi: elŝiri planton el la tero kune kun la radikoj; tute eltiri ion. 

628273912_Elradikigipubl.(2).thumb.jpg.f46b39b87128987580b7beace8c8d3b7.jpg

  • gento: popolo sam-devena; aro da familioj devenantaj de la samaj prauloj.
  • katastrofo: subita, malfeliĉega okazaĵo, kun teruraj sekvoj por homoj kaj objektoj.
  • konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.
  • konto: komerca skriba kalkulo, ekzemple ĉe banko, pri la mono posedata de iu persono.
  • pledi: paroli antaŭ juĝisto, por defendi sian propran aferon aŭ tiun de alia homo.
  • plenumi: plene fari tion, kio necesas; efektivigi.
  • reciproka: de la unua homo al la dua, kaj tute same, de la dua homo al la unua.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • reprezenti: prezenti, anstataŭi; prezenti sin nome de iu asocio.
  • sam-ide-ano: homo kun la sama ideo, esperantisto.
  • solidareco: helpema, spirita komuneco, eĉ en malfacila situacio.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.