Salti al enhavo

Judit

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    314
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    161

Filmeto-komentoj kiujn afiŝis Judit

  1. Mi supozas, ke nuntempe tiaj testoj okazas en specialaj ejoj, per diversaj iloj, kiuj imitas la malbonajn vojojn. En nia tempo la aŭto-fabrikoj jam ne sendas siajn novajn produktaĵojn al la „naturo”. Sed – mi ne estas kompetentulo pri la temo.

    • Ŝati 1
  2. Kiam mi elektas filmetojn por UEA.facila, mi klopodas trovi diversajn temojn. El lingva vidpunkto estas egale, ĉu la temo estas reala aŭ nereala. Gravas, ke la lernantoj kaj praktikantoj havu eblon konatiĝi kun novaj vortoj, esprimoj. La pli spertaj foje ŝatas mezuri siajn konojn ankaŭ per pli malfacila tasko, kiaj ne ofte – unu-, dufoje jare aperas inter la filmoj. Tial estas 5 kategorioj, kaj ne nur 4.

    • Ŝati 1
  3. Lernejaj Amikoj 

     

                1

    Trans maroj de l’ longaj tagoj kaj horoj senfinaj renkontiĝis ni

    Jam pasis dek de l’ jaroj, kaj vidas denove vin

    Ni iras laŭ la hejma strato kaj vidas, ke mallarĝiĝis ĝi...

    Vi kvazaŭ la fratoj, lernejaj amikoj!

     

    Refreno:

    Infaneco ora ne revenos eĉ por horo,

    Sed amikeco multjara dum tuta tempo daŭras.

     

    Infaneco ora ne revenos, gesinjoroj,

    Sed neniam ni, o-o-o

    Forgesos la amikojn.

     

    Renkonto nia – varma sento en mia kor’

    Traflugis jaroj, kvazaŭ vento, jam estis for.

     

                 2

    Kreskis malgrandaj arboj, kiujn zorge plantis ni,

    Mallaŭte kantas forgesintan melodion.

    Post multaj jaroj renkonto nia varmigas koron kaj animon,

    Vi kvazaŭ la fratoj, lernejaj amikoj!

               

    Refreno:        (2-foje)

     

  4. Ami estas stari
    Mano-en-mane
    Antaŭ la vivo 
    Kune kun vi. 

    Ami estas manĝi 
    Ĉe sama tablo 
    La ĉiutagan panon 
    Kune kun vi.

    [Refreno:] Sed vi silentas, ne vidas min kaj miaj vortoj afliktas vin. 
    Sed vi silentas, ne vidas min, ĉar vi ne amas, vi ne amas min. 

    Ami estas danci 
    En somera pluvo 
    Kun
    nudaj piedoj 
    Kune kun vi. 

    Ami estas sperti 
    Pli feliĉajn tagojn 
    En malfruaj noktoj
    Kune kun vi. 

    [Ripeti refrenon] 

    Ami estas revi 
    Aŭdacajn revojn 
    En trankvilaj tagoj 
    Kune kun vi. 

    Ami estas kanti 
    En ĉiu vespero 
    Kanti tiun kanton
    Kune kun vi. 

    [Ripeti refrenon]


    aflikti: kaŭzi fortan kor-doloron. 
    aŭdaca: preta fari ion malgraŭ danĝeroj, malhelpoj aŭ sociaj premoj.
    nuda: sen-vesta.
    refreno: parto de kanto, kiun oni regule kaj plurfoje ripetas.
    revi: imagi estontan realigon de tio, kion oni forte deziras.
    revo: imago de feliĉigaj, dezirataj aferoj.

  5. Profunda subpremo ĉagrenas mian koron.

    Urĝas la afero! ĝi disigas nin.

    Ŝokaj scenoj, neglekto kaj moko,

    Viktimoj de la ekskludo.

     

    Mi ne estas sola

    En tiu revoluci´.

    Aligu niajn voĉojn,

    ne gravas la vundoj.

     

    Sed mi ne estas sola (Urĝas la afero)

    En tiu revoluci´. (ĝi disigas nin)

    Aligu niajn voĉojn, (Ni luktas por pluvivi)

    ne gravas la vundoj.

     

    Sed mi ne estas sola (Ŝokaj scenoj)

    En tiu revoluci´. (neglekto kaj moko)

    Aligu niajn voĉojn, (Ni estas viktimoj de la ekskludo)

    ne gravas la vundoj.

  6. BIRDOJ  DE  UKRAINIAJ  MARĈEJOJ

     

    Printempe, apenaŭ la suno komencas varmigi la teron, revekiĝas vivo en lagoj, riveroj, vastaj marĉaj teritorioj de deltoj. La akvo, ankoraŭ malvarma, nun preskaŭ bolas pro brulantaj pasioj; kaj aero pleniĝas de amaj triloj.

    Tiu simpatia birdeto en eleganta nigra-blanka kostumo kaj kun frivola tufeto, aperas sur lagoj kaj marĉejoj fru-printempe. Okazas foje, ke eĉ neĝo ne tute degelis, - sed VANELO jam havas neston.

    En varmaj printempaj tagoj sur malprofundaĵoj aŭdiĝas laŭta plaŭdado. Tie metas frajon fiŝoj.

    Sur sablaj insuloj kaj aluviaĵoj ankaŭ bolas pasioj.

    ŜTERNOJ estas birdoj fajnaj: ilian geedziĝon antaŭas rafinita ceremonio. La masklo, kaptinte fiŝon, proponas ĝin al sia fianĉino. Ŝi akceptas la tributon nur se la brava amindumanto plaĉas al ŝi. Sed ankaŭ li ne estas simplulo. Li ne tuj fordonas fiŝeton, sed incitas la inon, stimulante ŝiajn sentojn.

    Fin-fine, ili ambaŭ rondiras en edziĝfesta danco, montrante sian reciprokan korinklinon.

    En birdaj kolonioj estas sufiĉe malvaste, inter birdoj ofte okazas kvereloj. Sed kiam oni estas kune, pli facilas defendi siajn nestojn de diversaj rabistoj.

    Larĝeco de flugiloj de BLANKVOSTA HALIAETO, proksima parenco de aglo, atingas du kaj duonan metrojn. Siajn kolosajn dumetrajn nestojn ĝi aranĝas sur altaj kaj dikaj arboj.

    En la nesto kutime troviĝas 2 birdidoj; en ĉi tiu – eĉ tri!

    Haliaetoj manĝas fiŝojn, kaptas malsanajn kaj feblajn birdojn kaj bestojn; ne preterlasas ili ankaŭ kadavraĵon.

    La tuta vivo de haliaetoj estas kunligita kun akvo; do, precipe tragike influis ilin poluado de akva medio kaj drenado de marĉejoj.

    Nun en la sudo de Ukrainio nestas nur kelkaj paroj de tiaj birdoj.

     

    Komenciĝas somero. Sur marĉejoj bolas vivo.

    Nun estas tempo de elkovo de birdidioj ĉe SKOLOPOJ. Tiu ĉi longokrura kaj longobeka buleto estas ĵus naskita birdido de STILZA  SKOLOPO.

    Familiaj klopodoj de ARDEOJ  kaj  IBISOJ  nun plene kulminas.

    Tiujn neĝoblankajn belulinojn oni preskaŭ ekstermis fine de deknaŭa jarcento pro iliaj luksaj plumoj, kiuj aperas por geedziĝa periodo. Tiam oni ornamis per tiuj plumoj virinajn ĉapelojn!

    Monaĥe severe aspektas NIGRA  IBISO, aŭ  FALCINELO. Ĝi estas birdo sinkaŝema kaj silentema.

    La birdidoj de PLATALEO, aŭ kulerbekulo, tre insiste elpetas nutraĵon de gepatroj.

    ARDEOJ alterne kovas siajn ovojn. Dum ĉiu deĵorŝanĝo okazas saluta ceremonio.

    Ne malpli tempeste okazas nutrado de birdidoj ĉe aliuj apudakvaj birdoj, ekzemple, ĉe MALGRANDA  KORMORANO.

     

    Nerimarkeble trapasas somero, venas aŭtuno, kaj la vivo en marĉejoj trankviliĝas...  ĝis la sekva printempo.

     

     

     

     

     

    Listo de birdonomoj por la filmo

    Vanelo – Vanellus vanellus (Haradriiformes)

     

    Ŝterno – Sterna, Thalasseus sandvicensis (Lariformes)

     

    Haliaeto – Haliaeetus albicilla (Akcipitriformes)

     

    Skolopoj

    Stilza skolopo – Himantopus himantopus (Haradriiformes)

     

    Ardeo – Egretta garzetta (Ardeiformes)

     

    Nigra ibiso, aŭ falcinelo – Plegadis falcinellus (Ardeiformes)

     

    Plataleo, aŭ kulerbekulo – Platalea leucorodia (Ardeiformes)

     

    Malgranda kormorano – Phalacrocorax pygmaeus (Pelecaniformes)

     

    Ardeo flava – Ardeola ralloides (Ardeiformes)

     

    Pelikano – Pelecanus onocrotalus (Pelecaniformes)

  7. Se velŝipo ekripozus

    sur la polmo de mia man’

     

    Tiam mi blovus ĝin sentimente

    Kaj ĝin lasus pluiri ĉiam

    laŭ la voj' de mia kor'

     

    Ho! mia kor’, serenas kiel mar’,

    Kiu kaŝas tiom da sekretoj

    pri versoj pereintaj kaj ekstertempaj

     

    Rimoj el ventoj kaj veloj

    Vivo kiu ŝajnas martajd’

    La malespera soleco ŝprucas

    Ĵetante min al tiu kaj’

  8. Li iris trovi novajn florojn kiel pikabel’

    Neniam vi forgesis tiun guston de miel’

    Sed dume la malgranda planto iĝis rozjuvel’

    Ĉu pretas li nun por surpriza forta amduel’?

     

    Ne atentas li plu

    Kaj ekmetos vi nun

    En lian koron dornon

    Ne atendis vi plu

    Sed revenas li nun

    Estos granda ŝtormo

     

  9. Mi ĉiam ĝojas legi opiniojn pri la prezentitaj filmoj. Precipe, se la rimarkoj helpas min trovi taŭgajn filmojn.

    Pri la paŭzo: Mi tute ne trovis longa la paŭzon en la indikita parto, ĉar, ĝenerale,  oni ne daŭre parolas en filmoj.

    jmatty2000 skribis: Mi pensas ke la knabo diris: "Saluton! Ĉu mi ne kontraŭos aŭskulti mian historion? Mia patra vojaĝis tre multe." La teksto devas esti:  Ĉu VI ne kontraŭos aŭskulti mian historion? Mia patrO vojaĝis tre multe, sed la elparolo foje ne estas la plej bona.

    • Ŝati 3
  10. Danko por via komento, JabierKubo! Fakte, „Gerda malaperis” estas eĉ pli longa filmo, pli ol unu kaj duonhora, sed mi konsideras ĝin al ĝenro de „instrufilmo”. Same dokumentfilmoj ne estas fikciaj. Sed mi konsentas forlasi la „ĝis nun unusolan” difinon, ĉar eble, kaj espereble baldaŭ naskiĝos pliaj origine Esperantlingvaj kaj longdaŭraj fikciaj filmoj.

    • Ŝati 2
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.