Ju pli mi malkovras Esperanton, des pli mi malkovras mian denaskan lingvon (la francan lingvon).
Skribinte artikolon pri biologia sciencisto en Vikipedio, mi decidis skribi biologiiston kaj ne uzis biologon : tial aliaj homoj povos kompreni pli facile mian artikolon.
Poste, mi komencis skribi novan artikolon pri sciencisto, kiu studis glaciojn. Kiel mi povis nomi lian profesion ? Unue, mi nature skribis glaciiston. Sed mi opiniis, ke tiu nomo estis konfuza : ĉu ĝi temas pri vendisto aŭ pri sciencisto ? Mi do rigardis en PIV kaj trovis ĉi tiujn difinojn :
glaciaĵisto : Fabrikisto aŭ vendisto de glaciaĵoj.
glaciologo : Specialisto pri glaciologio.
Hodiaŭ mi komprenas, kial oni almetis la vorton "biologo" en PIV. Ŝajnas, ke sciencaj fakoj pli kaj pli aperis. Mi opinias, ke oni nature almetis la sufikson "-olog", por ke oni povas distingi profesion de iun alian, kiel ekzemple glaciaĵiston kaj glaciologon.
Sed ĉu ne estas pli klare diri glaci-vendiston kaj glaci-sienciston ? Ŝajnas, ke homoj nature preferas belsonan koncizan vorton : glaciologo estas pli mallonga, ol glaci-sciencisto.
Ĉu Esperanto iĝos natura lingvo ? Bedaŭrinde, mi ne povas antaŭvidi la estontecon.