Salti al enhavo

Mariana

Membroj
  • Enhaveroj

    30
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Ĉio afiŝita de Mariana

  1. Nu, logike - se ni ion/iun respektas, tion/tiun ni emas ankaŭ re-spekti!
  2. Mia memoro(mal)kapablo estas ege demokratia - ĝi ne diskriminacias laŭ ŝato/malŝato. Ankaŭ mi ŝatis la libron. (Filmojn mi ĝenerale malpli ŝatas ol iliajn literaturajn fontojn). Kaj mi tamen ne memoras la intrigon.
  3. Mi jam legis en la bulgara kaj spektis la filmon. Bonŝance, mi estas dotita per malforta memorkapablo. Do nun mi denove ĝuos kaj surpriziĝos.
  4. Dankon pro la bela kanto!
  5. Mariana

    Nikhil

    Kara Jean-Claude Roy, por mi mem raportado laŭ la aktuala maniero estas tutklare tempoperdo, tial mi malofte partoprenas formale. Aliflanke, mi ja konsideras la projekton subteninda kaj sufiĉe aktive subtenas ĝin per tre vasta informado pri ĝi - per artikoloj, per mesaĝoj al unuopuloj ktp. Mi kelkfoje parolis pri ĝi ankaŭ al neesperantista publiko - ekz., dum la ĉiujara Pola Legado septembre, enkadre de kiu mi jam 3-foje organizis E-partoprenon. Mi regule anoncas dum niaj sofiaj kunvenoj la daton de la sekva E-Sumoo. Kelkaj sofianoj ŝatus partopreni, sed ili ne uzas retpoŝton. Mi pretus aligi ilin kaj sendi iliajn raportojn, sed tutcerte ne laŭ la nuna maniero. Pri tiom da libera tempo mi ne disponas. Eĉ se mi disponus, mi preferus uzi ĝin por alia celo. Por mi agado estas prioritata, ne raportado.
  6. Mariana

    Nikhil

    Kara Anna, nur unu minuton, se anticipe oni lanĉis la retpoŝtan programon, se anticipe oni notis nomon de prizorganto (ĉiam malsama) kaj propran numeron, se oni anticipe notis kiam estas la datoj por raporti ktp. Do sume estas pluraj minutoj por io kio povus okazi multe pli rapide kaj facile, ĉar la modernaj retaj rimedoj tion permesas. Mi malŝategas malŝpari tempon, kiam mi scias, ke io povas esti pli simpla kaj pli facila. Kaj mi preferas uzi tiun tempon por io alia. Parenteze, mi proponis al la organizanto, ke mi senpage helpu por aŭtomatigo de la raportado, sed li ne akceptis, ĉar por li la organizado estas ŝatokupo. Nu, por mi raportado ne estas ŝatokupo, tial mi nur escepte aliĝas ankaŭ formale. Male, la verkado de recenzoj ne povas okazi aŭtomate, per teknikaj rimedoj. Tial mi mem ne konsideras ĝin vane perdata tempo.
  7. Mariana

    Vasil

    Mi jam respondis al via mesaĝo en Facebook. mi kopias: Dankon pro via preteco gasti al ni virtuale! La renkontiĝo okazos je la 16a, sabate, inter la 14a kaj la 16a horo. Mi mem uzas kaj Whatsapp, kaj Viber, kaj Facebook, sed mi ne scias ĉu per ili voĉa babilado bone funkcias en la komputilaj versioj - ni devas testi. Mi bezonas komputilon por uzi laŭtparolilojn kaj ĉiuj povu bone aŭdi. Ĝis baldaŭ!
  8. Mariana

    Mikronovelo

    Bonege! Apartan dankon pro la son-dosiero.
  9. Mariana

    Nikhil

    Ankaŭ mi partoprenas en la E-Sumoo, sed ne tre regule. Laŭ mi la maniero raportadi per retpoŝto estas tro tempoperda. Mi legas treege rapide kaj en tiu tempo mi povus legi kromajn 10 paĝojn. Do preskaŭ ĉiam mi kunlegas, sed sen oficiale aliĝi kaj sen raporti. Mi konscias, ke raportado estas grava por stimuli aliajn partoprenantojn kaj ĉefe partoprenontoj, sed en mia ege malmulta libertempo mi devas zorge elekti kion mi faru. Kaj kutime mi preferas ion fari anstataŭ perdi tempon por raportadi.
  10. Mariana

    Vasil

    Saluton, Vasil! Ĉu vi dezirus prezenti vian revuon dum iu el niaj monataj sabataj renkontiĝoj en Sofio? Niaj gastoj povas partopreni ankaŭ virtuale, per Skajpo (ni ankoraŭ ne testis per aliaj mesaĝiloj, sed certe ankaŭ aliaj eblecoj ekzistas).
  11. Mariana

    Maurizio

    Saluton, Maurizio, kaj gratulojn pro via agado!
  12. Mariana

    Maurizio

    Saluton, Maurizio, kaj gratulojn pro via agado!
  13. Mariana

    Mariana

    Saluton, najbaro Jean-Claude Roy!
  14. Mariana

    Mariana

    Nu, la mondo ja estas simple granda vilaĝo, kaj ni ĉiuj estas najbaroj! :D
  15. Mariana

    Sofio

    Sofio estas la ĉefurbo de Bulgario. Nuntempe en ĝi aktivas 2 Esperanto-societoj: Ĉielarko kaj Fervojista E-Societo. La sofiaj geesperantistoj kunvenas foje monate, sabate. La kunvenojn povas ĉeesti gastoj el aliaj urboj kaj landoj. Eblas partopreni ankaŭ virtuale - per Skajpo. Ni renkontiĝas en la oficejo de Bulgara Esperanto-Asocio ĉe strato Stranĝa 79-81, ekde la 14a horo. Kelkfoje jare en Sofio okazas interesaj eventoj, kiuj celas neesperantistan publikon. Ni afiŝos ilin en la kalendaro de tiu ĉi retejo.
  16. Mariana

    Mariana

    Saluton, mi estas Mariana Evlogieva el Sofio, Bulgario. Profesie mi estas estro de projektoj (ĉefe retaj) kaj verkisto. Mi esperantistiĝis en 1982. En 1983 mi finis instrurajtigan kurson en la Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica. (Vidu la foton sube - mi pozas kun L. L. Zamenhof en la korto de la kursejo.) De tempo al tempo mi instruas Esperanton. Mi organizas ĉiumonatajn renkontiĝojn de la sofiaj geesperantistoj, kiuj estas malfermitaj por ĉiuj - ĉeeste aŭ virtuale per Skajpo. Kelkfoje jare mi organizas ankaŭ aranĝojn por ne nur esperantista publiko. Por neesperantistoj mi prizorgas retejon en la bulgara: http://espereto.com/ - ĝin eblas legi ankaŭ en Esperanto aŭ iu alia lingvo helpe de la tradukilo de Google. (Elektu lingvon el la listo supre, maldekstre sur ĉiu paĝo.) Por Bulgara Esperanto-Asocio mi prizorgas la retejon http://bea.espereto.com/ - en ĝi vi trovos oficialajn informojn pri BEA. Mi abonis la novaĵ-fluojn de tiu ĉi retejo per RSS kaj intencas regule legi ĝin. Kiam mi havos eblecon kaj ion interesan por diri, mi ankaŭ kontribuos.
  17. Mi ja ne celi ŝat(ig)i miajn proprajn komentojn - mi deziris esprimi mian ŝaton pri la artikolo de Renato. Nun mi efektive vidas tiun grizan maneton, el kiuj elsaltas la kvar butonoj pri ŝato, amo, danko aŭ malŝato. Verŝajne ĉe mi io misfunkciis. Aŭ eble hieraŭ vespere miaj okuloj estis tro lacaj kaj ne vidis la palan butonon. Ĉiukaze jam ĉio estas en ordo. Dankon, Tim! Ne nur pro la respondo al mia komento - dankon pro la bonega retejo!
  18. Mariana

    Maurizio

    Jes, dankon. Bedaŭrinde, ĝi aperas pro tre trista kialo.
  19. Anticipan dankon, mi skribos tuj.
  20. Mariana

    Maurizio

    Kara Anna, la retadresoj de la artikoloj enhavas la nomojn de la kategorio, vidu ekzemple tiun ĉi: https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/du-poemoj-de-liven-dek/ Do ne estas bona ideo poste krei novan kategorion, ĉar tiam la retadresoj ŝanĝiĝos, kaj la malnovaj ligiloj ĉesos funkcii. (Mi ja esperas, ke oni volonte rekomendos artikolojn kaj citos iliaj retadresojn. Tion mi mem intencas regule fari.) Se vi planas estonte publikigi plurajn literaturaĵojn, preferindas krei apartan kategorion jam nun. Se vi tion ne planas, unusola komuna kategorio por literaturaj kaj neliteraturaj tekstoj estas en ordo. Mi mem tutcerte preferas apartan kategorion kun multe da literaturaĵoj.
  21. Gratulojn pro la bonega retejo! Mi intencis ĉi-jare restarigi en reta formato mian revuon "AmUzE", kiu naskiĝis antaŭ 20 jaroj, sed tre mallonge vivis pro financaj kialoj. Ĝia slogano estis: "Bunta, facil-stila, distra kaj utila"- mi vidas, ke tiu ĉi retejo faras preskaŭ ĉion, kion mi mem deziris fari. Do verŝajne mi repripensos miajn planojn kaj kreos ion alian. Kaj dume mi uzos kaj vaste rekomendos la facilan retejon! Dum nia sekva monata kunveno en Sofio mi prezentos ĝin. Aŭ, estus pli bones se iu el la kunlaborantoj pretus mem prezenti ĝin per skajpo. Temas pri la 19a de februaro, je la 12a horo laŭ UTC. Kiu ŝatus gasti al ni virtuale? Sugesto al la manstrumantoj: Laŭ mi ege utilus, se estus unu paĝo, en kiu oni kolektu komentojn kaj sugestojn pri la retejo mem, ne pri apartaj artikoloj.
  22. Mi ne sciis kiel pruvi per ciferoj la kvaliton de la E-Vikipedio. Dankon pro la argumentoj!
  23. Mariana

    Maurizio

    Belegaj poemoj! Dankon, Liven Dek! Mi atendas pliajn! Kaj unu propono al la mastrumantoj: Bonvolu krei apartan kategorion por literaturo. "Legaĵoj" estas tro ĝenerala por artaj kaj ne-artaj tekstoj - mi preferus facile trovi ilin aparte.
  24. Mi ĝojus, se eblus deklari ŝaton sen verki apartan komenton. Mi ne deziras ion ajn komenti aŭ aldoni al la teksto de Renato - nur esprimi mian ŝaton.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.