Salti al enhavo

Luiz Claudio Oliveira

Membroj
  • Enhaveroj

    1
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Luiz Claudio Oliveira's Achievements

0

Komunuma reputacio

  1. Pri "ne-forgesu-min-o", mi havas dubon. Mi trovas, ke tiu kunmetaĵo ne estas tiom rekte rekonebla, au eĉ, ke tiu ne estas ordinara kunmetaĵo. Ĉu ne ekzistas alia plej klara formo por kunmeti tiun ideon (forget-me-not) en esperanto? Kunmeti vortojn ne estas sama afero, kiel kunligi tutan au duonon da frazo per streketoj. La sistemo de kunmetado estas, proksimume: (prefikso)+radiko(1)+radiko(2)+...+sufikso(j). Siavice, la 'eltirado' de la signifo iras de la fino antaŭen: 'radiko(lasta)+sufiko(j)' estas modifata laŭ la senco de 'radiko(antaŭlasta)' ktp. ĝis (prefikso)+radiko(1)'. Por mi, tio proksimume estas la ordinara kunmetada sistemo. Eble kunmetaĵoj plej ‘rektaj’ laŭ la senco kiel "neforgesindulfloro", aŭ "neforgeseblafloro", estus plej klaraj, kvankam iom "pezaj". Se pezaj, do eble plej simple oni uzu "neforgesfloron". La samo estas valida pri la tiel nomata "pentu-vi-o" (en Brazilo), kion oni povus plej simple nomi "pentbirdon". Kvankam la uzado de tuta frazo estas pli priskribema (ne-forgesu-min-o, pentu-vi-o), por tiu, kiu 'elpensas' aŭ kreas ĝin, la eltirado de la signifo estas plej malfacila, plej konfuza, en senstreka ordinara teksto por la ordinara parolanto (neforgesumino = ne-forges-umin-o???, pentuvio = pent-uvi-o ???). Des pli oni komplikas la sistemojn de la lingvo, des malpli oni bone komprenos ĝin. Rimarko: 'Antaŭeniri', 'flankeniri', kvankam iomete plej komplikaj, aliflanke estas rekoneblaj laŭ la ordinara sistemo (de la fino antaŭen): 'iri' + 'antaŭen' au 'iri' + 'flanken'. La du kunmetaĵoj 'antaŭen' kaj 'flanken' estas prenataj kiel tuta radiko/senco. Se oni enmetas neordinarajn elementojn, kiel en "ne-forgesu-min-o", au "pentu-vi-o", oni malfacile 'divenos' la sencon. Ordinara kunmetado Neordinara kunmetado
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.