Salti al enhavo

Kiel forta estas via pasvorto?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Kiam vi aĉetas interrete, elŝutas programon aŭ aliĝas al retejo, vi devas krei salutnomon kaj pasvorton. La plejmulto da homoj havas multajn kontojn pro siaj interretaj agadoj tra la jaroj. Sed kiom da pensado vi donas al kreado de novaj kontoj? Kaj kio okazos, se iu ŝtelos la datumojn de via preferata retejo?

Krimuloj ofte ŝtelas de firmaoj listojn de salutnomoj kaj pasvortoj. Tio kaŭzas multajn problemojn, ĉar la homoj ofte uzas la samajn salutnomon kaj pasvorton por pluraj retejoj. Kiam la ŝtelistoj jam konos viajn preferatajn salutnomojn kaj pasvortojn, ili povas utiligi tiujn informojn por eniri viajn kontojn en aliaj retejoj kiel bankoj, vendejoj, kaj sociaj retejoj.

Forta pasvorto helpos vin protekti viajn datumojn. Via pasvorto ne enhavu personajn informojn, nomojn de familiaj membroj, aŭ ordinarajn frazojn. Kaj ĝi neniam enhavu la vorton “pasvorto”! Google publikigis liston de la plej popularaj pasvortoj, kaj “pasvorto” (anglalingve) estis deka en la listo.

Bona sistemo por krei pasvorton estas uzi serion de hazardaj vortoj, tiel ke ĝi enhavu almenaŭ 16 literojn aŭ aliajn signojn. Ekzemple: BluaKatoArboBotelo. Tio estas bona pasvorto ĉar ĝi estas sufiĉe longa, enhavas hazardajn erojn tiel ke aliaj homoj ne povos diveni ĝin, sed samtempe vi mem facile povos memori ĝin. (Ĉu vi povas imagi bluan katon en arbo, kiu trinkas el botelo?). Se vi povas memori la pasvorton, ne necesos noti ĝin.

Laste, ne uzu la saman pasvorton en pluraj kontoj. Se iu ŝtelos viajn salutnomon kaj pasvorton de unu firmao, tiu homo povos aliri viajn kontojn en aliaj lokoj. Prenu vian hazardan frazon kaj aldonu informon ĉe la fino. Ekzemple, la pasvorto por Fejsbuko estu BluaKatoArboBoteloFB. Aŭ la pasvorto por la usona banko Citibank estu BluaKatoArboBoteloCB. La du aldonaj literoj ĉe la fino sufiĉas por ke la pasvortoj aperu malsamaj al komputilo. 

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 5

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, migradon kaj , kompreneble, Esperanton.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • datumo: komputile traktebla informo, ekzemple nombroj, literoj, vortoj, nomoj, kaj simile.
  • diveni: supozi fakton sen sufiĉaj informoj por scii, ĉu oni pravas.konto: en komputa sistemo por pluraj uzantoj, ĉiu uzanto havas sian propran konton, normale atingeblan nur per pasvorto.
  • Fejsbuko (Facebook): nomo de retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn ktp.
  • firmao: asocio kun komerca celo.
  • hazarda: neantaŭvidebla, okazanta sen plano, volo, intenco, reguleco.
  • konto: en komputa sistemo por pluraj uzantoj, ĉiu uzanto havas sian propran konton, normale atingeblan nur per pasvorto.
  • krimulo: homo, kiu faras gravajn kontraŭ-leĝajn agojn.
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ho jes, mi vidas, ke tio ne estas skribita. Mi tuj petos la respondeculon aldoni la nomon de la leganto. Li estas Jorge Rafael Nogueras (Rafa).

  • Ami 2
Ligo al komento
share_externally

La temo de sekuraj pasvortoj estas tre grava, kaj ne simpla.  Kiel diras la artikolo, plej grave estas neniam uzi la saman pasvorton por apartaj aferoj.  Sed estas preter miaj kapabloj mastrumi ĉiujn miajn pasvortojn, sen la helpo de komputila/telefona programo por pasvortoj.  

Mi konsilas al tiuj, kiuj povas, ke vi uzu tian programon por mastrumi viajn pasvortojn.  Mi uzas 1Password, kaj mi ŝatas ĝin.  Kiel multaj programoj, antaŭe ekzistis senpaga versio, sed ne plu. Mi pretas pagi tri dolarojn monate, por protekti miajn kontojn kaj sekure trakti miajn pasvortojn, per programo, kiun mi uzas multe ĉiutage.  

 Ankoraŭ ekzistas iuj senpagaj versioj de pasvortaj programoj, sed ne nepre bonaj.  LastPass kaj Dashlane ankoraŭ havas senpagan, sed limigitan version.  Mi preferas pagi iom por havi bonan kaj fidindan programon sen multaj limigoj.  La malgranda kosto estas multe malpli ol mi perdus pro eĉ unu ŝtelado de pasvorto al konto, kiu traktas mian monon, kreditkarton, aŭ permesus aĉetojn al la ŝtelinto.  

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Bona artikolo, sed atentu pri io, kio ne estis dirita : Forta pasvorto ne nepre signifas, ke viaj datumoj estas sekuraj.

Kiel dirite en la unua parto de la artikolo, oni povas ŝteli vian pasvorton tra nesekura retejo. Tiam, eĉ la plej forta pasvorto estos senutila. Kio plej gravas estas, ke via pasvorto estu ne divenebla kaj ne reuzita

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.