Salti al enhavo

Jean-Claude Roy

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    36
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    10

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Jean-Claude Roy

  1. Karaj amikoj, dankon pro la ege bona revuo kun tre interesaj novaĵoj. Mi deziras aparte skribi pri la bitalbumo "Marta kaj Jomo kantas Mayoma-n" vidu p. 3 de la revuo. Mi aĉetis la albumon kaj mi trovas ĝin ege bona. Mayoma estis tre inspirita kiam li verkis tiujn kanzonojn kaj Marta (la filino de Jomo) tre bele kantas kun sia patro. Gratulojn 🙂 Mi tutkore esperas ke multaj homoj aĉetos ĝin kaj ĝuos la aŭskultadon. Multe da amo en la albumo 😉 Tamen mia preferata kanzono estas "la usonaj nigruloj" pro la teksto, pro la muziko kaj pro la belaj voĉoj de Marta. Ne hezitu ! aĉetu kaj ĝuu! Plej amike

    • Ami 2
  2. Ĉu tiu teksto estas alegorio de Esperanto? La esperantistoj defendas la idealon de Zamenhof kaj iu perfidis (kiu?). Kaj do fine alia multe pli potenca lingvo (multe pli da homoj!) frakasas la kompatindan lingvon?

  3. Estas amuze! Ĵus antaŭ legado de la mesaĝo de scivolemo mi pensis en mi mem purigante la manĝilaron: jes, kompreneble ne ĉiuj esperantistoj estas pacamaj, bonvolemaj, amikemaj, fratemaj ktp sed en la komunumo de la esperantistoj estas multe pli da tiaj personoj ol en la ordinara mondo. Eble en aliaj bravaj societoj same ekzistas plimulto tre afabla, bonkorema ktp sed mi vere scias ke tiel estas en Esperantujo. Certe la "interna ideo" de Esperanto influas kaj efikas por pli bona mondo. Ni plu montru nian trezoron, kaj ni uzu ĝin kaj ni arigu multe pli da amikoj. Danke al Esperanto "En la mondon venis nova sento...."

    • Ŝati 2
    • Ami 1
  4. Mi komprenas Derek. Nu, ĉu eblas indiki por la vorto "raso" tiun parton de la difino en PIV, t.e.: " oni iam distingis tri ĉefajn rasojn (blanka, flava, nigra), kiuj dividiĝis en dudekkelkajn rasojn, sed la modernaj genetikaj donitaĵoj evidentigas, ke rasa klasifiko de la homoj estas scienca sensencaĵo. " Tiel, la legantoj komprenos, ke paroli pri "rasoj" por homoj ne validas, nek valoras. Dankon

  5. Tiu nocio kaj difino de tiu vorto "raso" ege ŝokas min! Kaj pli ŝokas min hodiaŭ la 27an de januaro 2019. Mi pasigis la tutan tagon kun belega familio el Niĝero. Efektive ilia haŭto estas nigra, kaj mia estas blanka. Kaj? Ni simple estas "homoj kun homoj".

    Kaj en la PIV de vortaro.net estas indikite : oni iam distingis tri ĉefajn rasojn (blanka, flava, nigra), kiuj dividiĝis en dudekkelkajn rasojn, sed la modernaj genetikaj donitaĵoj evidentigas, ke rasa klasifiko de la homoj estas scienca sensencaĵo!

    Sekve, mi proponas, ke oni formetu tiun vorton "raso" de tiu artikolo. Tre amike Jean-Claude

  6. Demando pri gramatiko

    en tiu artikolo : jen la frazero, kiu estas la origino de mia demando :

    Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitatitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj

    ĉu ne estas : ... libron titolitan (kaj ne titolita)?

    Dankon pro via respondo

    Amike - Gratulojn pro tiu nova interesa retejo!

    • Ŝati 2
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.