Salti al enhavo

op97

Membroj
  • Enhaveroj

    23
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Ĉio afiŝita de op97

  1. op97

    ... sed hejme plej ĉarme

    Tiu eta teksto memorigas min pri tiu ĉi de Richard Matheson... Vidu (angle) : https://archive.org/details/Fantasy_Science_Fiction_v008n05_1955-05/page/n75/mode/2up?view=theater Ofte france tradukita kaj ŝatata... Ĉu en la esperanta ?
  2. op97

    La ovo

    Bonvenon, igvaneto !
  3. ... preciza fonto : https://onb.digital/result/10032514
  4. Dankon pri la facila teksto. Mi trovis antaŭ kvar jaroj tiun ĉi poŝtkarton... fonto : https://www.onb.ac.at/eo/ Mi legas : "Kara Sinjoro, Vian leteron kaj ankaŭ la regularon de la Samosa Esper. Societo mi danke ricevis. Mi sendis al vi hodiaŭ 50 ekz. de la Adresaro XXVI kaj mi rezervis por viaj aliĝantoj la numerojn de 17 002 ĝis 17 051. Tiujn ĉi numerojn vi povas doni al tiuj, kiuj volos enskribigi per vi sian adreson. Via Zamenhof." Ankaŭ vidu (№ 12151, tutsube) : https://eo.wikisource.org/wiki/Adresaro_de_la_personoj_kiuj_ellernis_la_lingvon_„Esperanto”/Serio_XXVI/Peco_1 Kore,
  5. op97

    Kiel formanĝi plaston

    "Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al ĝi poste." aŭ "Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al Ni poste." Eternaj (?!?) metilernantoj sorĉistaj !
  6. op97

    Mez-aŭgusta festo-tago

    "Ili celas virinigi siajn virojn" : vi pravas, tiuj vortoj hirtigindas. Do ni korektu : ĉiu tirano celas infanumi siajn subulojn... (fantomoj, astrologio ktp). Feliĉe malproksima estas la epoko de la tiranoj... Tamen ŝajnas ke la nuna homaro en sia menso kaj korpo deziras resti tre tre tre juna...
  7. op97

    Mez-aŭgusta festo-tago

    Mi proponas la komenton de La Boesi... (ĉirkaŭ la mezo de la deksesa jarcento !)... Sed nenio pli klare evidentigas la tiranan ruzon brutigi siajn regatojn, ol la konduto de Ciro kontraŭ Lidianoj, post kiam li sturme prenis Sardeson, la lidian ĉefurbon, kaj kaptis Krezon, tiun tiel riĉan reĝon, kiu mallibera sekvis lin. Oni informis lin, ke Sardesanoj ĵus ekribelis. Li rapide submetis ilin. Sed ĉar li volis nek disrabi tiel belan urbon, nek daŭre lasi armeon por gardi ĝin, li sin elturnis por teni ĝin. Li starigis bordelojn, drinkejojn, ludejojn kaj ordonis, ke la loĝantoj uzu ilin. Tio montriĝis tiel efika, ke neniam plu poste la reĝo bezonis ekmiliti kontraŭ Lidianoj. Tiuj kompatinduloj amuziĝis elpensante ĉiuspecajn ludojn, tiel ke Latinanoj tiris el tio vorton : kion ni nomas tempopasigilo, tion ili nomas 'ludi', kvazaŭ ili volus diri 'Lidi'. Ne ĉiuj tiranoj tiel eksplicite deklaris, ke ili celas virinigi siajn virojn, sed fakte estas, ke, kion ĉi tiu formale dekretis, tion kaŝe celis plejparto el la aliaj. Verdire, tia estas la natura karaktero de la popolamaso, kiu estas pli multnombra en la urboj. Ĝi estas suspektema kontraŭ kiu ĝin amas, kaj simplanima kontraŭ kiu ĝin trompas. Kredu tion : neniu birdo estas tiel facile kaptebla per kriĉaso, neniu fiŝo tiel gluteme sin alkroĉas al hoko, kiel ĉiuj popoloj logiĝas al servuto, se nur per plej eta plumo oni tiklas ilian buŝon. Kaj mirige estas, kiel ili sin allasas, tuj kiam oni apenaŭ tiklas ilin. Teatraĵoj, ludoj, farsoj, spektaĵoj, strangaj bestoj, medaloj, bildoj kaj similaj trompiloj estis por la antikvaj popoloj la logaĵoj al servuto, la prezo de ilia libero, la iloj de la tiraneco. Tiun rimedon, tiun procedon, tiujn logaĵojn uzis la antikvaj tiranoj por dormigi siajn regatojn sub la jugo. Tiel la stultigitaj popoloj admiris tiujn tempopasigilojn, amuzate de vana plezuro pasanta antaŭ iliaj okuloj ; ili kutimiĝis servuti same naivege, sed pli malbone, ol la infanoj, kiuj lernas legadon pro videmo al brile kolorigitaj bildoj. Vidu : http://www.esperanto.es:8080/xmlui/handle/11013/5742
  8. op97

    La palaco de Knossos

    Notu bone : "la jaro nulo" neniam ekzistis...
  9. op97

    Valoraj artaĵoj

    Stultulo ĉiam trovas stultegulon, kiu admiras lin. (?) (Boileau, Versarto)
  10. Finfine aperis la ligilo ! (ekde la angla paĝo)
  11. https://en.unesco.org/futuresofeducation/news/every-voice-counts-futures-education-survey-available-in-new-languages Ve ! Bedaŭrinde Unesko preterlasas la okazaĵon varbi al la mondo nian aferon... Ĉu Unesko timas, ke ni atingus miliono(j)n ? https://en.unesco.org/futuresofeducation/initiative (vidu ĉi-supre la kronologion) "ne estas multe da tempo. La enketado finiĝos je la fino de aprilo." Ĉiam urĝas ! Kial ? ... Sed tamen... dankon al R. Corsetti !
  12. op97

    Interŝanĝi hejmojn

    Ĉu "oni" egalas "vi"-n ("via hejmo") ? Antaŭdankon !
  13. op97

    Iráĝ Mirza

    Bela kaj kortuŝa foto ilustranta belan kaj kortuŝan poemon !
  14. op97

    Iráĝ Mirza

    Lasta ligilo ne funkcias : ...//uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/antologio-de-persa-literaturo/ Malaperigu "senpage-elŝutebla/" ! Amike,
  15. op97

    Malsanuleja roboto

    Se tio dependas de la maniero organizi la socion, ni povas pensi, ke estas alternativo, do (angle) TINA malpravas. Ni tuj provu !
  16. op97

    Malsanuleja roboto

    Mi ne opinias, ke tiu estas mirinda novaĵo. Ĉu 'la kvar profesiaj malinfektistoj' longatempe ŝargos la dian roboton ?
  17. op97

    Milit-rakonto

    Dankegon pro la teksto ... kaj la ligilo !
  18. Duolingo montriĝis ja efika ... por relerni iom da angla (usona) lingvo. Mi provis ĝin. Sed ekvidis 'amuzan' difekton : mi ne esperantigîs ege (vidu !), sed ĉefe mi relernis la unuan (ofte ununuran) lingvon proponita al ĉiuj. Mi atendadas la franc-esperantajn lecionojn. En sia gepatra lingvo aliaj (Ĉinoj, Hindoj, Rusianoj, ...) ankaŭ atendadas. Urĝas. Ĉiuj lingvoj (krom la bela sed malfacila angla, kiu ekmalpuriĝas) bezonas Esperanton.
  19. Ankaŭ vidu kaj aŭskultu (kun subtekstoj) : https://scivolemo.wordpress.com/2019/02/20/la-historio-de-ai/ www.youtube.com/watch?v=hVl-Bl8tuyw
  20. op97

    Opero en Esperanto

    Vidu ĉi sube la esperantan libreton : http://www.svetadivadlo.cz/cz/sternenhoch/sternLib (libreto kaj opero nur por plenkreskuloj... !)
  21. Unesko kaj aliaj eŭropaj aŭ internaciaj institucioj ĉiam (?) promesis kaj ofte promesas multon (?) al nia afero, sed... Dankon al Ĉinoj kaj al ĉiuj tradukistoj !
  22. op97

    Promes-slipoj

    Mankas kelkaj ligiloj... Ekz. tiu ĉi rilate al doktoro Anacreon Stamatiades... http://data.onb.ac.at/rep/10032514 ... vidu la numeron 12 151 ĉi tie : https://eo.wikisource.org/wiki/Adresaro_de_la_personoj_kiuj_ellernis_la_lingvon_%22Esperanto%22/Serio_XXVI/Peco_1 kaj ĉi tie 40 (?) nomojn de Samosanoj : https://eo.wikisource.org/wiki/Adresaro_de_la_personoj_kiuj_ellernis_la_lingvon_%22Esperanto%22/Serio_XXVIII/Peco_1 Amike,
  23. op97

    Surpriza malkovro en Texel

    Dankon ! Vidu ĉi tie : 53°03'23.12"N 4°47'41.50"E
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.