Artikoloj: Artikoloj

Eldonejo Guteto
Esperanto-USA starigas novan eldonejon, “Guteto”, por faciligi la aliron al Esperanta literaturo en kaj ekster Usono.

Guteto eldonos novajn originalajn verkojn kaj edukmaterialojn por anglalingvaj lernantoj, kaj ankaŭ reeldonos klasikajn verkojn. La nova iniciato rekte subtenas la celojn de Esperanto-USA, kiuj estas progresigi la instruadon kaj diskonigon de Esperanto en Usono. Pli vaste, ĝi volas proponi facile haveblajn verkojn por ĉiuj, de komencantoj ĝis spertuloj.

La projekton evoluigas Esperanto-USA kunlabore kun verkistino Stela Besenyei-Merger. “Multege da aferoj entuziasmigas min rilate al la projekto,” ŝi diris. “Ni volas faciligi la aliron al la klasika Esperanta literaturo. Imagu la novajn diskutojn, sciojn kaj amikecojn, kiuj formiĝos danke al komuna legosperto. Laŭ mia ideo, pro la evoluo de Guteto homoj ekhavos la kutimon regule legi en Esperanto.”

Ŝi parolis ankaŭ pri la inspiro malantaŭ la projekto: “Per la nomo Guteto ni memoras la laboron de Morojo. Morojo – ali-nome Myrtle R. Douglas – estis aktivulino en la usona Esperanto-movado dum la 30-aj jaroj, kaj samtempe en la frua scienc-fikcia kulturo.  Ŝi mem eldonis malgrandajn gazetojn, kiuj invitis al kunlaborado kaj instigis al legado en Esperanto. Tiel ŝi kreeme kuraĝigis la legantojn aktive partopreni. Ŝia plej konata gazeto nomiĝis Guteto. Mi esperas, ke Eldonejo Guteto estos same instiga por ni ĉiuj.”

“Per Guteto, ni celas alporti la eldonlaboradon de Esperanto-USA en la 21-an jarcenton,” diris Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto-USA. “Ni povas uzi bitlibrojn por pli facile havigi altkvalitan Esperantan literaturon al legantoj tra la mondo, sen malhelpoj kiel sendado, stokado, aŭ doganoj. Ni volas konstrui eldonejon, kiu samtempe konservas nian kulturan heredaĵon kaj subtenas la evoluon de nova literaturo.”

Por ekscii pli pri la projekto kaj malkovri novaĵojn kaj venontajn eldonaĵojn, vizitu la retpaĝon de Guteto.

Brandon plu klarigas: “Kunlabore kun la jam ekzistantaj eldonejoj de Esperanto-literaturo, ni deziras kontribui al la riĉigo de la Esperanto-kulturo per nia nova eldonprojekto de bitlibroj.

“Ni okupiĝos pri usonaj verkistoj, kiuj verkas originale en Esperanto. Ni eldonos ankaŭ edukajn materialojn por anglalingvaj Esperanto-lernantoj. Per reeldonado de klasikaĵoj, ni certigos, ke denove estos haveblaj la plej gravaj libroj de nia kultura heredaĵo. Jen entuziasmiga nova periodo en la vivo de Esperanto-USA!”

La unua projekto de Eldonejo Guteto estos aperigi kolekton de sciencfikciaj noveloj. Se vi deziras ricevi la plej lastajn informojn pri la evoluado de tiu ĉi eldonprojekto, necesas nur enskribi vian retadreson en la paĝon de Esperanto-USA. Tiel vi ricevos ĉiujn novaĵojn rekte en via leterkesto.

Brandon Sowers

Stela Besenyei-Merger

Rezolucio de la 110-a Universala Kongreso
Normale kongresa rezolucio estas sufiĉe malfacila dokumento kun multaj vortoj, kiuj ne estas troveblaj en la vortlisto de uea.facila. La rezolucio de la ĵusa Universala Kongreso en Burno, ali-flanke, uzas sufiĉe simplan lingvaĵon. Tamen necesis ankoraŭ iomete simpligi la lingvaĵon de la rezolucio, por ke ĝi taŭgu por niaj legantoj. La simpligita teksto aperas ĉi-sube.

En la rezolucio, la nomo de la urbo aperas kiel Brno, anstataŭ kiel Burno laŭ la rekomendo de la Akademio (vidu la artikolon pri tiu temo aperinta en uea.facila). Ni komprenas, ke pluraj homoj preferas la naci-lingvan formon, kaj ambaŭ formoj estas uzataj rilate al la kongreso tie.

Tamen redonante la tekston de la rezolucio, ni preferas respekti la konsilon de la Akademio. Tial ni decidis ĉie ŝanĝi Brno al Burno.

Rezolucio de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Burno

Inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Burno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ni montris per nia propra agado, kiel bone la internacia lingvo Esperanto servas kiel ponto inter malsam-lingvanoj el diversaj landoj kun diversaj spertoj kaj opinioj. Limiginte la traktadon de novaj teknologioj al ties komunikaj aspektoj, oni verkis raporton kaj surbaze de ĝi tiun ĉi rezolucion:

Kun ĝojo ni konstatas, ke la novaj komunikaj teknologioj ebligis signifan kreskon de la nombro de praktike atingeblaj Esperanto-parolantoj. Tial la kono de Esperanto en inter-ligita mondo fariĝas ĉiam pli valora por atingo de paco kaj konfido inter la popoloj;

Ni notas, ke multlingva komunikado per maŝina tradukado fariĝis malmultekosta kaj vaste uzebla;

Samtempe ni notas, ke la instigoj lerni fremdajn lingvojn malfortiĝas, inter-alie pro la uzo de maŝina tradukado, kaj malpliiĝas lingva egaleco, kondukante al kultura provincismo;

Kun zorgo ni konstatas, ke estiĝas abundego da ciferecaj komunikiloj, per kiuj multaj homoj emas aliĝi al fontoj de informado kun sam-opiniaj grupoj, fortigante dividojn en la socio;

Ni atentigas, ke Esperanto plene taŭgas kiel internacia lingvo kaj jam posedas tutmondan komunumon de parolantoj, kiu kiel movado subtenas respekton kaj valorigon de fremdaj lingvoj kaj kultura diverseco;

Pro tio ni alvokas registarojn kaj la socion en ĉiuj landoj:

reveni al instruado ankaŭ de najbaraj lingvoj kaj enkonduki Esperanton kiel lernejan fakon por fortigi la rektan kontakton al najbaraj kulturoj kaj la neŭtralan alproksimiĝon al aliaj lingvoj; kaj

labori por plifortigi la statuson de lokaj lingvoj kaj de Esperanto kompare kun tiu de la super-regantaj lingvoj;

Ni opinias, ke:

reciproka konfido povas kontribui al respektoplena, sekura kaj interkultura socia etoso kaj malpliigi la disdividajn fortojn en la socio;

respekto por lokaj kulturoj portataj de lokaj lingvoj tiel plifortiĝas, kaj fortiĝas samtempe pacaj interligoj en la socio;

tiel la novaj komunik-rimedoj helpos konstrui pontojn inter la popoloj, kaj la bariloj kaj dividoj inter ili malfortiĝos.

Burno, 2025-08-01

La originala teksto de la rezolucio estas legebla en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1247.

Biciklu al Burno por la Universala Kongreso
Ĉu plaĉas al vi la ideo atingi la urbon de la 110-a UK per biciklo?

Ĉu vi ŝatus komune vojaĝi dum kelkaj tagoj kun aliaj esperantistoj?

BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia) proponas kunordigi la dezirojn de biciklemuloj. Ni celas, ke okazu unu aŭ du karavanoj al Burno - aŭ eble eĉ pli?

Jam atingis nin du proponoj kun proksimume jenaj detaloj:

• Biciklado de Vieno al Burno: 150-175 km, en 3 tagoj;

• Biciklado de Prago al Burno: 250-280 km, en 6 tagoj.

Baldaŭ aperos pli da detaloj en nia retejo bemi.tejo.org en la sekcio "Karavanoj".

Vi povas aliĝi al la tuta vojaĝo aŭ partopreni nur parton de ĝi.

Se vi ŝatus pli longan bicikladon, vi povas proponi ekiron el pli malproksima loko por atingi Vienon aŭ Pragon. Se vi preferas, vi povus mem organizi vian propran karavanon el alia direkto. Ni helpos vin, se vi informos nin pri tio.

Kiel kunpreni vian biciklon en publika transporto al ekirloko? Ankaŭ pri tio ni povos konsili al vi.

La distanco de la veturado dependos de la vojoj, kiujn ni komune elektos, kaj de la lokoj de niaj tendumejoj. Kutime ni biciklas ĝis 70 km tage. Dum la biciklado ni tendumos en tendumejoj aŭ en la naturo. Ankaŭ eblus interkonsenti pri alia maniero tranokti.

La mateno komenciĝas per varma teo kaj pano. Tagmeze, ni manĝas en restoracio aŭ mem preparas manĝon, kutime legomojn kaj salaton. La vespermanĝon ni kuiras mem per porteblaj kuiriloj.

La prezo de karavano ne estas fiksita antaŭe. Ni havos komunan kason, el kiu ni pagos por la bezonataj aĵoj dum la vojaĝo. Ĉiuj elspezoj estos bazitaj sur la decidoj kaj deziroj de la partoprenantoj.

La ĉefa celo de la karavanoj estas ĝui la vojaĝon kaj la etoson de komuna biciklado. Burno estas interesa loko, ne nur ĉar ĝi gastigos la 110-an UK. Vi povos ĝui ĝiajn historiajn konstruaĵojn kaj kulturajn tradiciojn. Sed ankaŭ lernu pri ĝia grava rolo en la politika sistemo de Ĉeĥujo.

Tial ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj ŝatas bicikli, partopreni en komunaj veturadoj kaj peti nian helpon por organizi tion. Se vi volas aliĝi al unu el la karavanoj aŭ se vi planas vian propran, kontaktu nin, prefere retpoŝte.

Ni ĝojos, se ni povos subteni vin!

Biciklu kun BEMI: Biciklista Esperantista Movado Internacia.

Christine Brücker

Lars Sözüer

Virina Agado ĉe UEA
Ekde la fino de la 70-aj kaj ĝis la fino de la 80-aj jaroj, funkciis Komisiono por Virina Agado de UEA (KVA). Ĝi celis helpi esperantistinojn konigi al la mondo la sociajn problemojn de virinoj kaj strebi al ties solvo. Tiutempe, antaŭ ol ekzistis reta komunikado, Esperanta agado estis pli pena ol nun, ĉar necesis komuniki per poŝto aŭ kunsidi surloke.

Tridek jarojn post la malapero de la iama KVA, tre viglas virina agado precipe en Afriko. En 2018 EVAA (Esperantista Virina Asocio en Afriko) faris sian 1-an AKVon (Afrika Kongreso de Virinoj) kiu okazis en Moramanga, Madagaskaro. EVAA organizis la 2-an AKVon en Aruŝo, Tanzanio, fine de julio 2024 tuj antaŭ la UK.

Post du-jara korespondado esperantistinoj komencis rete renkontiĝi en la jaro 2022 kaj organizi programojn kadre de Virina Agado. Okazis kunvenoj dum la kongresoj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en 2022, 2023 kaj 2024; dum la Universala Kongreso en Aruŝo; dum la Itala Esperanto-Kongreso en 2024, kaj ankaŭ en aliaj internaciaj kunvenoj. Per tiuj kunvenoj ni montras la forton kaj saĝecon de virinoj en ĉiuj vivkampoj.

Dum siaj retaj renkontiĝoj, la ne-oficiala grupo Virina Agado faris kelkajn gravajn decidojn. Interalie ĝi petis al UEA restarigi la Komisionon por Virina Agado. Tiu peto estis aprobita en majo 2024. Dum sekva kunsido la partoprenantinoj decidis, ke la Komisiono por Virina Agado estu tri-nivela. La Komisiono mem konsistas el kvin personoj: Małgosia Komarnicka (Pollando); Alessandra Madella (Italio/Ĉinio); Miora Raveloharison (Madagaskaro); Ariadna Garcia Gutierrez (Kubo); kaj Arko (Gong Xiaofeng) (Ĉinio). Krome estas Konsilantaro, kiu same konsistas el kvin virinoj; kaj la tria nivelo, Aktivulinoj. La Komisiono invitas ĉiujn esperantistinojn aliĝi al la Aktivulinoj ĉe virina-agado@groups.io aŭ virina.agado@esperanto.org.

Aparta projekto de la Komisiono estas la bele progresanta "rond-iranta rakonto", laŭ kiu virinoj el diversaj mondopartoj laŭvice kontribuas al daŭre verkata rakonto. Alia nova tasko de la Komisiono estas prepari liston de elstaraj esperantistinoj, kiuj pene laboris en la frua periodo de la Esperanto-movado. Bonvolu esplori la historion de viaj lokaj kaj naciaj asocioj por retrovi pionirinojn, kies gravan agadon ni ne forgesu.

La restarigita Komisiono por Virina Agado signifas novan oportunon aŭdigi la voĉojn de virinoj en la plej diversaj mondopartoj. Tio aparte gravas en tiuj landoj, kie ili suferas diskriminacion pro diversaj kialoj kaj oni silentas pri iliaj rajtoj. Ni komune strebu al vera ŝanĝo de tiaj realaĵoj. La celo de la Komisiono estas labori por la egalrajtigo de virinoj, ilia aktivigo, memevoluo, sano kaj memfido. Ĉiu virino, sendepende de nacieco, aĝo aŭ religio, havas la rajton decidi pri sia vivo, edukado, serĉado de siaj propraj celoj, laboro, kariero, sekureco...

Nome de la Komisiono

Małgosia Komarnicka

GONG Xiaofeng (Arko)

Agado en Zaozhuang
Ĉi tiu artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio. Ĝi estas simpligita por legantoj de uea.facila.

Fine de oktobro 2024 studentaj kluboj ĉe la universitato Zaozhuang partoprenis en du-taga sub-ĉiela agado por varbi novajn membrojn. Ankaŭ la studenta Esperanto-klubo partoprenis en tiu agado.

La Studenta Esperanto-Klubo agadas

Volontulinoj prezentis la agadon de la Esperanto-klubo kaj logis aliajn studentojn per ludo pri la prefikso mal-, donante kiel premion poŝtkarton de la Esperanto-Muzeo.

Studentino ludas per la prefikso "mal-"

En la antaŭa tago, mi mem kaj aliaj instruistoj el la Esperanto-fako de la Universitato Zaozhuang vizitis la malnovan Urban Bibliotekon. Ĉeestis ankaŭ aktivuloj de la Esperanto-Muzeo. Al la direktorino de la biblioteko ni donacis belajn librojn en Esperanto.

Zhang Yan (Hirundo) transdonas la librojn al la Lernejestro kaj Sekretario

Post la biblioteko ni vizitis la apudan Mezlernejon 41, unu el la plej famaj en la urbo. Tie atendis nin instruistino Ju Xiuna (Suna), kiu lernis Esperanton ĉe Sun Mingxiao (Semio), la fondinto de la Esperanto-Muzeo. Ŝi prezentis nin al la lernejestro kaj al la partia sekretario, kiuj tre afable bonvenigis nin kaj niajn librajn donacojn. Ili varme akceptis la proponon de s-ro Semio dediĉi tutan bretaron de la biblioteko al pliaj libroj en aŭ pri la internacia lingvo. Same varme ili permesis, ke ni prezentu Esperanton al lerneja klaso dum nia vizito. Certe interesis ilin ankaŭ la fakto, ke per Esperanto la lernantoj povos korespondi kun samaĝuloj en aliaj landoj. Ili konsentis, ke juna instruisto Li Bochuan (Briko) revenu por plie instrui, cele al la kreado de klubo por lernantoj. Instruisto Briko estas diplomito de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Pollando. (Pri la kurso en Poznano jam aperis artikolo en uea.facila.)

Granda klaso da lernantoj sekvis la lecionon kun forta intereso. Kelkajn vortojn kaj simplajn frazojn en Esperanto ili jam konis danke al la pretiga laboro de instruistino Suna. S-ro Semio rakontis al ili pri la historio de la internacia lingvo en Ĉinio kaj en la mondo, kaj li prezentis ankaŭ la bazajn gramatikajn regulojn. Choi Manwon el Koreio alparolis la lernantojn en la korea kaj en Esperanto kun ĉina traduko, kaj mi prezentis salutojn en diversaj lingvoj kaj instruis kelkajn simplajn demandojn kaj respondojn.

Alessandra instruas Esperanton en la klasĉambro

Fine Zhang Yan (Hirundo), la prezidantino de la Esperanto-Klubo de Shandong, prezentis la Esperanto-Muzeon kaj la agadojn de la klubo. Ĉiuj lernantoj ricevis broĉeton kun verda stelo kaj poŝtkartojn de la Muzeo.

Alessandra Madella

Memor-festo: Unesko kaj Esperanto
La 10-a de decembro 2024 estos grava tago por la Esperanto-movado. Ĝi markos la 70-an dat-revenon de la Rezolucio de Montevideo, la unua kaj plej signifa rekono de Esperanto fare de Unesko. Pri la okazaĵoj en Montevideo, la ĉefurbo de Urugvajo, jam aperis artikolo en uea.facila.

La Rezolucio, akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo en 1954, rekomendis al la Ĝenerala Direktoro de Unesko sekvi la evoluojn en la uzado de Esperanto. Ĝi ankaŭ rekonis, ke la atingoj de la Esperanto-movado konformas al la celoj kaj idealoj de Unesko.

La Rezolucio estis la rezulto de longa kaj konstanta laboro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj kolektis kaj transdonis al Unuiĝintaj Nacioj (UN) petskribon pri Esperanto. La petskribon subskribis preskaŭ 900 000 personoj kaj reprezentantoj de preskaŭ 500 organizaĵoj kun entute pli ol 15 milionoj da membroj. Kvankam la petskribo ne estis traktita de UN, ĝi estis transdonita al Unesko por konsidero.

Pro la neatendita subteno de la meksika delegitaro, estis proponita projekto de rezolucio, kiu fine estis akceptita de la plen-kunsido de Unesko, kvankam kun ŝanĝita teksto. La meksikaj delegitoj decidis subteni la rezolucion, vidinte ekspozicion pri Esperanto aranĝitan de la urugvajaj esperantistoj.

Ekde tiam, la rilatoj inter UEA kaj Unesko evoluadis. Unesko plurfoje montris intereson kaj ŝaton al Esperanto, ekzemple la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Makhtar M’Bow, vizitis la Universalan Kongreson de Esperanto en 1977. En 1985 Unesko akceptis duan rezolucion pri Esperanto, rekomendante al la membro-ŝtatoj enkonduki lerno-programojn pri lingvaj problemoj kaj Esperanto en lernejojn kaj universitatojn.

En ĉi tiu nova datreveno de la Rezolucio de Montevideo, ni memoras la historion kaj signifon de tiu dokumento, kiu prezentas la celojn kaj idealojn de Unesko kaj Esperanto: konstrui pacon en la mondo per kulturo, edukado kaj scienco. Kun subteno de UEA, TEJO, ILEI kaj Urugvaja Esperanto-Societo, nun formiĝis labor-komitato por organizi internacian memor-feston en la Parlamentejo de Montevideo. Tio okazos la 10-an de decembro 2024 ekde la 9:00-a matene laŭ la urugvaja loka tempo (UTC -3). Estos prelegoj kaj paroladoj ĉeestaj kaj retaj, montrado de dokumentaj filmoj kaj artaj prezentaĵoj, kiujn la publiko povos spekti sur-loke aŭ rete.

Pablo León

Instruado de Esperanto en Tanzanio
La suba artikolo aperis en revuo Esperanto, n-ro 1394, en oktobro 2024, p. 209. La artikolo estas redaktita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.

Instruado de la lingvo Esperanto en Tanzanio nuntempe pli kaj pli vastiĝas. Esperantistaj aktivuloj okazigas kursojn en diversaj niveloj, ĉeestaj aŭ retaj.

En Aruŝo ĉi-jare okazis en januaro seminario, organizita de la projekto Hakuna Matata. La seminarion gvidis italaj esperantistoj Francesco Maurelli kaj Sara Spanò.

Estis starigitaj retkursoj en diversaj komunikilaj platformoj. Samtempe ne ĉesis la kutima ĉeesta lingva instruado en kluboj/grupoj, en kelkaj bazlernejoj, kaj en Esperanta mezlernejo en la vilaĝo Marambeka.

De la 19-a ĝis la 24-a de majo 2024 okazis ĉeesta Esperanto-kurso en la urbo Bunda. La kurso estis planita kun la celo, ke lernantoj renkontu unu la alian. Tiuj lernantoj jam per Vacapo sekvis retkurson gvidatan de la grupo Brilanta Stelo.

Kvankam nemultaj homoj sukcesis venki sian ekonomian problemon kaj atingi la urbon Bunda, tamen malgranda nombro el 54 aliĝintoj al Brilanta Stelo sukcesis partopreni la ĉeestan kurson. Kun ĝojo ĉiu partoprenanto amuziĝis pro la bonege aranĝitaj programeroj dum la kurs-sesio.

Okazis du kursoj: por komencantoj kaj progresantoj.

Krome ni feliĉe kune ludis, manĝis kaj kantis! Ni kantis ankaŭ la himnon de Esperanto “La Espero”.

Nun ni prepariĝas por la venonta perfektiga Esperanto-kurso! Pri tio ni informas la Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Ni esperas, ke oni sendos lerno-materialojn, instru-materialojn, kaj aliajn aferojn, por helpi la aktivulojn en Afriko. Tiuj aktivuloj okupiĝas pri instruado kaj disvastigo de Esperanto en Afriko.

Estas espero nia, ke post la Universala Kongreso en Aruŝo estos granda ondo da homoj, kiuj aliĝos al niaj grupoj, kiuj instruas Esperanton. Tial ni bezonos lernomaterialojn, instrumaterialojn, kaj ankaŭ komputilojn.

Ni deziras, ke oni enkonduku lernadon de Esperanto ankaŭ en ŝtataj lernejoj.

Ni bezonas vian kunlaboron kaj invitas vian subtenon. La interesiĝantoj kontaktu nin ĉe ĉi tiu retadreso. Eblas ankaŭ rekte kontakti la sekci-estron de ILEI en Tanzanio, s-ron Mulele Mbassa Makaranga.

Mulele Mbassa

La Esperantisto: la unua Esperanto-gazeto
La suba artikolo aperis en La Ondo de Esperanto la 2-an de septembro 2024. Kun la permeso de la aŭtoro, ĝi estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.

La 1-an de septembro 1889 aperis en Nurenbergo, Germanio, la unua Esperanto-gazeto. Ĝia nomo estis La Esperantisto: “gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto”. Ĝia eldonanto estis la prezidanto de Mondlingva Klubo en Nurenbergo, Christian Schmidt, kaj redaktis ĝin “Dr. Esperanto (Dr. L. Zamenhof)”. En la germana li skribis sian nomon L. Samenhof.

Preskaŭ ĉion faris Zamenhof mem: varbis abonantojn kaj (kun la Nurenberga klubo) akceptis kotizojn, korespondis kun aŭtoroj, lingve korektis iliajn tekstojn, planis la numerojn, redaktis ilin ktp. En oktobro 1890 Zamenhof faris kontrakton kun Schmidt pri divido de la eldonkostoj, sed tio daŭris nur unu jaron. En januaro 1892 alia germana esperantisto, Wilhelm Heinrich Trompeter, transprenis la eldonkostojn de la gazeto kaj ekpagis salajron al Zamenhof.

Sed plej gravas, ke Zamenhof verkis. La unuaj kajeroj enhavis ĉefe liajn tekstojn vera-nomajn, pseŭdonimajn kaj anonimajn. Ekzemple, la tuta sepa kajero (aprilo 1890) enhavis nur liajn tekstojn, krom kelkaj anoncoj lastapaĝaj. Zamenhof verkis la unuan nekrologon en Esperanto (pri Leopold Einstein), la unuajn rekomendojn pri propagando de Esperanto, kunmetis la unuajn anonc-fakojn, kaj per sia artikolo Esperanto kaj Volapük li fondis (kvankam ne en sufiĉa scienca nivelo) komparan interlingvistikon.

La unuaj ses numeroj aperis en du lingvoj: Esperante kaj germane; ekde la sepa kajero (la 25-an de aprilo 1890) — nur en Esperanto. En 1889 aperis tri numeroj, en 1890 naŭ, kaj poste ĝi aperis regule ĉiumonate. Entute estis eldonitaj 66 numeroj en 63 kajeroj (plejparte 16-paĝaj) sur 806 paĝoj.

En sia unua jaro la revuo havis 112 abonantojn, plejparte el Ruslando. Nur ses loĝis en Nurenbergo. En 1892 la nombro de abonantoj atingis 544 en 12 landoj (Ruslando 335, Germanio 124, Svedio 56, aliaj landoj 29). En 1893 tiu sumo kreskis ĝis la rekorda nombro 889.

Ĝia temaro estis vasta: studoj pri la lingvo mem; respondoj de Zamenhof al demandoj lingvaj, organizaj, literaturaj, financaj; movadaj novaĵoj; organizaj aferoj; literaturo originala kaj tradukita; sociaj kaj popularsciencaj artikoloj; humuraĵoj; kaj adreslistoj de novaj esperantistoj.

Ĝis tiam mankis al Esperanto lingva tradicio. Danke al la redakta laboro de Zamenhof en tiu unua Esperanto-gazeto, la lingvo iĝis stabila kaj unueca. Ĝi ekhavis sian propran stilon, siajn mallongigojn, kaj belan kolekton da literaturaj verkoj.

La Esperantisto ebligis al la legantoj ekkoni la agadon de alilandaj samideanoj, interŝanĝi agadspertojn, diskuti lingvajn problemojn. Ĝi kontribuis al la kreado de la esperantista “popolo”, kaj en la unua numero por 1893 Zamenhof anoncis la fondon de Ligo Esperantista, kies membroj aŭtomate iĝis ĉiuj abonantoj.

Paralela Universo
Paralela Universo

Esperanto estas pli ol nura lingvo; ĝi estas tuta mondo. Tiu mondo estas nekonata de la plejmulto de la homoj – krom de tiuj, kiuj scipovas la internacian lingvon. Jen tio, kion oni festos dum la festivalo nomata Paralela Universo.

Laŭ la fondinto de Paralela Universo, Jed Meltzer el Toronto, la celo de la festivalo estas doni al esperantistoj la eblon renkontiĝi persone kaj surloke. Tio gravas precipe en la nuna tempo, kiam oni ofte kunvenas rete. Laŭ Meltzer, Paralela Universo ekzistas por doni la eblon paroli Esperanton en la reala mondo, renkonti novajn amikojn, kaj krei valorajn memorojn. Ĉiu, kiu volas partopreni, povu fari tion sen tro longa vojaĝo. Li celas, ke ĉiu povu atingi eventon malpli ol kvar horojn for.

Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj konsistos el grupa agado, ekzemple tagmanĝo aŭ vespermanĝo, kaj daŭros pli-malpli de 12:00 ĝis 20:00 laŭ la loka horo.

Kutime, Paralela Universo okazas dum la tria sabato de aŭgusto ĉiujare. Ĉi-jare, la festivalo okazos en sabato, la 17-a de aŭgusto, 2024.

Meltzer organizis la unuan Paralelan Universon en Toronto en 2016, kaj ekde tiam ĝi disvastiĝas, paŝon post paŝo, al aliaj urboj kaj landoj. Ĉi-jare lia grupo veturos boate al turismaj insuloj apud lia urbo. Ne ĉie oni festas sammaniere: iuj grupoj iras por promenado kaj pikniko, aliaj vizitas bestoĝardenon kaj poste manĝas en kafejo, aliaj rondiras en historiaj kvartaloj. Ĉi-jare ĝin festos esperantistoj en Ameriko, Azio, Aŭstralio kaj Eŭropo.

Esti esperantisto povas esti soleca afero. De jardekoj esperantistoj plej ofte lernas la internacian lingvon solaj anstataŭ en lernejoj. Krome, ili nuntempe inter-agas kun aliaj esperantistoj ĉefe virtuale, el siaj hejmoj. Paralela Universo celas kunigi esperantistojn, vizaĝ-al-vizaĝe, proksime al ilia hejmloko, forigante la solecon de Esperanto-agado.

Krom Zamenhof-Tago kaj la Tago de Esperanto, ne ekzistas multaj datoj en la kalendaro, kiujn esperantistoj festas. Tamen komunaj festoj kaj tradicioj gravas: ili helpas unuigi homojn kaj konstrui senton de komunumo. Per kunaj spertoj, la membroj de grupo evoluigas pli fortan interrilaton kaj grupan identecon … kaj tio siavice kondukas al pli vigla agado. Espereble Paralela Universo kontribuos al tiuj gravaj sentoj, kaj tiel plifortigos la tutan komunumon.

Se via Esperanto-grupo deziras partopreni en Paralela Universo, simple sekvu la ligilon.

Andy Blair

Esperanto en jun-kora urbo
La franca urbo Tuluzo (Toulouse) estas tre antikva. Sed samtempe ĝi estas urbo tute jun-kora pro la granda nombro de junuloj, kiuj studas ĉe ĝiaj tri grandaj universitatoj. Ĝia kromnomo estas “la roz-kolora urbo”, ĉar multaj konstruaĵoj estas konstruitaj el rozkoloraj brikoj.

Arno estas membro de la Esperanto-Kulturcentro (EKC) en Tuluzo. Ĉe la urbodomo de Tuluzo li atendas la komencon de la hodiaŭa bicikla ekskurso. La ekskurson organizis volontulo, Frico, kiu faras sian civilan servon ĉe EKC. Kun kelkaj minutoj da malfruo Frico alvenas, ĉar la aer-tubo de lia biciklo malpleniĝis.

Foj-foje tiaj aferoj ja okazas ĉe la Esperanto-Kulturcentro, kiam la kvar civil-servaj volontuloj organizas eventon en la rozkolora urbo. La Kulturcentro estis fondita en 1992 de lokaj anarkiistoj, kaj ĝi vivigas la lingvon Esperanto en kaj ĉirkaŭ Tuluzo.

Kiajn eventojn organizas EKC? Por homoj, kiuj ŝatas aŭskulti, estas Radio Elsendo ĉe 92.2 Canalsud; por homoj, kiuj ŝatas babili, estas lingvokafejo kaj ĉiumonata manĝo; kaj por homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas biciklaj ekskursoj.

Ĉar la eventoj estas organizataj de la volontuloj, povas okazi, ke ne ĉio funkcias perfekte. Povas okazi, ke oni ekridas dum radio-elsendo pro fuŝa elparolo, povas okazi ke la manĝo malfruiĝas ĉar oni tro longe diskutis dum la antaŭa kunsido, kaj povas okazi ke la organizanto de biciklo-ekskurso alvenas kun malplena aertubo kaj devas peti helpon por lu-preni publikan biciklon.

Tamen la asocio havas historion de aktiva kunlaboro kun aliaj asocioj. Inter tiuj estas la muzik-eldonejo Vinilkosmo kaj la ekologia vilaĝo Saint Camelle. EKC kunlaboras ankaŭ kun diversaj eksterlandaj Esperantaj organizaĵoj ekzemple en Bjalistoko, Pollando, kie la volontuloj faras duonon de sia civila servo.

EKC ĉiam okazigas, unu fojon jare, la Semajnon de Esperanto (SemEO). Dum tiu semajno okazas aparte multaj eventoj, ekzemple teatraĵoj, koncertoj, kaj lingvo-kursoj.

Frédéric Düe

Tago de Esperanto 2024
La 26-a de julio estis la tago, kiam aperis la unua libro de Esperanto en 1887. Tial tiu dato estas la Tago de Esperanto. Por la venonta Tago de Esperanto, Universala Esperanto-Asocio pretigas tekston kun la titolo “Por mondo por ĉiuj lingvoj kaj sen lingva diskriminacio”. UEA petas esperantistojn traduki ĝin en la propran lingvon por diskonigo. Por tiu okazo, ankaŭ uea.facila tradukas tiun tekston – sed ni tradukas ĝin en facilan Esperanton. Jen la simpligita teksto:

Laŭ la Universala Deklaracio pri homaj rajtoj, "ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭt-koloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”

Ĉio ĉi klare montras, ke la homaj rajtoj validas same por ĉiuj, ankaŭ por komunumoj malgrandaj, malfortaj, kaj politike ne influaj. Ĝi ankaŭ montras, ke necesas batali kontraŭ lingva diskriminacio.

Kio estas lingva diskriminacio? Ĝi okazas ĉiufoje kiam homoj pli fortaj, pli potencaj, pli instruitaj, pli riĉaj, parolas en siaj gepatraj lingvoj al ali-lingvaj homoj, kiuj provu kompreni kaj provu respondi, se ili kapablas. Tia maljusta traktado de aliaj homoj okazas dum la tuta homa historio, same kiel aliaj maljustaj praktikoj kiel sklaveco, malegala traktado de virinoj, mortigo de malfortuloj, ekonomia ekspluatado de malfortaj landoj, rasismo, kaj tiel plu.

Sed estas unu diferenco kompare kun aliaj diskriminacioj: lingva diskriminacio estas ofte ne rekonata de tiuj, kiuj diskriminacias, kaj eĉ de tiuj, kiuj estas diskriminaciataj.

Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas la sola punkto, kie ĉiuj ŝtatoj de la mondo povas interparoli. Kaj tamen eĉ UN mem ne respektas la rajton de ĉiuj homoj kompreni kaj esti komprenataj kiel egaluloj. Ĝi havas kelkajn grandajn lingvojn kiel oficialajn lingvojn, sed fakte ĝi utiligas nur kelkajn el la plej grandaj por paroli al la mondo. Sekve, ĝi emas aŭskulti nur tiun etan parton de la mondo, kiu kapablas respondi en tiuj plej grandaj lingvoj. Ĉu tio estas la plej efika maniero por aktivigi la mondajn civitanojn, por ke ili kune solvu la gravajn problemojn de la mondo, kiel ekzemple la plivarmiĝantan klimaton?

Kelkaj gvidaj afrikaj politikistoj tute klare parolis pri la rilato inter la uzo de gepatraj lingvoj kaj evoluo. Nelson Mandela iam diris: “Se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, vi parolas al lia kapo, sed se vi parolas al li en lia propra lingvo, vi parolas al lia koro."

Ni bezonas aktivigi la korojn ĉirkaŭ la celojn de Unuiĝintaj Nacioj.

La solvo, kiun proponas la parolantoj de la monda lingvo Esperanto, povus ŝajni kiel afero de la estonteco. Kaj tamen indas interesiĝi pri tiu lingvo, ĉar ĝi estis kreita kun la celo, ke ĉiu en la mondo rajtu paroli sian propran lingvon. Esperanto estis kreita por ke ĉiuj lingvoj vivu, kaj por ke la dialogo inter malsamlingvaj grupoj okazu en egaleca maniero, sen diskriminacio.

Okaze de la ĉi-jara Tago de Esperanto, la 26-an de julio, nia celo estas klarigi, kio estas lingva diskriminacio, kiu praktikas ĝin, kaj kiel oni povas superi ĝin per egaleca komunikado.

Biciklu Esperante!
Ĉu vi scias, ke ekzistas la asocio Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI)? Ĝiaj membroj ofte biciklas grupe al la Internacia Junulara Kongreso kaj aliaj Esperantaj aranĝoj. Vi povas kontakti la respondeculojn de BEMI per ret-mesaĝo. Jen la ret-poŝta adreso.

Kia homo estas biciklanto? Al kio utilas biciklo? Ĉu uzado de biciklo respondas al malsamaj bezonoj?

Unue, ni povas vidi biciklantojn, kiuj iras al sia laboro ĉiutage per biciklo. Ĝenerale, ili ne veturas pli ol kelkajn kilometrojn tage. En tiu kategorio, ni kalkulu ankaŭ la homojn, kiuj uzas biciklon por ĉiutagaj taskoj, kiel aĉetumado, enpoŝtigo de leteroj ktp. Ilia nombro kreskas de kelkaj jaroj – ni vidos poste kial.

Due, ni delonge vidas homojn, kiuj uzas biciklon por promeni aŭ sportumi, nome por sia libera tempo. Kelkaj aspektas kiel profesiuloj kun multekostaj, modernaj bicikloj (ili foje partoprenas konkursojn por amatoroj); aliaj nur promenas, sen sporta celo, nur por ĝui la freŝan aeron.

Trie, ni povas vidi novan motivon por praktiki bicikladon, tio estas konservi bonan sanon. Tiu, kiu biciklas, pli bone fartas: la koro alkutimiĝas al korpa ekzerciĝado kaj penado. Multaj kuracistoj rekomendas bicikladon eĉ al kor-malsanuloj, kondiĉe ke ili ne super-streĉos siajn kapablojn.

Kvare, aperas pli kaj pli da novaj biciklantoj. Ilia motivo klare estas ŝparado: kiu ofte veturas bicikle, pagas nek buson, nek benzinon, nek asekuron, nek parkumadon kaj tiel plu. Foje, necesas aĉeti novajn pneŭmatikojn, aŭ ŝanĝi la bremsojn. Sed la buĝeto por tio estas ridinde malgranda kompare al la kostoj de aŭtomobilo. Cetere, la plimulto de tiaj biciklantoj posedas ankaŭ aŭtomobilon, sed ili uzas ĝin pli malofte, do tamen estas bona ŝparo!

Kvine, iom post iom aperas vera biciklo-kulturo! Tia kulturo ekzistas jam delonge ekzemple en la landoj Danio, Nederlando kaj Belgio. Bicikli en tiaj ebenaj landoj estas pli facile ol en montaraj. Antaŭe tia kulturo ne multe ekzistis en aliaj landoj, sed nun ĝi multe kreskas, precipe ĉar ĝi estas ligita kun ekologiisma ideo: bicikli neniel poluas!

Ni memoru, ke antaŭ tridek jaroj Ĉinio estis la plej biciklema lando de la mondo. Fabrikoj produktis dek milionojn da bicikloj jare. Nun en tiu lando la nombro de aŭtomobiloj bedaŭrinde kreskis, kaŭzante grandan poluadon. Feliĉe, de la lastaj sep-ok jaroj lueblaj bicikloj troviĝas ĉie en ĉinaj urboj, kun la sekvo, ke multaj ĉinoj denove biciklas.

Se vi volas konservi bonan sanon, se vi deziras konservi la vivon sur nia planedo Tero, biciklu!

Pierre Grollemund

Asocio de Verduloj Esperantistaj
Ni estas homoj kiuj interesiĝas pri ekologio kaj politiko. Kvarono de la membroj de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) estas ankaŭ membroj de verdaj politikaj partioj. Ni sendas al nia membraro ĉiu-semajnan retan bultenon AVE-Novaĵoj.

Ni kunlaboras kun partioj, kies nomoj ofte enhavas la vorton Verda (en la nacia lingvo), ĉar la verda koloro estas la koloro de la naturo kaj de la espero. Ni informas niajn partiojn, ke Esperanto estas facila kaj neŭtrala lingvo por internacia komunikado, kaj tradukas por ili gravajn tekstojn: ekzemple la Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj prezentis sian programon en 12 lingvoj, inter ili Esperanto.

Membroj de AVE prezentas Esperanton ĉe internacia kunveno de Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj (Global Greens), Liverpolo, 2017

Kompreneble ni ankaŭ montras la ideojn de Verdaj Partioj al niaj samideanoj de la Esperanto-Movado. Kelkaj interesiĝas pri ekologio.

Krom tio ni havas praktikan agadon. UN (Unuiĝintaj Nacioj) faris liston de 17 celoj por daŭri-pova evoluo, ali-vorte por formo de ekonomia evoluado, kiu ne foruzas la naturajn rimedojn bezonotajn ankaŭ de estontaj generacioj. Ni agadas kun samideanoj en kelkaj afrikaj landoj (nuntempe en Tanzanio, Burundo kaj Kongo) por subteni ilian agadon ne nur per konsiloj, sed ankaŭ per mono.

1. Ni subtenas plurajn orfojn aŭ duon-orfojn, pagante iliajn lernejajn aŭ universitatajn kotizojn. Ni faras tion en la vilaĝaro Salama en nord-okcidenta Tanzanio kadre de la projekto Mazingira-Salama, kaj kunlabore kun la Societo de Bona Volo en Goma, DR Kongo. Krome, ni – kune kun aliaj – kolektis monon por la konstruado de nova mezlernejo en Marambeka, Tanzanio.

Lernejo en la Esperanto-Centro de ANEB, Rumonge, Burundo, subtenata de AVE

2. Kadre de la projekto Mazingira, ni partoprenis en agado por fosi putojn en pluraj vilaĝoj en Tanzanio. Ni ankaŭ zorgas, ke la homoj en du urboj en DR Kongo (Kalima kaj Bukavu) havu bonkvalitan, puran trink-akvon.

3. AVE subtenas la plantadon de arboj en pluraj afrikaj regionoj – por vidi la detalojn bonvolu rigardi nian retejon. En Afriko oni ofte kuiras per fajro el lignokarbo. Por produkti lignokarbon oni forhakas arbojn, sed se la arboj ne estas replantitaj, tio povas havi seriozajn sekvojn. Sen arboj, pezaj pluvoj pli facile povas forporti la teron. Tial necesas saĝe uzi la arbarojn. Krome, la folioj de grandaj arboj protektas la grundon sube de la tro forta sun-brilo. Sub tiuj arboj la homoj povas planti legomojn por nutri siajn infanojn. Tial plantado de arboj estas alia grava agado de AVE.

Manfred Westermayer

Oomoto
Oomoto estas japana religio, naskiĝinta en 1892, kiam malriĉa kamparanino DEGUĈI Nao komencis transdoni mesaĝojn de Dio. La spiritaj gvidantoj de la movado ĉiam estas virinoj interne de la familio Deguĉi.

Poste tamen ankaŭ unu viro ekhavis gravan postenon en la movado. DEGUĈI Onisaburo estis la edzo de la dua spirita gvidantino, kaj li simpatiis la internan ideon de Esperanto. Li estis la homo, kiu enkondukis Esperanton en Oomoton antaŭ cent jaroj. Onisaburo skribis, “Esperanton mi intencas disvastigi ne nur enlande, sed ankaŭ eksporti inverse en la direkto de la naskiĝlando de d-ro Zamenhof tra Orienta Azio”. Kiel entuziasma li estis! Ĉi tian entuziasmon montris ankaŭ sinsekvaj Spiritaj Gvidantinoj de Oomoto.

Por disvastigi Esperanton estis fondita la Esperanto-Populariga Asocio (EPA) en 1923. EPA ofte sendas reprezentantojn al Universalaj Kongresoj (UK) de Esperanto, kie ĝi okazigas fakan kunsidon de Oomoto. La plej konata kontribuo de Oomoto al la Esperanta movado estas la Premio Onisaburo Deguĉi. La premio estas monpremio donata al la plej meritaj projektoj kaj agantoj, kiuj utiligas Esperanton kiel gravan rimedon por monda paco kaj la feliĉo de la homaro. UEA (Universala Esperanto-Asocio) administras la premion, kiu estas aljuĝata en la lasta tago de la UK. La monon por la premio donacas Oomoto.

En la sanktejo de Oomoto en la urbo Kameoka, troviĝas Esperanta monumento kun la teksto: “Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo”.

Unu Dio simbolas interreligian agadon. Unu Mondo signifas mond-federan movadon. Kaj Unu Interlingvo estas kompreneble Esperanto. Oomoto celas unuigi la homaron trans la diferencoj de religioj, landlimoj, kaj lingvoj.

Por pacigi la mondon, la diservo Uta-festo estas tre grava por Oomoto. Dum tiu festo, oni prezentas japan-stilajn poemojn, kaj preĝas al Dio por la paco de la mondo kaj por la feliĉo de la homaro.

Kurskunvenoj por lerni nian lingvon interrete aŭ surloke estas ofte organizataj de EPA. Ĝi okazigas en Koreio kaj en Japanio Internacian Renkontiĝon de Esperanto. Fine de ĉiu jaro ĝi okazigas Transjaran Kurskunvenon.

En septembro 2023 okazis la 100-jara Memor-evento de la Fondiĝo de EPA en la centra sidejo de Oomoto en Kameoka, Japanio. Ĉeestis 79 eksterlandaj vizitantoj el 19 landoj, kaj 251 japanoj. Kadre de la Memorevento, la 3-a Esperanta Utafesto okazis. 527 japan-stilaj poemoj estis kolektitaj el 24 landoj. S-ino Margaret Zaleski-Zamenhof interrete prelegis pri la temo “Esperanto kaj familio Zamenhof”, kaj d-ino Katalin Kováts surloke gvidis du-horan Esperanto-kurson per rekta metodo.

OKUŬAKI Toŝiomi

Virina agado en Benino
En decembro 2023, la ne-registara organizaĵo ‘’Infanoj ĉirkaŭ Afriko’’ ricevis oficialan permeson instrui Esperanton, kiel ne-devigan lernobjekton, en ŝtataj mezlernejoj.

Laŭ miaj spertoj, en Afriko ĝenerale kaj precipe en Benino, novaj esperantistoj konsistas el viroj kaj virinoj en egalaj nombroj. Bedaŭrinde, en la daŭro de la lernado, la nombro de esperantistinoj iom post iom malkreskas, tiel ke finfine malpli da virinoj atingas la altajn nivelojn. Rezulte, la valo inter lertaj viroj kaj lertaj virinoj en la Benina Esperanto-movado estas tro granda.

Kun la celo iomete plenigi tiun truon, la liceo por knabinoj en la urbo Lokossa estas elektita por eksperimenti virinan agadon. Oni serĉas instruiston por gvidi Esperantajn kursojn en la liceo dum la naŭ monatoj de la lernojaro. Ĉar la agado celas ankaŭ propagandi Esperanton per lokaj lingvoj, estas bezonataj du fakuloj pri du lokaj lingvoj.

Evidente necesos pagi la instruistojn, kaj krome estos pliaj kostoj por fotokopiado de lernomaterialoj kaj simile. La buĝeto por la tuta afero estas 700 eŭroj, el kiuj mi mem kontribuos 200. Ni invitas esperantistojn sendi monhelpon por financi tiun projekton.

Por pliaj informoj pri la agado, bonvolu skribi al mi.

Latifou Gbadamassi

Helpo al Esperanto-projekto en Kongo
Afrika esperantisto, Espoir Ngoma Kasati el D.R. Kongo, volas starigi Esperanto-bibliotekon en sia loĝurbo Lubumbaŝo. Li klarigas jene:

“Mia klubo troviĝas en la suda parto de la Demokratia Respubliko Kongo, en ĝia dua plej granda urbo.

“Pro la malfacilaĵoj sendi Esperanto-librojn de Eŭropo al Afriko, kaj la maleblo produkti ilin surloke, ni decidis starigi tiun ĉi projekton por trovi solvon al oftaj problemoj, kiujn renkontas Esperanto-kluboj en nia lando.

“Ne temas pri vera esperantista eldonejo, sed pri speco de libro-produktejo nur por lokaj esperantistoj. Tiel ni faciligos la lernadon de Esperanto kaj plibonigos la lern- kaj instru-manierojn en nia klubo. Tial ni celas per tiu ĉi projekto ricevi financan subtenon por aĉeti materialojn, kiuj ebligos al ni plenumi nian celon.

“Ni planas por ĉiu ĉeesta klaso printi kursojn por lernantoj kaj printi librojn jam haveblajn en la formo PDF. Ni disponigos ilin al la loka esperantistaro por bona tradicia ĉeesta lernado, kaj kiel lego-materialojn por la lego-rondoj.

“Jen la aferoj, kiujn ni bezonas: klasĉambro, du tabloj, 25 seĝoj, printilo, kvin boteletoj da inko, komputilo, ŝranko, 10 paketoj da papero. Pri la klasĉambro, ni jam kunlaboras kun loka pastro, kiu helpas al nia klubo. Li donas al ni lokon en sia preĝejo por daŭrigi la instruadon de Esperanto senkoste. Rilate al la komputilo, la instruisto mem havas propran komputilon, ĉar li estas studento pri informscienco. Lia komputilo povos plene servi por plenumi tiujn taskojn. Tamen necesos aĉeti la ceterajn materialojn, kiuj povus multe helpi en la produktado de tiuj lerniloj surloke.”

Germana esperantisto, Andreas Emmerich, opinias, ke tio estas bona ideo. Li volas instigi ĉiujn al financa subteno de tiu projekto. La tuta mon-sumo bezonata estas 1250 eŭroj, sed eĉ malgrandaj sumoj helpos. Se vi volas subteni tion, bonvolu sendi vian donacon al la Konto Afriko de UEA. Eblas fari tion per ĉi tiu paĝo.

Se vi deziras rekte kontakti la samideanon Espoir Kasati, bonvolu peti lian retadreson de la redaktoro.

Tiu artikolo aperis originale en la revuo Esperanto aktuell 2023/4, en aŭgusto 2023, p.7. La lingvaĵo estas iom simpligita.

Esperanto-Tago 2023
Alproksimiĝas la 26-a de julio, la Internacia Tago de Esperanto. Necesas plani nun!

Kion vi faros okaze de tiu tago?

Mi nepre informos miajn neesperantistajn geamikojn, ke temas pri speciala tago en la esperantista kalendaro – la tago kiam en 1887 Zamenhof publikigis malgrandan libreton, kiu unue prezentis Esperanton al la mondo. Mi ne trudos Esperanton al ili, kvazaŭ ĝi prezentas solvon de ĉiuj mondaj problemoj, sed mi ja mencios kelkajn lastatempajn evoluojn. Ekzemple: eble la fakton, ke venontjare ni kongresos en Afriko, kie Esperanto iom post iom kolektas siajn subtenantojn kaj utiligantojn. Aŭ eble la fakton, ke miloj da homoj utiligas Esperanton en sociaj komunikiloj; aŭ kantas per la lingvo, eĉ en internaciaj korusoj; aŭ legas en la lingvo; aŭ instruas ĝin al aliaj homoj. Mi sendos al ili ligilojn al prezentoj eble interesaj al ili, ĉe Jutubo ekzemple.

Inter miaj amikoj estos espereble unu-du lokaj politikistoj, aŭ instruistoj, aŭ homoj kiuj internacie vojaĝas. Eble mi eĉ kontaktos nian urbestron, aŭ sendos mesaĝon al nia parlamentano, aŭ kontaktos lokan pastron. Eble mi jam nun tion faros, por averti ilin, ke baldaŭ venos tiu Esperanto-tago.

Ne por trudi, sed por informi. Ne por tuj konvinki sed por interesi. Ne por montri, ke Esperanto-parolantoj estas strangaj, sed por montri, ke ili estas saĝaj, ke ili estas bone informitaj pri la mondo, ke ili laboras por kompreniĝo inter la homoj.

Aliflanke, se labori por kompreniĝo estas stranga afero, bonvolu nomi min strangulo…

Eble mi mencios al ili, ke mi baldaŭ iros al Esperanto-kongreso en Italio, kie ĉiuj homoj parolos la saman lingvon. Mi eble mensogetos, ke ni ĉiam multon atingas en niaj kongresoj, aŭ almenaŭ faros noton al mi mem, ke mi pli diligente laboru por ja atingi multon en Torino – se nur por montri, ke per komuna lingvo ja eblas multon atingi – kaj por pretigi min por la venontjara kongreso.

Eble mi eĉ trinkos glaseton da vino honore al la lingvo kaj ĝia kreinto… Sed nur post iom da fortostreĉo, tiel ke tiu glaseto fariĝu premio, ne evito.

Kompreneble, mi sendos bondezirojn al miaj esperantistaj geamikoj, kiujn mi kutime kontaktas okaze de festotagoj (je Kristnasko, ekzemple). Mi dankos ilin pro ilia laboro por Esperanto; memorigos ilin, ke ili ne laboras solaj; instigos ilin fari pli, promesos mem fari pli.

Komprenu: se ni volas, ke la mondo festu la Esperanto-tagon, ni komencu per ni mem. Ni fieru pri nia Esperanto, sed saĝe, digne, konvinke. Ek al!

Feliĉan Esperanto-tagon! Feliĉan mondon!

Humphrey Tonkin

Naturismo kaj Esperanto havas komunajn valorojn
Vi certe jam aŭdis pri naturismo: homoj ĝuas eksterajn aktivaĵojn nude. Aŭ eble vi jam spertis naturismon sur plaĝo, en naturisma centro, aŭ ie ajn en la naturo….

Sed la difino de naturismo povas esti pli preciza kaj prezenti la valorojn de naturismo: “Naturismo estas vivmaniero en harmonio kun la naturo, karakterizata de la praktikado de komuna nudeco, kiu celas antaŭenigi respekton al si mem, respekton al aliaj, kaj respekton al la vivmedio.” Krome, naturistoj akcentas la avantaĝojn de "nudumado" por sanaj korpo, menso, kaj sociaj rilatoj.

Oni klare vidas ke la ĉefa komuna valoro inter naturismo kaj Esperanto estas respekto al si mem kaj al aliaj personoj. Esperanto proponas respekton al ĉiuj lingvoj kaj kulturoj per la internacia lingvo; kaj naturismo proponas respekton al aliuloj per nudeco kaj akceptadon de ĉiuj senrigarde al la aspekto de iliaj diversaj korpoj.

Surbaze de tiuj komunaj valoroj, INOE – Internacia Naturista Organizo Esperantista – estis fondita en 1961 por unuigi naturistajn esperantistojn. La valoroj de la asocio estas tiuj:

•    Esti ligilo inter esperantistaj naturistoj;

•    Subteni esperantistajn valorojn;

•    Subteni naturistajn valorojn;

•    Helpi la disvastigon de naturistaj valoroj kaj praktikado inter esperantistoj;

•    Helpi la disvastigon de esperantistaj valoroj kaj praktikado inter naturistoj.

Pli da informoj pri INOE troveblas en ĝia retejo.

Tiuj celoj realiĝas per niaj agadoj. Krom niaj propraj eventoj, ni ofte informas pri Esperanto en naturistaj renkontiĝoj, kaj proponas naturismajn ekskursojn dum Esperantaj eventoj.

Estas jam preskaŭ tro malfrue por informi pri nia Verda Naturisma Semajno komence de julio 2023, en la belega kastelo Greziljono en Francio.

Sed ankoraŭ eblas aliĝi al la ekskurso aranĝota de INOE dum la baldaŭa Universala Kongreso en Torino. INOE organizos ekskurson al bela naturisma centro proksime de Torino. Pli da detaloj kaj aliĝilo troviĝas en la retejo de INOE.

Sed estos ankaŭ aliaj okazoj por renkonti nin. Ne hezitu kontakti nin.

Do, ĉu vi deziras sperti novan nivelon de libereco, vivante en plena harmonio kun la naturo kaj kun via korpo? Aŭ, pli simple, ĉu vi ŝatas bonan sun-plenan etoson? Ĉio montras, ke nun estas taŭga momento por sperti naturismon! Ne perdu tempon! Partoprenu en niaj agadoj, aliĝu al INOE, kaj renkontu nin!

Thierry Spanjaard

Ĉu baldaŭ estos nova Esperanto-urbo?
La sekvanta artikolo unue aperis en revuo Esperanto n-ro 1378 en aprilo 2023, p. 89. Ni iom simpligis kaj mallongigis ĝin por uea.facila.

Kelkdek kilometrojn sude de Barcelono troviĝas la vilaĝo Sant Pau d’Ordal (municipo de Subirats). Tiu vilaĝo estas sufiĉe konata en Esperantujo, ĉar ĝi estis dum jaroj la sidejo de la Muzeo de Esperanto, starigita de Lluís Hernàndez-Yzal surbaze de lia grandega privata kolekto (ĉirkaŭ 8000 libroj, 15000 revuoj, medaloj, afiŝoj kaj aliaj esperantaĵoj en nekredeblaj kvantoj). Li kunmetis tiun kolekton dum sia tuta vivo, kaj malavare disponigis ĝin al ĉiu ajn interesato.

Post lia forpaso en 2002 la muzeo ne aktivis dum kelkaj jaroj. Bonŝance la familio kaj la estraro de la municipo Subirats volis eviti ke tiu grandega kaj tre valora kolekto perdiĝu. Tial la municipo transprenis grandan parton de la Esperanta heredaĵo de s-ro Yzal kaj konservis ĝin en la municipa arkivo.

Dum jaroj la kataluna esperantistaro, bone konante la gravecon de tiu heredaĵo, klopodis kunlabori en ĝiaj konserviĝo kaj diskonigo, sed mankis la rimedoj por doni novan vivon al tiu riĉaĵo. Kvankam Subirats estas malgranda urbeto kun iom pli ol 3000 loĝantoj, la tiea urbestraro komprenis la apartan valoron de la kunligo inter la vilaĝo kaj Esperanto. Tial ĝi iniciatis projekton nomatan Espai-Esperanto (Esperanto-spaco), kiu celas montri la rilaton de la municipo al la internacia lingvo, kaj la personan kontribuon de s-ro Yzal.

Tiu Esperanto-spaco enhavos ekspozicion de diversaj Esperantaj materialoj, aŭd-vidajn prezentojn, kaj ĉambron por diversaj kulturaj agadoj. Ĝi okupos tutan renovigitan halon apud la urbodomo, kiu jam estas konstruata. Espereble ĝi inaŭguriĝos antaŭ la jarfino. Ne temas, do, pri nura ebleco aŭ pri surpapera projekto, sed pri jam nun okazanta realo.

Kataluna Esperanto Asocio (KEA) de ĉiam atente kunlaboras en tiu afero. Sed la graveco de la projekto postulis oficialigi tiun kunlaboradon. Tial la pasintan 11-an de marto la urbestro de Subirats, s-ro Pere Pons, kaj s-ro Òscar Puig, prezidanto de KEA, subskribis interkonsentan dokumenton. Dum tiu tago estraranoj de KEA kaj KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) vizitis la Esperanto-spacon en Subirats kaj partoprenis en registrado de la aŭd-vidaj materialoj.

Tiu nova projekto rekonas la valoron de nia movada havaĵo. Ni esperu, ke ĝin sekvos aliaj similaj agadoj en la estonteco.

Alfons Tur Garcia

Esperanto-projektoj en Afriko
“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun la celo subvencii malgrandajn Esperanto-projektojn. Kiam la programo estis lanĉita en 2015, ĝi validis por ĉiaj projektoj, sed ekde 2022 ĝi estas administrata de la Afrika Komisiono de UEA kaj nun okupiĝas ĉefe pri Esperanto-projektoj en Afriko.

La Afrika Komisiono nun anoncas konkurson por interesaj projektoj, kiuj bezonas subvencion. Jen ekzemploj de projektoj, kiuj povus peti subvencion laŭ tiu programo:

-    Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj;

-    seminarioj de trejnado por instruistoj;

-    ekzamenoj kaj preparado por ekzamenoj;

-    aperigo de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj taŭgaj por afrikaj bezonoj, t.e. en afrikaj lingvoj kaj kun afrikeca enhavo;

-    kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto;

-    monhelpo por sendi materialojn al lernantoj;

-    informa agado en superaj lernejoj.

Se vi deziras peti subvencion por iu projekto, necesas legi la regularon kaj plenskribi la konkursan petilon. Eblas plenigi la petilon komputile aŭ elŝuti ĝin kiel PDF-dokumenton.

Via propono devas konsisti el priskribo de la projekto (ne pli longa ol unu paĝon) kaj financa plano de la projekto sur alia paĝo. La financa plano klare informu pri la bezonata sumo. Atentu, ke la programo subvencias ĝis maksimume 100 eŭroj. Se la bezonata sumo superas tion, vi devos klarigi la fontojn de la restanta sumo.

Bonvolu sendi ĉiujn dokumentojn kaj dosierojn rilate al via peto al la membroj de la Afrika Komisiono ĉe la retadreso nisemas@co.uea.org. La Afrika Komisiono pretas akcepti petojn dum la tuta jaro, kaj la lastan sabaton de ĉiu monato respondos al petantoj.

La kriterioj por aljuĝo de la plena subvencio baziĝos sur la realeco de la projekto kaj de la petata financa subteno. Oni rajtas peti subtenon por pli ol unu projekto dum la sama jaro. La kapablo de la petantoj mem financi parton de la kostoj aŭ trovi aliajn fontojn aldone al la petata subvencio ne estas nepra kondiĉo, sed la komisionanoj prenos tion en konsideron.

Esperantistoj dezirantaj subteni la programon kaj la Esperanto-agadon en Afriko povas fari donacojn al la Fondaĵo Afriko de UEA.

La Esperanto-urbo
Meze de Germanio estas eta, mil-jara urbo ĉe la suda rando de la montaro Harz. Ĝia nomo estas Herzberg am Harz kaj ĝi ricevis la oficialan kromnomon "la Esperanto-urbo" en 2006. Tie la tre aktiva Esperanto-Centro faras konstantan agadon por la lingvo: varbas, starigas inform-tablojn, organizas Esperanto-kursojn, seminariojn, kunvenojn kaj eĉ kongresojn.

Pro tio multaj Esperanto-parolantoj vizitas la urbon. Ili venas por partopreni Esperanto-eventojn aŭ rigardi la urbon, kie troviĝas multaj ŝildoj, klarig-tabuloj, voj-montriloj ankaŭ en Esperanto por informi turistojn. Multaj homoj venas por ekskursi en la belega regiono, kie estas montoj, riveretoj, grandaj arbaroj, kastelo, multaj malnovaj domoj, ktp.

La Esperanto-Centro havis jam vizitantojn el pli ol 70 landoj, kiuj deziris vidi la riĉajn kolektaĵojn de la biblioteko: librojn, gazetojn, fakliteraturon, sonmaterialojn, filmojn, turismajn broŝurojn, bildkartojn, poŝtmarkojn, afiŝojn, kaj multajn aliajn materialojn. Se vi volus veni al kurso, restadi kaj studi en la biblioteko, aŭ helpi kiel volontulo, vi povos uzi nian gasto-ĉambron, aŭ ni povos helpi al vi trovi tranoktadon je bona prezo en proksimaj hoteloj aŭ feriodomoj. En la ĝardeno de la Esperanto-Centro eblas eĉ tendumi.

En nia ĝardeno vi vidos multajn belajn plantojn. Ekzemple tie floras tulipoj kaj klematito kun la nomo Esperanto, la grimp-rozo Zamenhof, la multkolora Rozo de la Espero, kaj simile. Esperanto-benkoj kaj Esperanto-pavilono invitas por paŭzoj kaj interesaj interparoladoj.

Se vi alvenos al Herzberg per trajno, tuj vi rimarkos inform- kaj salut-tabulojn en Esperanto, vidos monumentojn sur la Esperanto-placo antaŭ la stacidomo, kaj povos sekvi esperantlingvajn voj-montrilojn al la urbocentro. Ĉe la fino de la ĉefstrato troviĝas la Zamenhof-monumento. Apud ĝi estas Esperanto-flago kaj vi povos legi salutvortojn en proksimume 50 lingvoj sur granda vitrotabulo.

Nepre vizitu la urban bibliotekon, kie troviĝas ĉirkaŭ 3000 libroj en Esperanto. La plej fama konstruaĵo en Herzberg estas la Welf-kastelo. En ĝi rigardu la muzeon kaj sur la tria etaĝo ankaŭ la Esperanto-ĉambron, kie okazas ekspozicioj pri la internacia lingvo. Bonvolu uzi la elektronikajn gvidilojn, kiuj klarigas pri la muzeo, historio, ktp. ankaŭ en Esperanto.

Venu al niaj Esperanto-Somerkursoj de la 7-a ĝis la 23-a de julio. Part-tempa partopreno eblos. Ni povos aranĝi por vi tranoktejojn je bona prezo. En la Esperanto-centro vi studos Esperanton kun almenaŭ du spertaj instruistoj. Sed kompreneble vi ne nur studos kaj ĝuos nian grandan bibliotekon, sed ankaŭ festos, ekskursos kaj manĝos!

Bonvenon al vi en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kiu havas multajn proponojn kaj servojn por vi dum la tuta jaro!

Peter Zilvar

Zsófia Kóródy

Konstruistoj esperantistaj
En la mondo de Esperanto estas multegaj asocioj. Asocioj turismaj, politikaj, religiaj, kaj tiel plu. Ekzistas ankaŭ profesiaj asocioj. Ekzemple, ILEI (instruistoj) aŭ IFEF (fervojistoj). Oni nomas ilin fakaj asocioj.

En la fako de konstruado kaj arkitekturo, ekzistas de la jaro 1993 la asocio TAKE: Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj. Ĝi celas kunigi esperantistajn konstruistojn ĉie en la mondo.

Sed ĝi havas ankaŭ duan celon: provizi la esperantistan publikon per teknikaj legaĵoj. Tial estas necese eldoni revuon.

Dum kelkaj jaroj aperis revuo La domo. Poste inter 2005 kaj 2015 aperis ĉiujare nova revuo kun la nomo Jar-kolekto de TAKE. Nuntempe ĝi plu aperas sub la simpla nomo Konstruado.

Legi revuon pri konstruado donas multajn avantaĝojn. Ĝi ne nur prezentas la malnovajn kaj modernajn teknikojn de konstruado. Samtempe la leganto povas perfektiĝi en Esperanto, legante tekstojn kun multaj ilustraĵoj.

De la komenco Konstruado sukcesis ricevi artikolojn de arkitektoj, masonistoj, tegmentistoj, klimatizistoj, izoladistoj kaj ventolistoj el diversaj landoj. El kiuj landoj? Ĉefe el Eŭropo, sed ankaŭ el Brazilo, Japanio, D.R. Kongo kaj Ĉilio. TAKE konstante strebas allogi novajn kunlaborantojn.

En TAKE laboras grupo, kiu okupiĝas pri kreado de terminoj en Esperanto rilate al konstruado. En 2002 sub la gvido de Jan Werner ĝi eldonis la libreton Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj (2-a eldono en 2016). La terminoj aperas ankaŭ en la angla, germana kaj ĉeĥa lingvoj, sed la difinoj estas nur en Esperanto.

Se vi volas scii pli pri TAKE, vizitu nian retejon.

Pierre Grollemund

La Esperanto-muzeo
La Esperanto-muzeo en Vieno estis fondita en 1927 de la aŭstra esperantisto kaj eksa fervojisto Hugo Steiner (1878–1969). Ĉar Esperanto estis tre populara en tiu tempo, la registaro, kaj ĉefe la tiama kanceliero de Aŭstrio, subtenis ĝian fondadon.

En 1928 la muzeo oficiale fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Ĝia inaŭguro okazis en la fama Prunksaal (Pompa Salono) de la biblioteko en la sekvonta jaro. Ekde sia fondiĝo la muzeo ankaŭ funkciis kiel dokumenta centro kun biblioteko kaj arkivo.

Post kiam la nazioj aneksis Aŭstrion en 1938, la Gestapo fermis la muzeon. Laŭ Adolf Hitler, Esperanto estas “universala lingvo de judoj”, per kiu la “monda judaro” celas superregi la tutan mondon.

Post la Dua Mondmilito, en 1947, la Esperanto-muzeo remalfermiĝis en la malnova palaco Hofburg ĉe la centro de Vieno. En 2005 ĝi translokiĝis en la proksiman palacon Palais Mollard (Herrengasse 9), kie ekzistas idealaj kondiĉoj en sekuraj kaj klimatizataj ĉambroj por la biblioteko, la arkivaĵoj kaj la muzeaj objektoj.

La Esperanto-muzeo ĉefe prezentas la historion de Esperanto kaj montras ĝian mondvastan signifon kaj multflankan aplikon, sed ĝi ankaŭ donas superrigardon pri aliaj planlingvoj. En moderna konstanta ekspozicio aperas ne nur okultrafaj afiŝoj, gravaj publikaĵoj kaj specialaj objektoj – kiel ekzemple insignoj kaj vendo-reklamiloj – sed ankaŭ filmoj kaj interaktivaj komputiloj.

Dum sia preskaŭ 100-jara ekzisto la biblioteko de la Esperanto-muzeo, kiu oficiale nomiĝas ekde 1990 Kolekto por Planlingvoj, konstante kreskas. Nuntempe ĝi estas la plej granda kolekto de planlingvoj kaj la plej ampleksa Esperanto-biblioteko en la mondo, kun pli ol 150 000 bibliotekaj objektoj. Inter tiuj estas multaj gazetoj kaj revuoj, kiuj estas gravaj fontoj por la historio de planlingvoj kaj de Esperanto. La Kolekto por Planlingvoj ankaŭ enhavas multenombrajn fotojn, afiŝojn kaj gazetartikolojn. Krome ĝi konservas plurajn postlasaĵojn, precipe de verkistoj, tradukistoj kaj sciencistoj, sed ankaŭ arkivojn de asocioj, ekzemple tiun de Universala Esperanto-Asocio.

Eblas viziti la legosalonon de la kolekto de lundo ĝis vendredo. Krome, la granda nombro de ciferecaj dokumentoj estas daŭre alirebla en la retpaĝo de la biblioteko – je ĉiu horo kaj de ĉiu loko en la mondo.

Romana Holtemayer

Nova estraro de UEA
La komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) gvidas la agadon de la asocio. Ĝi faras ĉiujn decidojn pri la ĝenerala direkto de la asocio, pri administrado, financaj planoj kaj simile.

La komitatanoj estas nomitaj de la naciaj asocioj, la plej grandaj fakaj asocioj, kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Krome la individuaj membroj de UEA elektas kelkajn komitatanojn, kaj la komitatanoj mem povas elekti iujn pliajn homojn kun aparte bezonataj spertoj. Estas nuntempe 55 komitatanoj.

La komitatanoj kunsidas ĉiujare dum la Universala Kongreso, kaj ankaŭ inter la kongresoj per poŝto kaj nuntempe per interretaj kunsidoj. En ĉiu tria jaro ili elektas la Estraron de UEA, la pli malgrandan grupon, kiu regas la agadon de la asocio.

Dum la ĵusa UK en Montrealo komenciĝis nova tri-jara periodo, kaj oni elektis novan estraron. Fakte ne okazis grandaj ŝanĝoj: la prezidanto, unu el la du vic-prezidantoj kaj la sekretario restis samaj, kaj eniris nur du novaj estraranoj. (Estas rimarkinde ĉi-foje, ke unu el la novaj estraranoj estas virino; la lasta estraro tute ne enhavis virinojn.)

Dum sia unua reta kunsido, la 20-an de aŭgusto 2022, la Estraro dividis inter si la taskojn de la diversaj fakoj:

Prezidanto: Duncan CHARTERS (Usono) - Kunordigo, Strategio, Biblioteko, Esploro kaj Dokumentado.

Vicprezidanto: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr. (Brazilo) - Centra Oficejo, Financoj, Kulturo, Kongresoj, Reta Agado, Ameriko.

Vicprezidanto: Amri WANDEL (Israelo) - Scienca kaj Faka Agado, Revuo Esperanto, Terminologio, Meza Oriento kaj Norda Afriko.

Ĝenerala Sekretario: Aleks KADAR (Francujo) - Administrado, Delegita Reto, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado), Rilatoj kun TEJO, Statuta Reformo.

Aurora BUTE (Rumanujo) - Instruado, Rilatoj kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), Eŭropo.

François LO JACOMO (Francujo) - Informado, Eksteraj Rilatoj, Amikoj de Esperanto, Esperanto-Centroj, Ĝemelaj Urboj.

Jérémie SABIYUMVA (Burundo) - Aktivula Maturigo, Afriko. (Aktivula Maturigo estas agado por trejnado de esperantistoj, kiuj deziras aktivi en la movado.)

SO Jinsu (Koreujo) - Eldonado, Azio kaj Oceanio.

Eblas trovi la kontaktadresojn de la unuopaj estraranoj en ĉi tiu paĝo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1060 (2022-08-21)