Salti al enhavo

La bluaj floroj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Sara Spanò.

La 23-an de marto ĉi-jare forpasis Júlia Sigmond (1929-2020), rumana esperantistino, je la aĝo 90 jaroj. Ĝis 2009 ŝi loĝis en Transilvanio (Rumanujo), en la urbo Kluĵo (Cluj).

Dum sia vivo ŝi verkis multajn rakontojn kaj aliajn mallongajn verkojn en Esperanto, kaj ŝi estis ankaŭ prezidanto de la Esperanto-asocio en Kluĵo kaj redaktoro de ĝia revuo Bazaro (1997-2009). Laŭaspekte tiu revueto ŝajnis malgranda kaj sensignifa, kiel oni atendus de loka revuo. Sed ĝi prezentis tre varian kaj internacian enhavon.

Malfrue en la vivo, je 80 jaroj ŝi transloĝiĝis al Italujo pro edziniĝo kun itala esperantisto, Filippo Franceschi, konata kiel verkisto Sen Rodin. Malfeliĉe, la geedzoj mortis en la sama semajno pro la kronvirusa epidemio.

Jen rakonto de Júlia Sigmond. Atentu pri la nekutima vorto dolĉapatro en la unua frazo. Tiu vorto imitas esprimon en la hungara, kaj signifas simple “patro”. 

La bluaj floroj

Ofte okazis dum mia infaneco, precipe somere, ke dimanĉe matene miaj gepatroj decidis, ke ni vizitu la fratinojn de mia Dolĉapatro en la proksima vilaĝo, fakte ĝi estis lia naskiĝvilaĝo.

Tiutempe nek ni, nek la parencoj havis telefonon, do nia alveno estis ĉiam surprizo, sed miaj onklinoj ĉiam sincere ĝojegis ekvidante nin.

Alveninte, mia Dolĉapatro proponis: metu ankoraŭ unu litron da akvo en la supon. La onklinoj ekridis kaj eble obeis lin. Fakte la vizito estis simila al ekskurso, ĉar la vojo, ĉirkaŭ 5 km longa, estis nur longa promenado, apud la rivero Aranyos (aranjoŝ), inter kampoj plenplenaj da belegaj floroj.

Ni infanoj ĉiufoje kolektis multajn florojn kaj alvenis al la onklinoj kun grandegaj florbukedoj.

La plejmultaj el ili estis leŭkantoj, papavoj kaj bluaj cejanoj. Pri la nomoj de multaj aliaj floroj mi jam ne memoras.

Precipe mi ŝatis la blukoloran floron, ĝi havis tre interesan kaj delikatan formon, sed ĝi estis senodora.

Iam mi havis tre grandan ĉagrenon. Mi ne scias kial, sed subite mi rememoris pri tiuj florbukedoj, kaj precipe pri la blukolora cejano.

Mi pensis pri ĝi kaj per fermitaj okuloj, subite mi ekvidis grandan kampon plenplenan de tiuj bluaj floroj.

Ĝuege mi rigardis centojn aŭ eble milojn da ili.

Sed poste la floroj ŝanĝiĝis al alispecaj floroj. Nur la koloro restis blua, kaj la bildo kun bluaj floroj konstante ŝanĝiĝis. La floroj jam estis tute nekonataj. Neniam mi vidis similajn florojn. Mia fantazio kreis ilin. Mi nur miris mian mensan kapablon pri fantazio inventi novajn formojn kaj ankaŭ laŭ la grandeco ili estis absolute malsamaj.

Jam de jaroj la bluaj floroj iĝis miaj animaj medikamentoj. Kiam mi eksentas, ke alproksimiĝas iu tristeco, aŭ abundas la malagrablaj pensoj aŭ rememoroj pezaj, rapidege mi ekpensas pri miaj bluaj floroj.

Ofte okazas, ke vespere mi enpense promenas inter miaj bluaj floroj, kaj ili tiel trankviligas min, ke mi endormiĝas, kaj por mi tiunokta dormo certe estas pli “fruktodona" ol la aliaj noktoj.

Provu pensi pri bluaj floroj por esti ĉiam sen tristeco kaj se vi nur unufoje sukcese uzis ĉi tiun ”medikamenton", nepre donacu plu al viaj gekaruloj.

Júlia Sigmond


 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1
  • Ami 3

Júlia Sigmond (1929-2020) estis hungarlingva rumanino. Ŝi estis tre aktiva verkisto, tradukisto kaj redaktoro. Profesie ŝi laboris en hungarlingva pup-teatro.


  • absolute: tute, plene, sen iu ajn dubo.
  • abundi: ekzisti en tre grandaj kvantoj.
  • bazaro: granda kovrita aŭ sub-ĉiela vendejo, kie troviĝas multaj malpli grandaj sendependaj vendejoj aŭ vendotabloj. 

392830070_Bazarowkp..jpg.b0ea75bbd5bf52b10a17d92ef07754a4.jpg        Foto: Sstevenson24/Wikipedia CC BY-SA 2.5

  • bukedo: aro da floroj ligitaj kune. 

1379457180_Bukedopx..jpg.3b43a14e1292aa8ec52e197e8d325943.jpg

  • cejano: blua kampara floro.

1406472549_Cejanopx..jpg.8f7641e67880db386d79ec3118805e8f.jpg

  • ĉagreno: malplezuro, malĝojo, mensa suferado.
  • dolĉapatro: patro (nerekomendita vorto surbaze de la hungara).
  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj atakas samtempe multajn homojn en la sama regiono.
  • fantazio: nereala, imagata kreaĵo.
  • for-pasi: morti.
  • frukto-dona: donanta multe da fruktoj; donanta bonan rezulton.
  • km: kilometro.
  • kronviruso: tre serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo en la jaro 2020.

1956041636_Kronvirusopx..jpg.6e7dddef472ebfd2e1d4d5a5b4b80b7c.jpg

  • leŭkanto: ano de familio de blankaj floroj kun flava centro.

403102037_Lekantopx..jpg.57a8cb07a71c4bce8e7514fac7d8e767.jpg

  • litro: difinita kvanto de akvo, lakto, biero aŭ simile.

Litro.thumb.jpg.c9abdd3e12a933d28d2afe963d81721a.jpg

  • medikamento: kuracilo.
  • papavo: ruĝa kampara floro. 

837242584_Papavopx..jpg.6c9cc3841b1c7b0244220aefa89e3c92.jpg

  • parenco: familiano.
  • rumana: apartenanta al Rumanujo, lando en sud-orienta Eŭropo ĉe la Nigra Maro, kun ĉefurbo Bukareŝto.
  • sincere: agante aŭ parolante laŭ siaj veraj emocioj kaj opinioj.
  • supo: diversaj manĝaĵoj kuiritaj en granda kvanto da akvo. 

213363652_Supopx..jpg.590072b70aa9c3bdd2a11b16a8870eb4.jpg

  • surprizo: miriga kaj neatendita okazaĵo.
  • tristeco: malfeliĉo, malĝojo.
  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.