-
Enhaveroj
30 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
2
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Leganto-komentoj kiujn afiŝis Mariana
-
-
Kara Anna, nur unu minuton, se anticipe oni lanĉis la retpoŝtan programon, se anticipe oni notis nomon de prizorganto (ĉiam malsama) kaj propran numeron, se oni anticipe notis kiam estas la datoj por raporti ktp. Do sume estas pluraj minutoj por io kio povus okazi multe pli rapide kaj facile, ĉar la modernaj retaj rimedoj tion permesas. Mi malŝategas malŝpari tempon, kiam mi scias, ke io povas esti pli simpla kaj pli facila. Kaj mi preferas uzi tiun tempon por io alia. Parenteze, mi proponis al la organizanto, ke mi senpage helpu por aŭtomatigo de la raportado, sed li ne akceptis, ĉar por li la organizado estas ŝatokupo. Nu, por mi raportado ne estas ŝatokupo, tial mi nur escepte aliĝas ankaŭ formale.
Male, la verkado de recenzoj ne povas okazi aŭtomate, per teknikaj rimedoj. Tial mi mem ne konsideras ĝin vane perdata tempo.
-
Mi jam respondis al via mesaĝo en Facebook. mi kopias:
Dankon pro via preteco gasti al ni virtuale!
La renkontiĝo okazos je la 16a, sabate, inter la 14a kaj la 16a horo. Mi mem uzas kaj Whatsapp, kaj Viber, kaj Facebook, sed mi ne scias ĉu per ili voĉa babilado bone funkcias en la komputilaj versioj - ni devas testi. Mi bezonas komputilon por uzi laŭtparolilojn kaj ĉiuj povu bone aŭdi.Ĝis baldaŭ!
- 2
-
Ankaŭ mi partoprenas en la E-Sumoo, sed ne tre regule. Laŭ mi la maniero raportadi per retpoŝto estas tro tempoperda. Mi legas treege rapide kaj en tiu tempo mi povus legi kromajn 10 paĝojn. Do preskaŭ ĉiam mi kunlegas, sed sen oficiale aliĝi kaj sen raporti. Mi konscias, ke raportado estas grava por stimuli aliajn partoprenantojn kaj ĉefe partoprenontoj, sed en mia ege malmulta libertempo mi devas zorge elekti kion mi faru. Kaj kutime mi preferas ion fari anstataŭ perdi tempon por raportadi.
- 1
-
-
-
Saluton, najbaro Jean-Claude Roy!
- 1
-
Nikhil
en Legantoj
Afiŝita
Kara Jean-Claude Roy, por mi mem raportado laŭ la aktuala maniero estas tutklare tempoperdo, tial mi malofte partoprenas formale.
Aliflanke, mi ja konsideras la projekton subteninda kaj sufiĉe aktive subtenas ĝin per tre vasta informado pri ĝi - per artikoloj, per mesaĝoj al unuopuloj ktp. Mi kelkfoje parolis pri ĝi ankaŭ al neesperantista publiko - ekz., dum la ĉiujara Pola Legado septembre, enkadre de kiu mi jam 3-foje organizis E-partoprenon.
Mi regule anoncas dum niaj sofiaj kunvenoj la daton de la sekva E-Sumoo. Kelkaj sofianoj ŝatus partopreni, sed ili ne uzas retpoŝton. Mi pretus aligi ilin kaj sendi iliajn raportojn, sed tutcerte ne laŭ la nuna maniero. Pri tiom da libera tempo mi ne disponas. Eĉ se mi disponus, mi preferus uzi ĝin por alia celo. Por mi agado estas prioritata, ne raportado.