Artikoloj: Artikoloj

Kio estas Zamenhof / Esperanto-objekto?
Diference de aliaj lingvoj, Esperanto ne estas ligita kun fizika teritorio. Iam estis provoj uzi Esperanton kiel lingvon de iuj lokoj, ekzemple en uea.facila vi povas trovi artikolojn pri Neŭtrala Moresnet kaj Insulo de la Rozoj. Tiuj ne ekzistas plu, tamen ankoraŭ eblas trovi spacojn ligitajn al Esperanto aŭ al Zamenhof en multaj lokoj de la mondo. Oni donis al ili la nomon Zamenhof/Esperanto-Objektoj (mallonge: ZEO-j). Tiu nomo rilatas al lokoj, stratoj, monumentoj aŭ aliaj objektoj nomitaj laŭ d-ro L. L. Zamenhof aŭ la helplingvo Esperanto. Ilin ni povas nomi la fizika Esperantujo.

La plej multaj ZEO-j estas stratoj kaj parkoj nomitaj laŭ Esperanto aŭ Zamenhof. Krome, ekzistas Esperanto-monumentoj, kiel la 12-metra skulptaĵo en Sabadell (Hispanio), kaj memorlokoj, kiel la tombo de d-ro Zamenhof en Varsovio.

Tombo de d-ro Zamenhof kaj lia edzino en Varsovio

La unua konata ZEO estis boato kun la nomo Esperanto, konstruita en 1896 en Malago (Hispanio). Brazilo kaj Pollando havas po pli ol cent ZEO-jn. La pola urbo Malbork enhavas pli ol kvardek diversajn erojn ligitajn al Esperanto.

Ankaŭ naturaj lokoj ricevis Esperantajn nomojn, kiel Kabo Esperanto en Svalbardo (Norvegio), la plej norda ZEO, kaj Insulo Esperanto en Antarkto, la plej suda. Eĉ du asteroidoj portas nomojn rilatajn al nia lingvo: 1421 Esperanto kaj 1462 Zamenhof. Kaj antaŭ nelonge naskiĝis la ideo doni la nomon Zamenhof al monto en la punkto kie renkontiĝas la limoj de Belgio, Germanio kaj Nederlando.

Ekzistas ankaŭ entreprenoj kun la nomo Esperanto, kiel hoteloj kaj kafejoj, same kiel komercaj markoj. Tamen, tiujn oni ne nepre konsideras en la kategorio ZEO-j.

En 1997 aperis libro titolita Monumente pri Esperanto, kun kompleta listo de la tiam konataj ZEO-j (1044 en 54 landoj). Vi povas legi ĝin senpage en la retejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj laŭdezire elŝuti ĝin. Tamen, la libro estas malnova kaj la listo ne estis ĝisdatigita de tiam. Tial UEA kreis komisionon por ĝisdatigi la liston kaj kunordigi agadojn rilatajn al ZEO-j. Ĝi krome celas antaŭenigi la rekonon kaj konservadon de la multaj historiaj kaj geografiaj signoj de Esperanto.

ZEO-j povas esti gravaj por la Esperanto-komunumo. Ili videbligas la lingvon al la ekstera publiko. Sed ili ankaŭ efikas interne, ĉar ili kreas senton de identeco inter la parolantoj. Multaj esperantistoj ŝatas viziti la konatajn ZEO-jn aŭ fotiĝi apud monumento de Zamenhof. Tiel, kvankam mankas al ni propra teritorio, ili ja trovas ian “fizikan Esperantujon”.

Toño del Barrio

Ĉu Monto Zamenhof?
En eta angulo inter Belgujo, Germanujo kaj Nederlando iam troviĝis tute malgranda landeto, kiu restis sendependa de 1816 ĝis 1919. Tiu landeto nomiĝis Neŭtrala Moresnet.

Dum la frua 20-a jarcento, d-ro Wilhelm Molly, esperantista kuracisto en Moresnet, proponis ke Neŭtrala Moresnet fariĝu sendependa ŝtato kun Esperanto kiel komuna lingvo. Pri lia propono vi povas legi en jena artikolo aperinta en uea.facila. La propono ne estis sukcesa, tamen multaj el la tiutempaj loĝantoj lernis Esperanton.

Post la Unua Mond-milito, Moresnet fariĝis parto de Belgujo. Ĝi estas nun municipo kun la nomo Kelmis, en la germanlingva regiono de Belgujo.

Ĉe la Tri-Landa Punkto, kie renkontiĝas la limoj de Belgujo, Germanujo kaj Nederlando, staras la monto Vaalserberg. Je 322 metroj, ĝi estas la plej alta punkto en Nederlando. Nuntempe estas reta petskribo, laŭ kiu oni ŝanĝu la nomon de la monto al Monto Zamenhof, honore al la kreinto de Esperanto. Universala Esperanto-Asocio (UEA) invitas ĉiujn, kiuj subtenas la idealon de internacia amikeco, subskribi la petskribon kaj kontribui al ĝia diskonigo.

La petskribon iniciatis la artisto, poligloto kaj esperantisto Shabi Fiumei. UEA kunlaboras kun li plurmaniere kaj subtenas la iniciaton kiel kulturan kaj informan agadon. Pri la iniciato jam aperis raporto (kun filmeto) en la belga publika amas-komunikilo BRF (Belgischer Rundfunk). En ĝi Jan Sabri Cetinkaya, direktoro de la Muzeo Vieille Montagne en Kelmis, mem prezentas parton de sia mesaĝo en Esperanto. La raporto kaj la filmeto estas troveblaj ĉi tie. Ili estas en la germana, sed eblas traduki la artikolon per la helpo de reta tradukilo.

“Eble la kampanjo ne sukcesos ŝanĝi la nomon de la monto, sed ĝi paroligas homojn pri Esperanto, kaj tio estas jam sukceso. Estas aparte rimarkinde, ke du neesperantistoj uzas iom da Esperanto por raporti pri ĝi,” komentas la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, kiu okupiĝas pri Informado. Li gvidas la kunlaboron kun Shabi Fiumei.

UEA atentigas, ke – senkonsidere al la fina rezulto de la renomiga propono – la iniciato jam konkrete kontribuas al pli vasta publika atento pri Esperanto, pri ĝiaj valoroj, kaj pri ĝia historia kaj kultura heredaĵo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1281 (2026-02-03)

Lernejanoj en Benino studas Esperanton
Infanoj Ĉirkaŭ Afriko estas esperantista ne-registara organizaĵo (NRO). Ĝi sukcesis ricevi rajtigon instrui Esperanton kiel laŭvolan fakon en mez-lernejoj en la regiono Mono en Benino. Ĝi ankaŭ organizas enkondukan trejnadon pri lego-kapablo en iuj beninaj naciaj lingvoj. La rajtigon donis la instanco, kiu zorgas pri edukado kaj lernejoj en tiu regiono.

La kursoj komenciĝis dum la lerneja jaro 2023-2024 ĉe la por-knabina lernejo en Lokossa, kaj la postan jaron aldoniĝis ŝtata mezlernejo en Lokossa, sudokcidente en Benino. La lernejanoj povis studi ne nur Esperanton, sed krome du naciajn lingvojn de Benino: la minan kaj la fonuan.

Premio-ceremonioj okazis en decembro 2025 ĉe la du lernejoj, gvidataj de reprezentantoj de la regiona direktoro pri edukado kaj metia trejnado. 88 gejunuloj ĉe la du lernejoj ricevis atestilon pri partopreno en la kursoj, kaj dudek el la plej lertaj lernantoj ricevis premiojn. La premioj estis kajeroj diversaj, skribiloj, krajonoj, matematikaj ilaroj kaj similaj. Oni ankaŭ disdonis kalendaretojn el la franca Esperanto-kastelo Greziljono, kaj diversajn Esperantaĵojn (ekzemple glumarkojn kaj revuojn) el la Interkultura Centro en la germana urbo Herzberg.

La lernejestro salutas la ĉeestantaron kaj prezentas la eventon. La premioj estas ekspoziciataj sur la apuda tablo.

La premio-ceremonio estis grava okazo por instigi la lernantojn, kaj ankaŭ por informi la multajn ĉeestantojn kaj la ĝeneralan publikon pri Esperanto.

Grupa foto

Se vi deziras subteni la projekton, kaj por ricevi pliajn informojn, bonvolu kontakti nin ĉe:

GBADAMASSI Latifou

BP 302 Lokossa (Mono)

Respubliko Benino

Retadresoj: latifougbadamassi[ĉe]yahoo.fr kaj

infanojcxirkauxafriko[ĉe]gmail.com

Latifou Gbadamassi

Retaj Esperanto-kursoj en Hispanujo
Malmultaj universitatoj instruas Esperanton, eĉ malpli instruas ĝin oficiale, kaj nur unu en la mondo ĝin instruas ankaŭ malĉeeste: UNED – Universidad Nacional de Educación a Distancia (Nacia Distanca Universitato). UNED estas “malfermita universitato”: krom instrui malĉeeste (antaŭe per poŝto, nuntempe per interreto), ĝi ne postulas regulan vizitadon al lecionoj. Ne necesas havi alt-lernejan diplomon por eniri, nek havi hispanan civitanecon aŭ adreson.

Tamen ĝi estas publika nacia universitato kaj dependas rekte de la hispana ministerio de edukado. Kvankam ĝia sidejo troviĝas en Madrido (Hispanujo), ĝi havas centrojn en la ĉefurboj de ĉiuj hispanaj provincoj, kie la studentoj povas ekzameniĝi kaj ricevi helpon.

Ekzistas kelkaj tiaj centroj ankaŭ ekster Hispanujo: en Bonaero (Argentino), Karakaso (Venezuelo), Limo (Peruo), Meksikurbo (Meksiko), Bogoto (Kolombio), Kito (Ekvadoro), Santiago (Ĉilio), Sanpaŭlo (Brazilo), Novjorko kaj Seatlo (Usono), Malabo (Ekvatora Gvineo), Lisbono kaj Porto (Portugalujo), Londono (Britujo), Parizo (Francujo), Bruselo (Belgujo), Berlino, Frankfurto kaj Munkeno (Germanujo), Berno (Svisujo), Romo (Italujo) kaj Varsovio (Polujo).

UNED instruas 16 lingvojn, de la ĉina ĝis la hispana signo-lingvo, kaj de 2018 ankaŭ Esperanton, laŭ interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio. La unua kurso havas nivelon A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj, sed taŭgas por hispanlingvaj komencantoj, ĉar ĝi komenciĝas de tre baza nivelo. De 2020 estas instruata ankaŭ kurso por progresantoj je la nivelo B1, kaj en oktobro 2025 komenciĝos la kurso B2. Tiuj du kursoj estas tute en Esperanto.

Lingvolernado en UNED sekvas la tradicion de per-poŝta instruado: la studentoj rajtas eniri ĝian retejon kiam ajn ili volas aŭ povas. Ili lernas per tekstoj, son-registraĵoj, ekzercoj, klarigoj, kaj aliaj rimedoj. Tial, studentoj devas studi plejparte sen helpo kaj instigo de instruisto; tio postulas aktivan interesiĝon kaj kapablon mem organizi sian studadon. Avantaĝo estas, ke studentoj mem decidas, kiel rapide ili volas sekvi la kurson, kaj ili faras tion en horo konvena por ili. Krome, eblas konsulti la instruistojn por ricevi klarigojn pri duboj kaj malfacilaĵoj.

Ankaŭ interrilatado kun aliaj studentoj estas grava parto de lernado, kaj eblas fari tion per diskutgrupoj kaj retpoŝto. Studentoj povas ankaŭ partopreni unu/du kunsidojn monate por konversacio kun instruisto kaj aliaj studentoj. Tiel ili ekzercas sin pri parolado.

La kursoj estas oficialaj, kaj necesas registriĝi same kiel por aliaj lingvoj. La prezo estas sama, la instruistoj estas pagataj profesiuloj, kaj la sukcesintaj studentoj ricevas diplomon post ekzameno. Eblas ankaŭ ekzameniĝi kaj ricevi diplomon, eĉ se oni ne partoprenis la kursojn. Por ricevi pliajn informojn, kontaktu la kunordiganton Félix Lobo.

Rubeno Fernández

Internacia Tago de Familioj
En 1993 Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 15-an de majo Internacia Tago de Familioj. La celo de tiu tago estas atentigi pri la sociaj, ekonomiaj kaj aliaj praktikaj influoj, kiuj tuŝas familiojn. Krome, sen la kunlaboro de familioj, ne eblos realigi la celojn de UN rilate al daŭripova evoluigo.

Okaze de la Internacia Tago de Familioj, UEA sendis mesaĝon al UN. Jen la teksto de la mesaĝo, lingve simpligita por la legantoj de uea.facila. Oni povas legi la originalan tekston en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1230.

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj,

la 15-an de majo 2025

La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas "Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo". Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas la registarojn de la mondo inviti la kunlaboron de familioj por trakti la gravajn problemojn de la nuna mondo. Ekzemploj de tiaj problemoj estas teknologia transformado, la moviĝo de kamparo al urboj, migrado, kaj klimata ŝanĝiĝo.

Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al siaj gefiloj. Tial ni bezonas, ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, konservadon de la naturo, prizorgon de la klimato, kaj aliajn gravajn aferojn por nia komuna estonteco. Krome, kompreneble, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn, kaj transdonas ilin al siaj infanoj.

Samtempe kun ekonomia evoluigo devas okazi ankaŭ socia evoluigo. Necesas elradikigi malriĉecon, kaj certigi bonan laboron kaj egalajn ŝancojn por ĉiuj. Ni ne povas konstrui pli bonan mondon por ĉiuj sen justeco kaj egala partopreno de ĉiuj homoj kaj popoloj. Por atingi tion, lingvoj gravas, ne nur por bone komuniki al la familioj de la mondo, sed, pli signife, por aŭskulti tiujn familiojn: lingvoj estas por paroli, sed ankaŭ por aŭskulti.

Mondaj registaroj devas aŭskulti la popolojn de la mondo per tutmonda interparolado kun internaciaj organizoj, neregistaraj organizoj, kaj komercaj kaj civitanaj organizoj, por kunlabora agado. Neniu restu malantaŭe en nia tutmonda vojaĝo al daŭripova evoluigo.

Per Esperanto ni transdonas, ene de niaj familioj kaj inter malsamaj familioj, la valorojn de solidareco, kompreno kaj estimo por aliaj popoloj. En pluraj renkontiĝoj tra la mondo, ĉiutage parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto kultivas toleremon kaj respekton. Ni unuiĝu por konstrui tiun pli bonan mondon por ĉiuj.

La bieno Bona Espero en Brazilo
Ekde 1957 en Brazilo ekzistas la bieno Bona Espero, kie Esperanto estas normala komunikilo inter la loĝantoj. La bieno situas en la regiono Chapada dos Veadeiros, en la centro de Brazilo. Ĝi estis kreita de grupo da esperantistoj el la marborda urbo Recife, kiuj volis vivi en kampara komunumo kaj samtempe helpi la lokan popolon.

La fondintoj de Bona Espero serĉis lokon kun multaj akvofontoj, agrabla klimato, kaj sur la alt-ebenaĵo. Post longa serĉado, ili aĉetis terenon de mil hektaroj. La regiono en 1957 estis malriĉa, kaj multaj el ĝiaj loĝantoj ne kapablis legi kaj skribi. Tie ses kuraĝuloj konstruis la bienon Bona Espero, produktante grandparte siajn proprajn manĝaĵojn. Dum multaj jaroj ili laboris sen elektra energio, sen asfaltitaj vojoj, sen malsanulejo aŭ sociaj servoj.

La fondintoj de Bona Espero ankaŭ konstruis tie lernejon, kie dum la jaroj ili instruis centojn da infanoj. Hodiaŭ la infanoj, kiujn ili instruis, estas aktivaj profesiuloj en la regiono – teknikistoj, instruistoj, advokatoj, agrikulturistoj, komercistoj kaj aliaj. Ili ne forgesis Bonan Esperon, kaj daŭre reiras por viziti ĝin.

La sukcesojn de Bona Espero ni povas danki al internacia kunlaboro. Ekde 1966 la fondintoj invitis esperantistojn veni el la tuta mondo por labori volontule, kaj multaj faris tion. La unuaj eksterlandanoj, kiuj kuraĝis ekloĝi en la brazila savano, estis mia familio en 1973. Tre baldaŭ ni komprenis la vastegan amplekson de la taskoj: edukado, dom-konstruado, ter-kultivado kaj prizorgado de dekoj da infanoj, bovinoj kaj ĉevaloj. Ni venis por vivi en tiu loko dum unu jaro, sed ni restis kvindek jarojn, konstruante domojn kaj instruante infanojn.

En 1975, dum la Universala Kongreso en Kopenhago, ni montris filmetojn por allogi pliajn volontulojn. Sekve multaj esperantistoj venis por resti kelkajn monatojn en Bona Espero, kaj poste disvastigis informojn pri ĝi en siaj propraj landoj. Tio certigis longedaŭran partoprenon kaj kulturan riĉiĝon por ĉiuj, precipe por la brazilaj infanoj.

Nuntempe la brazila ŝtato edukas infanojn en novaj lernejoj, kaj Bona Espero ne plu faras tiun laboron. Anstataŭe ĝi kunlaboras kun universitatoj en Brasília kaj Goiânia en kursoj pri diversaj fakoj inkluzive de Esperanto.

Ĉu la infanoj lernis Esperanton? Ni ne instruis ĝin formale, sed dum multaj jaroj volontuloj el diversaj landoj uzadis Esperanton en Bona Espero, en la kuirejo, en la legomejo, kaj dum ĉiuj aliaj agadoj. Ĉiuj aŭdadis la lingvon, kaj la infanoj nature lernis paroli Esperanton tre bone. Tamen ili ne lernis skribi ĝin. Kelkaj nun lernas skribi Esperanton per Duolingo.

La Internacia Lingvo en Bona Espero ne estis lern-objekto, sed nepra ilo por komunikado inter laborantoj el diversaj nacioj, dum ili okupiĝis pri edukado kaj agrikulturaj laboroj.

Ursula Grattapaglia

Esperanto kaj la Movado de Nova Kulturo en Ĉinio
Esperanto havis signifan rolon en la Movado de Nova Kulturo en Ĉinio. Kvankam Esperanto jam estis konata en Ĉinio en la malfrua periodo de la dinastio Qing (1644 -1912), ĝi pli vaste diskoniĝis nur pro la Movado de Nova Kulturo. Tiu movado komenciĝis en la 1910-aj jaroj, kiam intelektuloj ekdubis pri la tradicia penso-maniero de Ĉinio kaj celis modernigi la landon per okcidentaj ideoj.

En 1912 la dinastio Qing falis, kaj respubliko stariĝis en Ĉinio. La principoj de la respubliko estis certigi politikajn rajtojn kaj bonstaton por la popolo. Sed la promesitaj ŝanĝoj ne realiĝis: la popolanoj tamen restis malriĉaj kaj malfortaj. Tial konservativuloj provis restarigi la imperion. Reage al tio, progresemaj intelektuloj proponis ĉesigi la ideojn de la pasinteco kaj forigi la imperian sistemon por ŝanĝi Ĉinion en modernan landon.

En 1915, Chen Duxiu fondis la gazeton Nova Junularo, kaj tio markis la komencon de la Movado de Nova Kulturo. Laŭ Chen, la celo de tiu movado estas disvastigi ideojn de demokratio kaj scienco en Ĉinio. Li esperis, ke modernaj pensoj klerigos la nacion kaj helpos la politikan revolucion. Sub lia inspiro, multaj intelektuloj disvastigis pensojn el la Okcidento en Ĉinio. Inter tiuj novaj ideoj estis ankaŭ Esperanto. Tiamaj ĉinaj esperantistoj kredis, ke Esperanto povas malfermi Ĉinion al la mondo kaj faciligi internacian interkompreniĝon.

Lu Xun (konata en Esperanto kiel Lusin) estis aktiva partoprenanto en la Movado kaj subtenanto de Esperanto. Li verkis la novelon La Taglibro de Frenezulo kaj fariĝis grava verkisto en la historio de la moderna ĉina literaturo. Li opiniis, ke Esperanto povas unuigi ĉiujn naciojn de la mondo kaj helpi internacian komunikadon, precipe inter malsamaj literaturaj tradicioj. Li forte subtenis la tradukon de literaturo pere de Esperanto. Ekzemple, li helpis junan esperantiston Sun Yong, kiu tradukis poemon de la fama hungara poeto Petőfi, Johano la Brava. Tiun poemon Sun Yong tradukis en la ĉinan ne rekte el la hungara, sed pere de la Esperanta traduko de Kalocsay. Lu Xun redaktis por li la tradukon kaj poste eĉ pagis por ĝia aperigo.

En la Movado aperis proponoj pri reformo de la ĉinaj lingvo kaj skribmaniero, kaj Esperanto fariĝis centro de la diskuto. La lingvisto Qian Xuantong eĉ proponis, ke la ĉina popolo forlasu la tradician ĉinan skribon kaj uzu Esperanton kiel sian denaskan lingvon. Post diskutoj inter intelektuloj, la ideo ne trovis akcepton kaj estis forlasita. La diskutoj pri lingva reformo tamen inspiris la evoluigon de latin-literaj sistemoj por la ĉina skribo, ekzemple Latinigita Nova Skribaĵo.

Hodiaŭ en lernolibroj pri la ĉina historio, oni ofte preterlasas la rolon de Esperanto en la Movado de Nova Kulturo. Tamen ni ne forgesu ĝian inspiron al la tiamaj intelektuloj, kiuj klopodis ligi sian landon kun la ekstera mondo post jarcentoj da izoliĝo.

Alexander Shenghao Hu

Esperanto-kurso por hispan-lingvanoj
Ĉiujare ekde 2020, Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kunlaboras por okazigi retajn Esperanto-kursojn por hispan-parolantoj. En kelkaj jaroj kunlaboras ankaŭ TEJO kaj aliaj asocioj, kiel Hispana Esperanto-Federacio kaj Meksika Esperanto-Federacio.

Al tiu agado ĝis nun aliĝis pli ol 2000 lernantoj el 29 landoj. La kursoj estas senpagaj, kaj celas kaj komencantojn kaj progresantojn. Ĉiu lernanto havas aliron al vasta materialo, parol-sesioj, lerniloj kaj virtualaj lecionoj gvidataj de spertaj esperantistoj.

En 2024 la kurso okazos de la 2-a de oktobro ĝis la 23-a de novembro. Post la fino de la kurso, ĉiuj lernantoj povos tuj sperti Esperantujon per partopreno en la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto, komenciĝonta la 28-an de novembro: vk.esperanto.net.

La kurson oni proponas al lernantoj laŭ du malsamaj horaroj: je la 17h00 UTC kaj je la 00h00 UTC, merkrede kaj sabate. Krome estos apartaj sesioj por respondi demandojn, plu esplori diversajn temojn, kaj amike esperantumi kun aliaj lernantoj kaj kun invititaj ĉeestantoj.

Ĝis la 29-a de septembro eblas aliĝi al la kurso, ĉu kiel komencanto, ĉu kiel progresanto, ĉu kiel kunlaboranto, per la ligilo cursos.esperanto.co. Tie troviĝas ankaŭ oftaj demandoj kaj respondoj, krom detalaj kalendaro kaj enhavo.

Ĉiujare la enhavo de la kurso pliboniĝas kaj la instrumetodoj evoluas. Jam en 2020, okaze de la Tago de Ameriko, kelkaj el la lernantoj povis post la kurso sukcese prelegi, tute flue. Similaj fluaj paroladoj estis aŭdeblaj ankaŭ en 2021, okaze de la fermo de la 2-a sesio de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj. De tiam la kurso ĉiam finiĝas per oficiala fermo kun paroladoj de lernantoj. La lernantoj ankaŭ ricevas invitojn de Esperanto-organizaĵoj, por ke ili ekaktivu en nia komunumo.

La kurso estas tute senpaga por ĉiuj aliĝintoj, kaj la instruistoj estas volontuloj, kiuj ricevas nur malgrandan kompenson. Sed organizi tian kurson kompreneble kostas monon. Tial, se vi volas kaj povas helpi, la Fondaĵo Ameriko de UEA estos tre kontenta ricevi vian donacon. Pag-manieroj troviĝas en la paĝoj de UEA. Se eble, bonvolu informi al financoj@co.uea.org pri via donaco, indikante “E-kurso”.

UEA kore dankas al la instruistoj kaj organizantoj, kiuj laboras por tiu grava agado. Ĝi deziras al ĉiuj lernontoj agrablan ekkonon de la internacia lingvo Esperanto, kiu estas posedaĵo de la tuta homaro.

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 1187

2024-09-23

Internacia Tago de Paco
La 21-a de septembro estas la Internacia Tago de Paco. En tiu tago ĉiujare, UN (Unuiĝintaj Nacioj) aparte atentigas, ke paco estas la fundamento de internacia kunlaboro. Sen paca situacio, ne eblas kunlaboro inter la diversaj ŝtatoj. Sen tiu kunlaboro, ne eblas plani la estontecon, ne eblas krei kaj realigi projektojn por daŭripova evoluigo; ne eblas krei kaj ĝui mondon en kiu regas bazaj juraj principoj komunaj al ĉiuj landoj.

En multaj partoj de la mondo regas konfliktoj. La nombro de lokaj kaj regionaj militoj eĉ kreskas en la nuna tempo. Rezulte, pli da homoj devas migri – interne de la propraj landoj, sed ankaŭ al aliaj landoj.

UN kalkulas, ke nuntempe pli ol cent dudek milionoj da homoj (pli ol iam ajn en la historio!) ne plu loĝas tie, kie ili normale loĝus. Oni forpelis ilin aŭ ili mem elektis migri el siaj hejmoj, ĉar la lokaj kondiĉoj estas tiel malfacilaj, ke ili fuĝis al aliaj regionoj aŭ landoj. Tie ili bezonas loĝejojn, vivrimedojn, edukadon por siaj infanoj, san-servojn kaj simile. Necesas mono kaj aliaj rimedoj por subteni ilin. Tiuj rimedoj estus pli bone uzataj por solvi la problemojn, kiuj devigis ilin fuĝi.

Ofte ili ne parolas la lingvojn de la regionoj aŭ landoj, al kiuj ili fuĝas. Eĉ kompreni iliajn bezonojn estas do malfacile.

Se regus paco kaj bonaj servoj en iliaj landoj, ili ne devus fuĝi. Ni devus memori tion tra 365 tagoj jare, sed tion ni ne faras. Tial ekzistas speciala Tago de Paco: por atentigi pri tiuj, kiuj estas tro ofte forgesataj.

UN argumentas, ke paco povas ekesti plej facile, kie ekzistas konfido: la preteco de unu grupo de homoj, aŭ unu lando, fidi pri la bonaj intencoj de aliaj grupoj aŭ aliaj landoj. Lastatempe la Ĝenerala Asembleo de UN anoncis, ke la jaro 2025 estu nomata Jaro de Paco kaj Konfido. Ĉu eblos konvinki la gvidantojn de la diversaj landoj meti flanken siajn malkonsentojn kaj kunlabori por atingi komunajn celojn?  Ni kunlaboru por tio, ke la diversaj landoj komprenu kaj praktiku tiun bazan principon.

Unu afero, kiu helpus (ĉu ne?) estus Esperanto, la paca lingvo kun pacaj celoj. Por ni parolantoj de Esperanto, la 21-a de septembro estu ne nur la tago de paco, sed ankaŭ memorigo ke ĉiu tago estu tago de paco, konfido kaj kunlaboro.

Humphrey Tonkin

Dancu por la paco!
Ĉu vi volas danci por la paco? Ĉu vi konas dancistojn, profesiajn aŭ ne, esperantistajn aŭ ne, kiuj pretos danci por la paco?

Okaze de la Internacia Tago de Paco, en la 21-a de septembro 2024, grupo de Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO) prezentos programon en Parizo. Ĉiu NRO en tiu grupo, same kiel UEA, estas kunlaboranta asocio de Unesko.

UEA ĉi-jare estas grava gvidanto de la planata programo, kiu interalie enhavos kolekton de du-minutaj filmetoj montrantaj dancojn por la paco.

Se vi volas kontribui per du-minuta filmeto de via danco por la paco, bonvolu aliĝi per ĉi tiu retejo:

https://danse-paix2024.org/eo/

Bonvolu diskonigi tiun ĉi informon al ĉiuj, kiuj povus esti interesataj, esperantistoj aŭ ne. Filmado de du-minuta danco estas facila afero, kiu ne postulas vojaĝon nek grandajn elspezojn. La gvidantoj preparas eventon en septembro, en Parizo, kiam interalie oni prezentos la ricevitajn filmetojn.

Eŭrovizio kaj Esperanto
La Eŭrovizia kanto-festivalo estas eŭropa kanto-konkurso, kiun oni dissendas per rekta elsendo ĉiujare. Ĉiu partoprenanta lando proponas originalan kanton, kaj oni elektas gajninton per komplika sistemo de voĉdonado. Ĝi estas vaste populara, kun milionoj da spektantoj en kaj ekster Eŭropo. La finalo de la ĉi-jara Eŭrovizia festivalo okazos la 11-an de majo en la urbo Malmö en Svedio.

Unu el la partoprenontaj landoj, la Respubliko Sanmarino, ne tuj decidis, kiun kanton ĝi prezentos por la konkurso. Tial, en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan konkurson por elekti la kanton. Tre interese, unu el la kantoj estis kantata en Esperanto, kun la titolo "Mi sangas sen vi". Kantis ĝin brazila kantisto (nun loĝanta en Rumanio), Sandro Machado.

La loka kantokonkurso kompreneble ricevis vastan atenton en la sanmarinaj amas-komunikiloj. La Esperantlingva kanto bedaŭrinde ne atingis la finalon, kaj Sanmarino proponis alian kanton por Eŭrovizio. Kaj tamen, kvankam la Esperanta kanto ne gajnis, tiu okazaĵo ja havas historian signifon: la unuan fojon Esperanta kanto aperis en la kadro de la Eŭrovizia konkurso.

Ni gratulas al Sandro Machado. Kiu lando unue sekvos tiun ekzemplon – kaj kiam? Ni scivole atendas!

Spektu la kanton ĉi tie.

SZILVÁSI László

Post-diplomaj studoj pri inter-lingvistiko: pinto kaj fino
Post-diplomaj studoj pri inter-lingvistiko: pinto kaj fino

Interlingvistiko estas la studo de internacia komunikado kaj homaj rilatoj interalie pere de plan-lingvoj kiel Esperanto.

La tri-jaraj post-diplomaj Interlingvistikaj Studoj (IS) – kiuj funkcias ekde 1998 en la pola Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano – komencis sian lastan studjaron en septembro 2023. La internacia kursaro okazas sub la gvidado de prof. d-ro Ilona Koutny, kun la kontribuo de fame konataj esperantologoj el pluraj landoj.

La tria jaro de la studoj ebligas specialiĝojn. Ĉi-foje eblis elekti inter Tradukado, Interlingvistiko kaj Esperanto-movado, aŭ Instruista trejnado.

Krom la specialiĝoj, la studentoj daŭre partoprenas komunajn kursojn kiel grupo. Inter tiuj kursoj estis la stud-objektoj Nuntempa Esperanto-literaturo kaj Nuntempaj problemoj de la Esperanto-movado. Tiun lastan gvidis Mark Fettes, kiu estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 2013 ĝis 2019. Surbaze de siaj propraj spertoj, li gvidis la studentojn en interesaj diskutoj.

UAM alte taksas, ke la Interlingvistikaj Studoj kontribuas al la internaciigo de la universitato. Efektive, krom el Pollando, la studentoj devenas de 11 landoj: Brazilo, Britio, Ĉeĥio, Ĉinio, Francio, Indonezio, Italio, Koreio, Kroatio, Rumanio, Vjetnamio.

En tiu ĉi jaro la studentoj verkas ankaŭ diplom-laboraĵon. Siajn rezultojn ili prezentos en septembro 2024. La plej bonaj laboraĵoj estas regule eldonataj, ekzemple en la lingvistika revuo Investigationes Lingvisticae de UAM.

Post 25 jaroj, tiu ĉi estas la lasta tri-jara periodo de la studoj. Kvazaŭ por festi la 25-jariĝon, en la pasinta studjaro komenciĝis la magistraj studoj pri interlingvistiko, kadre de la studfako Lingvistiko kaj inform-mastrumado. La studoj bone progresas kun dek studentoj, el kiuj sep venas el la ĉina Universitato en Zaozhuang, kie funkcias Esperanto-fako.

En 2024 la studentoj de ambaŭ programoj finos siajn studojn, kaj tiel finiĝos la historio de interlingvistiko en UAM. Kiel lasta pinta evento okazos labor-sesio pri interlingvistiko kadre de la fama internacia Lingvista Kongreso, kiu ĉi-jare okazos en Poznano, en septembro 2024.

Ilona Koutny

La skribmaŝino de Zamenhof
Ĉiuj esperantistoj scias la bazajn faktojn pri la vivo de Zamenhof: ke li estis okulisto, ke lia bopatro pagis la presadon de la unua libro pri Esperanto, kaj ke li mortis pro kor-malsano. Sed malmultaj esperantistoj scias, ke Zamenhof ankaŭ inventis skribmaŝinon.

Kial Zamenhof kreis skribmaŝinon? Ĉu la inventaĵo diras al ni ion pri la pensado de Zamenhof?

Por respondi tiajn demandojn, necesas esplori kelkajn detalojn.

Kiel oni povas vidi per la bildo, ĝi ne estis normala skribmaŝino kun klavaro. Tiutempe ekzistis pluraj specoj de skribmaŝinoj, sed la plejmulto estis tre grandaj kaj multekostaj. En la 1880-aj jaroj aperis la “indekso-skribmaŝino”, kiu estis malpli granda kaj peza, kaj tial kostis malpli. Oni elektis literon el indekso per indikilo, kaj tiam premis klavon por presi la literon surpapere. Ĝi funkciis en maniero simila al tiuj manaj maŝinetoj, kiujn oni ankoraŭ nun uzas por fari etikedojn.

La indekso-skribmaŝino “Mignon” el la jaro 1924

Foto: Wikipedia / Spurzem CC BY-SA 2.0 de

Sed en la tajpilo de Zamenhof, anstataŭ elekti literon per indikilo kaj premi klavon, oni uzis unusolan ilon por samtempe elekti kaj presi la literojn. Tiel la tajpisto pli rapide povus labori.

La propono de Zamenhof por la patento

Zamenhof ankaŭ estis unu el la inventintoj de la moderna tajp-rado. Ĝi estis uzata en malnovaj presiloj kaj en elektraj skribmaŝinoj. La unua tajpilo, kiu uzis ĝin, estis la Victor-tajpilo, farita en Usono en 1889. Du jarojn poste Zamenhof kreis sian skribmaŝinon. Tamen, la patento de Zamenhof estis la unua, kiu klare montris la tajpradon.

Moderna imago de la propono de Zamenhof

Kiam li inventis sian maŝinon, la homoj jam multe uzis skribmaŝinojn. La problemo estis, ke ili estis tre multekostaj. La entrepreno Remington fabrikis skribmaŝinojn ekde 1874. Baldaŭ multaj aliaj entreprenoj komencis fabriki similajn ilojn. La konkurenco estis tre granda. En 1888 Remington jam fabrikis 15000 tajpilojn monate, kaj ĝi tamen ne povis plenumi ĉiujn mendojn.

En 1900 la kosto de granda skribmaŝino egalis al 400 tagoj da laboro. Sed eblis aĉeti indekso-skribmaŝinon kontraŭ nur 25-ono de la prezo de granda maŝino. Profesiaj laborantoj kaj malgrandaj entreprenoj povis aĉeti ilin pli facile. Tiaj maŝinoj estis sukcesaj ĝis la 1920-aj jaroj, kiam la normalaj skribmaŝinoj iĝis malpli kostaj.

Ni ne certas, kial Zamenhof inventis tajpilon, sed la ĉefa kialo povus esti liaj problemoj pri mono. Li devis doni monon al sia patro, kiu estis en danĝera situacio. Li iris sola al alia urbo por labori, dum lia edzino Klara iris al la hejmo de siaj gepatroj. Tie naskiĝis ilia filino Sofia. Zamenhof eĉ akceptis monon de sia bopatro. Kiam li prezentis la patenton de la tajpilo en 1891, li diris al amiko, ke li eble ne plu povos labori por Esperanto pro sia terura mon-situacio.

Zamenhof eble pensis, ke inventi skribmaŝinon povus solvi liajn problemojn. Sed en decembro 1891, la esperantisto W.H. Trompeter proponis al li salajron por daŭrigi la redaktadon de la gazeto La Esperantisto. Tial lia situacio ne plu ŝajnis tiel senespera. Kvankam la skribmaŝino estis lerte elpensita kaj ekzistis merkato por tia inventaĵo, ŝajnas ke ĝi neniam estis fabrikita. Eble pro la nova pago kiel redaktoro, Zamenhof ne plu devis doni sian tempon al la tajpilo.

Kvankam ni ne plene komprenas la celon de Zamenhof, lia elpensaĵo malkaŝas kelkajn aspektojn de la menso, kiu ĝin inventis. Jen du aspektoj:

a) Zamenhof montris profundan komprenon pri la monda teknika revolucio. Li vidis, ke estas bezono je simplaj, malmultekostaj maŝinoj, kiujn la plejmulto da homoj povos aĉeti.

b) Lia tajpilo estis simpla kaj efika. Ĝi povis fari la samajn aferojn kiel aliaj skribmaŝinoj, sed ĝi bezonis malpli da pecoj. La solvo de Zamenhof, la tajprado, daŭras ankoraŭ hodiaŭ.

Ĉu vi rekonas tiujn aspektojn en alia inventaĵo de Zamenhof?

Toni Espinosa

Pli detala versio de la supra artikolo unue aperis en revuo Esperanto en marto 2023, n-ro 1377, p. 58-59. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita.

Transdono de Biblioteko Hector Hodler
Unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo estas Biblioteko Hector Hodler. La 29-an de majo ĉi-jare okazis ceremonio ĉe la Pola Nacia Biblioteko por festi la transdonon de Biblioteko Hodler al la pola biblioteko. En la katalogo de la Pola Nacia Biblioteko jam estis pli ol mil libroj en Esperanto, sed al tiu kvanto nun aldoniĝis la 30 000 libroj de Biblioteko Hodler, plus periodaĵoj, manuskriptoj, fotoj, sondiskoj kaj multaj aliaj materialoj.

Diversaj objektoj el la kolekto estis ekspoziciataj dum la ceremonio.

Tiu granda librokolekto estis fondita en 1908 de la Svisa Esperanto-Societo en Ĝenevo, sed en 1912 ĝi estis aĉetita de Hector Hodler, la fondinto de UEA. Kiam li mortis, tre juna, en 1920, li heredigis ĝin al UEA. Ekde 1960 tiu biblioteko troviĝis en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Tamen en la Centra Oficejo ne laboris profesia bibliotekisto por prizorgi la kolekton, kaj ne eblis bone konservi la materialojn.

Ĉar oni nun vendas la oficejon en Roterdamo, oni esploris, kiel eblos aranĝi transdonon de la biblioteko al institucio, kiu plenkore interesiĝas ricevi la kolekton. La Pola Nacia Biblioteko (Biblioteka Narodowa) prizorgos la konservadon de la kolekto kaj ankaŭ planas ciferecigi partojn de ĝia enhavo. Krome, ĝi ĵus anoncis, ke ĝi dungos Esperanto-parolantan prizorganton de la kolekto, Gabriela Skonieczna.

Informoj pri la transdono kun pluraj belaj fotoj troviĝas ankaŭ en la paĝo de la Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo en Fejsbuko. Laŭ tiuj informoj, dum la ceremonio ĉeestis la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, Profesoro Piotr Gliński, kiu estas ankaŭ la vicĉefministro de Pollando. En sia parolado li diris, ke Zamenhof, kaj precipe lia kreaĵo Esperanto, apartenas al la pola nacia heredaĵo.

Piotr Gliński, ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, parolas dum la ceremonio.

Esperantistoj kaj aliaj interesatoj rajtos utiligi la kolekton aŭ ĉeeste aŭ rete. Por havi aliron al la kolekto necesos simple posedi senpagan membrokarton de la biblioteko.

Fotoj: Ministerstwo Kultury i Dziedzictwa Narodowego

Niaj filmetoj
Kiam Anna proponis al mi la taskon redakti la filmo-rubrikon por uea.facila, mi tre volonte akceptis.

Kiel lingvoinstruanto, kaj eĉ kiel iama lingvolernanto, mi konsideras filmojn ege gravaj por lernantoj. En filmoj oni vidas la rolantojn, aŭdas iliajn voĉojn, oni estas preskaŭ inter ili. Tiel la temo fariĝas pli komprenebla. La spektantoj povas sekvi la okazaĵojn, vidas mem la scenojn, kaj pli rapide komprenas la tuton.

Mia ideo estas, ke la filmoj por uea.facila estu kiel eble plej diversaj laŭ temoj, ĝenroj kaj facileco. Tiel ili taŭgos por ĉiuj niveloj de lernantoj kaj lingvopraktikantoj. Mi deziras atingi spektantojn kun diversaj lingvoniveloj: de la nespertaj komencantoj ĝis tiuj, kiuj kapablas plenumi la plej malfacilajn taskojn. Tial ni montras per steletoj la facilecon de la proponitaj filmetoj.

La taksadon de la facileco plej ofte faras mi, sed mi ankaŭ tre volonte akceptas la opiniojn de la spektantoj. Jen miaj konsideroj: kiom da “malfacilaj” vortoj troviĝas en la teksto, la konstruo de la frazoj, la rapideco de la elparolo, la akĉento, kaj ĉu estas Esperanta subteksto.

Mi klopodas kolekti filmojn kun diversaj temoj kaj ĝenroj: raportojn, intervjuojn, artajn filmojn, amuzajn filmojn, fabelojn, kantojn, poemojn. Indas ekkoni elstarajn esperantistojn, verkistojn, muzikistojn, kaj gravajn eventojn en nia movado. Krome estas interese lerni pri fremdaj kutimoj kaj landoj ekster la nia. Per filmetoj pri literaturo, natursciencoj, tekniko, arkitekturo, ktp, ni akiras ne nur multajn novajn vortojn, sed ankaŭ la kapablon esprimi nin pri diversaj temoj. Kondiĉe, kompreneble, ke la filmeto estas “bona”.

Kion tio signifas? Ĝi estu ĝuinda, ĝi kaptu kaj tenu la atenton de la spektanto. Neinteresa filmo, eĉ se senerara, ne povas ligi nin al la ekrano. Kaj tre gravas, ke ĝi estu komprenebla. Prefere sen ĝenaj gramatikaj eraroj, en normala parolritmo, kun sufiĉe simplaj frazoj, sen tro da nekonataj vortoj, kaj sen forta akĉento.

Bedaŭrinde malofte troveblas en la reto filmeto sen gramatika eraro. Foje mi demandas min, kial oni ne kontroligas la tekston antaŭ ol fari la filmon. Se la eraroj estas multaj, aŭ tro okulfrapaj, kun bedaŭro mi devas rezigni pri la filmo. Mi bonvenigas filmetojn pri niaj klasikaĵoj, kaj ankaŭ verkojn de nuntempuloj: multe da ridigaj rakontetoj, belaj poemoj, kortuŝaj noveloj naskiĝis en Esperanto. Bonŝance, inter ni troveblas tre talentaj filmistoj, kaj mi esperas trovi multajn novajn bonajn filmojn por nia publiko.

Judit Felszeghy

Duolingo nur por anglalingvanoj
La 5-an de januaro ĉi-jare aperis en uea.facila artikolo pri la Esperanto-kursoj en Duolingo. La verkinto, Pascal Dubourg Glatigny, prezentis la situacion sufiĉe pesimisme. Nur tri monatojn poste, la suba artikolo el Libera Folio montras, ke liaj timoj efektive realiĝas. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.

Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis el la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam aperis.

Tiuj kursoj de Esperanto malaperis pro decido de Duolingo ne plu akcepti novajn lernantojn en tiuj lingvoj. Tiuj, kiuj jam komencis la kursojn, provizore povos plu lerni, sed la kursoj ne estos ĝisdatigataj.

Ruth Kevess-Cohen, iama gvidanto de la teamo de la anglalingva Esperanto-kurso de Duolingo, ricevis oficialan klarigon de Duolingo:

“Ni volas koncentri niajn energion kaj rimedojn sur la plibonigo de niaj nunaj kursoj. Ĝis nun tiuj tri kursoj ricevis tre malaltan interesiĝon kompare kun aliaj kursoj en la platformo, kaj ni ne vidas realisman vojon por subteni ilin, almenaŭ en la nuna tempo. Bonvolu noti, ke ĉi tiu decido ne estas definitiva, kaj ke ni rekonsideros nian liston de kurs-proponoj ĉiujare.”

En la praktiko tio signifas, ke dum la antaŭvidebla estonteco eblos lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla lingvo. Tio ankaŭ signifas, ke la laboro de multaj volontuloj, kiuj okupiĝis pri la Esperanto-kursoj, grandparte estas forĵetita.

La kursoj en la aliaj tri lingvoj ne tuj malaperos, sed novaj lernantoj ne facile povos registriĝi en ili, ĉar ili estas kaŝitaj.

Granda ŝanĝo en la koncepto de Duolingo okazis jam antaŭ du jaroj, kiam la entrepreno ĉesis uzi volontulojn por evoluigi novajn kursojn kaj iĝis plene komerca entrepreno. Ĝis tiam, dum preskaŭ dek jaroj, volontuloj havis gravan rolon en la ellaborado de novaj kursoj, interalie la kursoj pri Esperanto. Nun Duolingo volas koncentriĝi je tiuj kursoj, per kiuj ĝi povas gajni monon.

La unua Esperanto-kurso en Duolingo, tiu en la angla, estis lanĉita en 2015. La kurso en la hispana estis lanĉita fine de 2016, tiu en la portugala en 2018, kaj la franclingva kurso en 2020. Kurso de Esperanto por ĉinlingvanoj estis anoncita en 2021, sed neniam aperis.

La portugallingva kurso de Esperanto laŭ tiama informo en la retejo de Duolingo havis en januaro 150 000 aktivajn lernantojn. Tio laŭ la entrepreno estas “tre malalta interesiĝo kompare kun aliaj kursoj en la platformo” – alivorte, la kvanto de lernantoj ne sufiĉas por doni al Duolingo la deziratan profiton.

La anglalingva kurso de Esperanto nun havas 323 000 aktivajn lernantojn, laŭ informo en la retejo. Momente tio ŝajnas sufiĉi por certigi profiton, ĉar oni ne anoncis fermon de tiu kurso. Tamen, same kiel ĉe la aliaj kursoj, ne plu eblas ĝisdatigi gin. Jam de du jaroj, neniu povas korekti erarojn, raporti misfunkciojn en la ekzercoj, aŭ aldoni novan materialon al la angla versio de la kurso.

Poste aperigo de la supra artikolo en la retejo Libera Folio montriĝis, ke la ne-angalalingvaj kursoj plu estas atingeblaj por novaj lernantoj, sed nur se oni scias, kiel trovi ilin. Jen la ligiloj por la tri kursoj:

por la portugallingva kurso;

por la hispanlingva kurso;

por la franclingva kurso.

Ne estas klare, kiel longe tiuj ligiloj restos aktivaj.

Libera Folio

Internacia tago de la gepatra lingvo
Unesko unue, kaj poste Unuiĝintaj Nacioj, deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. La propono venis unue de la registaro de Bangladeŝo, ĉar tie en 1952 okazis granda manifestacio por protesti kontraŭ la forigo de la gepatra lingvo kaj ĝia anstataŭigo per la oficiala lingvo. Tiu manifestacio venis al sanga fino pro perforta agado de la polico. Tio estis terura okazaĵo, kiu montras la gravecon de la problemo por ordinaraj homoj. Imagu, ke morgaŭ matene via televido kaj la instruisto de viaj infanoj en la lernejo komencus paroli lingvon, kiun vi ne konas.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) verkis deklaron por Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2023, kiun ĝi prezentis al Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tie ne aperas la precizaj vortoj de la deklaro, sed iom simpligita kaj mallongigita versio.

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis kreita por emfazi la gravecon de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj. Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en alia lingvo, kiun ili pli malbone aŭ eĉ tute ne komprenas. Rezulte, ili malmulton lernas, perdas interesiĝon pri studado, kaj ne povas bone funkcii en la moderna mondo. Lastatempa studo de la Monda Banko konstatis, ke preskaŭ 37% (procentoj) de lernantoj en landoj de malalta aŭ meza enspezo estas instruata en lingvo, kiun ili ne komprenas. Lingvaj rajtoj kaj la rajto al edukado estas forte ligitaj.

Ni memorigas pri la tri principoj de Unesko rilate al lingvo kaj edukado:

- Instruado en gepatraj lingvoj;

- Multlingva edukado en ĉiuj niveloj;

- Interkultura edukado.

Tiuj principoj celas samtempe konstrui altkvalitan edukadon kaj antaŭenigi pacajn sociojn kun plena respekto inter ties membroj.

Kiel asocio, kiu laboras por la solvo de lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj kaj faciligo de internacia komunikado, Universala Esperanto-Asocio aliĝas al la al-voko de Unesko, ke ĉiuj landoj favoru konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo. Inter tiuj estas la indiĝenaj lingvoj, kiujn oni aparte atentas en la nuna Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Kompreneble ĝi ankaŭ memorigas pri la rolo de Esperanto, kiel neŭtrala lingvo por egaleca rilatado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. En tiu kampo la internacia lingvo Esperanto funkcias kiel grava garantianto de ĉies lingvaj rajtoj ĉie en la tuta mondo.

Renato Corsetti

Oftaj trompoj per sociaj komunikiloj
Trompo okazas, kiam krimulo konvinkas homon transdoni monon aŭ konfidencajn informojn, kiel personajn detalojn, banko-kontajn numerojn aŭ pasvortojn. Trompado ne estas nova afero; homoj trompas unu la alian de miloj da jaroj. Interreto nur faciligas tion.

Sociaj komunikiloj estas mirinda kreaĵo. Ili permesas al ni kontakti homojn el la tuta mondo. Ni povas trovi homojn, kiuj havas samajn interesojn kiel ni, kaj estas facile resti en kontakto kun familianoj kaj geamikoj. Tamen sociaj komunikiloj ankaŭ donas al krimuloj facilan manieron por trovi viktimojn. Se vi uzas tiajn retejojn, sendube vi mem aŭ unu el viaj konatoj iam estis la celo de trompo.

Jen kelkaj oftaj trompoj:

1.    Am-trompoj. Nekonato sendas al la viktimo peton pri amikiĝo. Komenciĝas  amindumado kaj poste la homo petas monon. Unue, la trompisto petas malgrandan monsumon kaj repagas ĝin. Fine, venas peto pri multe pli granda monsumo. La pli granda sumo, kompreneble, neniam estos repagita.

2.    Ŝtelado de personaj informoj. Trompisto prezentas sin kiel medicinan esploriston, aŭ kiel oficiston el registara oficejo aŭ banko, aŭ de bonfara organizaĵo. La trompisto konvinkas la viktimon transdoni multajn personajn informojn kaj eĉ sendi monon.

3.    Reklamoj. Trompisto kreas vendejan paĝon, kiu aspektas tre simila al tiu de reala vendejo. La viktimo alklakas reklamon kaj mendas iun varon, sed la varo neniam estos liverita. La trompisto ŝtelas ties monon KAJ informojn pri ties kreditkarto.

4.    Labor-trompoj. Trompisto promesas al la viktimo tre bone pagatan laboron. Antaŭ ol eklabori, la viktimo devas pagi sumon por ricevi trejnadon aŭ materialojn.

5.    Kreado de falsa konto. Ŝtelistoj uzas informojn kaj bildojn el ies profilo en socia retejo por krei falsan konton. Ili tiam kontaktas ties geamikojn. Eble ili ŝajnigas, ke ili bezonas monon. Aŭ ili afiŝas filmeton, kiu enhavas viruson. Aŭ ili anoncas bonegan ŝancon pri investo. Ili faras ĉion ajn por ke la geamikoj de la viktimo sendu monon, donu personajn informojn, aŭ elŝutu virusojn.

Estas pluraj aferoj, kiujn vi povas fari, por aktive protekti vin:

1.    Faru fortan pasvorton kaj neniam uzu la saman pasvorton ĉe du malsamaj retejoj.

2.    Informu kaj avertu. Se vi konstatas, ke iu duobligis vian konton ĉe socia retejo, avertu viajn geamikojn kaj informu la retejon.

3.    Neniam aĉetu varon alklakante reklamon ĉe socia retejo. Serĉu mem la firmaon aŭ la varon en Interreto.

4.    Se vi ne sukcesas eniri vian konton, alklaku FORGESIS PASVORTON. Tiel vi ricevos retmesaĝon por restarigi la pasvorton. Se trompisto havas aliron al via konto, tiu homo estos blokita. Se la trompisto jam ŝanĝis viajn informojn, vi scios tion, ĉar vi ne ricevos la mesaĝon pri restarigo de la pasvorto.

5.    Atentu pri amikiĝ-petoj de nekonatoj. Se vi ricevos amikiĝpeton de tute nekonata homo, zorge pripensu. Ĉu vi havas komunajn geamikojn? Ĉu vi estas membroj de la sama grupo? Kial tiu homo volas amikiĝi kun vi?

6.    Se vi ricevos helpopeton de amiko, kontaktu la amikon alimaniere por certiĝi, ke la mesaĝo vere venis de tiu homo.

7.    Ne donu tro da informoj en via profilo. Ne donu al krimuloj la informojn, kiujn ili bezonas por prezenti sin kvazaŭ estus vi.

Memoru: se iu propono ŝajnas nekredeble bona – ne kredu ĝin.

Myrtis Smith

Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago
Prepare al la Esperanto-tago, la 26-a de julio, UEA sendis la jenan mesaĝon al UN (Unuiĝintaj Nacioj):

En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: "Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas." Tamen, post 135 jaroj, kaj malgraŭ la laboro de Zamenhof, la muroj restas altaj kaj dikaj.

Malegaleco inter lingvoj estas unu el tiuj muroj. Lingvo estas ĉie en nia ĉiutaga vivo. Ĝi estas la plej grava ilo por homa interrilato, eĉ se ni ne kutime pensas pri tio. Pro tio, ni ankaŭ festas la Esperanto-tagon kiel la tagon de lingva justeco.

Nia asocio disvastigas kaj antaŭenigas Esperanton, ne nur ĉar ĝi estas taŭga ilo por internacia komunikado, sed ĉar ĝi alproksimigas nin en paco. Por ni, la spirito de Esperanto estas amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiun spiriton ni kunligas kun la celoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Lingva diverseco estas unu el la riĉaĵoj de la mondo. Pro tio ni aparte bonvenigas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, iniciatitan de UN kaj Unesko. La Jardeko estos la temo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, en Montrealo la 6-an ĝis la 13-an de aŭgusto 2022. Protektado kaj progresigo de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj estas fundamenta por nia repaciĝo kun la Tero kaj ties mult-speciaj loĝantoj.

Per lastatempa rezolucio, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj denove emfazis la gravecon de multlingvismo kaj honorado de la lingvoj de la mondo. Ne sufiĉas instrukcii al la mondo per la grandaj lingvoj; necesas aŭskulti la voĉojn eĉ de la plej malgrandaj. Jen rolo por Esperanto, kiel ligilo inter ĉiuj mondaj lingvoj.

Nur la plej ampleksa dialogo inter ĉiuj popoloj de la mondo, per multlingvismo kaj per Esperanto, ebligos plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, renovigi multflankismon, kaj labori laŭ la vortoj de Zamenhof: “Rompu, rompu la murojn inter la popoloj.” En tiu senco ni konstruu pacon per homaj rajtoj kaj per evoluigo por ĉiuj, kaj ni tion faru en spirito de kunlaboro kaj amikeco.

UEA proponas al lokaj Esperanto-grupoj marki la tagon per loka agado. Ĝi ankaŭ petas la esperantistojn republikigi la supran mesaĝon en siaj lokaj kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, kaj ankaŭ plusendi ĝin al registaraj oficejoj kaj politikistoj. Anglalingva versio de la mesaĝo estas trovebla ĉi tie. Afiŝoj por informi pri la Esperanto-Tago 2022 estas haveblaj en multaj lingvoj.

Gazetara Komuniko de UEA

n-ro 1047

Mirindaj premioj ĉe la 4-a Usona Bona Film-Festivalo
Dum la printempo de 2021, Esperanto-USA (la usona nacia Esperanto-asocio) komencis okazigi film-festivalojn. Laŭ Alekso Miller, kiu fondis la festivalon: “La estraro de Esperanto-USA volas kreskigi la komunumon de filmfarantoj en Esperantujo. La film-festivalo donas al homoj tra la mondo bonan okazon por prezenti siajn rakontojn.”

Dum la unuaj tri film-festivaloj, partoprenantoj kreis pli ol 70 mallongajn filmojn en Esperanto. Oni povas trovi kaj spekti la filmojn en la Jutubo-kanalo de Esperanto-USA. Miller diras, “Ni ricevis multajn belajn filmojn el pluraj landoj, kaj ni esperas prezenti pli ol cent originalajn filmojn en Esperanto en nia kanalo antaŭ la fino de 2022.”

La 4a Usona Bona Film-Festivalo komenciĝis en julio 2022 dum NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro). Esperanto-USA invitas vin partopreni en la projekto. Laŭ Emily Pietro (la gajninto de la lasta festivalo) “Partopreni en la filmfestivalo estis unu el la plej agrablaj spertoj, kiujn mi iam ajn havis kiel faranto de filmoj.”

Ĉiuj ĝenroj estas bonvenaj, sed ĉiu filmo devas esti tute en Esperanto, malpli ol kvin minutojn longa, kun almenaŭ dek aŭdeblaj Esperanto-vortoj. Krome, en ĉiu filmo devas iam esti videbla libro (papera, ne bita). Ne necesas eĉ diri ion pri la libro dum la filmo; gravas nur, ke ĝi estu videbla. La celo estas helpi lernantojn ekzerci sin pri aŭskultado, do oni aldonos la subtekstojn poste. La filmoj estu kompreneblaj por ĉiuj, kiuj parolas Esperanton.

Laŭ Miller, pro nova financa subteno de la fondaĵo Esperantic Studies Foundation kaj de kelkaj malavaraj mecenatoj, la ĉi-jaraj premioj estas duoble pli grandaj ol pasintjare.

Premioj (en usonaj dolaroj) :

•    Unua – $600

•    Dua – $400

•    Tria – $300

•    Kvara ĝis deka: po $100

•    La elekto de la spektantaro – $100

La limdato por kontribuoj estas la 5-a de oktobro 2022. Por pli da informo, vidu la regulojn ĉi tie kaj spektu ankaŭ la filmeton!

Trompo-provoj per Esperanto
Multiĝas retaj trompo-provoj uzantaj Esperanton. Pri tio atentigas Universala Esperanto-Asocio (UEA) per sia Gazetara Komuniko n-ro 1021 de la pasinta februaro.

La trompo-provoj plej ofte okazas per retpoŝto, kaj trompistoj per sufiĉe konvinka Esperanto celas akiri informojn kaj monon de nesuspektemaj homoj. Tiaj trompo-provoj ne venas de esperantistoj. La trompistoj uzas tradukilojn kiel tiun de Guglo. Ĝis lastatempe la tradukilo de Guglo ne estis tre bona, sed la kvalito de tiaj servoj rimarkinde altiĝis, tiel ke nun oni povus kredi, ke la mesaĝo venas de fluparolanto.

Tiuj trompo-provoj ne estas novaj. Trompistoj provas de jaroj fi-agi per diversaj lingvoj, lastatempe ankaŭ per Esperanto. La reta kaj telefona trompo-provado signife kreskis pro la pandemio, ĉar nun pluraj proceduroj okazas ĉefe rete.

Policoj tra la mondo jam listigas tiajn trompo-provojn. Foje sufiĉas serĉi per reta serĉilo la nomojn aperintajn en la mesaĝo por malkaŝi la trompon. La plej oftaj mesaĝoj estas tiuj de homo, kutime vidvino, suferanta pro malsano, kiu volas lasi al heredonto grandan sumon por sociaj bonfaraj celoj. Aliaj ŝajnas veni de usonaj soldatoj aŭ soldatinoj, kiuj, estante for en malproksima lando, volas amikiĝi. Foje venas mesaĝo de fraŭla virino, kiu serĉas amrilatojn. UEA rekomendas, ke esperantistoj restu atentaj kaj ne respondu al tiaj mesaĝoj.

En sociaj retoj kiel Fejsbuko (Facebook), homoj ofte aldonas esperantistojn al sia amikrondo, kaj tial ankaŭ ili ŝajnas kiel esperantistoj. Se vi ricevos amikiĝpeton de nekonato, atentu ĉu vere la homo estas esperantisto, aŭ ĉu temas pri falsita profilo. Foje ankaŭ okazas, ke trompisto sukcesas transpreni la nomon kaj retadreson de vera amiko. Do se mesaĝo de konato ŝajnas stranga kun nekutima enhavo, pripensu, ĉu ĝi vere venas de tiu amiko, aŭ ĉu ĝi estas falsita.

Ne ĉiam la celo de la trompistoj estas akiri monon. Ili ankaŭ celas akiri datumojn, inkluzive de fotoj. Gravas, ke esperantistoj nepre ne sendu datumojn al nekonatoj, retpoŝte aŭ per nekonataj retejoj. Esperantistoj kontrolu la privatecajn elektojn de siaj kontoj en sociaj retoj. Kaptinte la datumojn, trompistoj povas uzi ilin por Interreta atako, por vendi ilin al krimuloj, aŭ eĉ por malfermi kontojn ĉe bankoj aŭ aliaj financaj oficejoj en la nomo de la trompito.

UEA memorigas, ke esperantistoj restu atentaj, suspektu mesaĝojn kaj ankaŭ kontaktojn de nekonatoj; ne transpagu monon; ne donu datumojn (precipe telefone, se vi ne mem alvokis); kaj ne alklaku ligilojn aŭ malfermu alkroĉitajn dosierojn, se vi ne jam atendis ilin. Ĉiuj restu sekuraj.

La Tria Usona Bona Film-Festivalo
Esperanto-USA foje okazigas festivalon de mallongaj filmoj kun monpremioj por la unuaj dek gajnantoj. Partopreno estas senpaga, kaj ne necesas aliĝi al Esperanto-USA por partopreni!

La tria konkurso okazas nun. Vi rajtas sendi vian filmon ĝis la 1-a de majo. Ĉiuj estas invitataj partopreni!

La filmoj devas esti malpli ol kvin minutojn longaj, tute en Esperanto, enhavi almenaŭ dek aŭdeblajn vortojn, kaj iam enhavi videblan horloĝon aŭ brakhorloĝon.

Vizitu la retpaĝon por vidi la gajnintojn de la pasintaj du konkursoj, la regulojn, kaj ekzemplajn filmojn.

Amuza nova ludo helpas lerni lingvojn
Vortoj estas interaga komputila ludo, per kiu lernejanoj povos lerni lingvojn laŭ amuza maniero. Per paŝoj aŭ saltoj sur speciala tapiŝo la ludantoj devas elekti inter moviĝantaj vortoj laŭ diversaj proponitaj defioj.

Vortoj uzas la danctapiŝon de la fama ludo Dance Dance Revolution (“Danco-Danco-Revolucio”), sur kiu la ludantoj devas paŝadi kaj saltadi. La ludo vigligas! Kaj samtempe ĝi kontribuas al la korpa sano de la infanoj kaj gejunuloj, kiuj ludas ĝin. Sur ekrano aŭ sur muro aperas moviĝantaj vortoj kaj la ludantoj devas fari konkretajn movojn sur la danctapiŝo por elekti la ĝustajn vortojn.

La ludo estis elpensita por aktiva uzo fare de instruistoj. Ili povos mem redakti vortojn kaj krei novajn defiojn laŭ siaj propraj bezonoj. Por funkciigi la ludon sufiĉas havi ludtapiŝon konektitan al komputilo (kaj projekciilon, se oni deziras projekcii sur muron). Tial Vortoj estas ludo aparte taŭga por kursoj, lernejoj kaj eventoj.

Vortoj estas elpensita kaj kunordigata de slovaka Esperanto-centro E@I, kaj Universala Esperanto-asocio (UEA) estas unu el la partneroj. La projekto ricevis subvencion de Eŭropa Unio (EU). Antaŭ ol fari la subvenci-peton, oni jam prezentis Esperantan prov-version dum kelkaj eventoj, inter ili la 75-a Internacia Junulara Kongreso en Liptovský Hrádok, Slovakujo, en 2019.

Kiel EU-projekto Vortoj daŭras du jarojn: de la 1-a de januaro 2022 ĝis la 31-a de decembro 2023. Dum tiu tempo la partneroj devos plenumi diversajn taskojn, interalie funkciigi la ludon en 11 lingvoj. La partneroj estas: E@I en Slovakujo, UEA en Nederlando, Kultura Esperanto-Asocio en Hungarujo, INALCO en Francujo, kaj privata lernejo en la sama urbo kiel E@I. Tri el la kvin partneroj estas Esperanto-organizaĵoj. UEA aparte kunlaboros pri tradukado, testado, programado kaj fine pri la diskonigo de la ludo. La projekta retejo estas www.vortoj.net. Nuntempe ĝi estas nur en la slovaka; plurlingva versio estas nun pretigata.

Kiel informas Peter Baláž, kunordiganto de E@I, “Vortoj estos tre taŭga ilo por neformala edukado kaj ni esperas, ke ĝi ankaŭ estos uzata en la formala eduk-sistemo de diversaj landoj. Mi povas bone imagi ĝin kiel finan agadon de lecionoj, kiam lernantoj jam estas lacaj, malpli bone atentas, kaj bezonas ĝuste tian ludon por ricevi novan energion. Estas nia plano ĝin prezenti ankaŭ al esperantistoj: esperinde jam dum la ĉi-jara Universala Kongreso en Montrealo! Ni esperas, ke baldaŭ multaj uzos ĝin, amuziĝos kaj pli bone ekkonos la vortostokon.”

Ni ne ĉesu labori por paco
ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO

Pro la milito kaj homa suferado en la oriento de Eŭropo, Universala Esperanto-Asocio (UEA) faris deklaron. Ĝi memorigas, ke la kreinto de Esperanto, L.L. Zamenhof, mem spertis la kondiĉojn, kiuj kaŭzas militadon. Li kunligis siajn pacajn idealojn kun lingvo, kiu ebligas respekteman egalecon en la komunikado cele al reciproka interkompreniĝo inter la homoj. En 1906, okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, Zamenhof deklaris: “Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam”.

La deklaro de UEA daŭrigas tiel: Nia tasko estas klara. Ni komencu en niaj propraj mensoj: ni elradikigu antaŭjuĝojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj. Poste ni kunlaboru kun ĉiuj bonkoraj homoj, kiuj laboras por interhoma kompreniĝo. Ni jam akceptis tiun taskon, kiam ni lernis Esperanton. Sekve ni daŭre postulu, ke niaj registaroj reprezentu la pacemajn dezirojn de siaj popoloj vivi trankvile kaj sen konfliktoj. Ni postulu, ke la membroj de Unuiĝintaj Nacioj respektu sian propran deklaracion, la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kaj respektu ankaŭ ĝiajn fondajn principojn, kiuj naskiĝis de la deziro, ke neniam ripetiĝu la teruraĵoj de amasmilitado.

Ni ĉiuj levu niajn voĉojn kiel anoj de internacia movado, kiu ĉiutage laboras por paca interkompreniĝo. Ni atentigu niajn registarojn, ke necesas plenumi la promesojn faritajn al la popoloj de la mondo: solvi konfliktojn antaŭ ol ili eksplodas katastrofe por ĉiuj mondloĝantoj.

UEA ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo, kiu faciligos la atingojn de pacaj idealoj kaj amon inter la popoloj. Ni tamen nature kaj senlace esprimas nian solidarecon kun ĉiuj samideanoj, kiuj suferas pro atakoj kontraŭ ilia rajto al paca, sekura vivo.

La fondinto de UEA, Hector Hodler, celis krei kunlaboran reton de samideanoj tra la tuta mondo. Dum la 1-a Mondmilito la Centra Oficejo de UEA, kiu tiam troviĝis en Ĝenevo, laboris por teni en kontakto familianojn en ambaŭ flankoj. Ni montru, ke denove ni kapablas tuj agi por doni la praktikan helpon, kiun bezonas membroj de nia tutmonda familio. La konto Espero ĉe UEA estis fondita okaze de alia kruela milito en Eŭropo por interalie iom helpi al familioj de suferantaj esperantistoj. Denove ni uzos tiun konton kaj aliajn rimedojn por montri nian solidarecon kun niaj kuraĝaj familianoj. La konto Espero invitas viajn kontribuojn kun tiu celo.

Ni iom mallongigis kaj simpligis la tekston de la deklaro laŭ la vortlisto de uea.facila. La plena teksto estas legebla en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1023 de 2022-02-27.