BIRDOJ DE UKRAINIAJ MARĈEJOJ
Printempe, apenaŭ la suno komencas varmigi la teron, revekiĝas vivo en lagoj, riveroj, vastaj marĉaj teritorioj de deltoj. La akvo, ankoraŭ malvarma, nun preskaŭ bolas pro brulantaj pasioj; kaj aero pleniĝas de amaj triloj.
Tiu simpatia birdeto en eleganta nigra-blanka kostumo kaj kun frivola tufeto, aperas sur lagoj kaj marĉejoj fru-printempe. Okazas foje, ke eĉ neĝo ne tute degelis, - sed VANELO jam havas neston.
En varmaj printempaj tagoj sur malprofundaĵoj aŭdiĝas laŭta plaŭdado. Tie metas frajon fiŝoj.
Sur sablaj insuloj kaj aluviaĵoj ankaŭ bolas pasioj.
ŜTERNOJ estas birdoj fajnaj: ilian geedziĝon antaŭas rafinita ceremonio. La masklo, kaptinte fiŝon, proponas ĝin al sia fianĉino. Ŝi akceptas la tributon nur se la brava amindumanto plaĉas al ŝi. Sed ankaŭ li ne estas simplulo. Li ne tuj fordonas fiŝeton, sed incitas la inon, stimulante ŝiajn sentojn.
Fin-fine, ili ambaŭ rondiras en edziĝfesta danco, montrante sian reciprokan korinklinon.
En birdaj kolonioj estas sufiĉe malvaste, inter birdoj ofte okazas kvereloj. Sed kiam oni estas kune, pli facilas defendi siajn nestojn de diversaj rabistoj.
Larĝeco de flugiloj de BLANKVOSTA HALIAETO, proksima parenco de aglo, atingas du kaj duonan metrojn. Siajn kolosajn dumetrajn nestojn ĝi aranĝas sur altaj kaj dikaj arboj.
En la nesto kutime troviĝas 2 birdidoj; en ĉi tiu – eĉ tri!
Haliaetoj manĝas fiŝojn, kaptas malsanajn kaj feblajn birdojn kaj bestojn; ne preterlasas ili ankaŭ kadavraĵon.
La tuta vivo de haliaetoj estas kunligita kun akvo; do, precipe tragike influis ilin poluado de akva medio kaj drenado de marĉejoj.
Nun en la sudo de Ukrainio nestas nur kelkaj paroj de tiaj birdoj.
Komenciĝas somero. Sur marĉejoj bolas vivo.
Nun estas tempo de elkovo de birdidioj ĉe SKOLOPOJ. Tiu ĉi longokrura kaj longobeka buleto estas ĵus naskita birdido de STILZA SKOLOPO.
Familiaj klopodoj de ARDEOJ kaj IBISOJ nun plene kulminas.
Tiujn neĝoblankajn belulinojn oni preskaŭ ekstermis fine de deknaŭa jarcento pro iliaj luksaj plumoj, kiuj aperas por geedziĝa periodo. Tiam oni ornamis per tiuj plumoj virinajn ĉapelojn!
Monaĥe severe aspektas NIGRA IBISO, aŭ FALCINELO. Ĝi estas birdo sinkaŝema kaj silentema.
La birdidoj de PLATALEO, aŭ kulerbekulo, tre insiste elpetas nutraĵon de gepatroj.
ARDEOJ alterne kovas siajn ovojn. Dum ĉiu deĵorŝanĝo okazas saluta ceremonio.
Ne malpli tempeste okazas nutrado de birdidoj ĉe aliuj apudakvaj birdoj, ekzemple, ĉe MALGRANDA KORMORANO.
Nerimarkeble trapasas somero, venas aŭtuno, kaj la vivo en marĉejoj trankviliĝas... ĝis la sekva printempo.
Listo de birdonomoj por la filmo
Vanelo – Vanellus vanellus (Haradriiformes)
Ŝterno – Sterna, Thalasseus sandvicensis (Lariformes)
Haliaeto – Haliaeetus albicilla (Akcipitriformes)
Skolopoj
Stilza skolopo – Himantopus himantopus (Haradriiformes)
Ardeo – Egretta garzetta (Ardeiformes)
Nigra ibiso, aŭ falcinelo – Plegadis falcinellus (Ardeiformes)
Plataleo, aŭ kulerbekulo – Platalea leucorodia (Ardeiformes)
Malgranda kormorano – Phalacrocorax pygmaeus (Pelecaniformes)
Ardeo flava – Ardeola ralloides (Ardeiformes)
Pelikano – Pelecanus onocrotalus (Pelecaniformes)