Salti al enhavo

Festo de la kvina tago de la kvina monato


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Shanshan.

無吃五月粽,破襖不要放。--臺灣諺語
Ne ĵetu vian rompitan jakon, ĝis vi estos manĝinta la
zonzion de la Kvina Monato. — Tajvana proverbo

La Festo de la Kvina Monato (端午節, Festo Duan-U), ankaŭ havas la nomon Festo de drako-boatoj. Ĝi estas unu el la kvar gravaj festo-tagoj en la ĉina kultur-regiono. La aliaj gravaj festoj estas Nova Jaro, Tago de la antaŭuloj (Cinmin), kaj Aŭtun-meza Tago.

La Festo de la Kvina Monato okazas en la kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro. (La kvina monato kutime estas en junio, kaj ĉi-jare ĝia 5-a tago estas la 3-a de junio.) Oni diras: “Ne ĵetu vian rompitan jakon, ĝis vi estos manĝinta la zonzion de la Kvina Monato.” Tio signifas, ke post la Festo de la Kvina Monato komenciĝas la somero, kiam la vetero estas sufiĉe varma. 

Zonzioj.thumb.jpg.06e5252a01b1b95c10cad4f36a1122d5.jpg

Dum la Festo de la Kvina Monato homoj manĝas zonziojn, kiuj estas faritaj el glueca rizo en la formo de piramido, kiu estas kovrita de bambuaj folioj aŭ folioj de ŝelo-zingibro. Zonzio kun folioj de ŝelo-zingibro havas bonan odoron kaj bonan guston.

Kial oni manĝas zonziojn en ĉi tiu tago? Estis iam ĉina poeto kaj ministro Ĉu Jan (ĉ. 339-278 antaŭ la Komuna Erao). Li vivis dum la periodo de la tiama regno Ĉu. Li avertis la reĝon ne fari interkonsenton kun la regno Ĉjin, sed la reĝo ne volis aŭskulti liajn konsilojn kaj ekzilis lin. Kiam li poste aŭdis, ke la regno Ĉjin kaptis la reĝon de Ĉu, li diris: “Dum ĉiuj estas ebriaj, mi sola estas maldorma. Kial?” Kaj li saltis en riveron por sin mortigi.

La lokaj homoj rapidis per siaj boatoj por savi lin, sensukcese. Do ili faligis riz-bulojn en la akvon por ke la fiŝoj manĝu la rizon anstataŭ manĝi la korpon de Ĉu Jan. Tial ankoraŭ nuntempe en la Kvina Monato oni manĝas zonziojn kaj faras konkurson de drako-boatoj. 

En tiu tago oni pendigas fort-odorajn herbojn super la pordoj por forpeli venenajn insektojn kaj bestetojn. Homoj ankaŭ pendigas bon-odorajn pakaĵojn por la infanoj, kaj faras aliajn tradiciajn ludojn. “La rakonto pri blanka serpento”, vaste konata en Ĉinujo, rilatas al tiu festo. La blanka serpento-monstro aperis en la formo de bela virino, sed kiam ŝia edzo igis ŝin trinki la vinon Sionhŭano, tiu bela virino transformiĝis al sia originala formo. Tial oni tradicie trinkis la vinon Sionhŭano kontraŭ serpentoj kaj aliaj venenaj bestoj, ĝis la modernaj sciencistoj malkovris, ke tiu vino estas malbona por la homa sano kaj konsilis ne plu trinki ĝin. 

La Festo de la Kvina Monato okazas preskaŭ meze de la jaro. Tiam la homoj purigas siajn domojn, manĝas bongustajn zonziojn, spektas la konkurson de la drako-boatoj, kaj aŭskultas la rakonton pri la serpento. Ĝi estas mia preferata festo.

Liru Chen

  • Ŝati 6
  • Ami 1

Liru Chen estas ĉina esperantistino, kiu loĝas en Pintung, en la sudo de Tajvano. Dum siaj ses komencaj jaroj de lernado de Esperanto, ŝi vojaĝis al Universalaj Kongresoj kaj aliaj kongresoj, kaj vizitis Koreujon, Japanujon, Vjetnamujon kaj kelkajn eŭropajn landojn.


  • averti: informi pri estonta danĝero.
  • bambuo: tre alta ligneca herbo, rapide kreskanta, kiun oni uzas por konstruado aŭ por fari meblojn. 

1805210460_Bambuopx..jpg.74ca480ee8aa07abf6848464407c4367.jpg

  • boato: malgranda akvo-veturilo, kiu entenas malmulte da homoj. 

518654836_Boatowkp..thumb.jpg.3148b152c10db9c355711c4f78c1e410.jpg

          Foto: Wikipedia/Kondicherry CC BY-SA 3.0

  • bulo: ronda objekto farita ekzemple el pasto, pano, rizo, tero, neĝo aŭ simile. 

838296569_Bulopx..jpg.7bd225fd8767b3c927628fb7052064d1.jpg

  • ĉ. = ĉirkaŭ
  • drako: granda flug-kapabla besto ne reale ekzistanta, tre grava en aziaj kulturoj.

2099947547_Drakopx..png.bd5356240c0eeccd44bd47217d7ab2b4.png

  • ebria: ne povanta klare pensi aŭ agi, trinkinte tro da vino aŭ biero.
  • ekzili: devigi homon forlasi sian propran landon, sen la rajto reveni tien.
  • erao: tempo-periodo.
  • forpeli: forsendi, forpuŝi, forigi.
  • glueca: tia, ke la eroj fiksiĝas kune.
  • ministro: estro de unu el la fakoj de ŝtata regado.
  • monstro: terura kaj timiga vivanta aŭ nereala estaĵo kun nenatura aspekto. 

1974813970_Monstropx..jpg.847318fae43cadf3315c54a36060e729.jpg

  • piramido: objekto kun kvar-angula bazo kaj tri-angulaj flankoj. 

1680798331_Piramidogeometria.thumb.jpg.86a72cd8e64e2e80fc91896ffad242b6.jpg

  • proverbo: popola diraĵo, kiu ofte enhavas ian saĝan ideon aŭ konsilon.
  • regno: ŝtato, lando, reĝlando.
  • serpento: longa besto sen kruroj, kiuj moviĝas sur la tero, foje tre danĝera.

1906103252_Serpentopx..png.04c8b90a9bfacd8e272956dced9fb9bb.png

  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • ŝelo-zingibro: Azia kreskaĵo kun belaj floroj kaj bongustaj folioj. 

1995564134_elo-zingibropbl..jpg.da62a2460402f1ac590ef0bb6f6749cc.jpg

  • Tajvano: insulo kiu troviĝas sud-oriente de la ĉef-tera Ĉinujo.
  • venena: kapabla mortigi aŭ serioze malsanigi, se oni manĝas aŭ trinkas ĝin, aŭ se ĝi pikas la haŭton.
  • zonzio: ĉina manĝaĵo el rizo volvita en folioj.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi kun intereso legis la tekston kaj mi ne estas la sola! 

Tiom da vizitantoj kaj tamen neniu komento, neniu reago. Tion mi ne povas kompreni. 

Ĉu vere regas tia anemio ĉe ni??? 

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Ankaŭ mi bedaŭras la mankon de komentoj. Ne forgesu, tamen, ke la retejo estas intencita por lernantoj. Povas esti, ke iuj hezitas komenti en Esperanto. Aliaj komentas (sed ne tre ofte) ĉe la grupo en Facebook anstataŭ en la retejo mem. Kelkaj homoj ŝajne havas problemon enskribiĝi ĉe la retejo por fari komentojn - sed evidente vi mem ne havis problemon fari tion.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Tiu ĉi artikolo estas tre interesa. Bedaŭrinde mi ne povas komenti multe pli ĉar mi estas nur komencanto.
Al mi tre interesas la azia kulturo, ĉefe el Ĉinio kaj Japanio.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Kara Bruno, dankon pro via komento! Mi ĝojas, ke vi trovas niajn artikolojn interesaj. Certe aperos aliaj pri diversaj aspektoj de la azia kulturo.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.