Salti al enhavo

Jean-Claude Roy

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    30
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    5

Leganto-komentoj kiujn afiŝis Jean-Claude Roy


  1. Saluton Bazil,

    Bonvenon kaj sukceson mi deziras al vi ... kaj al ni! Mi ĵus subskribis la peticion Esperanto antaŭen. Kiom jam subskribis? Pri oficialigo de Esperanto en EU mi jam subskribis.

    Amike

    Jean-Claude

    • Ŝati 1

  2. Bone Tony! Ĉu vi konas la retejon Edukado.net kaj la servon Ekparolu! ? Per Ekparolu! vi rajtos havi skajpkunvenojn kun spertuloj (geonkloj en la servo) kaj, tiel, vi pli bone parolos. Profitu! Amike

    • Ŝati 2

  3. Kara Mariana, Informi pri legadoj estas tempogajno! Por la aliaj... kaj ankaŭ por si mem. Tiu projekto estas subteninda. Kontaktoj en la projekto Sumoo estas tre riĉaj, kiel en uea.facila fakte! Mi konatiĝis kun japanino, slovakino ktp Ni interŝanĝis multajn interesajn rakontojn pri niaj vivoj, pri literaturo ktp. Estas domaĝe damaĝi niajn internaciajn kontaktojn. Antaŭen! Tre amike

    • Ŝati 2

  4. Interesa fakto pri Sumoo, krom legado, kontaktoj kun aliaj legantoj ktp, estas la recenzoj de la legintoj! Kaj Hori Jasuo publikigas le recenzojn en la retejo de Sumoo. Tiel, eblas ekscii, kion pensas aliuloj pri specifa verko kaj poste elekti ĝin aŭ ne! Por Tim, mi recenzis "Beletro sed ne el katedro". ĝis

    • Ŝati 3

  5. Saluton Angelo, bonega novaĵo por vi! Ekzistas specifa servo por la komencantoj, kiuj, kiel, vi, volas plibonigi sian "paroladon". Tiu servo nomiĝas "Ekparolu!" kaj ĝi estas atingebla per la retejo Edukado.net. Tiu servo, kies iniciatinto estas Katalin Kovacs (Dankon al ŝi), ebligas kontaktojn inter "onkloj" (homoj kiuj gvidas konversaciojn) kaj "nevoj" (homoj kiuj parolas pri temoj elektitaj de ili mem). Je la fino de ĉiu sesio, aŭ kiam necesas, la geonkloj proponas korektojn, konsilojn, legadojn, taskojn, ktp por ke ĉiu nevo atingu pli altan nivelon. Ĉiu nevo havas 10 sesiojn kun diversaj geonkloj de li elektitaj. Plie, ĉiu sesio havas resumon en la retejo, tiele eblas scii, kiel evoluas la parola kompetenteco de la nevo. Profitu se vi ne jam komencis tiujn sesiojn ;-)! Plej amike

    • Ŝati 4

  6. Mi ĝojas Nikhil! Ankaŭ mi luktas en Sumoo! Kaj mi eĉ estas prizorganto de grupo da legantoj. Por komencantoj, ekzistas multaj libroj kiel "Gerda Malaperis", "La Verda Koro", "La Eta Princo", ktp Por progresantoj, mi rekomendas la bonegan romanon de Anna ;-) "La ŝtona urbo", kaj por spertuloj : "Poemo de Utnoa"

    Por la ĵus pasinta Sumoo, mi legis "Beletro, sed ne el katedro" de Waringhien, tre diversaj aspektoj de nia literaturo, kaj mi ankaŭ legis "La turoj de l' ĉefurbo" de Mauro Nervi.

    Por la Sumoo en marto, mi ne jam elektis!

    Tre amike

    • Ŝati 1
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.