Salti al enhavo

Kio estas TEJO?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Karina Oliveira.

Ĉu vi aĝas malpli ol 35 jarojn? Se jes, ni invitas vin fariĝi membro de TEJO! Sed kio estas TEJO?

Verŝajne vi jam aŭdis tiun nomon, se vi partoprenis en Esperantaj aranĝoj, kie oni organizis apartajn eventojn por junuloj. Ĝia plena nomo estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj ĝi agas precipe por junaj parolantoj de Esperanto. 

TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson (IJK) ĉiu-jare en malsama loko en la mondo. IJK okazis en Slovakujo en 2019, kaj en 2020 ĝi okazos en Nederlando. Krome TEJO organizas aliajn eventojn por siaj membroj, kiel seminariojn kaj trejnadojn pri diversaj temoj.

Ĉiuj membroj de TEJO ricevas la soci-kulturan revuon Kontakto. TEJO ankaŭ eldonas la retan informilon TEJO Aktuale, kiun ĉiuj rajtas legi senpage. Tiuj du publikaĵoj celas kunigi la junajn parolantojn de la lingvo kaj riĉigi iliajn konojn pri la mondo kaj la socio ĝenerale.

TEJO havas individuajn membrojn kaj landajn sekciojn en ĉirkaŭ 40 landoj. Krom tio, ĝi estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estis fondita en 1938, kaj ĝia sidejo troviĝas en Roterdamo, Nederlando. Por pli da informoj, vizitu ĝian retejon.

Se vi deziras membriĝi en TEJO, vi povas aliĝi pere de la junulara Esperanto-organizo de via lando aŭ rekte per TEJO mem. Se vi aĝas pli ol 35 jarojn, vi povas subteni ĝian agadon kaj ricevi ĝiajn eldonaĵojn kiel patrono de TEJO (https://uea.org/alighoj/alighilo)

Karina Oliveira

 

  • Ŝati 3
  • Ami 1

Karina Oliveira estas brazilanino, lingvisto kaj instruisto de la portugala en Busano (Sud-Koreujo). Estrarano de TEJO, vic-prezidanto de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo), komitatano A de TEJO en la komitato de UEA kaj ano de la teamo en Duolingo por la Esperanta kurso por parolantoj de la portugala. Ŝi estas vegetarano kaj feministo.
 


  • aktuala: nuntempa.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • individua: unuopa, kiel unu aparta membro de grupo.
  • patrono: protektanta gravulo aŭ sanktulo.
  • sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo aŭ simile.
  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • trejni: instrui kaj ekzerci por konduki al dezirata nivelo de kapablo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Je 18/01/2020 at 13:48, Elizabeth Ghiringheli diris:

Mi volas lerni Esperanton. 

Kio mi farás?? 

Kiujn lingvojn vi parolas? Komencu ĉi tie: https://lernu.net/eo

https://learn.esperanto.com/

Vi povas elekti vian lingvon kaj lerni Esperanton pere de via denaska lingvo. Estas multaj aliaj manieroj por lerni!

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.