Salti al enhavo

Pri la Akademio de Esperanto


 Diskonigi

Membroj de la Akademio dum la 102-a UK en Seulo, Korea Resp. 2017. Foto: Robin van der Vliet, CC BY-SA 4.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

La unua Universala Kongreso de Esperanto elektis grandan Lingvan Komitaton por sekurigi la unuecon de Esperanto. Jam frue oni decidis, ke parteto (18 membroj) de tiu granda komitato formu akademion. Per reorganizo post la Dua Mondmilito oni malfondis la Lingvan Komitaton kaj starigis la nunan Akademion de Esperanto (AdE), konsistantan el 45 membroj. 

La Akademianoj estas elektataj por 9-jara oficperiodo. Ĉiun trian jaron oni elektas trionon de la membroj, 15 personojn. Kiel similaj fermitaj rondoj, AdE renovigas sin mem. La statuto diras: "Por fariĝi kandidato por la Akademio, esperantisto devas esti proponita de almenaŭ kvin akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn."

Tasko de AdE estas observi la evoluon de Esperanto kaj zorgi, ke ĝi okazu laŭ la principoj de la Fundamento de Esperanto. Rimarku, ke AdE observas la evoluon, ĝi ne direktas ĝin! Ofta trajto ne nur de AdE, sed de ajna lingva akademio, estas, ke ĝi "rapidas malrapide". Se vorto fariĝas ofta, oni ne atendu, ke AdE tuj oficialigu ĝin. La uzo de la vorto povas esti modaĵo kaj malaperi post mallonga tempo. Tial AdE atendas por observi, ĉu montriĝos, ke la vorto havas ekzistorajton en Esperanto. Sed ekzistorajton eblas montri nur per uzado. Tial, en nia ĉiutaga lingvaĵo ĉiuj, inkluzive de la akademianoj mem, sentime uzadas vortojn, kiujn AdE ankoraŭ ne oficialigis. Sed en oficialaj skribaj dokumentoj de AdE prefere aperu nur oficialigitaj vortoj.

AdE konsistas el diversaj sekcioj: pri gramatiko, pri vortaro, pri literaturo k.s. Akademiano povas esti membro de pluraj sekcioj.

Ĉi-supre mi skribis, ke AdE estas "fermita rondo". Tamen ĝi plurmaniere estas malfermita al la ĝenerala publiko: ĝi havas Lingvan Konsultejon, al kiu la publiko povas direkti lingvajn demandojn; dum la Universalaj Kongresoj okazas kunveno, en kiu la publiko estas informata pri la Akademio kaj povas fari demandojn al la ĉeestantaj akademianoj; ĝi havas retpaĝon, en kiu la publiko povas legi oficialajn dokumentojn de AdE kaj novaĵojn pri ĝia agado.

Granda diferenco inter la Akademio de Esperanto kaj alilingvaj akademioj estas, ke la anoj de AdE havas tre malsamajn denaskajn lingvojn. Oni atendus, ke tiel bunta aro malfacile konsentus pri la klarigado kaj interpretado de kelkaj aspektoj de la lingvo, kaj efektive okazis tiurilataj konfliktoj. Tamen plej ofte okazas, ke la akademianoj harmonie kunlaboras.

Otto Prytz

  • Ŝati 3

Otto Prytz estas norvega esperantisto. Antaŭ sia emeritiĝo en 2005 li laboris kiel lekciisto pri la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo. Naskiĝinte blinda, li havas apartan intereson pri la brajla alfabeto, kaj dum multaj jaroj li gvidis la Norvegan Publikan Komisionon pri Brajlo, okupiĝante interalie pri unuecigo de brajlaj skriboj internacie. Li ĵus emeritiĝis el  la Akademio de Esperanto, kie li aktivis dum 18 jaroj. 


  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.
  • fundamento: la bazo de konstruaĵo; la plej necesa parto, kiu subtenas la ceteron; la Fundamento: la plej baza libro pri Esperanto, kiu aperis en 1905. 
  • harmonie: kun bela aranĝo de samtempaj, tre agrablaj, muzikaj sonoj aŭ koloroj; montrante samecon de sentoj inter pluraj personoj.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • kandidato: homo, kiu proponas sin por iu ofico.
  • konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.
  • konsultejo: loko aŭ retejo, kie eblas peti opiniojn pri iu demando aŭ problemo. 
  • k.s.: kaj simile
  • modo: nedaŭra kutimo, precipe rilate al vestoj, sed ankaŭ al aliaj aferoj, kiuj rapide ŝanĝiĝas.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • oficialigi: anonci, ke iu vorto devas aparteni al Esperanto.
  • reprezenti: prezenti, anstataŭi; prezenti sin nome de iu asocio.
  • sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo aŭ simile.
  • statuto: baza regularo de asocio.
  • trajto: eco de la vizaĝo aŭ de la menso; eco, kvalito.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.