Artikoloj: Artikoloj

La sezonoj - laŭ indonezia vidpunkto
La sezonoj - laŭ indonezia vidpunkto

La suba artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 313 (2023:2). Ĝi estas iom redaktita.

Rilate al sezonoj, mi alkutimiĝis al nur du: seka kaj pluva. Ĉar ĉiu parto de Indonezio troviĝas ĉe la ekvatoro, ĝi ne havas sezonojn kiel en Eŭropo. En baza lernejo, oni jam lernas pri tio, kaj oni lernas, kial en nia lando estas nur du sezonoj.

Tamen, oni scias kiaj estas la sezonoj en Nord-Ameriko kaj Eŭropo pro filmoj kaj romanoj. Tial mi malkovris kun miro, ke multaj homoj kredas, ke mi spertas vintron en Indonezio. Mi supozas, ke ne ekzistas multaj filmoj kaj romanoj pri tropikaj landoj, aŭ eble temas nur pri manko de scio. Ĉiuokaze, mi volas klarigi al la legantoj de Kontakto, kiaj estas la sezonoj en Indonezio, ĉar ili estas simplaj.

Kiam mi vizitis Eŭropon la unuan fojon estis aŭtuno tie. Ĉar mi ne alkutimiĝis al la eŭropaj sezonoj, mi ne kontrolis la prognozon kaj la temperaturon antaŭ mia foriro de la loĝejo en la unua mateno por serĉi matenmanĝon. La rezulto estis ke mi marŝis surstrate frostiĝante, ĉar mi ne surmetis taŭgajn vestaĵojn. Mi neniam bezonas kontroli tiajn aferojn en Indonezio. La ununura metodo por sin prepari kontraŭ malbona vetero en Indonezio estas kunporti ombrelon ĉien ajn.

Ĉar estas malmultaj sezonoj en Indonezio, oni uzas la indonezian vorton por sezono musim, por paroli pri la periodo, kiam iu specifa planto produktas fruktojn. Ekzemple, en junio kaj julio estas la sezono de oranĝo, aliflanke, dum decembro kaj januaro estas la sezono de avokado. Estas eĉ kanto, kiu uzas la sezonojn de fruktoj en la kantoteksto:

Dari musim duren, hingga musim rambutan, tak juga aku temukan...

(Ekde la sezono de durio, ĝis la sezono de rambutano, mi ne povas trovi...)

Wali: "Cari Jodoh" (serĉi edzinon)

La sezono de durio estas en la komenco de la jaro (januaro-februaro), kaj la sezono de rambutano estas en la fino de la jaro (novembro-decembro). Do en tiu kanto, oni volas diri, ke la serĉado jam daŭras unu jaron.

Arya Ferduzi

Voĉdonado: Kial la EU-elektoj estas apartaj?
La sekvanta artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 312 (2023:1). Ĝi estas iom redaktita.

Ĉu vi memoras, kiam vi voĉdonis la unuan fojon por elekti la registaron de via lando? Aŭ ĉu vi neniam partoprenis en elektado? Povas ekzisti pluraj kialoj, kial homoj ne voĉdonas. Eble oni ne interesiĝas pri politiko. Eble oni estas tro juna. Eble oni ne ŝatas la kandidatojn kaj partiojn. Aŭ eble oni ne estas ŝtatano de la lando, kie oni loĝas.

Elektoj kaj demokratio

Elektoj estas ligitaj kun demokratio, sed ne ĉiu elekto estas demokratia. Demokratia elekto estas libera kaj justa. Tiaj elektoj estas la bazo por demokratio. En tia politika sistemo la popolo regule decidas, kiu regu la ŝtaton.

La plej grandaj elektoj okazas en Barato, kie preskaŭ miliardo da homoj rajtos voĉdoni en 2024. Ankaŭ la dua plej granda demokratia elektado okazos en 2024, sed en 27 landoj – la landoj de Eŭropa Unio (EU). Ĉar civitanoj voĉdonos samtempe en multaj landoj, tiuj elektoj estos tre apartaj.

Kiom da membroj en la Eŭropa Parlamento?

En 2023 la Eŭropa Parlamento konsistas el 705 parlamentanoj. Oni ankaŭ nomas ilin “Membroj de la Eŭropa Parlamento”, mallonge MEP. Germanio, la plej granda lando en EU kun pli ol 84 milionoj da loĝantoj, havas 96 parlamentanojn. La plej malgranda lando estas la insulo Malto, kie loĝas ĉirkaŭ 500 000 homoj. Ĝi havas 6 parlamentanojn. Ĉu vi povas kalkuli, kiom da homoj reprezentas unu MEP en tiuj du landoj? Ne estas la sama kvanto. Sed tiu sistemo certigas, ke ankaŭ malgrandaj landoj estu sufiĉe reprezentataj.

Transnacia kuniĝo

En parlamentaj ĉambroj la parlamentanoj kutime sidas en grupoj laŭ siaj partioj. Ekzemple, politikisto de la Verda Partio sidas apud aliaj elektitaj membroj de la sama partio el ĉiuj landoj de EU. Ankaŭ en la Eŭropa Parlamentejo, la MEP-oj sidas tiel. Ili ne sidas en grupoj laŭ la landoj, de kie ili venas. Anstataŭe, la reprezentantoj de ĉiuj EU-landoj kuniĝas en grandaj transnaciaj grupoj. Nur kelkaj decidas esti sen-partiaj.

Partopreno en voĉdonado

Civitanoj de Eŭropa Unio rajtas voĉdoni por la EU-lando, de kie ili devenas. Franco voĉdonas en Francio, ĉeĥo en Ĉeĥio, estono en Estonio kaj tiel plu. Se oni loĝas en alia EU-lando, oni rajtas voĉdoni tie – aŭ por la devenlando aŭ por la loĝlando, sed ne por ambaŭ samtempe. Se oni loĝas en Eŭropa Unio, sed ne estas civitano de EU-lando, oni ne rajtas voĉdoni.

Voĉdon-aĝo

En la plejparto de la landoj tutmonde kaj en EU oni devas aĝi almenaŭ 18 jarojn por ekhavi la voĉdonrajton. En Aŭstrio, Germanio, Belgio kaj Malto, pro la naciaj leĝoj, junuloj rajtas voĉdoni en la EU-elektoj jam ekde la aĝo de 16 jaroj. En Aŭstrio, 16-jaraj junuloj rajtas voĉdoni en ĉiuj elektoj jam ekde 2007. En Belgio, tamen, 2024 estos la unua jaro, kiam junuloj inter 16 kaj 18 rajtos partopreni en elektoj.

Lingvoj

Ĉiuj elektoj okazas en la lingvoj de la landoj. En la Eŭropa Parlamento, la politikistoj daŭre povas uzi sian denaskan lingvon, kondiĉe ke ĝi estas unu el la 24 oficialaj lingvoj de EU. Interpretistoj tradukas inter tiuj 24 lingvoj, por ke ĉiuj komprenu.

Viktoria Schmidbauer

Ĉi tiu teksto estis verkita okaze de la partopreno de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en la Eŭropa Junulara Okazaĵo 2023, organizita kaj financita de la Eŭropa Parlamento.

Doto unue, geedziĝo poste
Kiam juna paro geedziĝas en Togolando, same kiel en multaj aliaj landoj afrikaj, la unua paŝo estas pago de la doto. La doto ĝenerale konsistas el aro da donacoj por la virino, ekzemple zon-tukoj, mansakoj, ŝuoj kaj oraj juvelaĵoj. Krom tiuj donacoj, la viro devas ankaŭ doni monsumon. La valoro de la doto dependas ĉefe de la socia nivelo de la estonta edzino.

Pago de la doto devas okazi antaŭ la civila aŭ religia geedziĝa ceremonio. La doto restas la plej grava kondiĉo por tiuj, kiuj deziras geedziĝi, ĉu en kristanaj, islamaj aŭ animismaj familioj. Ĉiuj opinias, ke la doto estas la antaŭkondiĉo por sukcesa geedziĝo.

Kiam la paro interkonsentas geedziĝi, la estonta edzo devas unue viziti la familion de la virino aŭ sendi reprezentanton por ricevi liston de la aferoj postulataj por la doto. Kaj eĉ se li loĝas eksterlande, li nepre devas reveni al Togolando por la ceremonio, kiam oni transdonas la doton.

En Togolando oni rekonas la geedziĝon nur se la doto estas pagita. La familio de la virino konsideras tion malhonorigo, se ŝi edziniĝas sen ricevi antaŭe la doton. Tial la dotopago montras respekton ankaŭ al ŝia familio. Se la doto ne estas pagita antaŭ la geedziĝo, la edzo eble devos pagi duoble aŭ eĉ trioble la kutiman sumon.

La doto estas rekono, ke la virino efektive edziniĝis, kaj ĝi kreas fortan ligon de respekto kaj amikeco inter la du familioj. Por la familio de la edzino, tio estas pruvo ke la filino estas bone edukita kaj respektinda virino. Se ŝi ne ricevas la doton, ŝia propra familio povus konsideri, ke ŝi ne vere edziniĝis, kaj eble eĉ povus rifuzi plu rilati kun ŝi.

La doto montras la "valoron" de la virino por ŝia estonta bofamilio. Krome ĝi estas rimedo por protekti ŝin kontraŭ la danĝeroj de la vivo, precipe en kazo de eksedziĝo. Povus okazi, ekzemple, ke viro deziras edziĝi denove, lasante sian antaŭan edzinon en malfacila situacio. Aŭ foje, se la edzo mortas, kelkaj familioj provas forpreni liajn posedaĵojn de liaj edzino kaj infanoj. Tial, eĉ la publikaj instancoj en Togolando postulas, ke antaŭ la civila geedziĝo oni montru dokumenton aŭ alian pruvon, ke la doto estis transdonita.

En Togolando, la doton pagas nur viroj. Tio estas afero kun profundaj radikoj en la tradiciaj kutimoj. Temas pri ege longedaŭra tradicio vaste akceptata kaj praktikata en niaj socioj afrikaj.

Adjévi Adjé

10-jariĝo de Kroatio en Eŭropa Unio (EU)
La 1-an de julio 2013, Kroatio iĝis la 28-a membro de Eŭropa Unio (EU). Interne de la lando, tiu elekto estis akceptita en 2012 per referendumo, en kiu du trionoj de la homoj voĉdonis por la membriĝo.

Ankaŭ aliaj iamaj komunismaj landoj de Eŭropo deziris membriĝi en EU, kaj supozeble Kroatio deziris membriĝi pro la samaj kialoj. Unue, iĝi ano de EU signifas partopreni en la Interna Merkato, laŭ kiu produktaĵoj, servoj, mono kaj homoj rajtas libere moviĝi. Tio kondukas al ekonomia bonfarto. Due, tio estas konsiderata kiel kaŭzo de stabileco kaj paco, inter aliaj aferoj. Indas mencii, ke ĉiuj iamaj komunismaj landoj, kiuj iĝis anoj de EU, iĝis anoj ankaŭ de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO). Ankaŭ Kroatio iĝis membro de NATO en 2009.

10 jarojn post la aniĝo en EU, ĉu eblas diri, ke la du supre-menciitaj celoj estas atingitaj? Pri la ekonomia situacio, eblas kompari tiun de Kroatio kun tiu de Serbio. En 1995, kiam finiĝis la tri-kaj-duonjara milito en Bosnio, la malneta enlanda produkto (MEP) por ĉiu homo estis pli-malpli samvalora en la du landoj. Hodiaŭ la MEP por homo en Kroatio estas duoblo de tiu en Serbio. Pri la politika situacio, eblas diri, ke ne okazis milito en Kroatio ekde 1995, kaj ke landlimaj problemoj estis pace solvitaj inter Kroatio kaj Italio, kaj inter Kroatio kaj Slovenio.

La integriĝo de Kroatio al EU eĉ plifortiĝis la 1-an de januaro ĉi-jare, kiam ĝi forlasis sian mon-unuon kaj enkondukis la eŭron. Per tio ĝi celas defendi kaj stabiligi sian ekonomion, interalie kontraŭ lastatempa forta plialtiĝo de la prezoj. En la sama dato, Kroatio iĝis membro ankaŭ de la areo Schengen, kiu estas granda areo, kie pli ol 400 milionoj da homoj rajtas libere vojaĝi sen esti kontrolataj ĉe la internaj landlimoj. Estas verŝajne, ke tiuj du paŝoj al pli granda integriĝo helpos turismon en Kroatio. La lando jam akceptas ĉiujare mezume kvaroble pli da turistoj ol ĝi havas da loĝantoj, kaj la turisma industrio konsistigas 20% de la kroata MEP.

Ne ĉiuj problemoj estas solvitaj per integriĝo en EU, ekzemple la nivelo de korupteco restas alta, kaj kroatoj daŭre foriras eksterlanden. Malgraŭ tio, la pasinta jardeko de Kroatio en EU estis sendube ekonomia sukceso. Tial, ankaŭ ĉiuj aliaj landoj, kiuj konsistigis la iaman Jugoslavion, volas membriĝi en EU.

Laurent Ramette

Kajtoj ne nur gajigas la ĉielon
Kajtoj estas ŝat-okupo kaj sporto en okcidentaj landoj, kaj ili estas eĉ pli gravaj en Azio. Tie ili estas tradiciaj, tre popularaj, kaj povas esti tre belaj artaĵoj.

Cetere ili delonge utilas al sporto, veter-scienco, fotado kaj militado, interalie. Kaj ili certe fariĝos produktiloj de energio dum la 21-a jarcento aere, supermare kaj eĉ submare!

Kajtoj verŝajne estis inventitaj de fiŝkaptistoj el aziaj insuloj. Ili aperis antaŭ ĉirkaŭ 2500 jaroj. Komence ilia celo estis altiri la atenton de spiritoj. Sed ili rapide fariĝis mesaĝiloj kaj ankaŭ armiloj, ĉar ili permesis ataki la malamikon per fajro. Poste montriĝis, ke ili ankaŭ kapablas transporti homon!

Kajtoj aperis en la Okcidento nur fine de la 12-a jarcento, sed vere utilis en diversaj fakoj ekde la 18-a jarcento. Tiam oni malkovris, kiel per kajtoj eblas forigi la danĝeron de fulmo. Kaj fine de la 19-a jarcento, oni faris la unuajn fotojn el la aero per fotilo ĉe kajto!

En nia tempo eblas aĉeti multajn specojn de kajtoj je ĉiaj prezoj, kelkfoje tre multekostaj. Ekzistas ankaŭ simplaj kajtoj faritaj per ligno kaj tukoj, arbofolioj aŭ filikoj, aŭ eĉ per ordinaraj plastaj sakoj. Kaj ludantoj same ĝojas pri ĉiuj!

Kiel ĉiam, ilia uzo dependas de la homoj kaj de iliaj celoj.

En milito, kajtoj utilis en la pasinteco por kontroli la agojn de la malamiko aŭ por ataki regionojn per fajro. Ni ĉiuj scias, ke ilia plej moderna parenco, flugrobotoj, tre utilas dum militoj...

Kaj jen iliaj pacaj uzoj: kajtoj utilas por foti, por antaŭvidi la veteron, por helpi al radio-elsendoj, por konstrui pontojn trans riveregoj, kaj simile. Ili ankaŭ povas produkti energion.

Jam de tre longe la homoj utiligas senkostajn naturajn energiojn, kiel venton kaj moviĝantan akvon. Dum la dudeka jarcento, industriaj solvoj ŝajnis simplaj, malmultekostaj kaj sendanĝeraj, sed ni nun scias, ke ili detruadas la planedon pro poluado.

Ĉu vere simplaj ludiloj, kiel kajtoj, povas produkti malmultekostan energion, kiu estas ankaŭ bona por la viv-medio? Ŝajnas ke jes: skota projekto starigos reton de kajt-centraloj en la sudokcidento de Skotlando, kiu produktos elektron dum 350 tagoj jare per vent-energio. Similaj projektoj ekzistas en Nederlando kaj Italujo, kaj certe estas aliaj projektoj tra la mondo. Aliaj projektoj, tre utilaj precipe ĉe insuloj, okupiĝas pri produktado de energio per la regula fluado de la tajdoj.

Kris Kezer

Kiel formanĝi plaston
En Pacifiko estas “insulo” el plastaj rubaĵoj. Tiu insulo estas duoble pli granda ol Francujo.

En 2020, la industrioj kreis 367 milionojn da tunoj da plasto tutmonde. La plej granda parto estis forĵetita post la uzo, kaj ĉefe finiĝis en la oceanoj. Tie ĝi estas danĝera por la natura vivo. Ofte oni trovas, ke la stomakoj de oceanaj bestoj estas plenaj de malgrandaj pecoj de plasto.

Por fabriki plaston, necesas uzi brulmaterialojn, kiuj produktas varmigajn gasojn. Sed plasto estas utila, do estus malfacile ĉesi uzi ĝin entute. Ekzemple, plastaj boteloj estas malpli pezaj ol vitraj boteloj. Tial transporti ilin bezonas malpli da energio, kio kreas malpli da varmigaj gasoj.

Tutmonde, diversaj organizaĵoj laboras por malpliigi la kvanton da plastaj rubaĵoj. Recikligado estas la plej ofta solvo. Normale oni pretigas plaston por recikligado en tri paŝoj:

1. Plasto estas kolektita kaj klasigita laŭ la speco;

2. La plasto estas disrompita en malgrandajn pecojn;

3. La dispecigita plasto estas fandita.

Poste eblas uzi la fanditan plaston por fabriki novajn aĵojn. Tamen, per tiu metodo eblas recikligi plaston nur kelkajn fojojn. Iom post iom la kvalito de la plasto malboniĝos. Kiam ne eblos plu recikligi ĝin, la plasto estos bruligita aŭ enterigita. Poste tiu plasta rubaĵo malpurigos la subteran akvon.

Ni devas repensi kiel fari, uzi, kaj reuzi plaston.

Kaj do... renkontu la mikrobojn.

Mikroboj estas tre etaj vivantaj estaĵoj, kiuj troviĝas ĉie. Ili estas tro malgrandaj por esti videblaj per la homa okulo. Ili vivas en akvo, tero, kaj aero. Estas milionoj da mikroboj en la homa korpo. Kaj nun, iuj mikroboj evoluis por manĝi plaston.

En 2016, sciencisto malkovris novan mikrobon, kiu nomiĝas Ideonella sakaiensis 201-F6. Ĝi povas kreski sur la speco de plasto, kiun oni nomas PET; efektive ĝi manĝas PET. Tiu ne estis la unua mikrobo, kiu manĝas plaston. Ekzistas aliaj, sed ili konsumas multajn aĵojn krom plasto. Ideonella sakaiensis 201-F6 estas speciala, ĉar ĝi evoluis por konsumi nur plaston.

Ideonella sakaiensis 201-F6 malkonstruas plaston je molekula nivelo, kaj kreas el ĝi novan plaston de alta kvalito. Tiu plasto estas pli bonkvalita ol plasto recikligita per la normala metodo. Kaj uzi mikrobojn kostas preskaŭ same kiel fari plaston per aliaj metodoj.

Estas limoj al la kapablo de la mikroboj. Ili ne manĝas ĉiujn specojn de plasto. Krome, Ideonella sakaiensis 201-F6 estas aktiva nur je preciza temperaturo. Do ĝi ne povas tute solvi nian problemon pri plasto. Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al ĝi poste.

Myrtis Smith

Fonto: https://www.theguardian.com/environment/2022/feb/05/how-super-enzymes-that-eat-plastics-could-curb-our-waste-problem?s=09

Kiu rajtas voĉdoni en Luksemburgo?
Kiu rajtas voĉdoni en Luksemburgo?

Luksemburgo estas eta lando, kiu troviĝas inter Belgio, Francio kaj Germanio. Pro la alta enlanda produktado kaj malgranda nombro da loĝantoj, Luksemburgo estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo. Tiu floranta ekonomio altiras multajn eksterlandajn laboristojn. Iuj venas ĉiutage el la tri najbaraj landoj, aliaj loĝas en la lando mem. Sekve de tio la proporcio de alilandanoj en la tuta loĝantaro konstante kreskas.

En 2011 38% de la loĝantaro estis alilandanoj, kaj en 2022 tiu proporcio atingis 47%. Kompreneble stariĝas la demando pri integriĝo en la socio de tiom multaj alilandanoj. Laŭ interkonsento kun aliaj eŭropaj ŝtatoj, iuj eksterlandanoj, sed ne ĉiuj, havas la rajton voĉdoni en municipaj kaj eŭropaj elektoj, sed ne en la naciaj elektoj. Kelkaj opinias, ke plivastigi la voĉdonrajton al eksterlandanoj helpus ilin partopreni en la nacia vivo de la lando.

En junio 2015 okazis referendumo. La voĉdonantoj respondis la jenan demandon: «Ĉu vi konsentas, ke loĝantoj, kiuj ne estas luksemburgaj civitanoj, rajtu voĉdoni por la nacia parlamento, kondiĉe ke ili jam loĝis dek jarojn en la lando kaj ke ili jam voĉdonis en municipaj aŭ eŭropaj elektoj en Luksemburgo?». La rezulto de la voĉdonado estis 22% por doni la elekto-rajton al alilandanoj kaj 78% kontraŭ.

Nova provo en la direkto de tia integriĝo okazis en julio 2022. Por voĉdoni kaj kandidatiĝi en la municipaj elektoj, necesis loĝi jam kvin jarojn en la lando. La parlamento decidis forigi la kondiĉon pri la kvin-jara loĝado, tiel ke la homoj rajtos voĉdoni tuj. Tiu ŝanĝo efektiviĝis unuafoje la 11-an de junio 2023, kiam okazis la municipaj elektoj.

Ĉu la rezultoj montras pli aktivan interesiĝon de la alilandanoj kompare kun la municipaj elektoj okazintaj en 2017? La respondo estas jes, sed la kresko de ties partopreno ne estas forta. Ĉar la voĉdonado estas sekreta, ne eblas scii kiom da alilandanoj efektive voĉdonis. Tamen, eblas scii kiom da eksterlandanoj estis enskribitaj en la listoj de voĉdonantoj. Voĉdonado estas deviga en Luksemburgo, kaj tio signifas, ke la nombro de enskribitoj sur la listoj devus esti simila al la nombro de efektivaj voĉdonintoj.

Ni rigardu la situacion tutlandan kaj la situacion en la urbo Luksemburgo, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro. Tutlande, 15% de la enskribitoj estas alilandanoj kompare kun 12% en 2017. Sed en la ĉefurbo, 28% de la enskribitoj estas eksterlandanoj kompare kun 19% ses jarojn antaŭe. Tamen preskaŭ duono de la landa loĝantaro kaj pli ol 70% de la ĉefurba loĝantaro estas eksterlandanoj. Konsiderante tion, ŝajnas ke la integriĝo per la voĉdonrajto ankoraŭ ne estas plene sukcesa.

Laurent Ramette

Monato de fantomoj
La ĉina kulturo estas forte influita de la du filozofioj Taoismo kaj Budhismo.

Laŭ Taoismo, la 15-a tago de la sepa monato de la luna kalendaro estas zhōng yuán 中元, la Tago de fantomoj. La tutan sepan monaton oni nomas Monato de fantomoj. En 2023 ĝi daŭros de la 16-a de aŭgusto ĝis la 14-a de septembro.

Taoismo instruas, ke en tiu monato la pordo de la Infero estas malfermita. La imago pri la infero estas influita de Budhismo. En Budhismo, post la morto iuj fariĝas Budhoj aŭ sanktuloj. Sed la plejmulto devas renaskiĝi. Ekzistas ses eblaj manieroj por renaskiĝi: kiel dio, duon-dio, homo, besto, malsatulo aŭ inferulo. Laŭ la agoj de homoj dum la vivo ili renaskiĝos en la posta vivo en unu el tiuj ses manieroj. Homoj, kiuj renaskiĝas kiel inferuloj, tute ne povas manĝi, nek trinki.

Laŭ Budhismo, ne ekzistas nur unu budho. Budho estas iu ajn, kiu atingis plenan spiritan liberiĝon. Bodisatvo estas sanktulo, homo kiu povus fariĝi budho. Fama sanktulo, Bodisatvo Kṣitigarbha, ĵuris, ke li ne fariĝos budho ĝis la infero malpleniĝos.

Ĉinoj kredas, ke oni regalu fantomojn, kiuj venas el la infero en la monato sepa. Ĉiuj temploj festas en ĉi tiu monato. La festo havas la nomon Zon Juen Pu Du 中元普渡. Ĉinoj kredas, ke regalado al inferaj fantomoj alportos bonŝancon. Homoj ne aranĝas gravajn aferojn dum tiu monato, ekzemple aĉeti domon, fari gravan kontrakton, edziniĝi, ktp. Gepatroj ne volas, ke iliaj gefiloj vojaĝu tiumonate. Plenkreskuloj ne ŝatas, ke iliaj infanoj alproksimiĝu al akvo. Ili timas, ke iu akvo-fantomo povus tiri la infanon en la akvon por anstataŭi ĝin kiel fantomo.

Oni eĉ ne diru la vorton “fantomo”, ĉar la vorto mem povus voki ilin. La homoj nomas fantomojn “bona frato”,  por ke la fantomoj ne misfaru al ili.

Nuntempe por budhanoj, tiu monato estas sankta monato. Estas rakonto pri iu knabino, kiu tre amis sian patrinon. La patrino faris multajn malbonajn agojn dum sia vivo, kaj tial ŝia filino pentis pro ŝi. Ĉar la pentado de la filino estis tre profunda, Budho permesis, ke la filino rerenkontu sian mortintan patrinon. Poste la servistino de la filino naskis bebon, kiu tuj povis paroli kaj volis vidi la filinon. La bebo evidente estis la mortinta patrino, kiu plore priskribis la inferon al sia iama filino. Bonŝance, pro ŝia pentado la patrino povis forlasi la inferon kaj renaskiĝi kiel homo, tamen ŝi vivos nur ĝis ŝi estos 13-jaraĝa. Tial, multaj homoj en tiu monato legas sutron por siaj prauloj.

Liru Chen

Mez-aŭgusta festo-tago
En pluraj landoj, precipe en Eŭropo, oni celebras festotagon meze de aŭgusto.  Kvankam nuntempe ĝi estas katolika festo, ĝi ekestis en la tempo de la antikvaj romanoj. La lando, en kiu oni verŝajne plej multe festas tiun tagon, estas Italujo. Tie ĝi nomiĝas Ferragosto.

La vorto Ferragosto venas el la latina feriae Augusti, la ferioj de la imperiestro Aŭgusto. Aŭgusto mem kreis tiun festotagon por propagandi la personon de la imperiestro. Tion li faris en la jaro 18 de nia erao. Temis pri festotago, la unua tago de la monato aŭgusto, kiun li donacis al la popolo, por ke la homoj ripozu post la penoj kaj malfacilaĵoj de la pasinta jaro, kaj precipe post la lacigaj laboroj de la antaŭaj semajnoj en la kamparo.

En la sama monato estis aliaj festotagoj, kiam la popolo ĝuis ripozon. Ekzemple, la dek-tria de la monato estis festotago dediĉita al la diino Diano. En la tuta roma imperio kreiĝis tiam tiaj por-popolaj festoj, kaj dum tiuj festotagoj okazis ĉeval-konkursoj. La ĉevaloj mem iomete ripozis dum tiu periodo, kaj oni ornamis ilin dum ceremonioj kaj paradoj. La tradicio de la ĉevalkonkursoj en la somero kaj precipe en la mezo de aŭgusto daŭras ĝis nun. La plej fama ekzemplo estas tiu de la Palio di Siena, fama ĉevalkonkurso en la urbo Sieno.

La katolika eklezio komencis celebradon de la ĉiel-iro de Maria pli-malpli en la jaro 600 de nia erao. Oni elektis por tiu festotago la dek-kvinan de aŭgusto. Por malhelpi kaj finfine ne plu permesi  nekristanan feston, oni movis la daton de la feriae Augusti al la sama dato, la dek-kvina de aŭgusto. La celo estis, ke la publiko festu la ĉieliron de Maria anstataŭ tiun nekristanan feston, sed tiu espero ne realiĝis. Italoj ankoraŭ nun kun granda plezuro ĝuas tiun mezaŭgustan liberan tagon, kiun la imperiestro Aŭgusto kreis antaŭ 2000 jaroj.

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

La Verda Virbovo
La partoprenantoj de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino havos la okazon vidi multajn el la simboloj de tiu bela urbo. Inter ili estas la Turo de Antonelli, la rivero Pado, la Mezepoka Vilaĝo, la reĝaj palacoj, la ĉokoladaĵo Gianduiotto kaj la kafo Bicerin.

Sed la simbolo, kiun ili plej ofte renkontos, estas sendube la ‘Torèt’. Torèt signifas malgranda vir-bovo, ne en la itala sed en la lingvo de la regiono, la piemonta. La virbovo mem estas alia simbolo de la urbo.

La torèt-oj estas famaj fontanetoj, kiuj disdonas al ĉiu preterpasanto fluantan akvon ĉiam ajn: la akvo ŝprucas el la fontanetoj senĉese, je ĉiuj horoj kaj tage kaj nokte. Ĉiuj fontanetoj estas verdaj, kaj ĉiuj havas ĉe la supra parto malgrandan kapon de virbovo, el kies buŝo ŝprucas akvo.

Troviĝas pli ol sepcent tiaj fontanetoj tra la urbo. La unuan oni instalis en 1862, la jaron post la unuiĝo de Italujo, kies ĉefurbo estis tiam Torino.  La komunumo publikigis decidon pri la instalado de la unuaj 21 gisaj fontanetoj.

Pli ol 160 jarojn post la instalado de la unua torèt, tiuj fontanetoj nun troviĝas en ĉiu kvartalo de la urbo.

Ili estas karaj al la torinanoj, kiuj plurfoje protestis kiam oni proponis iel ŝanĝi la fontanetojn (ekz. la koloron, la materialon el kiu ili estas faritaj, kaj simile). Ekde 2011 troviĝas eĉ interreta aplikaĵo, kiun oni povas uzi por trovi la plej proksiman fontaneton.

Fama ŝerco de la lokanoj konsistas en invito trinki ĉe la “verda virbovo” kvazaŭ tio estus la nomo de multekosta, luksa trinkejo. Kompreneble tio ĝi tute ne estas. Male: temas pri senpaga surstrata fontano. Eble la humuro de la torinanoj tiuokaze ne estas elstara, sed elstara estas ilia elekto de koloro por la fontanoj: la bela, Esperanta, verda koloro.

Kiam vi estos ĉe la Universala Kongreso, ne maltrafu la okazon foti vin apud tiu simbolo de la urbo kaj gustumi la akvon el la Verda Virbovo.

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

Kial ni parolas al aparatoj?
Kial ni parolas al aparatoj? Pro tri kialoj.

Se aparato ne faras tion, kion ni volas, ofte ni koleriĝas. Krome, multaj homoj havas amikan senton pri sia aŭto. Ni vidas vizaĝon antaŭe kun la aŭto-lampoj kiel okuloj. Kaj multaj ŝoforoj karesas per la mano la kapoton kiam ili eliras el sia aŭto. Vere!

Kompreneble ni scias, ke maŝinoj ne misfunkcias intence por malutili al ni. Sed kelkafoje ŝajnas, kvazaŭ ni ekrilatas kun objekto, eble pro la impreso, ke ĝi kunlaboras kun ni.

Doni homajn ecojn al nehomaj estuloj aŭ objektoj havas la sciencan nomon antropomorfismo. Ni ĉiuj, ĉie en la mondo, emas fari tion. Tiu fenomeno havas neniun rilaton kun la nuntempaj evoluoj en la teknologio pri “inteligentaj” aparatoj.

Peter Ruijten de la Teknika Universitato en Eindhoven (Nederlando) esploras tiun fenomenon. Ruijten mem havas specialan rilaton kun sia lavmaŝino. Laŭ li, la du butonoj de la aparato ŝajnas kvazaŭ okuloj. Kiam li malfermas la maŝinon, vestaĵoj ruliĝas el ĝi kvazaŭ la lavmaŝino volus vomi. Ruijten ĉiam ridas pro tio: tiamaniere, ĉiufoje kiam li lavas vestojn, estas eta momento de ĝojo.

Sed kial ni faras tion? La respondo estas simpla: ni estas sociaj estuloj, alivorte estas grave por ni interagi kun aliaj homoj. En nia moderna socio, ni estas pli izolitaj kaj havas malpli da persona interago kun aliaj homoj ol en la pasinteco. Samtempe, multaj aparatoj fariĝis grava kaj necesa parto de nia ĉiutaga vivo. Kiam ni parolas kun tiuj objektoj, nia interago kun ili fariĝas pli signifoplena, kaj donas al ni la impreson, ke iu (aŭ io!) aŭskultas.

Alia kialo por paroli al objektoj, estas ke tio donas al ni senton, kvazaŭ ni regas la situacion. Ekzemple: imagu, ke vi okupiĝas per komputilo pri grava tasko. La limdato estas hodiaŭ. Tiam, la komputilo blokiĝas kaj vi vidas nur bluan ekranon. Vi koleriĝas kontraŭ la komputilo, sed tio kompreneble ne helpas. Sed, laŭ Ruijten, estas pli agrable kredi, ke nia komputilo intence malhelpas nin, ol konfesi, ke ni komprenas nenion pri tiu aparato.

Laste, tutsimple estas amuze doni homajn ecojn al objektoj. La interago povas igi nin ridi kaj igas nin pli feliĉaj. Pensu pri la vomanta lavmaŝino de la esploristo Ruijten.

Resume, paroli al objektoj estas maniero por kontaktiĝi kun la mondo ĉirkaŭ ni, por havi senton de regado en malfacila situacio, kaj por esti pli ĝojplenaj. Do la sekvantan fojon kiam vi parolos al via aŭto, ne maltrankviliĝu. Tio simple estas homa konduto.

Ĉu ankaŭ vi foje parolas al maŝinoj? Bonvolu rakonti al mi pri tio en la komentoj.

Jessie Cecilia

Fonto: Universiteit van Nederland (2023). “Zie jij overal gezichten? Dit is waarom!”

La pordo de la infero
La pordo de la infero

Torino, laŭdire, estas magia urbo. Ne nur pro tio, ke ĝi estas la urbo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto. Tie, la nigra kaj blanka magioj miksiĝas. Pluraj lokoj en la urbo montras tion.

Unu el la lokoj plej ligitaj kun la nigra magio estas Placo Statuto (Piazza Statuto). Tie troviĝas fontano, kiu estas en la centro de historio kaj legendo.

La fontano estas dediĉita al la laboristoj, kiuj konstruis la tunelon de Frejus. Frejus estis la unua inter pluraj tuneloj ligantaj Italujon al landoj trans la montaro Alpoj, do al la cetero de Eŭropo. Tiutempe la tunelo estis nur por trajnoj (la moderna tunelo enhavas ankaŭ aŭto-vojon). Tio estis tre grava por la ekonomia disvolviĝo de Piemonto, regiono en nord-okcidenta Italujo, kaj ebligis ĝian kunligon al la cetero de Eŭropo.

Rigardante la fontanon oni rimarkas kelkajn korpojn kuŝantajn sur la rokoj. Ili estas gigantoj tien metitaj de la anĝelo de la sciencoj, kiu troviĝas ĉe la pinto de la monumento. La anĝelo, tamen, ne havas dolĉan, trankviligan rigardon tian, kian oni atendus de anĝelo. Male, ŝajnas, ke ĝi celas timigi la alrigardantojn.

Tiel naskiĝis legendo pri tiu anĝelo. Laŭ la legendo, tiu ne estas la anĝelo de la sciencoj, sed Lucifero, konata ankaŭ kiel Satano, la ĉefo de la infero. Li ankaŭ surhavas kvin-pintan stelon renversitan. Tian stelon oni kutime konsideras la simbolo de Malbono.

Ĉu vi ŝatas tiun rakonton? Ĉu vi kredas ĝin? Se jes (aŭ eĉ se ne), kiam vi estos en Torino, ne forgesu viziti la placon kaj rigardi la malantaŭon de la monumento. Tie troviĝas la pordo de la infero…

Maurizio ('Rico') Giacometto

La palaco de Knossos
La palaco de Knossos

La plej antikva urbo de Eŭropo estas Knossos, sur la granda insulo Kreto apud Grekujo. Ĝi estis fondita jam en la Neolitika periodo, tio estas en la malfrua Ŝton-epoko. Knossos laŭ la antikvaj grekaj skribaĵoj estis la plej granda kaj grava urbego de Kreto. Ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K.E., la loĝantaro de la urbo atingis 18,000 homojn.

La palaco de Knossos estis la politika centro de la Minoaj civilizo kaj kulturo. Ĝi estis forlasita en iu nekonata periodo je la fino de la Malfrua Bronz-epoko, ĉirkaŭ 1380-1100 a.K. Oni ne scias, kial la homoj forlasis ĝin, sed la plej grava kialo verŝajne estis natura katastrofo pro la erupcio de vulkano en la insulo Santorino 125 km. for de Kreto.

Minos Kalokairinos (1843-1907), loka komercisto kaj neprofesia arkeologo, estis la unua kiu malkovris restaĵojn de la Bronzepoka palaco en 1878. Poste la brito Arthur Evans (1851-1941) daŭrigis liajn esplorojn. Evans taksis la fondadon de la palaco de Knossos je ĉirkaŭ 8000 a.K.E.

La fundamentoj de la palaco estis konstruitaj el ŝtonoj sur kadro de lignaj tabuloj kaj kolonoj. La ĉefa parto estis konstruita el grandaj, ne-bakitaj brikoj.

La muroj de la ĉambroj kaj pasejoj interne de la palaco estis tre bele pentritaj. Ili montris scenojn el la ĉiutaga vivo kaj ankaŭ procesiojn. Sed estas strange, ke milito-scenoj ne troviĝas inter ili. La pentraĵoj montras la vestaĵojn de la tempo. La virinoj estas bele vestitaj kun longaj jupoj, tre malgrandaj talioj, kaj malkovritaj mamoj.

Kiam homoj pensas pri la Palaco de Knossos, ili pensas pri la fama labirinto de la grekaj rakontoj. Laŭ la legendo, la labirinto estis konstruita de Dedalo. Tie loĝis la timinda Minotaŭro, kiu estis duone viro, duone bovo. Ĉiujare la najbaraj reĝlandoj devis sendi sep junulojn kaj sep junulinojn al la labirinto kiel manĝaĵon por la Minotaŭro. Finfine la Minotaŭro estis mortigita de la heroo Tezeo.

Per jena filmeto (sen vortoj) vi povos spekti rekonstruon de la palaco, kiu montras, kiel ĝi iam aspektis.

Vasil Kadifeli

Du bestoj kun pikiloj
Ĉiu speco de besto havas manieron kaj ilojn por protekti sin kontraŭ danĝeroj. Haŭto, karapaco, kornoj, kaj aliaj. En ĉi tiu artikolo, ni parolos pri pikiloj, kiujn posedas histrikoj kaj erinacoj.

Pikiloj estas modifitaj haroj, kiuj estas uzataj por protekti beston kontraŭ predantoj. Tiuj haroj estas densaj kaj malmolaj, kun akraj pintoj, por forteni predantojn.

Pluraj specoj de mamuloj havas pikilojn. La plej bone konataj estas histrikoj kaj erinacoj.

La histriko estas granda ronĝulo, trovata en multaj lokoj tra la mondo. La pikiloj havas la celon aktive protekti. Ĉiu haro estas ege akra kaj neforte ligita al la haŭto de la besto. Do, ĝi povas facile piki la haŭton de predanto kaj resti tie, kaŭzante doloron kaj malsanon. Tial, post kiam besto ekscias pri la danĝero de histriko, ĝi zorgas ne tro proksimiĝi. Histrikoj povas faligi pikilojn el sia haŭto, tamen malgraŭ la populara kredo, ili ne povas “pafi” ilin kontraŭ malamikoj.

La erinaco estas malgranda mamulo, trovebla en Eŭropo, Afriko kaj Azio. Ankaŭ ĝi havas pikilojn por kontraŭi predantojn, sed la konstruo de ĝiaj pikiloj estas malsama, kaj ankaŭ ilia uzo. La pikiloj de erinaco estas malpli akraj kaj pli forte ligitaj al la haŭto, kompare kun tiuj de histriko. Fame, erinaco povas volvi sin por formi pilkon, kaŝante la vizaĝon kaj molan ventron for de predantoj. La pikiloj ankaŭ protektas la erinacon, se ĝi falas.

Pikiloj estas interesa trajto de histrikoj kaj erinacoj. Ankaŭ aliaj bestoj, kiel la ekidno kaj iuj specioj de fiŝoj, havas pikilojn, sed tiujn bestojn ni ne traktos en ĉi tiu artikolo. Do, ĉiam estas io nova por lerni pri la natura mondo.

Carolyn Thomas

La koloro de bruo
Kaj lumo kaj sono estas kreitaj de ondoj. La maniero, laŭ kiu la cerbo interpretas la lum-ondojn, permesas al ni vidi la diferencon inter du koloroj. La sama afero validas por sonoj.

Son-ondoj havas du partojn:

1. Frekvenco: La rapideco de vibrado de la sonondo.

2. Amplekso: La vasteco de la sonondo.

Ŝanĝi la frekvencon kaj amplekson de sonondo rezultigas malsamajn specojn de sono, kaj nia cerbo reagas al ĉiu sono laŭ malsama maniero.

Specoj de bruo

1. Blanka bruo rezultas el ĉiuj son-frekvencoj, kiuj aŭdiĝas samtempe kaj je la sama laŭteco. Ekzemploj de blanka bruo estas:

• ventolilo

• polvo-suĉilo

• klimatizilo.

2. Rozkolora bruo estas mikso de ĉiuj frekvencoj.  La malaltfrekvencaj estas la plej laŭtaj, kaj la altfrekvencaj estas la plej mallaŭtaj. El tio rezultas trankviliga sono. Ekzemploj de rozkolora bruo estas:

• susurantaj folioj

• konstanta pluvo

• mar-ondoj

• kor-batoj

• vento.

3. Bruna (aŭ ruĝa) bruo konsistas el profundaj fortaj sonoj je malalta frekvenco. Male al rozkolora bruo, ĝi enhavas malmultajn altfrekvencajn sonojn, kaj tiuj estas malfortaj. Ekzemploj de bruna/ruĝa bruo estas:

• malaltaj muĝaj sonoj

• forta akvo-falo

• tondro.

4. Blua bruo estas kombinaĵo de kelkaj malaltfrekvencaj sonoj kun pluraj pli fortaj altfrekvencaj sonoj. La plej ofta ekzemplo estas la sono de akvo, kiu ŝprucas el akvotubo.

5. Verda bruo uzas frekvencojn el la mezo de la spektro. Ĝi estas tre proksima al la bruoj, kiujn ni aŭdas en la naturo.

6. Oranĝa bruo rilatas al muziko. Ĝi estas kolekto de frekvencoj malagordaj. Por multaj homoj, tiu bruo estas ĝena kaj malplaĉa sono

7. Nigra bruo. Same kiel nigro estas la for-esto de koloro, nigra bruo estas la for-esto de sono. Nigra bruo estas pura silento.

Eblas aŭskulti la sonon de la diversaj koloroj per ĉi tiu filmeto:

Se oni uzas ilin atente, bruoj povas efiki al la kvalito de la vivo. Rozkolora, bruna kaj blanka bruoj povas esti tre utilaj. Ili povas konduki al:

• pli profunda dormado

• trankviligo de ploranta bebo

• pli efika laborado

• pli bona koncentriĝo

• malpli da streĉo.

La venontan fojon, kiam vi havos problemojn por endormiĝi aŭ koncentriĝi pri iu labor-tasko, ŝaltu iom da bruo.

Myrtis Smith

Kie estas la ekster-teranoj?
Ĉu vi planas iri al la Universala Kongreso en Torino? Se jes, vi povos aŭskulti prelegon de Amri Wandel pri la ebleco kontakti kun ekster-teraj civilizoj. Lia scienca artikolo pri tiu temo vekis grandan interesiĝon de popular-sciencaj gazetoj kaj retejoj, kaj raportoj pri ĝi aperis en dekoj da lingvoj.

"Kie estas la ekster-teranoj?" demandis en la jaro 1950 la fama itala-usona sciencisto Enrico Fermi.

Tiu demando, nun konata kiel la Paradokso de Fermi, delonge ĝenis astronomojn kaj aliajn sciencistojn, kiuj studas la probablecon trovi alian vivon en la universo. Nun, per mia propra esplorado mi povas doni respondon: la eksterteranoj ja ekzistas, sed ni nur devas doni al ili sufiĉan tempon por rimarki nin kaj kontakti nin.

De pli ol 70 jaroj oni serĉis solvojn al la Paradokso de Fermi. Povus esti, ke ni estas la sola civilizo, sed tio ne estas kontentiga klarigo, ĉar nia galaksio havas centojn da miliardoj da planedoj similaj al nia Tero. Ne havas sencon pensi, ke nur sur nia planedo aperis vivo kaj inteligenteco.

En la jaro 2017 astronomoj malkovris misteran objekton, iom similan al kometo, sed ĝi venis de ekster nia sun-sistemo. La objekto, kiu ricevis la nomon “Oumuamua”, estis longa kaj mallarĝa kaj plirapidiĝis kiam ĝi forlasis la sunsistemon. Tial kelkaj astronomoj demandis, ĉu ĝi povas esti spac-ŝipo de alia civilizo. (Artikolo pri Oumuamua jam aperis en uea.facila.) Pro tio kaj pro longa raporto pri Ne-Identigitaj Flugantaj Objektoj (NIFOj), kiun Usono publikigis en 2019, mi faris novan esploron pri la malnova Paradokso de Fermi.

Mia propra esploro proponas novan klarigon: ke la eksterteranoj ja povus ekzisti, sed ke plej verŝajne ili ankoraŭ ne rimarkis nin, kaj eble tial nin ankoraŭ ne kontaktis. Planedoj kun simila biologio kiel la nia povas esti tre oftaj en la universo, kaj inteligentaj specioj studantaj ilin ne multe atentus unu plian verdan vivantan mondon. Sed eble ili ja serĉus mondon kun inteligentaj estaĵoj.

La sola ebleco malkovri nian civilizon de astronomiaj distancoj estas per radio-elsendoj. Tamen la homaro komencis produkti radio-elsendojn antaŭ malpli ol cent jaroj. Dum tiu tempo ili povis vojaĝi malpli ol cent lum-jarojn for de la Tero. Tio estas nur eta parto, malpli ol miliardono, de nia galaksio. Tamen, en la estonteco, kiam niaj radio-ondoj atingos pli grandajn distancojn, eble iu civilizo ricevos ilin kaj decidos sendi respondon aŭ eĉ spacŝipon.

La konkludo de mia esploro estas, ke Oumuamua plej verŝajne ne estas fremda spacŝipo, kaj same la NIFOj ne venas de ekster-tera civilizo. Nur post centoj aŭ miloj da jaroj estos pli bona ŝanco, ke atingos nin mesaĝo aŭ spacŝipo de alia civilizo.

La projekto SETI (Serĉo de ekstertera inteligenteco) sensukcese serĉas signojn de ekstertera inteligenteco de pli ol 60 jaroj. Astronomoj parolas pri la Granda Silento. Ĉu iam la Granda Silento finiĝos per la Granda Saluto? La demando, kiun neniu povas respondi, estas kiam.

Amri Wandel

Por pli da informoj pri tiu temo, aŭskultu la intervjuon kun Amri Wandel ĉe Esperanta Retradio. La teksto de la intervjuo troviĝas ĉe la sama paĝo.

La Lanterna Festo
Laŭ la budhisma religio, kiu estas la plej konata en Ĉinujo, la Lanterna Festo okazas la 15-an tagon de la unua monato laŭ la luna kalendaro. Dum la unua kaj 15-a tagoj de ĉiu monato oni devas manĝi nur vegetarajn manĝaĵojn.

Laŭ la taoisma religio, kiu estas la dua plej praktikata religio en Ĉinujo, la 15-a tago de ĉiu monato estas Komenciĝo-Tago. Estas tri gravaj komenciĝo-tagoj, kiuj estas ankaŭ naskiĝtagoj de iuj dioj. La unua komenciĝo-tago (la 15-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro) nomiĝas上元: Unua Komenciĝo. La 15-a tago de la sepa monato estas 中元: Meza Komenciĝo. La 15-a tago de la deka monato estas 下元: Lasta Komenciĝo. La homoj dum tiuj tri tagoj preĝas.

La 2-a tago kaj 16-a tago de ĉiu monato estas Reciprokeco-tago, kiam komercistoj preĝas kaj regalas siajn laboristojn. La lasta Reciprokeco-tago, en la 16-a tago de la dekdua monato, estas speciala okazo, kiam la estroj de firmaoj regalas ĉiujn laboristojn. Oni diras, ke se dum tiu vespermanĝo la kapo de kokaĵo montras al la direkto de iu ajn laboristo, tiu homo perdos la laboron en la venonta jaro.

Kiam mi estis infano, homoj ekstere promenadis kun diversaj lanternoj, kiujn ili mem faris. Oni povis fari lanternon el lad-skatolo (ofte uzita antaŭe por laktopulvoro), al kiu oni alfiksis najlon en la bazo. Tiam oni metis kandelon sur la najlon, kaj pendigis la lanternon de bastono per ŝnuro. Infanoj ĝoje kun la memfaritaj lanternoj promenadis tra la vilaĝa strato. Tio estas agrabla memoro. Nuntempe en nia lando oni aĉetas belegajn multekostajn lanternojn. Oni eĉ uzas flug-robotojn por kunporti lumetojn, kiuj formas diversajn desegnojn en la vespera ĉielo.

Foto: Kaohsiung en 2022

Homoj ankaŭ manĝas gluecajn riz-bulojn. Tiu manĝaĵo havas la saman nomon kiel la tago mem: 元宵 (jŭanŝoa), kiu origine signifas “vespero de Komenciĝo-tago”.

Foto: Wikipedia/Leechunfoo CC BY-SA 3.0

Divenado estas populara ludo dum la Lanterna Festo. Ekzemple:

Divenu:

Besto, nigra, nordo, kio estas tio?

Kolhararo, dentoj, rajdi, kio estas tio?

Landano, kiu certe estas riĉulo ĉar havas multon por manĝi, kio estas tio?

(La solvoj estas testudo, ĉevalo kaj japano, ĉu vi ĝuste divenis?)

La novjara ferio finiĝas en la 15-a tago. Post tiu tago komenciĝas nova labor-jaro.

Liru Chen

Nekonataj vidindaĵoj: la polento-tranĉaĵo
La polento-tranĉaĵo, Domo ‘Scaccabarozzi’, Casa Scaccabarozzi en la itala, estas fama konstruaĵo en la urbo de la venonta Universala Kongreso, Torino. Ĝi estas tre kara al la torinanoj kaj oni kutime nomas ĝin ‘la polento-tranĉaĵo’. Kial? Nu, ĝi estas unu el la plej strangaj konstruaĵoj iam ajn faritaj.

https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Civico13.jpg

La unikan konstruaĵon planis Alessandro Antonelli. Li estis la sama fama arkitekto, kiu konstruigis la turon, kiu estas la simbolo de la urbo kaj de la Universala Kongreso de Esperanto en 2023,  la Mole Antonelliana.

La polento-tranĉaĵo ricevis sian originalan kromnomon pro la flava koloro de la muroj kaj pro sia unika formo. Ĝia plano similas al ne-ordinara, malregula kvarlatero, kun flankoj longaj je 16m, 5m, 16m, 54cm. Tiuj formo kaj koloro memorigas ĝuste pri polento-tranĉaĵo. Kaj vi bone legis: la kvara flanko havas la mezuron de nur 54 centimetroj!

https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Scaccabarozzi_02.jpg

Nuntempe la fama konstruaĵo estas art-muzeo kie oni povas ĝui ekspoziciojn, precipe pri moderna arto.

Ĉu vi sciis pri la polento-tranĉaĵo? Kaj ĉu vi iam ajn vizitis ĝin? Se ne, nepre faru tion ĉi-jare, okaze de la Universala Kongreso!

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

Nov-jara Festo
初一早，初二早，初三睡到飽…中國俗語

En la unua tago vekiĝu frue.

Ankaŭ en la dua tago vekiĝu frue.

Sed en la tria tago dormu bone ĝis malfrue. (Ĉina diraĵo.)

La Nov-jara Festo estas la plej ŝatata festo de infanoj en Ĉinujo. Infanoj ricevas ruĝajn kovertojn, kiuj enhavas monon. Krom tio, plenkreskuloj afable traktas infanojn dum la festo, kiu estas la komenco de nova jaro.

Antaŭ Novjaro oni purigas sian domon, kaj purigas aŭ forĵetas malnovajn kaj rompitajn aĵojn. Oni opinias, ke novjare oni volas komenci per bona nova sperto. Sed la aĵoj, kiuj ne estas forĵetitaj antaŭ Novjaro, estas konsiderataj trezoroj. Dum mia infaneco mia patrino diris al ni: “Ne forĵetu aĵojn dum Novjaro, ĉar vi ĵetos trezorojn el via hejmo.” Mia patrino eĉ ne permesis al ni balai dum Novjaro. Nuntempe, la publikaj purigistoj ĉesas kolekti rubaĵojn dum la unuaj tri tagoj de Novjaro.

La Novjara Festo okazas en printempo. Tial oni nomas ĝin Printempa Festo (春節, chun jie [ĉun ĝie]). En 2023, la Novjara Festo laŭ la suna kalendaro estos la 22-a de januaro.

Ĉinoj ŝatas la ruĝan koloron, ĉar oni kredas, ke ĝi kunportas bonŝancon. Sur ruĝaj paperoj, la homoj verkas kaj skribas bon-aŭgurajn frazojn. La ruĝaj paperoj nomiĝas “vers-paroj”. Antaŭ Novjaro, oni forigas la malnovajn vers-parojn de la antaŭa jaro. Anstatataŭe oni pendigas novan vers-paron ĉe ambaŭ flankoj de la pordo.

Foto: Wikimedia / N509FZ CC BY-SA 4.0

La vespero antaŭ Novjaro havas la nomon “vespero de forigo” 除夕(chu xi [ĉu si]). La familio sidas kune en rondo. Homoj manĝas manĝaĵojn, kiuj portos bonŝancon: legomojn, fiŝojn, kukojn, kiuj signifas longvivecon, monon, prosperon. La homoj kredas, ke tiel ili konservas unu jaron por siaj gepatroj, tiel ke iliaj gepatroj povu longigi la vivon. Maljunuloj disdonas ruĝajn kovertojn al infanoj. La tutan vesperon oni ludas aŭ babilas ĝis la unua tago de Novjaro.

Homoj dum la Novjara Festo vizitas geamikojn, aŭ vizitas templon por preĝi por bona sorto. Ili gratulas unu la alian por aŭguri bonŝancon.

La dua tago de la Novjara Festo estas la tago de filinoj. Edziniĝintaj virinoj revenas al sia gepatra hejmo kun la edzo. La bogepatroj regalas siajn bofilojn en tiu tago.

Oni diras, ke la tria tago estas la geedziĝa tago de musoj. En tiu tago la homoj vekiĝas malfrue, kaj tial ili ne ĝenas la musojn.

Nuntempe laŭ ŝtata leĝo oni ferias almenaŭ kvin tagojn, kaj rekomencas sian laboron en la kvina tago de Novjaro. Tamen dum Novjaro multaj ĉinoj ferias dum du semajnoj. Homoj dum tiu duona monato bondeziras unu al la alia.

En la 15-a tago de la unua monato okazas la Lanterna Festo. Post la Lanterna Festo, la nova jaro komenciĝas.

Liru Chen

Kial estas sep tagoj en semajno?
Kiu estas la unua tago de la semajno? Tio dependas de la lando kie vi loĝas. Se vi loĝas en Ameriko, aŭ en iuj landoj de Afriko aŭ Azio, la semajno komenciĝas dimanĉe. Se vi loĝas en Eŭropo, Aŭstralio, aŭ en aliaj landoj de Afriko kaj Azio, la semajno komenciĝas lunde. Kaj en kelkaj partoj de Mez-oriento, la semajno komenciĝas sabate.

Kiun ajn tagon oni konsideras kiel la unuan de la semajno, tra la tuta mondo la semajno havas sep tagojn. Kial?

Nia kompreno pri tempo baziĝas plejparte sur la movoj de la planedoj, la luno kaj steloj. Nia jaro egalas al unu rondiro de la Tero ĉirkaŭ la suno. Ni nun scias, ke jaro daŭras 365 tagojn, 5 horojn, 48 minutojn kaj 46 sekundojn.

Nia monato malprecize sekvas la movojn de la luno ĉirkaŭ la Tero. Nia tago egalas al unu plena rotacio de la Tero ĉirkaŭ sia akso.

Al kio rilatas la sep-taga semajno?  365 ne estas egale dividebla per sep. La monatoj ne havas 28 tagojn. Organizi niajn tagojn en grupoj de sep ne havas sencon.

Ni devas danki la babilonanojn pro nia septaga semajno. Babilono troviĝas en la nuntempa Irako, kaj dum du jarmiloj antaŭ nia epoko, ĝia kulturo regis tra la tuta regiono. La babilona koncepto pri tempo influis la persojn, la grekojn kaj la romanojn. Poste ĝi disvastiĝis tra Eŭropo, kaj ankoraŭ pli poste tra la tuta mondo.

La babilonanoj dividis siajn 28-tagajn luno-monatojn en kvar egalajn partojn po sep tagoj. Unu tago estis elektita por ĉiu el la sep plej videblaj objektoj en la ĉielo: la Suno, la Luno, kaj la kvin ĉefaj planedoj videblaj per la nuda okulo (Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno).

Dum la postaj jarmiloj, la kalendaro travivis multajn ŝanĝojn. En nia moderna mondo, la jaro baziĝas sur la suno, ne la luno; kaj la superjaro (kaj supersekundo) estas ĝustigitaj laŭ la ŝanĝoj en la tera rotacio.

La homa menso povus esti kialo. Studoj montras, ke nia mallonge-daŭra memoro povas teni mezume nur sep erojn (plus aŭ minus du, depende de la homo). La numero sep ankaŭ havas religian aŭ magian signifon en kelkaj kulturoj.

Kvankam septaga semajno ne perfekte rilatas al la movoj de la steloj, ĝi fariĝis la ritmo de nia mondo. Ni planas nian vivon ĉirkaŭ la semajno. Laŭ la ritmo de la semajno ni scias kiam labori, kiam preĝi, kiam ludi, kaj kiam ripozi.

La septaga semajno ŝajnas esti unu afero pri kiu la tuta mondo konsentas. Do eble la numero sep efektive estas magia.

Ĝuu ĉi tiun senpagan kalendaron 2023 de uea.facila. Bonvolu noti, ke ĝia semajno komenciĝas lunde laŭ ISO 8601 (International Organization for Standardization: Internacia Organizaĵo por Normigado en Ĝenevo, Svislando).

Myrtis Smith

Post-kovima malsano
La plejmulto el la homoj infektitaj de la viruso, kiu kaŭzas la malsanon KOVIM-19 resaniĝas dum la sekvaj unu aŭ du semajnoj. Tamen, estas iuj homoj, kiuj spertas sanproblemojn dum pluraj monatoj. En la grupo de malsaniĝintoj kun aĝo de 18 ĝis 64 jaroj, 20% spertas almenaŭ unu longe-daŭran malsanon, kiu eble estas kaŭzita de kovimo. Tiu procento pliiĝas al 25% en la grupo de homoj 65-jaraj kaj pli aĝaj. Tiaj longedaŭraj medicinaj problemoj estas nomataj postkovima malsano aŭ longedaŭra kovimo.

Multaj homoj, kiuj spertas postkoviman malsanon, jam suferis pro alia serioza malsano kiam ili infektiĝis, aŭ jam havis iun longedaŭran problemon. Tamen ĉiu, kiu iam estis infektita de la kovima viruso, povas sperti postkoviman malsanon, eĉ se tiu homo antaŭe ne havis simptomojn.

Postkovima malsano estas malfacile rekonebla, ĉar ĝi povas konsisti el diversaj simptomoj, aŭ eble ĉar la trafitaj homoj ĉiuokaze havas aliajn sanproblemojn. Krome, la simptomoj povas foje malaperi kaj reaperi. Oftaj simptomoj estas:

Laceco, kiu malhelpas la ĉiutagan vivon;

Prema spirado;

Pli rapide batanta koro;

Malrapida pensado;

Problemoj por dormi;

Stomako-doloroj;

Artiko-doloroj.

Alia problemo, kiun la homoj povas sperti, estas damaĝo al diversaj organoj, inkluzive de la koro, pulmoj, renoj, haŭto kaj cerbo. Sekve de tiu damaĝo, estas risko, ke povus aperi kromaj sanproblemoj kiel diabeto, koraj malsanoj, aŭ misfunkciado de la nervo-sistemo.

Ne ekzistas testoj por longedaŭra kovimo. Kompare al aliaj malsanoj, kovimo estas tre nova.  Esploristoj konstante klopodas lerni pli pri ĝi, kaj pri ĝia longedaŭra efiko.

Kion vi mem povas fari por protekti vin? La plej bona maniero estas entute ne infektiĝi. Vakciniĝu. Lavu viajn manojn ofte. En riskaj situacioj ne tro proksimiĝu al aliaj homoj, kaj portu maskon.

Myrtis Smith

Nova festo: Kvanzao
La Movado por Civitanaj Rajtoj estis politika movado en Usono de 1954 ĝis 1968, kiu agadis kontraŭ la diskriminacio pro raso. Kvankam sklaveco en Usono finiĝis jam en 1865, la vivo estis ankoraŭ tre malfacila por multaj nigraj usonanoj (nomataj afrik-usonanoj). Por ili estis malfacile trovi laboron, edukiĝi en universitato, aĉeti domon, eĉ esti servataj en restoracio. Danke al la agado de la Civitan-rajta Movado finfine ekestis leĝoj, laŭ kiuj ne plu estis permesate trakti homojn malegale pro ilia haŭt-koloro.

La Civitanrajta Movado ankaŭ naskis novan ferion: Kvanzaon (Kwanzaa). La vorto Kwanzaa venas de la esprimo matunda ya kwanza en la svahila lingvo, kiu signifas "unuaj fruktoj". Multaj el la tradicioj de Kvanzao estas bazitaj sur rikolto-festoj en diversaj afrikaj kulturoj.

Kvanzao estis kreita en 1966 de Maulana Karenga, profesoro pri afrik-rilataj studoj. (Afrik-rilataj studoj okupiĝas ĉefe pri la historio, kulturo kaj politiko de afrik-devenaj popoloj ekster Afriko, kaj ankaŭ en Afriko mem.)

D-ro Karenga deziris starigi kutimon laŭ kiu afrik-usonanoj povos festi siajn proprajn atingojn. La ferio festas afrikan kulturon kaj antaŭenigas unuecon en la afrik-usona komunumo. Ĝi okazas de la 26-a de decembro ĝis la 1-a de januaro ĉiujare.

Dum Kvanzao, homoj flamigas kandelojn en kinara (kandelingaro), montras tradician afrikan arton, kaj pripensas la sep gvidajn principojn, aŭ Nguzo Saba, de la festo. Tiuj principoj estas jenaj:

umoja (unueco);

kujichagulia (decidado pri la propra vivo);

ujima (komunaj laborado kaj respondeco);

ujamaa (kooperativa ekonomio);

nia (celo);

kuumba (kreado);

imani (fido).

Kvanzao ne estas religia festo, sed okazo por pripensi la pasintecon kaj antaŭĝoji pri la estonteco. Ĝi ofte estas festata per renkontiĝoj inter amikoj kaj familioj, kiuj kune manĝas kaj ĝuas muzikon, dancadon, kaj aliajn kulturajn tradiciojn.

Myrtis Smith

Batalu kontraŭ demenco
Demenco estas malsano de la cerbo. Ĝi influas la memoron, pensadon, komprenon, kapablon lerni kaj kalkuli, lingvon kaj konduton. Ĝi ne signifas nur esti forgesema aŭ facile perdiĝi. Demenco estas la malkresko de la mensaj kapabloj ĝis tia grado, ke ĝi influas la ĉiutagan vivon.

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano demenco estas unu el la plej gravaj problemoj de la publika san-situacio. En la mondo, pli ol 55 milionoj da homoj vivas kun demenco kaj ĝi estas la 7-a ĉefa kaŭzo de morto. Estas preskaŭ 10 milionoj da novaj kazoj ĉiujare. Dum la loĝantaro maljuniĝas, fakuloj atendas, ke la nombro de pacientoj pliiĝos ĝis 78 milionoj antaŭ 2030 kaj 139 milionoj antaŭ 2050. La malsano ne estas limigita al pli maljunaj homoj. Preskaŭ 10% de pacientoj kun demenco havas malpli ol 65 jarojn.

Komence la simptomoj inkluzivas forgesemon, perdiĝemon kaj konfuzon pri la pasado de tempo, ekzemple nekapablon memori la daton. Dum la malsano plifortiĝas la paciento komencas forgesi lastatempajn okazaĵojn, havas problemojn komuniki, kaj bezonas helpon pri persona prizorgado. En la postaj stadioj la persono ne rekonas familion kaj amikojn, havas malfacilecon piediri, kaj povas iĝi agresema.

Prizorgi demencan pacienton estas malfacile. Homoj ofte pasigas pli ol kvin horojn tage prizorgante familianon kun demenco. Tio estas tre malfacila fizike, emocie kaj finance.

Demenco estas malsano, kiu tuŝas virinojn pli ol virojn. 65% de la homoj, kiuj mortas pro demenco, estas virinoj. Kaj 70% de la homoj, kiuj zorgas pri demencaj pacientoj, estas virinoj.

Estas espero. Studoj montras, ke ekzistas manieroj por malpliigi sian riskon de demenco.

•         Ekzerciĝu.

•         Ne fumu.

•         Limigu alkoholaĵojn.

•         Atentu pri via pezo.

•         Manĝu sane.

•         Atentu pri la sangopremo kaj kolesterolo.

•         Dormu sufiĉe.

•         Partoprenu en sociaj agadoj.

•         Tenu vian cerbon aktiva.

Ekzistas anglalingva studo, kiu montras, ke lerni duan lingvon povas helpi la cerbon batali kontraŭ demenco. “Lerni duan lingvon estas malfacile kaj tio plifortigas la cerbon. Uzi plurajn lingvojn estas defio por la menso. Tio kreas novajn vojojn por la nervoj, kiam aliaj komencas forvelki pro la aĝo."

Daŭre lernu Esperanton. Via cerbo dankos vin!

Myrtis Smith

Aŭtun-meza Festo
天階夜色涼如水，卧看牽牛織女星。─秋夕 杜牧（803—852）

La ŝtupoj malvarmiĝas akve en vualo nokta.

ŝi kuŝe spektas la stel-paron jen en amindum’.

El la poemo Aŭtunnokte de Du Mu (803-852) tradukis Vejdo

La stel-paro de la supra poeziaĵo estas la Bovista kaj Teksistina steloj (Altairo kaj Vego). Laŭ malnova ĉina legendo, ili estas du amantaj steloj.

Aŭtun-meza Festo (中秋, Ĝon ciu), kiun oni nomas ankaŭ Luna Festo, estas unu el kvar gravaj festoj de la ĉin-rilata kultura regiono. La aliaj gravaj festoj estas: Nova Jaro, Tago de la antaŭuloj [Cinmin], kaj Kvina Monato.

Aŭtunmeza Festo okazas en la plenluna tago de la dua monato de aŭtuno, do ĝi estas en la 15-a tago de la oka monato laŭ la luna kalendaro. Ĉi-jare laŭ la suna kalendaro, la Aŭtunmeza Festo okazos la 10-an de septembro.

Kutime, la ĉefa pordo en ĉina domo rigardas al la sudo. En somero la Lakta Vojo aperas rekte antaŭ la domo. Kaj la steloj de la Granda Ursino laŭ ĉinoj estas kiel kulero aŭ akvujo.

Foto: Wikimedia/Till Credner CC BY-SA 3.0

Kiam la tenilo de la kulero montras supren tuj post la sunsubiro, la somero atingas sian pinton. Post somero venas aŭtuno. Oni kredas, ke la steloj, kiuj troviĝas en la du flankoj de la Lakta Vojo, renkontiĝas unu fojon jare. El tio fontas la legendo de la steloj Bovista kaj Teksistina.

Dum la Aŭtunmeza Festo familianoj renkontiĝas kaj sidas en rondo laŭ la formo de la plena luno. Homoj manĝas lun-kukojn

Foto: Wikipedia/misbehave - Moon Cakes CC BY 2.0

kaj la frukton pampelmuso, aŭskultante tradiciajn rakontojn dum ili rigardas la lunon, kiu estas plej bela en tiu sezono. Tial ĉi tiu festo, en kiu estas kaj scienca kaj kultura aspektoj, allogas la homojn en multaj lokoj. Ekzemple en Vjetnamujo homoj portas lanternojn. Infanoj ludas en la vespero portante lanternojn por saluti la belan lunon.

Jen estas mallonga resumo de du el la tradiciaj rakontoj ligitaj al tiu tago.

Ĉaneo estis diino de la Luno. Ŝia edzo estas Hoj-ji.  Iam ekzistis dek sunoj en la ĉielo. Kiam Hoi-ji mortigis naŭ el la sunoj, Ĉaneo kaŝis lian lastan sagon por ke la sola restanta suno brilu en la ĉielo. Fine, Ĉaneo ŝtelis pilolon, la pilolon de eterna vivo. Manĝinte ĝin, tuj ŝi flugis al la Luno, kaj ekloĝis tie.

U-gan volis studi Daŭismon. Oni kredas, ke studi Daŭon povas longigi la vivon. Sed li ne sufiĉe atentis dum la studado. Finfine, la instruisto punis lin tiel: ke li ĉiam devas haki la bonodoran osmanton, kiu estas arbo kun aparte bonodora floro. Sed kiam li hakis la arbon, ĝi plifortiĝis. Ankoraŭ nun li daŭre hakadas la arbon, kvankam la arbo estas nevundebla kaj daŭre kreskas.

Multaj kantoj kaj poemoj estis verkitaj pri la luno. Ekzemple la kanto La luno simbolas mian koron (月亮代表我的心) estas fama kaj bela. Fama poemo tekstas: “Se homoj vivus pli longe, tiel iliaj amatoj eĉ malproksime milojn da lioj povus kune vidi la saman lunon.”

Miaj koraj geamikoj, ĉu vi kun mi vidos la saman lunon en la Mezaŭtuna Festo?

Liru Chen