Salti al enhavo

Japana Esperanto: Zilengo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

OKA Asajiro naskiĝis en 1868. Post la fino de la studoj en la Imperia Universitato de Tokio, li iris al Germanujo en 1891 por postdiploma laboro pri bestoscienco. Li fariĝis profesoro kaj en 1925 estis elektita kiel membro de la Japana Imperia Akademio. Li iĝis mondfama bestosciencisto, kaj li estis la homo, kiu enkondukis en Japanujon la teoriojn de Darvino [Darwin] pri evoluado.

Li amis du aferojn: bestojn kaj lingvojn. Kiel ses-jarulo li lernis la latinan alfabeton, kaj poste lernis la lingvojn anglan, germanan, francan, latinan kaj italan. Li ankaŭ partoprenis la movadon por latinigo de la japana skribo. En Germanujo li ekkonis Volapukon, kaj en 1889 li komencis krei sian propran planlingvon, kiun li poste nomis Zilengo: “Nia lingvo”.

En 1891 li renkontis Esperanton. Legu tion, kion li skribis multajn jarojn poste en sia lingvo Zilengo: "Ante kindek ano, un dio, za alas a libraro, komperir svedik dicionaro. Sur tabulo za trovas parv libreto kon titulo Die Weltsprache Esperanto. [Antaŭ kvindek jaroj, iun tagon, mi iris al librovendejo por aĉeti svedan vortaron. Sur breto mi trovis malgrandan libreton kun la titolo (germanlingve) La mondlingvo Esperanto.]

Nu, japana studento, kiu en Germanujo serĉas svedan vortaron, estas esperantisto en la koro, eĉ antaŭ ol koni Esperanton. 

Li tuj lernis Esperanton, kaj rimarkis kelkajn gravajn diferencojn inter la Esperanta gramatiko kaj la japana. En Esperanto, same kiel en ĉiuj eŭropaj lingvoj, oni esprimas la pluralon: "Bonaj amikoj manĝas pomojn". La pluralo ne ekzistas en la japana, nek en la ĉina kaj en kelkaj aliaj lingvoj. En tiuj lingvoj oni komprenas la signifon laŭ la situacio.

Aliflanke mankas en Esperanto la utilaj vortetoj, kiujn japanoj aldonas post la vortoj. En la japana oni markas la subjekton per gawa [neko ga = kato], la akuzativon per o [neko o = katon],  kaj ekzistas ankaŭ la genitivo no [neko no = de la kato], kaj dativo ni [neko ni = al la kato].

Sekve en Zilengo ne ekzistas pluralo, tamen ĝi markas plurajn kazojn, kiuj ne ekzistas en Esperanto. La vorttrezoro ne interesis Oka-n, kiu plejparte uzis tiun de Esperanto.

Jen kelkaj ekzemploj:
za [mi], zo [min], zi [de mi], ze [al mi]; 
va [vi], vo [vin], vi [de vi], ve [al vi]. 
Tiuj finaĵoj estas regule uzataj por ĉiuj vortoj.

La verboj iom ŝanĝas la finaĵojn de Esperanto: savis [scias], savas [sciis], savos [scios], savit [scius], savir [scii], saver [sciu].

Adjektivoj finiĝas per d, k, aŭ l, sed malsame kiel Esperanto, ili ne havas gramatikajn finaĵojn. Ili ofte estas uzataj ankaŭ kiel adverboj

Nun vi povas pli bone kompreni la frazon "Un dio, za alas a libraro, komperir svedik dicionaro." Kaj jen alia simpla frazo: "An za venas savir Esperanto, za as aprenend rusik lengo." [Kiam mi ekkonis Esperanton, mi estis lernanta la rusan lingvon.]

Sed Oka Asajiro ne provis disvastigi sian lingvon kaj restis esperantisto la tutan vivon. Li ankaŭ instruis ĝin al siaj gefiloj. Oni memoras lin kiel la unuan japanan esperantiston. Li mortis en 1944. 

Oni rimarkas, ke eĉ homoj, kiuj kreas internacian lingvon, emas imiti la gramatikon de sia propra lingvo. Oka kreis lingvon, kies gramatiko similis al tiu de la japana, dum Zamenhof kreis lingvon bazitan plejparte sur la gramatiko de la eŭropaj lingvoj.

Renato Corsetti
 

  • Ŝati 5
  • Ami 2

Renato Corsetti estas italo, profesie psiĥo-lingvisto, nuntempe loĝanta en Britujo. Li estas eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, kiu interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado. 


  • adjektivo: vorto, kiu finiĝas per -a en Esperanto, kiu montras econ aŭ kvaliton, ekzemple “granda”, “bona”.
  • adverbo: e-vorto en Esperanto, ekzemple “bone”, “rapide”, “feliĉe”.
  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • akuzativo: la n-finaĵo en Esperanto, aŭ gramatika ero kun similaj funkcioj en aliaj lingvoj.
  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
  • breto: tabulo pli longa ol larĝa, sur kiun oni metas aferojn.

Bretopex.thumb.jpg.d537a7d1f49d2e83c0e0a99b713e9f34.jpg

  • dativo: gramatika detalo, per kiu lingvo montras diversajn rilatojn, ekzemple donadon aŭ ricevadon.  
  • en-konduki: enporti ion novan, kaj disvastigi ties uzon.
  • genitivo: gramatika detalo, per kiu lingvo montras posedon.
  • imperio: granda ŝtato, kiu konsistas el pluraj landoj kutime regataj de unu tre forta lando.
  • latina (alfabeto): la alfabeta skrib-sistemo uzata precipe de la eŭropaj lingvoj; (lingvo): la lingvo parolata de la Romanoj antaŭ multaj jarcentoj, la antaŭulo de la modernaj itala, hispana kaj franca lingvoj inter aliaj, kaj ankoraŭ nun uzata por krei sciencajn vortojn.
  • parto-preni: esti unu el la homoj aŭ asocioj, kiuj kune faras ion.
  • plan-lingvo: lingvo planita kaj kreita de homo aŭ homoj, anstataŭ evolui nature.
  • pluralo: multenombro (-aj aŭ -oj en Esperanto).
  • post-diploma: dua-nivelaj, pli profundaj studoj pri aparta temo, okazantaj fine de la unua kurso ĉe la universitato.
  • profesoro: alt-nivela instruisto en supera lernejo; estro de universitata fako.
  • subjekto: (en gramatiko) la aganto kiu plenumas la agon de frazo.
  • teorio: scienca klarigo pri konataj faktoj, kiu kapablas doni ĝustan solvon ankaŭ en novaj situacioj.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • verbo: ago-vorto, ekzemple: iri, vidas, havis, estos, aŭdus, kuru.
  • Volapuko: lingvo kreita de J. M. Schleyer kaj publikigita en 1879.
  • vort-trezoro: la tuta kvanto de la vortoj, kiujn iu konas kaj kutime uzas.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.