Salti al enhavo

JabieroKubo

Membroj
  • Enhaveroj

    29
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    6

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis JabieroKubo

  1. Je 2022-1-10 at 02:13, Erik diris:

    Interese, mi estas denaska hispanalingvano kaj mi neniam aŭskultis "Kaj ili vivis feliĉe kaj manĝis perdrikojn.". Mi ĉiam legis "Kaj ili vivis feliĉaj por ĉiam." kiam mi legis rakontojn hispane. Ĝi havas sencon ĉar perdrikojn hispane "perdices" rimas kun feliĉaj hispane "felices".

    Mi ja aŭdis tion en la hispana kvankam ne tiom ofte.

    Citaĵo

    Vivieron felices y comieron perdices!

     

    • Ŝati 1
  2. UEA daŭre estu neŭtrala sed ni esperantistoj ne tion devas!

    Ni devas lukti por pli paca mondo sed pere de pacismaj Esperanto-organizaĵoj, ni revivigu ilin... (mis)uzi UEA kaj TEJO tiucele ja estas kontraŭa al ties statuto. Kial esperantistoj ne komprenas ke la rekta/ĉefa celo de UEA ne estas lukti kontraŭ milito!?

    UEA/TEJO estas edukaj kaj lingvaj organizaĵoj!

    • Dankon 1
  3. Je 2020-1-20 at 17:18, Anna diris:

    Kara Zam-ideano,

    Mi konsentas kun vi, kaj mem preferus uzi la vorton "geografiisto". Aliflanke la vorto "geografo" estis oficialigita de la Akademio (per la 7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro). Tial mi decidis tamen rezigni pri mia persona prefero, almenaŭ por uzo en uea.facila.

    +1 (mi aliĝas al la opinio!) pli facilas kompreni geografiisto!!!! 🙂

  4. Interesega temo sed pri ĝi eĉ geografoj ne interkonsentas 🙂

    Mi kiel instruisto de Geografio studis plurajn konceptojn pri "kontinento" sed ili dependas de la loĝlando kaj eduksistemo. Mialande oficiale oni instruas en Regiona geografio la jenaj kontinentoj: Aŭstralio kaj Oceanio, Eŭrazio, Ameriko, Afriko kaj Antarkto. Sed en aliaj landoj oni povas trovi: Nordameriko, Centrameriko kaj Karibio, Sudameriko, Eŭropo, Azio, Afriko (eĉ Afrik-eŭrazio), Aŭstralio kaj Oceanio (foje dividita: Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio), Antarkto... Mia lande eĉ estas konata neoficiala dividzono "Nia Ameriko", kiu konsistas en ĉiuj landoj sub la "Rivero Bravo" en Meksiko (ĉefe pro lingva aŭ kulturaj trajtoj). La afero simple dependas de la eduka sistemo.

    Krome ankaŭ aldonendas en geologio prakontinentoj la plej konata estas Pangeo, sed ja estas multaj laŭ la evoluo de la tera planedo (Laŭrazio, Gondvano,...) (vidu Historiajn kontinentojn).

    Pri la koncepto mem foje krom ĉirkaŭita de maro oni ankaŭ atentas ĉu estas loĝantoj (homoj) aŭ ĉu influas artefaritaj dividkanaloj (Panama kanalo, Sueza Kanalo,...), divido laŭ lingvoj, kulturoj ks. (Homa geografio)...

    Malofte oni ankaŭ parolas pri subkontinentoj: Madagaskaro, Hinda subkontinento, Araba duoninsulo, Groenlando...

    Eĉ oni parolas pri eblaj estontaj kontinentoj ĉar Tero evoluas!

    En la delegita reto de UEA estas giganta kvanto da geografoj sed nekredeble neniu UEA organizo!!!

    • Ŝati 2
  5. Je 12/01/2020 at 00:04, Rico diris:

    Same, Tim! Inter miaj Asteriksaj posedaĵoj estas libroj en la Itala, latina, franca, angla, okcitana, hispana kaj Esperanto. Tamen, mi ne posedas ĉiujn kvin Esperantajn..

    Laŭ mia memoro ĝi (Asteriks) estis belege desegnita kovrilpaĝe, dum mia unua Havana Librofoiro KEA muntis standon kaj infanoj ĉiam volis aĉeti ĝin (eĉ se ĝi estis en "stranga" nekonata lingvo 🙂 ) je la fino la libro perdiĝis!!!! Tio estis en 2012 ekde tiam ni estas multege pli zorgema pri la libroj dum la ekspozicioj!

    • Ŝati 2
  6. Je 18/12/2019 at 10:14, Anna diris:

    Efektive, tio estis tute nerealisma celo. Cetere, se estis ok slipetoj en ĉiu libro kaj ĉiuj ok estus plenskribitaj, tio signifus, ke necesus eldoni pli ol milionon da ekzempleroj de la Unua Libro. Eĉ la plej furoraj libroj malofte atingas tiajn nombrojn! Se Zamenhof estus petinta milionon da subskriboj anstataŭ dek milionoj, tio jam estus kvanto, kiu montrus, ke la lingvo estas lerninda kaj havas parolantaron.

    Dankon, multe pli bona analizo pri la temo!

    Certe li estis talenta lingvisto, lingvokreanto sed iom malpli pri tiaj strategioj. Tre probable pli ol 10 milionoj lern(et)is Esperanton dum ĝia pli ol 100-jara ekzisto sed bedaŭrinde ne samtempe 😞 Iel aliel lia revo realiĝis 🙂

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.