Salti al enhavo

La heroo de Montevideo


 Diskonigi

Antaŭ la komenciĝo de la Plenkunsido de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 10-an de decembro 1954. Prof. d-ro Ivo Lapenna staras tute malantaŭe, prenante sian sidlokon. Foto: UNESCO (Unesko).

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

La heroo de Montevideo

Ekde la tempo de Zamenhof la esperantistoj ĉiam esperis, ke la lingvo rapide disvastiĝos. Ĉio, kio promesis proksimiĝon al tiu celo, estis dezirinda. Ŝajnis tre grava ne nur la laboro de individuoj, sed ankaŭ la subteno de registaroj

Post la Unua Mondmilito esperantistoj tre vigle aktivis en Ligo de Nacioj. Tio ne havis la esperatan rezulton, ĉar gravaj ŝtatoj, precipe Francio, ne apogis aŭ rekte kontraŭis la argumentojn por Esperanto. Poste la ŝancoj de la Movado daŭre malkreskis pro la fortiĝo de ĉiuspecaj naciismoj.

Post la Dua Mondmilito naskiĝis novaj esperoj, ankaŭ por Esperanto. Universala Esperanto-Asocio (UEA) komencis kolekti subskribojn por petskribo direktota al Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri subteno al la Esperanto-movado. Ĝis la fino de 1948 oni kolektis subskribojn de 492 organizaĵoj kun entute 15 454 780 membroj, kaj de 895 432 individuoj. Inter la subtenantoj estis gravaj homoj kaj organizaĵoj. 

En aŭgusto 1950 la petskribo estis transdonita al UN, kiu pludonis ĝin al Unesko. Post longa atendado fine la 8-a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, Urugvajo, traktis la petskribon en decembro 1954. Kiel observanto de UEA ĉeestis Ivo Lapenna, ĝia ĝenerala sekretario.

Komence, moka parolado de la dana delegito preskaŭ detruis la ŝancojn de la petskribo. Laŭ li, ĝi estas lingvo kun malriĉa vortaro kaj primitiva gramatiko. Poste dank’ al lerta gazetara kampanjo en Urugvajo la situacio ŝanĝiĝis. Fine en la konferenco plimulto subtenis rezolucion, kiu rekonis la rezultojn atingitajn per Esperanto “por la proksimigo de la popoloj de la mondo”. Unesko ankaŭ starigis interkonsenton pri kunlaboro kun UEA. Esperantistoj nomis Lapenna “la heroo de Montevideo”.

Tio ne estis la fina venko, pri kiu iam esperis la fruaj esperantistoj, sed ĝi ŝajnis grava paŝo survoje al tio. Alia sekvo de la Unesko-konferenco en la urugvaja ĉefurbo ne estis tuj rimarkita. Inter la 17 delegitaroj, kiuj ne voĉdonis por la rezolucio, sed ankaŭ ne kontraŭ ĝi, estis tiuj de Soveta Unio kaj ĝiaj aliancanoj. Tio estis atentinda kaj kuraĝiga precipe por la esperantistoj en la komunistaj landoj.

En 1966 UEA kolektis subskribojn por nova petskribo al Unuiĝintaj Nacioj, kiu celis al ties trakto de la monda lingvo-problemo. Sed ĉi-foje Lapenna ne sukcesis. UN ne konsentis okupiĝi pri tio, kun la argumento, ke la aferon povas trakti nur la membro-ŝtatoj, ne UN.

Lapenna.thumb.jpg.fa59449e78d392fd68427c488ed19e68.jpg1966. La prezidanto de UEA, Prof. d-ro Ivo Lapenna, okaze de la transdono
de la propono pri Esperanto al la Sekretariejo de UN en Novjorko. Foto: UN

En 1977 la ĝenerala direktoro de Unesko venis al la Universala Kongreso en Rejkjaviko. Unesko ankaŭ poste montris sian bonvolon al la Esperanto-movado, kvankam tio apenaŭ estis rimarkata en la ekstera mondo. La esperantistoj komprenis, ke nenio povas anstataŭi la laboron je loka kaj nacia niveloj kaj la fortostreĉojn de individuoj. Iom post iom ili perdis la esperon pri ŝancoj ĉe UN kaj Unesko. Tamen, ilia kontribuo por la popularigo de la celoj de tiuj mondaj organizaĵoj restas atentinda.

                                            Ulrich Lins
 

  • Ŝati 4

Ulrich Lins estas germana historiisto. Li verkis la libron La danĝera lingvo, kiu temas pri persekutoj kontraŭ Esperanto precipe en Germanujo kaj Sovetunio.


  • aliancanoj: membroj de apartaj grupoj, kiuj interkonsentas kune batali aŭ labori.
  • apogi: helpi kaj kunlabori por plifortigi la situacion de iu aŭ io.
  • argumento: fakto aŭ kialo, kiun oni prezentas por konvinki iun aŭ por montri la pravecon de iu ideo.
  • delegito: homo sendita por prezenti la aferojn de iu asocio.
  • heroo: homo kiu faris eksterordinare grandajn aŭ kuraĝajn agojn; ĉefa persono de rakonto, teatraĵo kaj simile.
  • individuo: unuopulo, unu aparta membro de grupo.
  • kampanjo: laŭplana agado por realigi difinitan celon.
  • komunisto: proponanto de la politika idearo laŭ kiu la fontoj de riĉeco kaj la produkto-rimedoj apartenas al la popolo; proponanto de la politika sistemo de la iama Sovet-Unio kaj iuj aliaj landoj.
  • konferenco: renkontiĝo de fakuloj, kiuj diskutas gravajn aferojn rilate al sia fako.
  • primitiva: montranta la praformon de afero ankoraŭ ne plene evoluinta.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • rekoni: anonci la pravecon de iu fakto.
  • rezolucio: anonco, kiun faras asocio aŭ kunveno, pri sia pozicio aŭ opinio pri iu demando.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.