Salti al enhavo

Ĉina Printempa Festo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Saluton! Jen malrapida novaĵo de El Popola Ĉinio:
 
Komenciĝis pasaĝer-transporto por la Printempa Festo
 
La 21-an de januaro komenciĝis la pasaĝer-transporto por la Printempa Festo de la kuranta jaro. En la venontaj 40 tagoj, estos antaŭviditaj 2,99 miliardoj da vojaĝoj trajnaj kaj aŭtobusaj tutlande por familia rekuniĝo. 
 
Kiam aperis "pasaĝertransporto por la Printempa Festo"?

Komence de 1978 homoj, kiuj hejmeniris por familia rekuniĝo, svarmis en la fervoja stacidomo de Guangzhou. Post du jaroj, la vortoj "pasaĝertransporto por la Printempa Festo" unuafoje aperis en la Popola Tagĵurnalo.
 
En la pasintaj preskaŭ 40 jaroj la afero multe ŝanĝiĝis. Komence la vojaĝo al hejmo ŝajnis tre longa, sed nun oni povas komforte vojaĝi al hejmo. Tio reflektas grandan ŝanĝon de la ĉina socio.
 
En la preskaŭ 40 jaroj, la nombro de vojaĝoj por la Printempa Festo kreskis de malpli ol 100 milionoj ĝis preskaŭ tri miliardoj, kaj tio jam fariĝis la jara evento kun ĉina trajto kaj grava fenestro por observi la ĉinan socion. 
 
Alt-teknikoj sekurigas transportadon
 
Ĉi-jare estos 2,99 miliardoj da vojaĝoj dum la Printempa Festo. Kiu povas certigi la sekurecon de tiom granda nombro da pasaĝeroj? Alt-teknikoj.
 
Nun eniro en fervojan stacidomon per vizaĝ-distingo, specialaj okulvitroj portataj de policanoj por rekoni suspektatojn, panorama navigado per la tekniko virtuala realo kaj aŭtomata vojkonduko estas aplikataj en la transportado.

La teknikoj ankaŭ ŝanĝas la manieron de bilet-aĉeto. Nun malofte vidiĝas longa vico por aĉeti biletojn, ĉar oni preferas mendi biletojn fervojajn kaj flugajn en la Interreto.

Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4
  • Ami 2

  • trajno: vagonaro.

train.jpg.577971ca889c501d0c3101a419c4c250.jpg

  • ĵurnalo: ĉiutaga gazeto. 

551844129_urnalo.jpg.c8b66d1d9b4d64a4130fb0298eccb9ba.jpg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bone,

Sed, ĉu ili vojaĝas tre ofte dum ĉi tiu periodo?  2,99 millardoj da voĵagoj en lando kun nur 1,35 miliardoj da popolo. Ĉu preskaŭ ĉiu  vojaĝas?

Estas iom nekredebla!

 

Redaktite de scivolemo
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon por via komento, la kvanto 2,99 milardoj venas el la pasagheroj per aviadilo, shipo, shoseoveturo kaj trajno, se iu revenas hejmurbon unue per trajno kaj sekve per autobuso, do lia vojagho fakte estas kalkulita kiel du vojaghoj, tial kiam li revenas al labora urbo per sama maniero, fakte li havas kvar vojaghojn dum la printempa festo. Chu mi klare klarigis pri tio? Bonvenon al Chinio, kara! 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.