Mi estis inter la unuaj kiuj subtenis la formon "komputilo", kiun mi ech defendis en unu de la publikaj kunvenoj de la Akademio antau multaj jaroj. Same nun mi prezentas la argumentojn por la formo "koronviruso", kiun mi konsideras science pli adekvata sed, malsame al iuj kolegoj, mi ne pretendas scii kio estos la popola elekto kaj sekve mi subtenas la rekomendon de la Konsultejo (kiun mi kunverkis), ke ambau formoj estu egale rekomenditaj. La tempo montros kiu el la du farighos la plej uzata.