Salti al enhavo

Kiel mi eksciis pri Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Márcia Rego.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

Antaŭ 40 jaroj mi finstudis ĉe la armea universitato kaj iĝis oficiro. Samtempe en la sama universitato mi eklaboris kiel la administranto de la soldato-lernantoj. Tiam mi estis juna kaj lernema, kaj en liberaj tagoj mi ŝatis viziti librovendejon.

Iutage mi estis en la librovendejo. Tiutempe, en Ĉinio oni vendis la librojn tiamaniere: la librovendistoj staris malantaŭ longa vendotablo. Dorse de la vendistoj staris la libro-bretoj, sur kiuj estis dismetitaj diversfakaj libroj. Libroaĉetanto ne havis la rajton libere preni kaj foliumi tiujn librojn, sed devis peti la vendiston transdoni la libron, kiun la aĉetanto deziris vidi.

En tiu tago mi vidis sur la librobreto iun libron, sur kies titolpaĝo estis skribita en la ĉina lingvo: 世界语文选. Tiuj vortoj signifas en Esperanto: “Elektitaj artikoloj en Esperanto”. Interesite, mi petis la vendistinon transdoni al mi la libron, kaj foliumis ĝin. En la libro ĉiuj artikoloj estis verkitaj en iu fremda lingvo, kiun mi tute ne konis.

Foliumante mi rimarkis, ke la libro entute havas tri volumojn. Mi supozis, ke en la aliaj volumoj estas la ĉinlingvaj artikoloj, kiuj eble prezentas al mi, kia estas tiu lingvo. Do, mi petis la vendistinon transdoni al mi la duan volumon. Tamen ankaŭ en la dua libro mi ne trovis la ĉinan prezentaĵon pri la lingvo. Mi ree petis la vendistinon doni al mi la trian. Tiam ŝi subite koleriĝis kaj demandis min senpacience: “Kial vi fojon post fojo petas tiujn samlingvajn librojn, kiujn vi tute ne komprenas? Ĉu vi vere scipovas la lingvon?”

Sub ŝiaj vortoj mi klare aŭdis ŝian opinion, ke mi certe ne scipovas kaj ne komprenas ĉi tiun strangan lingvon, sed nur ĝenas ŝin denove kaj denove!

Samtempe ankaŭ mi koleretiĝis pro ŝia nefervora servado, kaj mi tuj diris al ŝi per forta voĉo: “Donu al mi ĉiujn tiujn librojn! Mi aĉetu! Mi ilin aĉetos!”. Kaj mi aĉetis ĉiujn tri volumojn.

Kunportante la librojn mi revenis al mia loĝejo ĉe la universitato. La jaro estis 1983, antaŭ 40 jaroj.

En tiu jaro mi komencis lerni Esperanton kaj fariĝis esperantisto. Ĝis nun mi neniam forlasis nian karan lingvon.

Karilo (Liu Minghui)
 

  • Ŝati 11
  • Ami 4

Liu Minghui estas ĉina esperantisto, dumviva membro de UEA, emerita oficiro. Li entuziasmas pri la Esperanto-movado, kaj estis vicĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo.


  • administranto: homo, kiu prizorgas la funkciadon de organizaĵo aŭ de konto.
  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

622187242_Armeopx.jpg.4dd84ccd3993e63c83ab8e04a9238b2b.jpg

  • breto: tabulo pli longa ol larĝa, sur kiun oni metas aferojn.

1027262414_Bretopx..jpg.a363f332b1b61d24253b2ad0f972a3b4.jpg

  • foliumi: turni la paĝojn de libro por rapide trarigardi ĝin.
  • ne-fervora: sen forta plen-kora interesiĝo.
  • oficiro: estro de soldatoj.
  • sen-pacience: ne volante atendi aŭ doni tempon, malafable.
  • titol-paĝo: la unua paĝo en libro, kie estas skribitaj la nomoj de la verko kaj de la verkinto.

163882503_Titolpao.thumb.jpg.c41a8491266140265114d9304b6c15f9.jpg

  • volumo: unu libro el pluraj, kiuj kune konsistigas pli longan verkon.

Volumo.thumb.jpg.161213e454e13bc8fc0796e118d4741d.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Multan dankon al la aŭtoro Karilo (Liu Minghui) pro la kunhavigo de sia ekvojaĝo al Esperantujo! Mi tre ĝuis la legadon ... ankaŭ pro tio ke tiaj rakontetoj vekas la memoron al propraj tiurilataj spertoj.

Dankon kompreneble ankaŭ al uea.facila pro la aperigo!

Redaktite de Gabriele
  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.